Honorregularo de AIS (HO)

Artikolo 1: Gxeneralajxoj

1.1 La aparteneco al sektoro de AIS aux jam la nura enlistigiteco en la registron de la internacilingvaj sciencistoj konataj flanke de AIS (ISK, Internacia Scienca Kolegio) estas honoro kaj ne havigas materian profiton; male, gxi postulas oferemon tempan kaj materian. La funkciado de la Akademio dependas tial de la respekto montrita honore la meritojn pri la plua progreso de la scienco, tekniko kaj arto, kaj pri la efika plenumo de la taskoj de la Akademio. La instiga efiko de honorado dependas krom de ties reliefigo ankaux de gxia meritkonfoma gradigo per diversaj aparteneckategorioj, rolotitoloj, rangotitoloj, premioj kaj aliaj distingiloj.
[RD 1]

1.2 Rilate la respektespriman reliefigon de honoradoj atribuitaj aux oficiale agnoskitaj flanke de AIS la Akadomio ne restu sub la nivelo de ajna lando en kiu gxi havas apartenantojn.

1.3 Por akirigi al siaj apartenantoj la respekton ankaux de ekster la Akademio, necesas ke la Akademio mem sin prezentu digne. Precipe dum la solenajxoj gravas deca sinteno kaj vestiteco de la tuta apartenantaro.

Artikolo 2: Mencio en la Internacia Sciencista Dokumentaro

2.1 La Akademio flegadas datumbankon de cxiuj ISKanoj kaj subtenaj membroj; gxi disponigas (en presita aux auxtomate pritraktebla formo) eltiron de cxi tiu datumaro kiel publike alirebla registro (ISD) , en kiu estas -- krom la dokumentonumero kaj la eventuala dumvila aparteneco -- mencienda de cxiuj ISKanoj kaj (se ili mem ne malpermesas tion) de cxiuj subtenaj membroj ne apartenantaj samtempe al ISK la nomo, adreso, sciencistaj gradoj agnoskitaj de AIS, rango- kaj rolotitoloj cxe AIS kaj la aparteneckategorio (inkluzive la fakon kaj la fakarindikon). La kromaj informeroj petitaj kaj donitaj per la pripersona informilo aperas en la registro (tiom kiom la koncernatoj tion ne malpermesas) nur de la honoraj membroj, de la adjunktaj apartenantoj kaj de la efektivaj membroj de AIS en amplekso same limigita por cxiuj samkategoriaj apartenantoj.
[RD 10.1]

2.2 Restu en la registro nekrologe apartigite la mencioj de mortintaj plenrajtaj membroj (MdAIS) 20 jarojn, de mortintaj asociitaj membroj (AMdAIS) 10 jarojn, de mortintaj adjunktoj (AdAIS) 5 jarojn, de aliaj mortintoj 2 jarojn post la jaro de la morto. Anstataux la adreso estu sciigita en la registro la datoj kaj lokoj de la naskigxo kaj de la morto.

2.3 La mencioj de cxiuj, kiuj deklaras eksigxon el AIS aux estas eksigitaj estu nuligataj je la proksima okazo.

Artikolo 3: Akademia vestajxo

3.1 En la koloroj blua kaj blanka la Akademio difinas la jenajn akademiajn vesterojn: kravaton, skarpon, talaron kaj diversajn kapvestajxojn (bireton kaj doktoreccxapelon).

3.2 La blua kravaton kun blanka enskribo ,,AIS`` rajtas ajnokaze surhavi cxiu ISKano, subtena membro aux partoprenanto de SUS aux de aliaj kursoj aux konferencoj okazigitaj de AIS. Apartenantoj de la Scienca Sektoro de AIS surhavu minimume la AIS-kravaton almenaux dum la solenajxoj de AIS.

