Regularo pri la internacia maturecekzameno (IM)
Rimarkigo: Laux propono de la ministrino pri popola klerigado kaj kulturo de la Respubliko de San Marino la senato de la AIS decidis dum sia 14a kunsido en septembro 1990 ke:
(a) studontoj de la AIS ne disponantaj pri la internacia matureco laux IS 7.8 povas esti nur provizore enskribitaj. Se mankas nur la pruvo pri pasiva scipovo de ILo, almenaux la lingvokomprena ekzameno estu farita post maksimume unu jaro.
(b) Se mankas pli ol la lingvokomprena ekzameno kaj ne eblas pli frue akiri la maturecon aliloke, estu kreita ebleco lauxpete partopreni internacian maturecekzmaneon propran de AIS. Por gxi validu la jena regularo:

Artikolo 1: Aligxo kaj permeso partopreni

1.1 La aligxo okazu al la ekzamenofico de la AIS pere de la (vic)sekretario de la senato aux pere de la prezidanta ofico aux pere de brancxofico de la AIS.

1.2 Al la ekzameno povas aligxi tiu, kiu
(1) en la jaro de la komenco de la ekzameno kompletis la 20an jaron de sia vivo kaj skribe asertas ke li aux sxi ne jam trifoje sur nacia nivelo aux cxe la AIS malsukcesis la maturecekzamenon,
(2) en siaj studraportoj montras ke li laux IS 7.8 (4 - 5) adekvate preparis sin por la ekzameno.

1.3 Krom la gxenerala maturecekzameno eblas fari fakspecifan ekzamenon postulantan en la fako elektita profundajn sciojn kiajn oni kutime instruas en la unua semestro en universitatnivela institucio.

1.4 Ne rajtas partopreni tiu kiu jam estas allasita de alia instanco por fari maturecekzamenon sed ne estas kompletinta gxin. Antauxkondicxo por la allaso estas krome ke la peton akompanas la necesaj dokumentoj en plena amplekso, gxustatempe kaj suficxe detale 5 monatoj antaux la anoncita dato.

Artikolo 2: Gxeneralaj postuloj por la ekzameno

2.1 Dum la ekzameno por allaso al studo la ekzamenato pruvu ke li disponas pri scioj korespondantaj al la postuloj de IS 7.8 (4) kaj tiel rajtigas la internacian maturecon.

2.2 Samtempe farigxu evidente ke la ekzamenato suficxe okupigxis pri la enhavoj instruaj kaj ekzamenaj de la priekzamenenda fako en la kampoj kaj ampleksoj listigitaj de la koncernaj fakultatoj.

Artikolo 3: Kanditatigo kaj kandidatigaj dokumentoj

3.1 Post alveno de sciigo pri interesigxo la kandidato ricevos informon pri la plej proksima venonta jam konata ekzamendato. Li aligxas plej malfrue 5 monatojn antaux la dato dezirata de li. La peton pri allaso devas akompani:
(a) konciza biografio (en ILo) kun prezento de la gxisnuna klerigo, dato kaj subskribo
(b) fotografiajxo de la kandidato kun subskribo
(c) aparta kronologia superrigardo pri la lernejoj en kiujn la kandidato iris kun ekzaktaj indikoj pri la tempo pasigita tie kaj la dauxro
(d) por cxiu ekzamena fako aparta detala studraporto
(e) certigita fotokopio de la fina certifikato de la lernejo publika aux kiel anstatauxa aprobita aux provizore permesita vizitata laste kun indikoj pri la elekto de la ekzamenaj fakoj
(f) speciala deklaro pri eventuale antauxe faritaj provoj akiri la maturecon
(g) se eblas, atestoj pri la partopreno je korespondaj aux aliaj kursoj preparaj
(h) 6 etikedoj kun la dimensioj 3 x 7 cm kun la adreso valida dum la venontaj 5 monatoj
(i) 6 internaciaj respondkuponoj.

3.2 El la indikoj estu klare ke la kandidato entute kun la fakaj enhavoj kaj kun kiuj cxefaj temoj el ili okupigis. Precipe li indiku minimume 3 originallingve internaciajn beletrajn prozajxojn ampleksantajn kune minimume 400 prespagxojn, kiujn li tralaboris.

