Gvidlinioj por publikigo de sciencaj artikoloj
Konsiloj por sciencfakaj studentoj.
Reinhard Fössmeier, AIS San-Marino.
1 Enkonduko
Universitatoj kutime instruas al siaj studentoj
fakan scion,
sed malmulte helpas por lerni,
kiamaniere sciencisto fake verkas kaj publikigas.
Tamen en scienco validas la principo
"Publikigu aux pereu",
kaj la reputacio de sciencisto estas jugxata
plejparte laux la listo de liaj publikajxoj.
Cxar la publikigo de valoraj sciencaj rezultoj
ja ne fiasku pro organizaj problemoj,
jen kelkaj bazaj konsiloj.
2 Specoj de publikajxoj
Necesas distingi inter jenaj specoj de publikajxoj:
- sciencaj artikoloj; ili enhavas iun nove
akiritan scion, kiun la auxtoroj eltrovis
per sia esplora laboro.
- teknikaj artikoloj; ili traktas teknikajn
problemojn kaj donas konsilojn por ilia
venkado. Nek la problemoj nek la konsiloj
necese estas novaj; teknika artikolo simple
estas valora konsilaro.
- popularsciencaj artikoloj; ili prezentas
sciencajn faktojn al ne(tiu)faka publiko.
La prezentitaj faktoj normale ne estas
tute novaj, nek eltrovitaj de la auxtoro;
tamen tiu devas esti tiufaka spertulo kaj
samtempe bona klariganto.
Por la tri menciitaj specoj de artikoloj ekzistas
apartaj fakaj revuoj. Ili havas malsamajn
kutimojn kaj regulojn pri la traktado de
proponata materialo:
- Sciencaj revuoj gxenerale okupigxas pri unu
sola malvasta kampo de scienco,
ekzemple ne pri la tuta matematiko, sed pri
linerara optimumigo, aux pri Fibonacxi-sekvoj.
Ili kutime ne pagas por la publikigo,
cxar ilia eldonkvanto estas malgranda.
Kvankam la abonprezoj ofte estas tiom altaj,
ke nur bibliotekoj acxetas la revuojn,
ili ofte ne suficxas por kovri la kostojn,
tiel ke la auxtoroj (aux iliaj institucioj)
estas petataj alpagi ion. Precipe kiam
komerca esplorinstituto publikigas artikolon,
oni ofte atendas de la posedanto monan kontribuon.
- Ankaux teknikaj revuoj ofte havas ne tro vastan
intereskampon. Ili kutime pagas por artikoloj,
cxar la abonantaro estas pli granda kaj
ricevas senperan utilon el la donitaj konsiloj.
- Popularsciencaj revuoj gxenerale okupigxas
pri largxa aro da sciencaj brancxoj. Ofte
ili pagas ion al la auxtoroj de artikoloj.
Tio tamen dependas de la eldonkvanto.
En la internacia lingvo Esperanto ne ekzistas
veraj faksciencaj revuoj. Pri multaj fakoj, tiaj revuoj
ekzistas preskaux nur en la angla lingvo, aux
en plurlingva formo, kie la angla ludas gravan
rolon. La konata "Scienca Revuo" estas multfaka,
tamen parto de la artikoloj estas sciencnivelaj,
aliaj popularsciencaj.
2.1 Sciencaj revuoj
2.1.1 La egalula jugxado
Sciencaj revuoj aplikas "egalulan jugxadon"
de artikoloj; tio signifas, ke samfakaj
kolegoj de la auxtoro ekspertizas pri la tauxgeco
kaj publikigindeco. Tia ekspertizado okazas
duon-anonime: la jugxanto scias la auxtoron,
sed ne inverse. Jugxado estas senpaga; oni atendas
de cxiu serioza sciencisto la pretecon fari gxin.
Cetere tiel li/sxi kiel unua ekscias
pri novaj artikoloj.
La jugxado de artikoloj estas kriterio por
la seriozeco de scienca revuo.
Artikolo en revuo, kies materialon jugxas nur
la redaktistaro, ne multe kontribuas al la scienca reputacio
de la auxtoro,
povas tamen kontribui al lia teknikista, pedagogia aux alispeca
reputacio.
Pro la altgrada specialeco de fakaj artikoloj,
ofte la aro de eblaj ekspertizantoj ne estas granda,
kaj longaj posxtaj vojoj prokrastas la procezon.
