En 2000 AIS San-Marino aperigis tripartan libron pri si. La dua kaj tria partoj estis la regularoj resp. la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD), nomataj "la strukturo" resp. "la portantoj". En la unua parto OProf. Dr. habil. Helmar Frank, tiam prezidanto, nun honora prezidanto de AIS, entreprenis kolekti informojn pri la historio, la celoj kaj la esenco de AIS; li nomis tiun ĉi parton "la ideo".

La volumo aperis en eldono de plurcent ekzempleroj; tamen certe ne ĉiuj interesuloj ricevis ekzempleron. Sed en 2002 OProf. Dr. habil. Poláková kaj Oto Spál el Komárno produktis HTML-an version de la teksto, kiun la aŭtoro publikigis en sia universitata retejo:

wwwcs.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/IKP/aisl/

Tiu ĉi reta eldono uzis por la supersignaj literoj specialan tiparon, kiu ne estas tre disvastigita. Tial AIS nun konvertis la internacilingvan parton de la (dulingva) teksto al Unikodo kaj esperas, tiel plifaciligi la aliron.

Munkeno, en marto 2009
Reinhard Fössmeier,
inform-ofico de AIS San-Marino


AIS – la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino

Fössmeier / Frank
Institut für Kybernetik, Berlin & Paderborn, 2000
ISBN 3-929853-12-4

Enhavtabelo kun ligiloj al la sekcioj.

La volumo konsistas el tri "libroj": "la ideo", "la strukturo" kaj "la portantoj". Por legi la unuan libron alklaku la bildon de la kovrilo:


En la formo de HTML-paĝoj prilaboris (2002): Eva Polaková kaj Oto Spál

La internacilingvan parton konvertis al Unikodo (2009): Reinhard Fössmeier