3.3 La skarpon de AIS surhavu dum solenajxoj la subtenaj membroj kaj honoraj membroj de la Subtena Sektoro.

3.4 Rajtas surhavi (kaj dum solenajxoj de AIS lauxeble surhavu) la talaron de AIS cxiuj apartenantoj de la Scienca Sektoro (inkluzive de ties honoraj membroj) same kiel cxiu sciencisto al kiu AIS agnoskis (originale aux per adapta adopto aux honorkauxze) sciencistan gradon. En la supra parto maldekstra posxo rolas kiel distingilo:
(1) Cxe senatanoj la posxo estas blua-blanka kun blua enskribo ,,AIS``.
(2) Cxe la aliaj plenrajtaj membroj (OProf., MdAIS) la posxo estas blua-blanka kaj havas bluan indikon de la sekcio (K, H, S, F, N, M).
(3) Cxe la asociitaj profesoroj (AProf.) la posxo estas blua en blua-blanka enkadrigxo; la posxo surhavas blankan indikon de la sekcio.
(4) Cxe la plenrajtaj docentoj (PDoc.) la posxo estas blua, sen enkadrigxo, kaj surhavas blankan sekciindikon.
(5) cxe la asociitaj docentoj (ADoc.), kiuj ne havas pli altan rangon en alia sekcio, la posxo estas blanka en blua-blanka enkadrigxo kaj surhavas bluan sekciindikon.
(6) cxe la adjuntoj sciencaj (ASci.), kiuj ne havas pli altan rangon en alia sekcio, la posxo estas blanka sen enkadrigxo kaj surhavas bluan sekciindikon.
(7) Cxe la sciencistoj, al kiuj AIS agnoskis sciencistan gradon, sed kiuj ne jam apartenas al la Scienca Sektoro (sed estas ankoraux liberaj ISKanoj), la posxo estas blanka, sen enkadrigxo kaj sen sekciindiko.

3.5 Kiu sukcese ekzamenigxis cxe AIS por akiri la agnoskon de unu el la kvar scienistaj gradoj aux la rajtojn de plenrajta docento, same kiel tiuj, kiuj akiris honorkauxze sciencistan gradon cxe AIS, rajtas porti (kaj dum solenaj arangxoj de AIS lauxeble portu) la oficialan kapvestajxon:
(1) Cxe doktoroj habilitaj la kapvestajxo estas blua cxapelo kun blanka sxnuro maldekstre dependata. Eventuala blanka rubendo cxirkaux la cxapelo indikas la akiritecon de la plenaj docentaj rajtoj (venia legendi).
(2) Cxe aliaj doktoroj kaj plenrajtaj docentoj la kapvestajxo estas blua cxapelo kun samkolora sxnuro maldekstre dependanta. Cxe plenrajtaj docentoj aldonigxas blanka rubendo.
(3) Cxe aliaj magistroj la kapvestajxo estas blanka bireto.
(4) Cxe aliaj baklauxroj la kapvestajxo estas blua bireto.

3.6 La envestigo de nove alvokitaj membroj, asociitaj kaj adjunktoj same kiel de sukcesintaj ekzamenkandidatoj okazu prefere dum solena inauxguro aux fermo de SUS post la transdono de la koncerna dokumento.

Artikolo 4: Uzado de titoloj kaj sciencistaj gradoj

4.1 En la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD) -- t.e. la registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj flanke de AIS (ISK de AIS) -- antauxiras kun majusklaj inicialoj, la nomon
(1) la (eventuala) rangotitolo -- kaze de plureco: en malkreskanta rango-ordo (OProf. - AProf. - PDoc. - ADoc. - ASci.) -- kaj poste
(2) la (eventuala) sciencista grado agnoskita de AIS (kaze de plureco: en kreskanta nivelordo (Bac. - Mag. - Dr. - Dr. ... habil.).
Aliaj sciencistaj titoloj aux rangindikoj povas sekvi minuskle skribite la nomon laux la informoj de la koncernanto. Por eltiroj de la registro kaj precipe por la vortigo de la adreso sur sendajxo de AIS al ISKano la titolaro estu mallongigita (forigante la malpli gravajn titolojn aux titolerojn) se tio konvenas ekz. pro limigita spaco.

4.2 Evektivaj membroj (OProf.,
AProf., PDoc.), dumvivaj apartenantoj de la Scienca Sektoro, dumvivaj subtenaj membroj, honoraj membroj kaj komitatanoj de la Subtena Sektoro rajtas uzi por sia tiukvalita korespodado leterpaperon de AIS (kun la nomo de la Akademio sur la unua loko),
(1) se ili kiel apartenanto de SciS indikas sian rangotitolon, fakon, fakaron kaj sekcion aux kiel komitatanoj de la Subtena Sektoro indikas sian koncernan rolon, kaj
(2) se cxi tiu personligita leterpapero de AIS krome respektas la preskribojn de art. 4.1.