Krome multaj sciencistoj instruas en universitatoj
kaj povas okupigxi pri ekspertizado nur en la
senprelegaj tempoj. Tial la publikigo de artikolo
povas dauxri multajn monatojn.
Artikolo kutime estas ekspertizata de pluraj, almenaux
du sciencistoj (kiuj ne scias unu pri la alia).
Tial revuoj kutime postulas,
ke oni sendu la artikolon en pluraj ekzempleroj.
2.1.2 Formalaj reguloj
Cxiuj sciencaj revuoj havas "regulojn por auxtoroj",
kiuj preskribas kiel verki kaj kiel sendi proponatajn
artikolojn. Tiuj reguloj de tempo al tempo aperas
sur elstara loko, ofte sur la interna kovrilo.
Kelkaj reguloj koncernas la eksteran formon,
ekzemple la paperformaton. Ofte oni postulas,
ke artikolo estu tajpita kun largxaj interspacoj
inter la linioj, kaj ke specialaj skriboformo,
kiaj kursivaj, grasaj, aux grekaj literoj, estu
kolore markitaj.
Cxar multaj auxtoroj nun kompostas siajn verkojn
per komputila sistemo, kie la signoj estas klare
distingeblaj, tiaj reguloj nun farigxas malpli gravaj
kaj malpli striktaj.
Kelkaj revuoj bonvenigas aldonon de diskedo kun la artikolo
en masxine legebla formo, aux ecx disponigas komputildosierojn
kun formala kadro (ofte LaTeX-a),
en kiun la auxtoro tajpu sian artikolon
en prespreta formo.
Kiel jam menciite, pro la egalula jugxado gxenerale
necesas sendi plurajn ekzemplerojn. Tio povas esti
kosta, se necesas aerposxta sendado transoceana;
ofte la afranko kostas multe pli ol la kopiado.
Necesas averti, ke kun la publikigo de
scienca artikolo ligigxas certaj kostoj, kiuj povas
esti gravaj por auxtoroj ekster la ricxaj landoj.
La plej multaj revuoj postulas subskribitan certigon,
ke la artikolo ne estas samtempe proponata al alia
revuo, kaj cedon de certaj rajtoj, ekzemple por denova
publikigo aux por tradukado. Tiuj aferoj povas dependi
de la aperlando de la revuo kaj de la logxlando de
la auxtoro.
2.1.3 La enhavo
Gxenerale utilas, antaux la verkado bone studi aliajn artikolojn
en la celata revuo, por familiarigxi kun ilia formo.
Rilate la strukturon oni imitu la tiean prezentadon de
cxapitroj, bildoj, tabeloj, teoremoj kaj bibliografiaj indikoj.
En multaj fakoj la uzo de fotoj ne estas dezirata,
cxar kosta kaj ofte ne vere kontribuanta ion utilan.
Koloraj fotoj aperas nur, kie temas pri prezentado de iu
naturfenomeno, kia geologia, geografia, astronomia aux biologia
eltrovajxo.
Bildoj (grafikajxoj) estu nigraj-blankaj, tre klaraj
kaj prespretaj.
Pri la bibliografio eblas aldoni,
ke kelkaj revuoj permesas en gxi nur la verkojn
eksplicite cititajn en la artikolo.
Ofte ili tamen permesas kroman sekcion
titolatan "Plua legado", en kiu aperu verkoj
rilataj al la temo, de la sama auxtoro aux de aliaj.
La gxusta citado de rezultoj transprenitaj estas ne nur afero
de sciencista etiko,
sed ankaux montras sciencan kompetentecon.
Forlaso de iu fonto-indiko aux ecx
mencio de iu fakto kiel propra atingajxo
montras al kompetenta leganto,
ke la auxtoro ne bone konas la fakan literaturon kaj
ne klopodis eltrovi la gxustan fonto-lokon.
Kutime oni evitu en scienca artikolo formulojn kia
"Kiel bone sciate...",
sed trovu referencverkon kaj citu gxin.
Se oni citas alies citajxon kaj ne sukcesas trovi la originalan
(eble tre malnovan) verkon, oni menciu "citata laux ...".
Tio sxparas al estontaj sciencistoj la detektivan laboron eltrovi,
kiu citis kies malgxustajn citajxojn.
2.1.4 Kunaj auxtoroj
Ofte pluraj auxtoroj kune aperigas publikajxon.