3.3 Se la studraportoj ne konformas al la postuloj tiam eblas postuli pliampleksigojn kaj kompletigojn de la fakenhavo aux, se ne eblas forigi la mankojn gis la komenco de la ekzamenoj, oni rekomendu al la kandidato la retirigxon. Pri tiu decido oni informu la kandidaton plej malfrue du monatojn antaux la ekzamendato.

3.4 La ekzamena komitato konsistigxu tiel kiel estas postulata por ekzameno bakalauxrea.

Artikolo 4: La ekzameno

4.0 La ekzameno konsistu el la internacia lingva ekzameno kaj ekzamenoj en la 3 gxis 6 elektitaj fakoj. Cxiuj el tiuj fakekzamenoj konsistas el skriba parto deviga kaj parto neskriba (parola aux neverbala), kiu ankaux povas esti farita je ekzamendato sekvonta kaj pri kiu la komitato rajtas rezigni.

4.1 Deviga ekzamena fako (temo de la internacia lingva ekzameno) estas interlingvistiko kune kun internacilingva literaturiko.
Elektaj fakoj estas minimume 3, maksimume 6 pliaj fakoj el kiuj po unu estu el la sekvantaj kampoj:
kampo I: naturscienca-kibernetika-teknologia kampo kun la sekvantaj fakoj el la sekcioj 1 kaj 5: biologio, kemio, fiziko, geografio/geologio kaj astronomio, sciencoj pri sano kaj nutrado, konstrua teknologio, mekanika teknologio, elektroteknologio, informadiko, komputiko, klerigscienco kun kibernetika pezo, psikologio kun kibernetika pezo.
kampo II: humanistika-kreiva kampo kun la sekvantaj fakoj el la sekcioj 2 kaj 6: lingvoj germana, angla, franca, itala (cxiuj kiel fremdlingvistiko aux kiel lingvo- kaj literaturscienco de la gepatra lingvo), muzikologio, monda historio, eduka scienco kun humanistika pezo, kompara juro, ekonomiko, teorio pri arto, teatrologio, son- kaj videoteknologio (auxdvida komunikado), retoriko, ekologio, arkitekturo, agrikulturo kaj hortikulturo, formado de produktajxoj, sportiko.
kampo III: strukturscienca-filozofia kampo kun la sekvantaj fakoj el la sekcioj 3 kaj 4: logiko, elementa, reprezenta kaj analiza geometrio, teorio pri probablo kaj statistiko, analizo (inkluzive algebro kaj infinitesima kalkulo), historio de filozofio, kompara religio.

Por la fakrilata matureco eblas elekti apud la menciitaj fakoj fakon ne menciita cxi tie kiu estu ordigebla al unu el la tri kampoj, kiel ekzamenan kaj estonte studan fakon; en cxi tiu fako la postuloj estu pli altaj respondaj al la enhavo de la unua studsemestro.

4.2 Inter la 3 gxis 6 elektitaj fakoj en kiuj krom en la internacia lingvoekzameno la kandidato ekzamenigas trovigxu minimume po unu fako el la tri kampoj.

La skriba parto de la lingvoekzameno internacia ofertu elekto inter 3 taskoj:
(a) eseo kun rilato al unu de la tri prozajxoj pritraktitaj,
(b) eseo prezentanta pripenson pri aspekto de la kulturo internacilingva aux institucioj internaciaj,
(c) lingvistika temo kies prilaboro antauxkondicxas reflektadon pri la strukturo kaj la vortaro de la internacia lingvo aux de la komputila lingvistiko aux de la humanistika interlingvistiko.

La parola parto koncernu almenaux unu el la temoj nepritraktitaj. Rezigno pri la parola parto eblas nur se la kandidato atingis almenaux 8 el 10 poentoj atingeblaj.

En cxiu fako la tempo por la ekzameno ampleksu 4 horojn tempajn.

4.3 Validas jena poentsistemo:
10 poentoj: eminente,
9 poentoj: tre bone,
8 poentoj: bone,
7 poentoj: sufice,
6 poentoj: kontentige,
5 poentoj: apenaux kontentige,
0-4 poentoj: ne kontentige.

Cxe 9-10 poentoj aldonigxas la latinlingva aldono ,,summa cum lauxde``, cxe 8 poentoj ,,magna cum lauxde``, cxe 7 poentoj ,,cum lauxde`` kaj cxe 6 poentoj ,,rite``.

