AIS
En februaro 2012 estis validigitaj la ĝis nun lastaj modifoj de la ekzamen-regularo. Kiu studentiĝis antaŭ tiu tempo, rajtas (sed ne devas) dum la validecperiodo de sia studenta legitimilo finstudi kaj ekzameniĝi laŭ la reguloj, kiuj validis, kiam li studentiĝis – inkluzive la financajn preskribojn. En okazo de duboj bonvolu kontakti la ekzamenoficon.

La ekzamenregularo (EK)


Enhavo

  1. Celo
  2. Ekzamenoficejo kaj ekzamenkomitatoj
  3. Antaŭkondiĉoj por finekzameno
  4. Kandidatiĝo
  5. Fakekzamenoj
  6. Scienca laboraĵo
  7. Finekzameno
  8. Atestarlibro
  9. Honorkaŭzaj titoloj
  10. Agnosko, rifuzo, malagnosko, diskonigo
  11. Apendico: Docentiĝo

ĈAPITRO I: CELO

Artikolo 1: Finekzameno

1.1 AIS kontrolas per ekzamenproceduro, ĉu la akirita scienca kapablo kaj la plenumitaj fakaj laboroj de kandidato konformas al la kriterioj kiuj legitimas laŭ internaciaj normoj la agnoskon de la konsiderata sciencista grado kaj titolo.

1.2 Per la ekzamenproceduro estas plue kontrolate, ĉu la kandidato estas ekkoninta en sia fako eblojn kaj malfacilojn de la internacia scienca kunlaboro kaj akirinta sufiĉan kapablon por la internacilingva ĉifaka komunikado.

1.3 La ekzamenado rilatas al kvar niveloj al kiuj estas alordigitaj la sekvaj latinaj (kaj internacilingvaj) sciencistaj gradoj kaj titoloj:
(1) Baccalaureatus … (bakalaŭro …) – mallonge: Bac. …
(2) Magister … (magistro …) – mallonge: Mag. …
(3) Doctor … (doktoro …) – mallonge: Dr. …
(4) Doctor … habilitatus (doktoro habilita …) – mallonge: Dr. … habil.
En ĉiu okazo la kompletigo „…“ indikas la sekcion, kiu akceptis la verkaĵon (art. 3.4).
AIS aplikas tiucele la formalajn kriteriojn, kiujn preskribas la Sanmarina Kadra Universitato-Leĝo por la akiro de la kvar konformaj itallingvaj sciencistaj gradoj kaj titoloj (Diploma, Laurea, Specializzazione, Dottorato di Ricerca) kaj kiujn poste proponis la konferencserio de eŭropaj ministroj pri edukado – komencita en Bologna en 1999 – por kreado de unueca eŭropa altlerneja sistemo por la sciencistaj gradoj kaj titoloj de bakalaŭro, magistro kaj doktoro.

Per aldonaj formalaj kaj enhavaj postuloj AIS celas certigi per siaj internacie kunmetitaj ekzamenkomitatoj la formalan kaj enhavan egalvalorecon kompare al alilingvaj sciencistaj gradoj, titoloj kaj rangoindikoj (precipe de la germana, franca kaj aliaj eŭropaj lingvoregionoj), do la agnoskindecon en la tuta mondo. Per tio AIS intencas kontribui al la evoluigo de internaciaj komparkriterioj kaj al la iama starigo de komunaj postuloj kaj nomoj por titoloj.

1.4 Sur neniu el la kvar nivelŝtupoj AIS asertas la indecon de kandidato havi la koncernan sciencistan gradon kaj titolon, se ne eblis jese respondi kaj al la demando pri la faka nivelo (starigita en art. 1.1), kaj al la demando pri la taŭgeco por la internacia faka kunlaborado. Tiel la du postulitaj kvalitoj ne povas anstataŭi unu la alian. Nur se ambaŭ postuloj estas sufiĉe plenumitaj, eblas havigi ekzamenateston, kiu resumas la rezulton per frakciforma noto inter 0 kaj 1 tiel, ke 6/10 signifas la minimumon necesan por la sukceso en la ekzameno.

1.5 Aplikendas kiel kriterioj la samaj ekzamenpostuloj, sendepende de tio, ĉu la aspirata sciencista grado kaj titolo estu – surbaze de la pozitiva ekzamenrezulto – agnoskota originale (originalekzameno, originalagnosko), aŭ ĉu ĝi sendepende de AIS estis jam donita kaj nun – kunkonsiderante kromajn, ĉe AIS plenumitajn laborojn – estu agnoskota en normigita internacia formo (reekzameno, adapta adopto).

Artikolo 2: Aliaj ekzamenoj

2.1 La studadmatureco (abiturientiĝo) estas laŭ IS 7.8 la kondiĉo por la akcepto kiel studento de AIS kaj sekve ankaŭ kondiĉo por la akcepto al la fina ekzameno. La studadmatureco estas la nivelŝtupo nulo, al kiu sekvas la kvar nivelŝtupoj 1-4 indikitaj en art. 1.3. ĉi tiu unuecigita ekzamenregularo nur enhavas preskribojn por la ekzamenoj cele akiron de ĉi tiuj kvar striktasence sciencistaj gradoj.

2.2 Ligitaj al la agnosko de unu el la sciencistaj gradoj kaj titoloj fare de AIS (ĉu per originalekzameno, ĉu per reekzameno) estas la aligo al la neformala Internacia Scienca Kolegio (ISK) de AIS (RD 1.3) kaj la uzadrajto de la sciencista grado kaj titolo kadre de la Akademio, sed ne aŭtomate jam pliaj rajtoj. Tamen, la havigo de sciencista grado estas kondiĉero por diversaj rajtoj kaj roloj kadre de AIS. La kondiĉoj por la akiro de rango kaj funkcititoloj kadre de AIS estas difinitaj per la statuto, la statutapendicio kaj la alvokoregularo. El RD 5.3 precipe sekvas, ke la agnosko de la sciencista grado kaj titolo „Doctor … habilitatus“ ne inkluzivas la havigon de la instrurajto (venia legendi). La proceduro kondukanta al la instrurajto estas mallongigebla per la habilitdoktoriĝo kaj difinita en ĉapitro XI.
[RD 1.3, 5.3]

2.3 Se pro elstaraj meritoj estas agnoskita unu el la titoloj honorkaŭze (kun la aldono „honoris causa“), tiam ne okazas la ekzameno. Detalojn preskribas ĉapitro IX.

Artikolo 3: Fakoj

3.1 Fakoj, kiuj esence povas pretendi validecon nur rilate difinitajn naciojn, religiojn kaj politikajn konvinkojn, ne rolas ĉe AIS kiel ekzamenfakoj de ajna el la kvar nivelŝtupoj. (Eblas malrekte elekti tiajn temarojn kiel stud- kaj instruobjektojn de idehistoriaj, religikomparaj, kulturgeografiaj aŭ aliaj sciencaj esplor- kaj instrukampoj principe sendependaj de la individua starpunkto.)

3.2 3.2 Antaŭ ol anonci sin al fina ekzameno por originala akirado de bakalaŭra aŭ magistra grado, la kandidato devas esti plenuminta la postulojn de studadplano jam oficialigita ĉe AIS. Se kandidato volas bakalaŭriĝi aŭ magistriĝi en fako, por kiu ankoraŭ ne ekzistas koncerna studadplano, li rajtas studi laŭ plano, kiu estas proponita de fake kompetenta docento de AIS, kiu rajtas esti patrono de la koncerna studfina verkaĵo, kaj akceptita de la klerigofico kaj de la dekano de la sekcio, en kiu la kandidato aspiras ricevi sciencistan gradon. Neniam estas akceptebla studadplano, kiu ne plenumas la studadamplekson postulitan de la regularo pri instruado kaj studado.

3.3 [forstrekita]

3.4 La sciencista grado kaj titolo agnoskita estas fake precizigita per la indiko de la sekcio, kiu flegas la elektitan kernfakon (aŭ la elektitan kernon de la fakgrupo elektita kiel kernfako), nome al la sekcio
1 (kibernetiko) per „scientiarum cyberneticarum“ („pri kibernetiko“) – mallonge: sc.cyb.
2 (humanistiko) per „scientiarum humanarum“ („pri humanistiko“) – mallonge: sc.hum.
3 (strukturscienco) per „scientiarum structuralium“ („pri struktursciencoj“) – mallonge: sc.strct.
4 (filozofio) per „scientiarum philosophicarum“ („pri filozofio“) – mallonge: sc.phil.
5 (natursciencoj) per „scientiarum naturalium“ („pri natursciencoj“) – mallonge: sc.nat.
6 (morfosciencoj) per „scientiarum morphologicarum“ („pri morfosciencoj“) – mallonge sc.morph.
La kvinlingva dokumento kaj la same kvinlingva ekzamenatesto sciigas la kernfakon internacilingve.

Artikolo 4: Aliaj preskriboj

4.1 Kandidatoj, kiuj studentiĝis antaŭ la ekvalido de tiu-ĉi ekzamenregularo rajtas ekzameniĝi dum la validec-periodo de sia studenta legitimilo, post kiam ili plenumis la kondiĉojn (financajn kaj aliajn), kiujn postulis la regularoj de AIS je la tago de ilia studentiĝo. La sciencistaj gradoj kaj titoloj, kies agnoskon fare de AIS estas dokumentitaj pli frue, restas kadre de AIS validaj, precipe ankaŭ kiel kondiĉoj por alvokoj aŭ akcepto al pli altnivelaj studoj kaj ekzamenoj.

4.2 ĉi tiu ekzamenregularo ekvalidis laŭ AS 13.2 kiel kompletigo de la regularo pri instruado kaj studado.

ĈAPITRO II: EKZAMENOFICEJO KAJ EKZAMENKOMITATOJ

Artikolo 5: Elekto de la ekzamenofico

5.1 La senato elektas por la daŭro de sia deĵortempo plenrajtan membron de AIS kiel direktoron kaj efektivan membron kiel vicdirektoron de la ekzamenofico.

5.2 La senato alvokas el ĉiuj 6 sekcioj por la daŭro de sia deĵortempo po unu konstantan membron en la ekzamenoficon. Po unu pluan elektu komence de studadsesio kun finekzamenoj el inter la partoprenantaj docentoj la senato aŭ, se senatkunsido ne okazas, kunsido de la partoprenantaj efektivaj membroj.

5.3 La kunsidojn de la ekzamenofico gvidas la direktoro, aŭ se tio ne eblas, la vicdirektoro. En la neĉeesto de ambaŭ la sekretario de la senato (eĉ sen aparteneco al la ekzamenofico) gvidas. Okaze de neĉeesto de ĉiuj menciitaj respondeculoj la ĉeestantoj elektas el inter si kunvengvidanton.

Artikolo 6: Ekzamenkomitatoj

6.1 Por ĉiu kandidato dise la ekzamenofico starigas ekzamenkomitaton, kiu realigas la finan ekzamenon. La komitato konsistas el ses membroj, inter kiuj devas ĉiukaze esti almenaŭ unu membro de la ekzamenofico kaj almenaŭ unu reprezentanto de la kernfako. La ekzamenofico rajtas pligrandigi tiun nombron, se alimaniere la kondiĉoj por la konsisto ne estas plenumeblaj

6.2 Ĉiu ekzamenkomitato devas esti internacie kaj estu laŭeble interfake kunmetita. Ĝi reprezentu almenaŭ tri naciojn (lingvoregionojn). Krom la reprezentantoj de la sekcio, kiuj flegas la kernfakon (la elektitan kernon de fakgrupo), apartenu al la komitato po minimume unu reprezentanto de almenaŭ du aliaj sekcioj de AIS. Eventuala(j) kromfako(j) estu reprezentita(j) en la ekzamenkomitato.

6.3 Nur rajtas aparteni al ekzamenkomitato
(1) efektivaj membroj de AIS,
(2) adjunktoj de AIS, kiuj almenaŭ nacinivele havas la koncernan (aŭ pli altan) sciencistan gradon,
(3) invititaj prijuĝintoj de la scienca laboraĵo, eĉ se ili ne apartenas al AIS kaj/aŭ ne mem havas la koncernan sciencistan gradon,
(4) eventualaj oficialuloj de la instanco rajtiga je havigo de originala titolo.

6.4 Se la kandidato proponas por la ekzamenkomitato fake kompetentan docenton, kaj se li pretas partopreni en la ekzameno, tiam la propono estas akceptenda tiomgrade, kiom eblas sen malhelpo por plenumi la aliajn preskribojn pri la konsisto de la ekzamenkomitato.

6.5 La ekzamenkomitato elektas membron kiel gvidanton kaj alian membron kiel protokolanton. La gvidanto apartenu al la respondeca sekcio kaj estu efektiva membro.

ĈAPITRO III: ANTAŬKONDIĈOJ POR FINEKZAMENO

Artikolo 7: Formala antaŭekzameno

La direktoro de la ekzamenofico aŭ alia membro de la ekzamenofico ŝarĝita de li kontrolas la kandidatdosieron rilate formalan kompletecon, postulas laŭbezone ankoraŭ mankantajn erojn kaj serĉas inter la apartenantoj de AIS kompetentan reprezentanton de la fako, al kiu li tuj transdonas cele antaŭekzamenon la internacilingvan resumon de la scienca laboraĵo kaj laŭdezire ĉi tiun laboraĵon mem. Se rezultas, ke la formalaj kondiĉoj por la akcepto al la ekzameno ne estas plenumitaj, tiam la ekzamenofico tuj informas la kandidaton. Se rezultas, ke verŝajne la kandidato malsukcesos aŭ preskaŭ ne sukcesos, tio estas sciigenda al li ene de tri monatoj post ricevo de la kandidatiĝo, oferante al li la nuligon de la kandidatiĝo. En ambaŭ kazoj la kandidato rericevas la duonon de la ekzamenkotizo pagita de li por la ne okazonta ekzameno.

Artikolo 8: Enhava antaŭekzameno

8.1 Surbaze de la dosiero estas ekzamenenda, ĉu la postulenda malplialtnivela studadkompletigo estas atingita. Tiu ĉi postulenda antaŭŝtupo estas por la bakalaŭrecekzameno (nivelŝtupo 1) la studadmatureco laŭ IS 7.8 (nivelŝtupo 0), kaj por la ekzamenŝtupoj 2 – 4 la sukcesaj ekzamenoj de AIS sur la senpere malpli altaj ŝtupoj (1 – 3). Anstataŭ tia studadkompletigo eblas ĉiukaze agnoski pli altan, sciencistan gradon – ne (originale aŭ per adapta adopto) fare de AIS agnoskitan – kiel plenumon de la akceptokondiĉo, do ekz. aliloke akiritan magistrectitolon kiel plenumon de la kondiĉo esti akceptata por la magistrecekzameno ĉe AIS.

8.2 Surbaze de la submetitaj atestoj estas ekzamenende, ĉu la miminume necesaj studadlaboroj laŭ IS 7.8 kaj – okaze de bakalaŭra aŭ magistra ekzameno – la postuloj de la koncerna studadplano estas plenumitaj.
La ekzamenofico rajtas eventuale rezigni pri ekzameno en kromfako, se la koncernaj kapabloj kaj meritoj de la kandidato jam alikaŭze estas evidentaj.

8.3 Studunuoj por kromfako de la magistrecekzameno povas jam esti akiritaj antaŭ la bakalaŭrecekzameno. Fako, kies sukcesplenan kompletigon certigas la atesto de la magistrecekzameno, estas agnoskebla sen nova ekzameno kiel kromfako de doktorecekzameno. Kiel kromfakoj de magistrec- aŭ doktorecekzamenoj estas agnoskeblaj ankaŭ aliloke kompletigitaj studfakoj; kiel jam kompletigita duobla kromfako de dua magistrecstudado povas roli tamen nur la kernfako de jam sukcese trapasita magistrec- aŭ doktorecekzameno.

8.4 Studadkompletigo realigita ĉe alia kleriginstitucio sur iu nivelŝtupo (1-4) povas esti adapte adoptita, se surbaze de la dosiero supozindas, ke
(1) antaŭiris kompletigo sur la senpere malplialta ŝtupo, kaj ke
(2) studunuoj estas akiritaj en amplekso ne esence malpli granda ol postulita por originala ekzameno ĉe AIS.
(Laŭbezone la ekzamenofico fiksas – aldone al la postuloj de IS 8.4 – la ankoraŭ plenumendajn studojn necesajn por la adapto. Precipe necesas prezenti sciencan laboraĵon, se tio ne jam necesis por la aliloka akiro de sciencista grado.)
Se ne eblas pruvi per ekzamenatesto aŭ alia dokumento, ke studado sur senpere pli malalta nivelo estas sukcese kompletigita (ekz. en la kazo de doktoriĝo sen ekzameno almenaŭ egalnivela al la magistrecekzameno, aŭ okaze de kompletigo sur nivelŝtupo 2 sen ekzameno almenaŭ egalnivela al la bakalaŭrecekzameno), tiam adapta adopto nur eblas, se surbaze de la studadcertigiloj kaj la aliaj fakaj laboroj de la kandidato ne ekzistas dubo pri tio, ke nek la scienca nivelo atestita per la aliloke akirita sciencista grado, nek la tuto de la studad- kaj alia faklaboro de la kandidato malsuperas la postulojn starigitajn fare de ĉi tiu ekzamenregularo por la koncerna nivelŝtupo. Tia decido de la ekzamenofico devas – kune kun la motivoj – eniri la ekzamendosieron.