4.3 En korespondado kun ISKano, al kiu AIS agnoskis sciencistan gradon aux rangotitolon, cxi tiu estu uzata (en mallongigita formo kaj sen troigo kaze de plureco) en la adreso. En la alparolo estu uzata nur unu grado aux titolo, prefere sen aldono de la nomo kaj tiam plenskribite sen plipreciziga titolero (do: Profesoro!, Docento!, Doktoro!, Magistro!, Bakalauxro!) aux, lauxplacxe mallongigite kun sekvanta nomo (do: AProf. Nomo!, ASci. Nomo!, Dr. Nomo!, Bac. Nomo!). Amkauxkaze eblas sed nur en la dua kazo necesas antauxmetajxo (Estimata ..., Altestimata ..., Kara ..., ktp,). Seksindikaj aldonajxoj (sinjoro profesoro; doktorino; ktp.) ne necesas, se tion ne deziras la ricevonto.

4.4 En la parola komunikado ankaux suficxas kaj konvenas ne uzi la nomon sed nur la titolon, sen plipreciziga ero (do: ,,Profesoro!``, ,,Docento!``, ,,Doktoro!``, etc); eblas krome aldoni la nomon, estimesprimon aux seksindikon. La nuran nomon oni nur uzu se la alparolato tion mem proponas, kaj neniam dum oficialajxoj.

4.5 La rol(=funkci)titolo -- (vic)prezidanto, (vic)dekano, (vic)senatano, (vic)direktoro -- povas anstatauxi en la alparolo rangotitolon aux sciencistan gradon.

4.6 La alparolo ,,mosxto`` (kun aux sen adjektivo) decas kiel alternativo al la rekomendoj de art. 4.3 - 4.5 kaze de plenrajtaj membroj de AIS.

Artikolo 5: Honorkauxzaj titoloj

5.1 La rangotitoloj de AIS difinitaj per art. 6 de la statutapendico (OProf., AProf., PDoc., ASci., HMdAIS) estas senescepte honorkauxzaj. Tio signifas, ke la alvoko havigas krom la titolo ja ankaux rajtojn kaj devojn sed ne salajron.

5.2 Ekster la regularo pri rajtoj, devoj kaj alvoko de sciencistoj de AIS la senato rajtas honorkauxze agnoski la titolojn ,,docento`` kaj ,,profesoro`` (sen antauxmetita adjektivo) pro elstaraj meritoj, kiuj precipe (kvankam ne nepre) koncernis la agadkampojn de la arta kaj teknika sektoroj de AIS (sektoroj, kiuj ne realigas studadplanojn kaj ekzamenojn kompareblajn al tiuj de la Scienca Sektoro). La honoroto devas plenumi la samajn indeckondicxojn kiel honoroto per sciencista grado. La meritoj de honorkauxza docento superu tiujn de honorkauxza magistro, la meritoj de honorkauxza profesoro superu tiujn de honorkauxza doktoro.

Artikolo 6: Aliaj honoradoj

6.1 Kiel honorado estu rigardata la lauxda mencio de meritoj en parolado okaze de solenajxo de AIS aux en la publikigenda parto de la protokolo de kunsido de la senato, de la Gxenerala Asembleo, de la asembleo de la Subtena Sektoro aux dum sekcikunveno.

6.2 Por esprimi agnoskon de kaj dankon pro apartaj meritoj mencienda en lauxdado estu kreota honormedalo donebla kaj al indaj apartenantoj kaj indaj neapartenantoj de AIS.

6.3 Estu kreota konforme al art. 11 de la statuto premioj por instigi al altnivelaj kontribuoj al la solvo de sciencaj, artaj aux teknikaj taskoj, kiuj havas specialan gravecon laux la konvinko de la senato de AIS. Ne rajtas gajni tian premion senatano aux membro de la jxurio elektita de la senato.

6.4 La diversaj salonoj en kiuj la sekcioj de AIS okazigas dum SUS aux alia studadsesio siajn kursojn kaj konferencojn ricevas la nomojn de elstaraj sciencistoj el tempoepokoj antaux la fondo de la Akademio. Tiun cxi nomon povas anstatauxi la nomon de plenrajta membro mortinta post la preparo de la antauxa sesio.

6.5 Je tauxga loko en centra konstruajxo de AIS estu
(1) muntitaj honortabuletoj danke al elstaraj meritoj de vivantaj apartenantoj de AIS, kiuj ne estas senatanoj; la tabuletoj restu minimume 10 jarojn post la morto de la tiel honorito;
(2) surlistigitaj la dejxortempoj de la senatoj kune kun la nomoj de la koncernaj senatanoj.


La aktualigita formo de la honorregularo estas konforme al AS 1.3 aprobita de la Senato 1995-08-29 / 1694 pfR kaj ratifikita de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank