Internacia Pedagogia Revuo, 1/98, p. 8-10.
Scienca edukado en Esperanto

IKU, AIS kaj AISIKU

Amri Wandel, estrarano pri faka kaj scienca agado de UEA

Simile al la unika rolo de la fenomeno Esperanto en la soci-kulturo de lingvoj, la universitat-nivela instruado de sciencaj temoj en E-o povas havi unikan rolon en la scienca kaj eduka mondo.

La rolo de E-o en la scienco kaj en universitata instruado iom paralelas al gxia rolo en la pli gxenerala lingva problemo tutmonda. La nuntempa scienca kaj akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon kaj por internaciaj kaj ofte ankaux naciaj arangxoj. Tio tamen ofte malhelpas la progreson de la scienco, kiu bezonas la liberan intersxangxon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angle-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontrauxe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva brecxo inter la instrua kaj labora-konferenca niveloj. Tiujn malavantagxojn povas solvi E-o kiel internacia komunika lingvo.

IKU kaj AIS

Sur la tereno de scienca edukado en E-o elstarigxas du institucioj kiuj regule okazigas kursojn kaj prelegojn universitat-nivelajn: La Internacia Kongresa Universitato kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj. La Internacia Kongresa Universitato (IKU) kiel unu el la plej famaj kaj longdauxraj institucioj en le E-o-komunumo regule okazigas universitat-nivelajn prelegojn. Cxiujare gxi ofertas al centoj da auxskultantoj kadre de la Universala Kongreso cxirkaux dek prelegojn de spertuloj, akademianoj en siaj fakoj, pri tre diversaj temoj, variantaj de astronomio gxis ekonomio, de komputiko gxis literaturo. Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estas fakte la sola Esperanto-Universitato. Gxi funkcias kiel internacia migranta universitato, kiu okazigas sciencajn sesiojn en diversaj landoj, kaj disdonas akademiajn diplomojn, kiuj estas oficiale rekonataj en pluraj landoj.

AISIKU

En la UK en Tampere (1995) la du institucioj unuafoje kombinis siajn programojn al komuna sesio, la tiel nomataj AISIKU-kursoj, kiam du okhoraj AIS-kursoj aldonigxis al la kutima programo de la IKU. La unua prelego de la du kursoj okazis kadre de IKU, kaj kongresanoj povis partopreni la ceteran kurson kaj ecx ekzamenigxi kaj ricevi ateston de AIS -- kion trideko da kongresanoj efektive faris. Tiu formulo, kiu kombinas la popularecon de la IKU-prelegoj kun la alta nivelo de la AIS-sesio, montrigxis tre sukcesa kaj en Prago ripetigxis tiu modelo. Tiufoje oni ecx kombinis la inauxguron de IKU kaj de la AIS-sesio. La komunaj AISIKU-arangxoj ricevis formalan kadron per kontrakto inter UEA kaj AIS, kiun la senato de AIS subkribis en sia septembra kunsido en Rimini.

IKU-brosxuro de Adelaido

Cxar en Adelaido ne okazis AIS-sesio, IKU okazis en la antauxa formo, sd tamen okazis novajxo: la tekstoj de la IKU-prelegoj estis haveblaj jam antaux la prelegoj en belaspekta brosxuro. Gxi estis akirebla de cxiuj kongresanoj (ne nur al la partoprenantoj de la IKU) en la Libroservo. Per tiu eksperimenta eldono de la tekstoj UEA provas sekvi la kutimon de pluraj internaciaj sciencaj konferencoj (kaj ankaux en ordinaraj universitataj kursoj) kie la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj dum la konferenco, antaux la prelegoj. Tio ebligis al la auxskultantoj preparigxi kaj pli bone sekvi la prelegojn, kaj al la kongresanoj kiuj ne povis viziti cxiujn prelegojn tamen konatigxi kun la enhavo. Dum la kongreso vendigxis cxirkaux cento da IKU-brosxuroj, sed kelkaj ankoraux restas kaj estas mendeblaj en la libroservo, kun la tekstoj de cxiuj prelegoj (ankaux tiuj prelegoj kies tekstoj ne aperis en la brosxuro), por la simbola prezo de 5 NLG.

UEA planas aperigi ankaux la tekstojn de la IKU-prelegoj brosxurforme, kio garantios la aperon de la tekstoj kaj provizos regulan dokumentadon por la IKU.

AISIKU Montpellier

Cxi-jare UEA klopodos prijugxi la IKU-prelego-proponojn pli frue ol en antauxaj jaroj, kaj por povi pli bone elekti, kaj por havi pli da eblecoj por AISIKU-kursoj. Viajn proponojn por IKU-prelegoj sendu tuj al la komisiito, prof. Michael Maitzen, indiku, cxu vi povas prezenti ankaux pli ampleksan temon, en formo de 3-4 prelegoj, kadre de AISIKU.