Tio povas havi plurajn kauxzojn:
- Ili komune esploris kaj atingis la rezultojn;
- Ili dum esplorado trovis, ke iliaj laboroj estas samcelaj
kaj reciproke komplementaj
- Ili kompetentas pri du apartaj subkampoj de la traktata kampo;
- En kelkaj brancxoj estas kutime, ke la estro de la instituto,
kie la esploroj okazas, cxiam aperas kiel kunauxtoro. Aliaj
brancxoj malaprobas tion.
Se la auxtoroj iom samgrade kontribuis al la verko,
iliaj nomoj cxiam aperu en alfabeta sinsekvo,
sendepende de agxo, profesia posteno aux konateco.
En landoj kun "familiaj" nomoj pri la sinsekvo decidas tiu nomo,
ne la persona. En aliaj landoj necesas alia decido.
Nur se granda esploristaro laboras sub iu klara gvidanto,
povas aperi ties nomo kiel unua,
sekvata de la aliaj.
Foje okazas, ke tia grupo alprenas grupan pseuxdonimon.
La fakto, ke artikolon oni aperigis kune kun aliaj auxtoroj,
nenial malpliigas la gajnon de reputacio.
Ekzistas famegaj sciencistoj, kiu ofte havas kunauxtorojn.
(Matematikistoj sxercas pri la Hungaro
Erdös Pal,
kiu havas tiom da kunauxtoroj, ke al cxiu matematikisto oni
atribuas personan "Erdös-nombron": Gxi estas la longeco de
la plej mallonga cxeno
de kunauxtorecoj, kiu lin ligas al Erdös;
formale: la minumumo de la Erdös-nombroj de cxiuj liaj
kunauxtoroj, plus unu, donante la nombron 0 al Erdös mem.)
2.2 Teknikaj revuoj
Teknikaj revuoj direktigxas al praktikuloj
kaj okupigxas pri ties cxiutagaj laboro kaj problemoj.
Ili prezentas teknikajn novajxojn aux solvojn.
Grava parto estas reklamo de novaj produktoj.
Estas kutima afero,
ke firmao aperigas en revuo pagitan anoncon
kaj kompense rajtas krome publikigi teknikan artikolon
pri la reklamata artiklo
por doni la impreson de pli objektiva informo ol la reklam-anonco.
Tamen teknikaj revuoj volonte akceptas ankaux artikolojn
de unuopuloj, kiuj ne reklamas en la revuo,
se ili prezentas ion utilan por la legantaro.
Nelaste pro tiaj artikoloj la legantoj ja acxetas la revuon
kaj tiel ankaux la reklamon.
Kaj pro la reklamo la revuoj povas pagi al la auxtoroj.
En iuj landoj, kutima honorario estas kelkhora gxis unutaga
salajro por unu artikola pagxo.
Teknika artikolo ne nepre havas bibliografion.
Se gxi havas, gxi enhavu verkojn por pliklerigxo pri la temo.
2.3 Popularsciencaj revuoj
Kvankam popularsciencaj artikoloj ne prezentas novajn
esplorrezultojn,
iliaj auxtoroj estas ofte tre kompetentaj fakuloj,
kiuj krom detala faka scio posedas la kapablon,
prezenti la faktojn al gxenerale, sed ne fake klera publiko.
Bona popularscienca artikolo rilatigas la scion al alibrancxaj
scieroj kaj povas atentigi pri sociaj konsekvencoj kaj efikoj.
Verkanto de popularscienca artikolo memoru,
ke lian verkon oni ne legos pro profesia intereso,
sed plejparte en libera tempo.
Tial li klopodu prezenti la faktojn en interesa,
flua kaj eble iom distra formo.
Popularscienca artikolo havu bibliografion,
kiu nepre referencu al la gxenerale rekonataj sciencaj verkoj
pri la temo
kaj povas referenci al aliaj popularsciencaj verkoj similtemaj.
3 Sciencaj kongresoj kaj konferencoj
Kongresoj kun sciencaj aux teknikaj prelegoj ofte eldonas
"kongresajn aktojn" kun la enhavo de la prelegoj.
La akcepto de prelego (kiu okazas laux simila jugxado kiel cxe
artikoloj) signifas ankaux la akcepton en la aktan volumon.
Tial necesas prezenti la proponon de kongresa prelego en simila formo
kiel proponon de artikolo.
Ofte tamen eblas fari korektojn en la artikolo post la prelego,
kiu ja povas alporti valorajn komentojn el la auskultantaro.
Kutime ne necesas alpagi por la aperigo de artikolo en kongresaktoj.
Stato: 1996-08-24
A auxtoro: Reinhard Fössmeier