8.5 Estas kontrolenda, ĉu eventuale necesa fakekzameno estas sukcese trapasita.

8.6 Cele prijuĝon de la scienca laboraĵo estas necese peti – laŭeble de apartenantoj de AIS – pri ekspertizoj: unu sufiĉas okaze de bakalaŭriĝ- aŭ magistriĝlaboraĵoj, almenaŭ du necesas okaze de disertacio por iu doktorecŝtupo. Okaze de reekzamenoj anstataŭe eblas agnoski la ekspertizojn de la gvidantoj kaj originalaj prijuĝintoj aŭ de samlandaj fakuloj.

ĈAPITRO IV: KANDIDATIĜO

Artikolo 9: Kandidatiĝo por kursfinekzameneto.

9.1 IS 3.6 kaj 7 fiksas la proceduron de la kandidatiĝo por kursfinekzameneto. La kursgvidanto fiksas la ekzamenmanieron. Per la noto 6/10 sur la atestilo li certigas, ke la partopreninto atingis pli altajn sciojn, ol esperis la kursgvidanto jam kiel antaŭscio de la partopreninto. (La kriterioj por la kursfinekzamenetoj estas do multe malpli severaj ol tiuj por la fakekzamenoj kaj la fina ekzameno.)

9.2 Kandidatiĝo pri objektigita kurso okazas ĉe la ekzamenofico aŭ ĉe ekzamenonto skribe petata de la ekzamenofico organizi la ekzamenon.

Artikolo 10: Temopropono por scienca laboraĵo

10.1 La kandidato interkonsentu pri temo de scienca laboraĵo por nivelŝtupo 1-3 kun patronanto, kiu antaŭvidas surbaze de la ĝisnuna faka laboro de la kandidato sukcesplenan pritrakton de la temo, pretas poste verki ekspertizon pri la laboraĵo, kaj – okaze de disertacio – pretas serĉi kompetentan duan ekspertizanton. Ankaŭ eblas, ke la kandidato serĉas por sia jam preta laboraĵo inter la docentoj de AIS patronon.
La patrono devas esti aŭ efektiva membro de AIS aŭ EProf havanta ĉe AIS minimume la gradon kiun aspiras la kandidato. Okaze de nivelŝtupo 1 li povas ankaŭ esti asociita docento.
La patrono rajtas bazi sian ekspertizon sur propono de prizorganto, kiu estas docento de AIS aŭ de universitato. Tiu prizorganto devas esti menciita en la verko kaj invitata kiel membro de la koncerna ekzamenkomitato, eĉ se li ne estas ano de AIS.
Tuj post la interkonsento pri la temo la patrono kaj la kandidato devas informi pri tio la ekzamenoficon per oficiala formularo, subskribita de ambaŭ

10.2 Por disertacio (nivelŝtupo 3 aŭ 4) la kandidato estas urĝe invitata anonci la temon kaj klarigi ĝin per samtitola projektakceptiga prelego kadre de studadsesio de AIS (prefere dum SUS) cele interesigon de patrono. La prelego kaj diskuto okazu en ILo; alie komunikad-eduka kotizo laŭ AK 1 estas pagenda.

10.3 Pri temo kaj enhavplano de disertacio por habilitdoktoriĝo, pri la proksimuma tempointervalo ĝis la pretigo, kaj pri du ekspertizantoj interkonsento necesas kun la dekano de la koncernata sekcio aŭ kun la fakaestro de la koncerna fakaro.
Tuj post tiu interkonsento la ekspertizantoj (aŭ almenaŭ unu el ili), la dekano resp. la fakarestro kaj la kandidato devas informi pri tio la ekzamenoficon per oficiala formularo, subskribita de ĉiuj el ili

10.4 La scienca laboraĵo estas havigenda dum la finekzamena studadsesio al la ekzamenofico, kiu prezentas ĝin dum la fina ekzameno al la ekzamenkomitato kaj havigas ĝin post la ekzameno al unu el la bibliotekoj kiuj gardas verkojn de AIS.

Artikolo 11: Kandidatiĝo por skriba aŭ parola fakekzameno

11.1 Se la oficialigita studadplano de AIS, laŭ kiu studis la kandidato, ne preskribas alimaniere, tiam antaŭ la parola bakalaŭrecnivela finekzameno necesas trapasi unu skriban ekzamenon, antaŭ la parola magistrecnivela finekzameno du skribajn ekzamenojn. Antaŭ la parola doktorecnivela finekzameno necesas trapasi skriban aŭ parolan (laŭ decido de la reprezentantoj de la koncerna sekcio en la ekzamenofico) ekzamenon en la kromfako. – Tiu ĉi postulo estu konsiderata kiel jam plenumita en la kazo de adapta adopto. IS 8.3 difinas la pluajn esceptojn kaj kondiĉojn.

11.2 La fakekzamenoj okazas normale en la loka kaj tempa kadro de studadsesio de AIS.

11.3 [forstrekita]

11.4 Kandidatiĝante oni indiku la specialaĵo(j)n en kiu(j)n oni pliprofundiĝis kaj oni proponu 2-3 kompetentajn fakekzamenantojn, kiuj pretas partopreni la ekzamenon kaj apartenas al la Scienca Sektoro de AIS. Almenaŭ unu el ili devas esti efektiva membro. Se la ekzamenofico elektas alian ekzamenanton, la kandidato devas esti senprokraste informita pri tio; okaze de anstataŭo de proponita efektiva membro necesas sciigi la kialon al la kandidato.

Artikolo 12: Kandidatiĝo por la finekzameno

12.1 La kandidatiĝo por la finekzameno okazu plej malfrue 3 monatojn antaŭ la malfermo de la studadsesio en kies kadro la ekzameno realiĝu. Samtempe la ekzamenkotizo laŭ AK 1 pagendas, se ne la direktoro de la ekzamenofico permesas prokraston de la pagado por ŝpari al la kandidato tro grandajn bankkotizojn. Ĉiukaze la kotizoj pagendas antaŭ la fina ekzameno. La kotizo inkluzivas la prijuĝon de la scienca laboraĵo, al ĝi povas aldoniĝi nur eventualaj malfruiĝkostoj aux komunikad-eduka kontribuo. La ekzamenofico povas krediti la pagitan kotizon favore al eventuala kandidatiĝo por tri jaroj.

12.2 Okaze de tro malfrua kandiatiĝo estas pagenda malfruiĝkotizo laŭ AK 1, se la ekzamenofico ankoraŭ akceptas la kandiatiĝon; tion oni ne rajtas pretendi.

12.3 La kandidatiĝo estu anoncata al la ekzamenofico (kun kopio sendenda al la prezidanta sekretariejo) per komplete plenigita kandidatletera formularo. Kaze, ke la plenigo estas ne kompleta aŭ evidente malvera same kiel okaze de forstreko de iu el la postulitaj asertoj, la ekzamenofico rajtas postuli novan plenigon.

12.4 Aldonendas al la kandidatletero
(1) la dokumento pri la necesa antaŭa studado kompletigita sur la senpere malpli alta aŭ la sama ŝtupo (eventuale kun traduko en oficialan lingvon de AIS),
(2) po unu informriĉa, kopiebla resumo de la scienca laboraĵo (po 1-5%n de la amplekso) en (a) ILo, (b) la lingvo de la paralela versio de la laboraĵo, (c) libere elektebla tria lingvo,
(3) la sciigo de nomo kaj adreso de la patrono kaj eventuale de la dua ekspertizanto,
(4) memverkita vivpriskribo en ILo, reliefigante precipe la sciencan karieron kaj laŭplaĉe (okaze de nivelŝtupo 4 devige) aldonante liston de la propraj sciencaj publikaĵoj,
(5) pruvilo de sufiĉaj studadlaboroj kaj ekzamenrezultoj, se ankoraux ne registrira ĉe AIS,
(6) sciigo, ĉu kaj jeskaze kiam, kie kaj pro kiu jura fakto okazis kondamno pro plenumita krimo,
(7) deklaro, ke la ekzamenregularo estas konata,
(8) deklaro, ĉu la sama aŭ enhave simila disertacio jam estas rifuzita de alia institucio aŭ ĉu doktoriĝklopodo, al kiu tiu disertacio servis, fiaskis.

Artikolo 13: Avertoj

13.1 Kiu ne kompletigis la antaŭkondiĉitan studadon almenaŭ per la resuma rezultnoto 7/10 (cum laude), provu akiri pli altan sciencistan gradon prefere tute ne aŭ ne antaŭ ol akiri kroman studadkompletigon egalnivelan al la jam atingita.

13.2 Necesas informi la kandidaton okaze de la akcepto al la finekzameno, se la kandiatiĝo nur eblas por alia ol la sekcio antaŭvidita de li, aŭ se pro formalaj kialoj li nur povas certi, ke post sukceso en la ekzameno li nur povas ricevi la ateston prie sed ne (tuj) la dokumenton pri la agnosko de la koncernata sciencista grado kaj titolo.

ĈAPITRO V: FAKEKZAMENOJ

Artikolo 14: ĝeneralaĵoj

14.1 La ekzamenofico aŭ de ĝi taskigita persono fiksas lokon, tempon kaj daŭron de la ekzameno. La daŭro de skriba fakekzameno estu inter 2 kaj 4 horoj, la daŭro de parola ekzameno inter 1/2 kaj 1 horo.

14.2 [forstrekita]

14.3 La ekzameno okazas en ILo, se ne alia lingvo estas temo de la ekzameno tiel ke la uzado de ĉi tiu lingvo ankaŭ por la ekzameno estas legitima. La uzado de vortaro estas permesata

14.4 La malfacileco de la fakekzameno same kiel en la finekzameno devas esti konforma al la nivelŝtupo de la aspirata sciencista grado kaj titolo. Se la kondiĉo de adekvata malfacileco estas plemumita, la kandidato, kiu kompletigis la antaŭkondiĉitan studadon en ĉi tiu fako almenaŭ per la kompetenteco 7/10 (cum laude), rajtu esperi, ke li akiros dum la laŭregula studadtempo la sciojn kaj kapablojn sufiĉajn por sukcese trapasi la ekzamenon.

Artikolo 15: Skribaj fakekzamenoj

15.1 Ĉiu el la ekzamenantoj proponas taskon el la studadkampoj menciitaj de la kandidato.

15.2 La kandidato elektas unu el la taskoj, kiujn li ricevis, kaj pritraktas ĝin observite dum la fiksita ekzamentempo uzante nur la rimedojn, kiujn oni bontempe menciis aŭ havigis al li kiel permesitaj rimedoj.

15.3 La taskoaŭtoro prijuĝas la pritrakton per noto inter 0 kaj 1 en dekonoj. Okaze de la prijuĝo per 10/10 la ekzamenofico rajtas peti kroman prijuĝon fare de fake kompetenta dua ekspertizanto kaj uzi la aritmon de ambaŭ notoj. Okaze de prijuĝo malpli bona ol 6/10 la kandidato rajtas postuli la prijuĝon ankaŭ fare de dua ekspertizanto kaj proponi tian al la ekzamenofico; la ekzamenofico povas sen sciigi kialojn apogi sin anstataŭe sur alian duan ekspertizanton; se la aritmo de la rezultaj notoj ne estas minimume 12/20, tiam la kandidato malsukcesis en la ekzameno.

Artikolo 16: Parolaj fakekzamenoj

16.1 Parola fakekzameno okazas publike aŭ nepublike laŭ la antaŭa decido de la kandidato. Membroj de la ekzamenofico, senatanoj kaj vicsenatanoj de AIS same kiel eventualaj reprezentantoj de la instanco rajtigita doni originale la titolon, rajtas ĉeesti.

16.2 Pri la parola ekzamenparto estas verkenda konciza protokolo. ĝi enhavas la notojn, kiujn donis la unuopaj ekzamenantoj. La duilo de tiuj estas rigardata kiel la fina noto de la ekzameno.

16.3 Ĉiuj 2 – 3 ekzamenantoj de parola ekzameno devas persone ĉeesti; en la kazo de malhelpo aŭ estas bezonata anstataŭanto, aŭ la ekzameno okazu disigite sed en la ĉeesto de observanto, kiu verkas la protokolon de ambaŭ partoj.

ĈAPITRO VI: SCIENCA LABORAĴO

Artikolo 17: Variaĵoj

17.1 Normale la scienca laboraĵo konsistas el maŝinskribita, fare de la kandidato dulingve verkita teksto kun antaŭmetita skeletigo, postmetita literaturlisto kaj aldonita aserto, ke la laboraĵo estas memverkita sen uzado de aliaj fontoj kaj helpoj ol la menciitaj, kaj ke la eroj transprenitaj laŭvorte aŭ enhave el la uzitaj verkoj estas tiusence indikitaj. Personoj helpintaj estas (per dankesprimo) laŭnome kun indiko de la helpmaniero menciendaj; tio ankaŭ koncernas la helpon rilate la lingvan, grafikaĵan kaj tipografian formigon. Unu tekstvortigo devas esti en Ilo, la dua en ajna lingvo elektita de la kandidato, en kiu ekzistas scienca literaturo Aldonendas al la laboraĵo du densliniaj resumoj (po 1-5%) en la du lingvoj de la verko kaj en ajna tria lingvo.

17.2 Empiraj laboraĵoj povas grandparte konsisti el tabeloj, bildoj kaj aŭdvidaj aldonaĵoj. Konstrukciaj laboraĵoj povas esti kompletigitaj per programoj, aparatoj, formigoj ktp. Tamen la pensa kernlaboro devas esti trovebla en la tekstparto de la scienca laboraĵo.

17.3 La scienca laboraĵo povas esti jam antaŭe publicita. Tiukaze ĝi povas ankaŭ konsisti el kunigitaj unuopaj publikaĵoj, kiuj havas internan interrilaton kaj kune plenumas la postulojn starigendajn pri scienca laboraĵo por la koncerna nivelŝtupo; normale resumo klarigu la interrilaton inter la disaj rezultoj. Krome validas la preskriboj de art. 17.1.

17.4 Scienca laboraĵo por la nivelŝtupo 2-4 povas ankaŭ konsisti el la solvo de kompleksa problemo per esplorgrupo. Tamen ĉiu partoprenanto devas ĉikaze,
(1) esti tiom kontribuinta, kiom necesas por propra scienca laboraĵo sufiĉa por la koncerna nivelŝtupo,
(2) prezenti propran tekston, kiu ne plejgrandparte estas laŭvorte identa kun la teksto de alia membro de la grupo, kaj
(3) reliefigi en sia teksto kaj en ties resumo la propran kontribuon kaj ties gravecon por la komuna laboro.
En la finekzameno ĉiu partopreninto devas esti kapabla klarigi la tutan projekton rilate celon, aliĝmanieron, metodon kaj rezulton. – Krome validas la preskriboj de art. 17.1.

17.5 Okaze de adapta adopto la originala laboraĵo estas akceptebla rezignante pri la lingvaj preskriboj de art. 17.1, sed necesas aldoni po unu denslinian, informriĉan resumon (1-5%) en ILo kaj dua lingvo, kiu povas esti la lingvo de la originala verko.
Se la originala laboraĵo aĝas pli ol 20 jarojn, estas en la kazoj de la nivelŝtupoj 3 kaj 4 aldonenda almenaŭ unu pli nova publikaĵo de la kandidato el la laborkampo de la sama sekcio, kune kun resumo en ILo, se ĉi tiu publikaĵo ne estas en oficiala lingvo de AIS.

Artikolo 18: Postuloj

18.1 Per la scienca laboraĵo por la nivelŝtupo 1 la kandidato pruvas, ke li kapablas surbaze de pli ol unu literatura fonto propravorte prezenti konatan, de la fakularo nuntempe fidatan ekscion de sia fako aŭ rezulton de propra esplorado en maniero ĝusta, lingve akceptebla, kaj komprenebla de leganto atinginta la studadmaturecon, kaj ke li, tiel verkante, povas sekvi la preskribitajn formalajn regulojn pri la pretigo de scienca publikaĵo. Se la laboraĵo sen redakcia pritrakto indas esti publikigita en popularscienca revuo, ĝi ricevu minimume la noton 9/10 (summa cum laude).

18.2 Per la scienca laboraĵo por la nivelŝtupo 2 (magistriĝtezo) la kandidato pruvas per la ekzemplo de sia temo, kies pritrakto plemumas esence pli altajn postulojn ol temo de la nivelŝtupo 1, ke li kapablas ĉerpi memstare el diversaj publikaĵoj de la fakliteraturo la jam ekzistajn metodojn kaj sciencajn eksciojn, per kiuj starigita scienca problemo estas solvebla, kaj ke li kapablas, per memstara kombino de ĉi tiuj metodoj kaj ekscioj trovi la solvon aŭ alproksimiĝi al ĝi. La temo povas esti problemo, por kiu jam ekzistas solvoj por aliaj kazoj, sed ankaŭ interrilatoj inter disaj ekscioj aŭ la kombino de ĉi tiuj al nova ekscio, aŭ la laŭmetoda trovo de novaj empiriaj rezulteroj utilaj kadre de teorio.

18.3 Per scienca laboraĵo por nivelŝtupo 3 (doktoriĝdisertacio) la kandidato pruvas per la ekzemplo de sia temo, kies pritrakto plenumas esence pli altajn postulojn ol temo de la nivelŝtupo 2, ke li kapablas per propra esploro, kvankam kun konsilado flanke de sperta esploristo, en scienca specialkampo pliriĉigi la hodiaŭan scion, aŭ malfermi novajn sciencajn eksciojn per starigo de interfakaj kunligoj.

18.4 Per sia scienca laboraĵo por nivelŝtupo 4 (habilitdoktoriĝdisertacio) la kandidato pruvas sian kapablon memstare realigi sciencajn esplorojn en ne malvasta sciencokampo, sian superrigardon super ĉi tiu kampo, kaj sian kapablon ĝin limigi disde aliaj kampoj, klarigi ĝian rolon en la socikultura kadro, kaj starigi en tiu sciencokampo novajn sciencajn problemojn. La propra scienca kontribuo povas konsisti ĉu en la solvo de malfacila specialproblemo, ĉu en kontribuo al nova strukturigo de sciencobranĉo per kreiva kombino de pluraj disaj problemoj, metodoj kaj ekscioj.

18.5 Rilate la (netan) tempobezonon supozendan (nur) por la enhava kaj vortiga realigo de scienca laboraĵo de kandidato, kiu jam kompletigis la fakstudadon sur la antaŭkondiĉenda nivelŝtupo per mezuma ekzamenrezulto (ĉ. 8/10), RD 3.4 supozigas

  1. 30 studunuojn = 750 ĝis 900 horojn okaze de nivelŝtupoj 1 kaj 2
  2. 180 studunuojn = 4500 ĝis 5400 horojn okaze de nivelŝtupo 3
  3. 360 studunuojn = 9000 ĝis 10800 horojn okaze de nivelŝtupo 4

18.6 La vortigo de la scienca laboraĵo evitu senutilan redundancon, tiel ke la esenca teksto (sen antaŭparolo, skeletigo, literaturlisto kaj eventualaj apendicaj tabeloj, programoj ktp.) havu okaze de la nomotetaj sekcioj (I, III, V) en ILo amplekson inter la jenaj limoj:
(1) por la nivelŝtupo 1: 10 – 30 kolumnoj,
(2) por la nivelŝtupo 2: 40 – 120 kolumnoj,
(3) por la nivelŝtupo 3: 60 – 180 kolumnoj,
(4) por la nivelŝtupo 4: 100 – 300 kolumnoj.
Okaze de sciencaj laboraĵoj por ideografa sekcio (II, IV, VI) la duobloj de ĉi tiuj limoj servu por orientiĝi. Okaze de la vortigo en ILo la litergrandeco kaj la interspaco estu elektitaj tiel, ke neta kolumno (sen formuloj, bildoj kaj tabeloj) enhavu ĉ. 1600 skribmaŝinajn signojn.

Artikolo 19: Publikigo

19.1 Unu kopiebla ekzemplero de la laboraĵo (rekomendita formato: A5 aŭ A4) restas en la arĥivo de AIS. La kromajn ekzemplerojn rajtas alproprigi al si la ekspertizantoj. Apartenantoj de AIS kaj aliaj sciencistoj rajtas studi ajnan enarĥivigitan laboraĵon kaj fari eventuale kopion por si.

19.2 Al kandidatoj, de kiuj tezo por la nivelŝtupo 1 aŭ 2 estas akceptita kun noto almenaŭ 8/10, oni rekomendu elpreni la esencon por publikaĵo en popularscienca (okaze de nivelŝtupo 1) aŭ scienca (okaze de nivelŝtupo2) revuo, kaj tie mencii la fakton, ke la baza laboraĵo estas akceptita flanke de AIS.

19.3 Disertacioj akceptitaj flanke de AIS por originala special- aŭ habilitdoktorigo estu publikigotaj dum 3 jaroj, plemuninte eventualajn ŝanĝpostulojn de la ekspertizantoj kun la aprobo flanke de la koncerna finekzamena komitato. La aŭtoro disponigu al AIS 6 ekzemplerojn de ĉi tiu publikaĵo. Se publikigo ne okazas, tiam estas havigendaj de la eventuale ŝanĝita teksto 6 binditaj kopioj.
Krome la aŭtoro disponigu al AIS elektronikan version de sia laboraĵo por publikigado en la reto

ĈAPITRO VII: FINEKZAMENO

Artikolo 20: Anonco

20.2 Finaj ekzamenoj pri doktoreco kaj habilit­doktoreco eblas nur dum SUS. Bakalaŭraj ekzamenoj eblas krome dum BUS. Se AIS realigas kune kun alia agnoskita altlernejo almenaŭ unu komunan studaddirekton kun komuna fina ekzameno, tiam AIS povas organizi en kaj kune kun tiu altlernejo specialan finekzamenan universitatecan sesion (FUS), dum kiu eblas fari bakalaŭrajn kaj magistrajn ekzamenojn.
La fina ekzameno okazas kiel kandidatprelego kun sekvanta diskuto. La aliĝintoj al la studadsesio estas invitendaj.

20.2 La temo de la kandidatprelego povas sed ne devas koincidi kun la temo de la scienca laboraĵo aŭ de aldonita posta publikaĵo.

20.3 Ankaŭ interesitoj, kiuj ne aliĝis al studadsesio, povas observi la finan ekzamenon.

Artikolo 21: Daŭro kaj ekzamenlingvo

21.1 La kandidato prelegas en ILo. Li rajtas sed ne devas uzi manskripton, preparitajn diafanfoliojn, diapozitivojn, bildojn ktp. Ne estas permesite prelegi en alia lingvo.

21.2 Ne estas akceptebla prelego malplilongdaŭra ol 10 minutojn por la nivelŝtupo 1, 15 por la nivelŝtupo 2 aŭ 3, 20 minutojn por la nivelŝtupo 4.

21.3 Normale ankaŭ la sekvanta diskulto okazas en ILo. La kandidato povas plej malfrue du tagojn antaŭ la ekzameno postuli (sed ne por la nivelŝtupo 4),
(1) la rajton respondi alia lingvo, pri kiu disponeblas fidinda interpretisto, aŭ krom tio
(2) la rajton ricevi tradukon de la demandoj en ĉi tiun alian lingvon.
Starigante tian postulon estas pagenda la komunikadeduka kontribuo laŭ AK 1.

21.4 La tuta ekzamendaŭro (por prelego kaj diskuto) estu normale 30 minutoj por la nivelŝtupo 1, 45 minutoj por la nivelŝtupo 2, kaj 60 minutoj por la nivelŝtupoj 3 kaj 4. Oni antaŭvidu pliajn 15 minutojn, se la kandidato postulis nacilingvan tradukon de demandoj starigitaj en ILo.

21.5 La kandidato planu sian prelegon tiel, ke por la diskuto restu normale almenaŭ 10 minutoj, okaze de eventuale necesa traduko en nacilingvon almenaŭ 25 minutoj.

Artikolo 22: Ekzamendosiero

22.1 La kandidatletero, la scienca laboraĵo, la resumoj kaj atesto aŭ dokumento pri la antaŭkondiĉita studadkompletigo (t.e. okaze de reekzameno la pruvilo pri la jam aliloke ricevita sciencista grado, okaze de originala ekzameno la dokumento pri la studadkompletigo sur la senpere malpli alta nivelŝtupo, ĉu originale plenumita ĉe AIS, ĉu adapte adoptita, – aŭ eventuale la atesto pri studadmatureco) devas esti je dispono al la ekzamenkomitato dum la ekzameno; observantoj rajtas dume ilin rigardi. Ankaŭ la eroj 3, 4 kaj 5 postulitaj de art. 12.4 estu je dispono de la ekzamenestro kaj de la protokolanto; la aliaj ĉeestantaj apartenantoj al la personaro difinita en art. 16.1 rajtas trarigardi ankaŭ ĉi tiujn erojn.

22.2 Kandidato, kiu postulis nacilingvan diskuton de sia prelego, devas prezenti certigon de sia legkabpablo en ILo flanke de organizo, kies tiurilatajn certigojn AIS aŭtomate agnoskas pro interkonsento. Anstataŭe eblas prezenti ateston pri sukcesa kursfinekzameneto de ILo-kurso por sciencistoj kiun la kandidato partoprenis dum SUS.

22.3 Pri la komunikadkapablo en oficiala etna lingvo de AIS aŭ de la koncerna filio de AIS, kiu ne estas gepatra lingvo de la kandidato, ĉiu apartenanto de AIS, pri kies gepatra lingvo temas kaj kiu en ĝi fake konversaciis kun la kandidato, povas subskribi ne formalan ateston. En la atesto pri la fina ekzameno ne estu menciitaj eventualaj scioj de aliaj lingvoj ol la gepatra lingvo de la kandidato, ILo, la lingvo uzita por la scienca laboraĵo kaj la lingvoj pri kies scioj la kandidato havigis atestojn kiel menciite.

Artikolo 23: Ekzamenprocezo

23.1 Ĉiuj anoj de la ekzamenkomitato devas ĉeesti la finan ekzamenon. Patrono, ekspertizanto kaj prizorganto devas ĉiukaze esti invitataj esti komitatanoj, eĉ se ili ne estas anoj de AIS.

23.2 Post la kandidatprelego okazas la diskuto kun la membroj de la ekzamenkomitato. Se fine restas tempo, la gvidanto rajtas akcepti ankaŭ demandojn el la observantaro.

23.3 Post la diskuto la ekzamenkomitato interkonsiliĝas pri la rezulto. De la observantaro rajtas ĉeesti nur la personoj difinitaj en art. 16.1. ĉiu membro de la ekzamenkomitato esprimas sian prijuĝon per poentoj inter 0 kaj 10. Krom la enhavo de la kandidatprelego kaj la diskuto oni konsideru ankaŭ la sciencan laboraĵon, la aliajn studadlaborojn kaj ekzamenrezultojn kaj la lingvan esprimkapablon. Se la kandidato estas postulinta antaŭe diskuton tute aŭ parte en etna lingvo oni ne rajtas nur pro tiu nesufiĉa esprimkapablo en ILo agnoski al li malpli ol 6 poentojn. Inverse en tia kazo oni eĉ pro tre bonaj fakscioj normale ne donu 10 poentojn. La fina noto de la ekzameno estas la duilo de la poentoj donitaj de la ekzamenkomitatanoj, dividita per 10.

23.4 La ekzameno ne estas sukcese trapasita se la noto ne estas minimume 6/10. Okaze de sukcese trapasita ekzameno la latina notovortigo estas „rite“ se la rezulto malsuperas 7/10, „cum laude“ por almenaŭ tiom alta sed 8/10 malsuperanta rezulto, „magna cum laude“ por almenaŭ tiom alta sed 9.5/10 malsuperanta rezulto, kaj alikaze „summa cum laude“. Se okaze de adapta adopto la ekzameno ne estas sukcese trapasita, tiam oni ripetu la prijuĝon supozante ke la kandidato aspiris la senpere malpli altan sciencistan gradon; eventuale oni agnosku ĉi tiun.

23.5 Se pro la rezultinta noto la ekzameno estas ja sukcese trapasita, sed la ekzamenkomitato konstatas mankon, kiu malhelpas la tujan havigon de la atesto kaj tial devas fariĝi objekto de decido de la ekzamenofico, aŭ se la ekzameno ne estas sukcese trapasita por la celita grado, tiam post la interkonsiliĝo estas neŭtralforme sciigenda, ke la komitato ankoraŭ ne povas konstati rezulton sed unue devas reparoli kun la kandidato. Alikaze oni gratulu la kandidaton en la ĉeesto de la observintoj. Oni povas diskonigi la noton.

Artikolo 24: Atesto

24.1 La kvinlingva atesto pri la fina ekzameno enhavas la mencion de la agnoskita sciencista grado kaj titolo de la antaŭkondiĉita studadkompletigo kaj de la laboroj sur kiuj baziĝas la fina noto, mencion pri la lingvoj pri kiuj la kandidato pruvis sciojn, la finan rezulton en formoj de ordinara frakcio kaj de latina vortigo, kaj ankaŭ la nomojn, la AIS-oficialajn titolojn kaj la ŝtatanecojn de la komitatestro, protokolanto kaj de la aliaj membroj de la ekzamenkomitato. La ateston subskribas la direktoro de la ekzamenofico kaj la dekano de la respondeca sekcio. Eblas ke anstataŭe subskribas speciale ŝarĝita anstataŭanto.

24.2 Se la ekzamenkomitato estas konstatinta mankon, tiam la ekzamenofico devas postuli de la kandidato forigi la mankon antaŭ la subskribo de la atesto aŭ pretigo de la dokumento. En kazo de dubo ekestu decido per plejmulto; la kandidato havas protestrajton ĉe la senato.

24.3 La pretigo de la atesto finas la ekzamenproceduron kaj per ĝi la studadkompletigon por la koncerna nivelŝtupo. La ekzamendosiero estas konservenda almenaŭ 5 jarojn.

ĈAPITRO VIII: STUDENTIĜO KAJ ATESTARO

Artikolo 25: Pretigo, enhavo, celo

25.1 [forstrekita; vidu IS 3.7]

25.2 La klerigofico registras la studadrezultojn de ĉiuj studentoj de AIS. Tiucele ĝi ricevas informojn pri

25.3 La ekzamenofico kontrolas, ĉu la agnoskitaj studadlaboroj sufiĉas por la studadcelo. Post uzado de la studunuoj por pruvilo laŭ 12.4 (5) la ekzamenofico informas pri tio la klerigoficon, kiu markas tiujn studunuojn uzitaj por malebligi nelegitiman duan uzon.

ĈAPITRO IX: HONORKAŬZAJ TITOLOJ

Artikolo 26: Gradoj kaj kondiĉoj

26.1 Se la antaŭkondiĉoj estas plenumitaj ĉiu el la kvar sciencaj gradoj kaj titoloj por ĉiu el la ses sekcioj estas agnoskeblaj honorkaŭze. Decidas la senato en interkonsento kun la koncerna sekcio.

26.2 Efektiva membro de AIS ne povas esti honorata. La honoroto devas plenumi justagrade kvar kondiĉojn:
(1) Li devas unuavice esti inda je honorado, kaj tio
(a) kaj pro siaj moralaj kvalitoj,
(b) kaj pro siaj elstaraj fakaj (kvankam ne nepre sciencaj) meritoj.
(2) Li devas krom tio meriti ke speciale AIS lin honoros, ĉar li persiste kaj eksterordinare subtenadis la celojn de AIS
(a) kaj per sia propra konforma agado por la internacia scienca komunikado (en aŭ ekster AIS),
(b) kaj per elvoko de tiucele valora helpo de aliuloj.
La grado honorkaŭze agnoskebla dependas de la scienca kaj iniciata nivelo de la honorata agado; ĝi orientiĝu laŭ la nivelo postulata por la tezo de la respektiva scienca grado.

26.3 La meritoj de la honoroto estas menciitaj en la honordokumento kaj detaligitaj en la laŭdado voĉlegata dum la solena malfermo aŭ fermo de SUS.

26.4 Se nenio kontraŭa estas decidita kaj se la honoroto ne jam havas pli altan rangon en la scienca sektoro de AIS, tiam li estas lige al la honorado alvokota kiel Adjunkto Scienca (ASci.).

ĈAPITRO X: AGNOSKO, RIFUZO, MALAGNOSKO, DISKONIGO

Artikolo 27: Agnosko

27.1 Post la sukcesa trapaso de la finekzameno estas, aldone al la ekzamenatesto, pretigata la kvinlingva dokumento pri la agnosko de la aspirita sciencista grado kaj titolo, kondiĉe ke ĉi tiu grado (sub la sama aŭ alia nomo) jam antaŭ la fina ekzameno estis akirita ĉe aliloka, je titoldono rajtigita institucio (kazo de la adapta adopto), aŭ ke pro la ekzameno fariĝis legitima la originala agnosko fare de AIS.

27.2 Okaze de honorkaŭza agnosko de titolo anstataŭ la ekzamenatesto estas pretigata pligrandigita duoblaĵo de la dokumento.

27.3 La transdono de la dokumento kaj eventuale de la atesto okazu kadre de malferma aŭ ferma ceremonio de SUS.

Se en la lando, en kiu la finekzameno okazis, ekzistas legitime malfermita registro de la akiritaj sciencaj gradoj de AIS, tiam la dokumento estu enregistrita en ĝin. Unu ekzemplero de la nova registrofolio estu kun subskribo de la prezidanto aŭ de la direktoro de la ekzamenofico kaj kun stampo de AIS senprokraste havigata al la ŝtata instanco, ĉe kiu la registro estis malfermata aŭ estas konservata, duan ekzempleron konservas AIS. Almenaŭ okaze de originalaj agnoskoj kaj plej malfrue post plenumo de art. 19.3 pluaj ekzempleroj estu aldonataj al la alilandaj registroj kaj la agnosko ankaŭ tie registrata.

27.4 La dokumenton subskribas la prezidanto aŭ la vicprezidanto de AIS.

Artikolo 28: Rifuzo

28.1 Kun escepto de la kazo de honorkaŭza agnosko la pretigo kaj transdono de dokumento pri la agnosko de sciencista grado kaj titolo de AIS estas rifuzenda kiam
(1) la finekzameno ankoraŭ ne estas sukcese trapasita, aŭ
(2) ankoraŭ ne estas forigita alia manko, kies forigon la ekzamenofico deklaris esti kondiĉo por la pretigo de la atesto aŭ de la agnoska dokumento.

28.2 Sukcesinta kandidato rajtas nur ricevi la ekzamenateston, sed ne dokumenton pri okazinta agnosko, se li estas leĝoforte kondamnita pro krimo punebla kiel krimo ankaŭ en la Respubliko de San Marino kaj en la lando, en kiu la ekzameno okazis kaj ankoraŭ ne preskriptiĝinta. Pri tio decidas la rajtigita ŝtata instanco.

Artikolo 29: Malagnosko

29.1 Se post la transdono de la dokumento fariĝas konate, ke la plenumo de esencaj kondiĉoj por la sukcese trapasita ekzameno aŭ por la agnosko estis trompe pretendita de la kandidato, tiam la senato pro propono de la ekzamenofico povas nuligi la agnoskon, se ĝi datumas de antaŭ malpli ol 5 jaroj.

29.2 Malagnosko okazas, se en unuopa kazo pro kulpa sinteno de la titolricevinto leĝo de la Respubliko de San Marino kaj de la lando, en kiu okazis la ekzameno tion postulas.

Artikolo 30: Diskonigo

30.1 La registrado en registron de la portantoj de sciencistaj gradoj kaj titoloj, kiuj estas (en la de AIS agnoskita latina formo) uzeblaj en la Respubliko de San Marino kaj en la landoj, en kiuj AIS havas filiojn, estas publikigenda kiel oficiala sciigo de AIS. Ne eblas ricevi kopion de la registro, sed ja notarian certigon de la okazinta registrado. Kadre de AIS nur tiuj sciencistaj gradoj kaj titoloj estas meteblaj kiel aldono antaŭ la nomon kaj post la rangotitolon, kiuj estas agnoskitaj de AIS (originale aŭ pro adapta adopto). La pli alta grado en la sama fako absorbas la malplialtan. Dua studadkompletigo sur la sama nivelŝtupo en la sama sekcio ne havigas kroman sciencistan gradon kaj titolon, sed ja kondukas al faka plivastigo de la ĝisnuna. En la mallongigo la sekciindiko („sc …“) estas forigebla. Se la portanto de la titolo oficiale loĝas en lando, en kiu speciala permeso estas bezonata antaŭ ol oni rajtas publike uzi alilande akiritan sciencistan gradon aŭ titolon, aŭ se li dependas pro sia ŝtataneco de tia permeso, tiam li mem povas peti pri tia permeso. Flanke de AIS ne okazas sciigo al instanco, kiu ne malfermis aŭ konservas registron de AIS.

30.2 Laŭbezone la prezidanto aŭ en interkonsento kun li la vicprezidanto zorgas pri ŝanĝo de la mencio en la registro (ekz. pri ŝanĝo de nomo aŭ pri eventuala malagnosko).

30.3 La agnosko (kaj eventuala malagnosko) estas publikigenda en la oficialaj sciigoj de AIS, menciante la nomon, oficialan loĝlokon, la fakon kaj la dokumentonumeron.

ĈAPITRO XI: DOCENTIĜO

Artikolo 31: Diferenco disde habilitdoktoriĝo

31.1 Docentiĝo ĉe AIS signifas la akiron de la rango de plenrajta docento (PDoc.) de AIS kun ĉiuj rajtoj kaj devoj difinitaj en RD 5. La docentiĝo ne inkluzivas la akiron de la sciencista grado kaj titolo „Doctor scientiarum … habilitatus“. Eblas docentiĝi sen antaŭa akiro de ĉi tiu sciencista grado kaj titolo.

31.2 La habilitdoktoriĝo ĉe AIS signifas la akiron de la sciencista grado „Doctor scientiarum … habilitatus“ (Dr.sc … habil.), kio ne inkluzivas la akiron de la plena instrurajto (venia legendi) kiel efektiva membro de AIS. Eblas habilitdoktoriĝi sen antaŭa docentiĝo.

31.3 La docentiĝo ne estas konsiderenda kiel studadkompletigo; ĝi tial eblas sen akiro de studunuoj ja necesaj por la habilitdoktoriĝo ĉe AIS laŭ IS 8.

31.4 Ja per docentiĝo sed ne per agnosko de habilitdoktoreco AIS atestas, ke la kandidato kapablas universitatnivele instrui al internacia studentaro la enhavon de sia ne malvasta sciencokampo, ĝiajn limojn disde aliaj kampoj, kaj ĝian rolon en la socikultura kadro.

31.5 La senato (laŭ RD 5.3) ja povas protesti – eĉ sen diskonigi argumentojn – kontraŭ la docentiĝo de kandidato, sed ne kontraŭ la laŭregulara agnosko de la sciencista grado kaj titolo „Dr.sc. … habil.“.

31.6 Ja por la habilitdoktoriĝo sed ne nepre por la docentiĝo estas pagenda ekzamenkotizo: kiu docentiĝos laŭ unu el la vojoj I-III de RD 5.3, aŭ post invito fare de la senato kaj la dekano de la koncerna sekcio laŭ la vojo IV, tiu pagas nenian kotizon tiucelan, aliaj kandidatoj nur la kotizon antaŭviditan por la prijuĝo de originala scienca laboraĵo sur nivelŝtupo 4 laŭ art. 10.4.

Artikolo 32: Senekzamena docentiĝo

32.1 Kiam plenrajta membro de AIS estas skribe proponinta por docentiĝo scienciston, kiu plenumas la kondiĉojn 1-3 de la docentiĝovojo I difinita en RD 5.3 (aŭ se ekestis surbaze de la sama artikolo rezignodecido pri la plenumiteco ĉu de la kondiĉo 1 ĉu de la kondiĉo 2), la prezidanto dum 3 monatoj devas komenci la formalan docentiĝproceduron preskribitan en la menciita artikolo.

32.2 Sub la kondiĉoj meciitaj en art. 32.1 kandidatiĝo ne necesas, kaj skriba aŭ parola ekzameno ne okazu.

Artikolo 33: Mallongigita proceduro

33.1 Kiam la senato aŭ fake respondeca sekcio invitas al docentiĝo scienciston, kiu plenumas la kondiĉojn 1-2 de la docentiĝvojo II difinita en RD 5.3 (aŭ se ekestis surbaze de la sama artikolo rezignodecido pri la plenumiteco ĉu de la kondiĉo 1 ĉu de la kondiĉo 2), tiu docentiĝo povas okazi laŭ mallongigita proceduro difinita en ĉi tiu artikolo.

33.2 Kiu plenumas la kondiĉojn 1-2 la docentiĝvojo III difinita en RD 5.3 (aŭ por kiu okazis surbaze de la sama artikolo rezignodecido pri la plenumiteco ĉu de la kondiĉo 1 ĉu de la kondiĉo 2), tiu povas sen invito kandidatiĝi laŭ la mallongigita proceduro difinita en ĉi tiu artikolo.

33.3 La kandidato prezentu al la sekretario de AIS aŭ al la dekano de la koncerna sekcio
(a) internacilingvan vivpriskribon, reliefigantan la sciencistan evoluon,
(b) liston de la sciencaj publikaĵoj kun aldona traduko en ILon de tiuj titoloj, kiuj ne estas en unu el la oficialaj lingvoj de AIS,
(c) originalon aŭ certigitan kopion de dokumento evidentiganta la naskiĝdaton, naskiĝlokon, kompletan nomon kaj ŝtatanecon – kun traduko en ILon, se la dokumento ne estas en unu el la oficialaj lingvoj de AIS,
(d) aserton pri nepuniteco pro krimo grava ankaŭ laŭ la leĝaro de San Marino, aŭ motivitan peton pri indulgo,
(e) originalon aŭ certigitan kopion de la atesto pri la universitata rango sufiĉa por vojo II, se la docentiĝo ne okazu laŭ vojo III,
(f) neformalan kandidatleteron kun propono, laŭ kiuj el la kondiĉoj de RD 5.3 la mallongigita proceduro estu legitima.

33.4 La kandidato transdonu al la dekano de la koncerna sekcio aŭ al la senata sekretario almenaŭ unu internacilingvan sciencan publikaĵon sian aŭ almenaŭ kvin nacilingvajn tiajn pubikaĵojn, al kiuj estas aldonitaj kunpublikigitaj resumoj en ILo.

33.5 Post kiam laŭ konstato de la koncerna dekano aŭ de senatano la kondiĉoj el art. 33.3 kaj 33.4 estas plenumitaj, la kandidato prezentu dum SUS aŭ (kun aprobo de la senato) dum alia studadsesio de AIS internacilingvan publikan prelegon en la ĉeesto de minimume tri membroj de la koncerna sekcikolegio aŭ de la senato.

33.6 Surbaze de konciza, skriba raporto de la dekano aŭ, laŭ peto de li aŭ de la senato, de profesoro de la koncerna sekcio pri la esplora kaj instrua kvalito de la kandidato, la efektivaj membroj de la sekcio voĉdonas asemblee aŭ perletere pri la aprobo. La docentiĝo estas aprobita, se la jesaj voĉoj superas la neajn, kondiĉe ke estas minimume tri jesaj voĉoj. La rezulto estu laŭeble tuj, plej malfrue dum 2 monatoj, sciigita al la prezidanto, kiu informas la senaton kaj alvokas la novan kolegon per oficiala kvinlingva alvokodokumento, se ne kontraŭ tio pli ol la duono de la senatanoj protestas. La alvoko okazu nur por limigita tempo, se tion rekomendas la sekcio aŭ la senato, sed minimume por 2 kompletaj kalendaraj jaroj.

33.7 Se la sekcio decidas nee, la kandidato rajtas postuli (ĉu fare de la kolegio, ĉu fare de la senato) novan decidon plej frue tri monatojn poste.

Artikolo 34: Plena proceduro

34.1 La kandidato prezentu la dokumetojn a ĝis d menciitajn en artikolo 33.3. Li krome pruvu, ke li aŭ jam akiris la doktorecon origine aŭ per adapta adopto ĉe AIS, aŭ ke li jam realigis almenaŭ unu universitatnivelan kurson ampleksantan minimume 8 instruhorojn en ajna universitatnivela instruejo en la mondo kaj internacilingvan universitatnivelan kurson okazigitan de AIS.

34.2 La kandidato prezentu docentiĝtezon en 6 ekzempleroj. La tezo estu tajpita sur formaton A4 aŭ prezita laŭ formato A5 en du kolumnoj, kiuj paraleligas (escepte okaze de formuloj, bildoj kaj tabeloj) la tekston en ILo kaj en dua lingvo elektebla fare de la kandidato inter la lingvoj, en kiuj ekzistas scienca literaturo. La teksto estu konciza sed komprenebla fare de ĉifake magistriĝintaj studentoj. La amplekso konformu al la rekomendoj de artikolo 18.6 por la nivelŝtupo 4. Aldoniĝu al tiu amplekso
(a) je la komenco enkonduka ĉapitro minimume 5-paĝa, kiu klarigu laŭ la vidpunkto de la kandidato en maniero komprenebla por sciencistoj de ĉiuj fakoj de la koncerna sekcio la socian kaj sciencteorian pozicion de la fako de docentiĝo kaj la rolon de la pritraktota specialaĵo en ĉi fako,
(b) je la fino 2–4-paĝa resumo en tria lingvo elektenda inter la oficialaj lingvoj de AIS; la resumo esprimu, ne nur aludu, la esencan enhavon de la docentiĝtezo,
(c) skeletigo, literaturlisto, eventuale mallonga antaŭparolo, kaj eventuale apendicaj tabeloj, programoj ktp. – Enhave la docentiĝtezo plenumu la postulojn de art. 18.4.

34.3 Post kiam laŭ konstato de la koncerna dekano aŭ de (vic)senatano la postuloj de artikoloj 34.1 kaj 34.2 estas plenumitaj, la kandidato prezentu dum SUS (aŭ, kun la aprobo de la senato, dum alia studadsesio de AIS) 8-horan universitatnivelan kurson en ILo. Kun la aprobo de la senato tiu ĉi kurso jam povas okazi antaŭ la kompletigo de la docentiĝtezo, se la kandidato jam akiris ĉe AIS origine aŭ per adapta adopto la doktorecon kaj se pri la docentiĝtezo jam estas havigitaj almenaŭ temo, skeletigo, provizora resumo kaj enkonduka ĉapitro. Se ne certas, ke almenaŭ 2 studentoj partoprenos la kurson, aŭ se la kandidato pruvas, ke li tiom aplekse jam instruis universitatnivele aliloke, aŭ se pro alia kialo la koncerna dekano aŭ la senato aŭ la docentiĝkomitato speciale starigita tion permesas, la kandidato rajtas anstataŭ kurson prezenti dum SUS publikan internacilingvan prelegon pri temo el la fako de la docentiĝo en la ĉeesto de minimume tri membroj de la koncerna sekcikolegio aŭ de la senato.

34.4 Artikoloj 33.6 kaj 33.7 validas ankaŭ okaze de la plena proceduro.

Artikolo 35: Docentiĝkomitato kaj fako

35.1 La speciale starigenda docentiĝkomitato konsistas el 3 ĝis 5 sciencistoj, inter kiuj minimume unu, kiun elektu la kandidato, devas esti membro de la koncerna sekcikolegio.

35.2 Ne ĉiuj komitatanoj venu el la sama lando.

35.3 Almenaŭ tri komitatanoj estu efektivaj membroj de AIS aŭ universitatnivelaj profesoroj.

35.4 Almenaŭ du komitatanoj, inter kiuj almenaŭ unu estu universitatnivela docento, estu ekzamenitaj aŭ profesiaj fakuloj de la koncerna fako.

35.5 La fako nek povas esti samampleksa kiel la tuta laborkampo de la sekcio, nek aliflanke tro restrikta ol akcepteble okaze de universitatnivela studfako elektebla kiel almanaŭ malgranda kromfako de magistriĝo aŭ precipa fako de bakalaŭriĝo. Okaze de plena proceduro la fako estu almenaŭ tiomampleksa, ke jam estas en AIS efektiva membro, kiu oficiale kompetentas pri almenaŭ parto de ĉi tiu fako.

35.6 La komitato estu alvokita fare de la dekano, konsiderinte la eventualajn proponojn de la sekcianoj, de la senato kaj de la kandidato mem. Ne necesas, ke ĉiuj komitatanoj estu alvokitaj samtempe, sed minimume 3 el ili minimume unu monaton antaŭ la docentiĝprelego aŭ -kurso. Tiun ĉi prelegon aŭ kurson minimume du komitatanoj persone devas ĉeesti – okaze de kurso dum minimume unu leciono.

35.7 La komitato interkonsentu pri komitatestro, kiu havigu koncizan raporton pri la docentiĝtezo kaj pri la docentiĝkurso aŭ docentiĝprelego laŭ la prijuĝo de la plejmulto de la komitato. ĉiu komitatano rajtas postuli la aldonon de sia propra opinio. La raporto estu sendata al la koncerna dekano kaj al la senato plej malfrue tri monatojn post kiam la docentiĝtezo estas dissendita kaj la docentiĝkurso aŭ docentiĝprelego farita. Ne eblas decidi pri la sukceso de docentiĝo laŭ plena proceduro antaŭ la ricevo de la raporto.