Artikolo 5: Okazo kaj notigo de la ekzameno

5.1 La ekzameno okazu ILe krom en la lingvaj fakoj (tie la koncerna lingvo estu ankaux ekzamena lingvo). La tuta ekzameno estas sukcesa kiel gxenerala matureco se
1. en la internacia lingvoekzameno kaj en la ekzamenoj en minimume po unu fako de la tri kampoj la kandidato atingis almenaux 6/10 de la poentoj atingeblaj, kaj
2. se la kandidato en almenaux du fakoj atingis 7/10 poentojn aux en almenaux unu fakon 8/10 poentojn.

5.2 Se la kondicxo 1 sed ne la kondicxo 2 estas plenumita, sed se fako kun profundaj scioj kiel estonta studfako estas ekzamenita, tiam la fakspecifa ekzameno por la koncerna studfako estas trapasita. Eventuala bakalauxra ekzameno kun rezulto de almanaux 7/10 sxangxas la limigitan maturecon al gxeneralan.

5.3 La skriba parto de la ekzameno estas sukcese trapasita se
a) la kandidato atingis minimume 6 poentojn en po almenaux unu elektita fako el cxiuj tri kampoj,
b) en neniu elektita fako li atingis malpli ol 3 poentoj,
c) en almenaux 2 fakoj li atingis po minimume 6 poentoj aux en unu fako 7 poentojn aux se li ekzamenigis en fako kiel estonta studfako kun profundaj scioj kaj tie atingis almenaux 5 poentojn.

5.4 Pri la rezulto de la ekzameno la kandidato estos informita plej malfrue 6 semajnojn post la fino de la ekzameno. Samtempe li ricevas indikon pri la fakoj el la skriba parto en kiuj necesas parola ekzameno. Tia ekzameno necesas en elekta fako en kiu li ne atingis almenaux 6 poentojn.

5.5 Por kandidatoj kiuj per propraj publikajxoj povas pruvi specialan kvalifikadon en scienca kampo oni povas rezigni pri la skriba ekzameno laux peto; pri la peto la ekzamenofico decidas.

5.6 La kandidato rajtas el si mem peti parolan ekzamenon en iu ekzamena fako. Tio okazu plej malfrue unu semajnoj post sciigo de la rezultoj de la skriba ekzameno.

5.7 La prepara tempo disponebla al la kandidato por neskriba parto de ekzameno ampleksu gxenerale 30 minutojn post la sciigo pri la tasko. Se necesas eksperimenta aux praktika solvo eblas plilongigi tiun tempon al maksimume 3 horoj.

5.8 Se en iu fako la kandidato estis ekzamenita kaj skribe kaj neskribe, la tuta poentaro esprimigxu laux 20onoj. La poentoj atingitaj en la neskriba parto adiciigxu al la poentoj atingitaj en la skriba parto.

5.9 Se la ekzameno ne estas trapasita, gi povas esti ripetita unufoje (normale post almenaux unu jaro); antauxaj rezultoj ne estos prikonsiderataj krom se estis atingitaj almenaux 7/10 poentojn.

5.10 La kandidato rajtas retirigxi de la ekzameno antaux la komenco de la skriba parto (antaux eksciigo de la taskoj) sen indiki kialon. Se la retirigxo okazos post eksciigo de la taskoj pro propra kulpo de la kandidato, tiam la tuta ekzameno estas malsukcesa. Se la kandidato forestas la tutan ekzamenon aux parton de gxi sen indiki kialon, la tuta ekzameno estas malsukcesa. Se la foresto okazis pro malsano aux aliaj kialoj pri kiuj la kandidato ne kulpas, la ekzamenofico povas indiki novan ekzamendaton.

5.11 Se dum la ekzameno la kandidato trompas aux kulpas pri grava gxeno de la ekzameno, li povas esti ekskludita de la plua ekzameno; la ekzameno estas rigardata nesukcesa. Se post maksimume 2 jaroj post la ekzameno estos pruvita trompo, tiam la studadmatureco povas esti malagnoskita. Kontraux la decido de la ekzamenkomisio la kandidato povas protesti plej malfrue du monatojn post sciigo. La ekzamenofico decidas per simpla majoritato.


La regularo pri internacia maturecekzameno estis aprobita de la Sentato 1995-08-29 / 1694 pfR kaj ratifikita de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezdanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank