Regularo pri kunsidoj (KS)

Artikolo 1: Bazaj preskriboj

1.1 Tiu cxi regularo validas por la kunsidoj de la Gxenerala Asembleo, de la sekcikolegaroj, de la fakarkolegaroj, kaj de la Asembleo de la Subtena Sektoro.

1.2 La regularo pliprecizigas la statutartikolojn 8-9 kaj 15-17 (kun apendicoj).

1.3 La cxeest-, parol- kaj vocxdonrajto de la diversaj apartenantoj de AIS estas fiksita en la regularo pri alvoko, devoj kaj rajtoj.
[RD 3.1, 4.1, 5.1, 6.1, 7.1]

1.4 La programo de cxiu SUS (=Sanmarin[ec]a Universitata Sesio), kiu okazas en tempointervalo (normale kalendara semajno) enhavanta la 3-an de septembro, enhavu rutine -- t.e. sen bezono de aparta kunvoko -- kunsidojn de cxiuj organoj menciitaj en 1.1.
[IS 5]

1.5 Se la cxiujara SUS escepte okazu en tempointervalo ne enhavanta la 3an de septembro aux ecx ne parte en la Respubliko de San Marino, tio estu publike aux per cirkulero anoncata plej malfrue dum la septembro de la antauxa jaro.

1.6 Se okazu Gxenerala Asembleo aux Asembleo de la Subtena Sektoro dum alia ol la cxiujara SUS konforme al IS 4.2, tio estu publike aux per cirkulero anoncata plej malfrue 6 monatojn antauxe. Alikaze nur la apliko de ST 8 respektive ST 16 donas decidpovon al tiuj asembleoj.

1.7 La tagon de la inauxguro de la cxiujara SUS (art. 1.4, 1.5) okazas la Asembleo de la Subtena Sektoro (SubS) en loko sciigota per la SUS-oficejo. La tagordo estas:
(1) Formalajxoj (cxeestanteco, kvorumeco, laborlingvoj, protokolo, tagordo, cxeestrajto)
(2) Gxenerala raporto
(3) Financa raporto, sensxargxigo, AKU-kurzo
(4) Decidoj pri proponoj skribe alvenintaj plej malfrue 24 horojn antauxe
(5) Kromaj tagordaj punktoj eventuale antauxe anoncitaj per invitletero aux deciditaj dum la tagorda punkto 1
(6) Eventuale necesaj elektoj
(7) Diversajxoj.

1.8 La tagon de la ferma solenajxo de la cxiujara SUS (art. 1.4, 1.5) okazas Gxenerala Asembleo de la Scienca Sektoro (SciS) en loko sciigota per la SUS-akceptejo (SUS-oficejo). La tagordo estas:
(1) Formalajxoj (cxeestanteco, kvorumeco, protokolo, tagordo, cxeestrajto)
(2) Gxenerala raporto de la senato
(3) Financa raporto, sensxargxigo, bugxeto
(4) Decidoj pri proponoj de la senato kaj pri aliaj proponoj skribe alvenintaj plej malfrue 72 horojn antauxe kaj legeblaj en la SUS-oficejo almenaux 24 horojn antauxe
(5) Kromaj tagordaj punktoj eventuale antauxe anoncitaj okaze de skriba kunvokado aux deciditaj dum la tagorda punkto 1
(6) Eventuale necesaj elektoj
(7) Diversajxoj.

1.9 Dum cxiu SUS okazas kunsidoj de la senato, kaj disaj kunsidoj de la ses sekcioj. Al la tagordo i.a. apartenas la starigo de la ekzamenkomitatoj, alvokoj aux rangoplialtigoj de AISanoj, kaj la programo de la sekvanta SUS.

Artikolo 2: Kvorumeco kaj decidpovo

2.1 Se kunsido ne estas kvoruma eblas diskuti, sed ne vocxdoni pri ne urgxaj aferoj.

2.2 Pri urgxaj aferoj (t.e. pri aferoj ne sen damagxo prokrasteblaj al probable kvoruma estonta kunsido) oni povas decidi ecx se la kunsido ne estas kvoruma, se
(1) la kunsido okazas aux dum SUS aux se estis almenaux 10 tagojn antauxe invitita al gxi, kaj
(2) se cxeestas la respondeca estro aux la vicestro, aux almenaux tri efektivaj aux du plenrajtaj apartenantoj, aux apartenanta elektita senatano aux vicsenatano.
[AS 10.3, 12.4]

2.3 Se kunsido ne estas decidpova pri urgxa afero laux alineo 2.2, cxi tiu decido okazu fare
(1) de la sekcikunsido anstataux de fakarkunsido,
(2) de la Gxenerala Asembleo anstataux de sekcikunsido,
(3) de la senato anstataux de la Gxenerala Asembleo aux anstataux de la Asembleo de la subtenaj membroj.

2.4 Se kunsido la duan fojon pro nekvorumeco ne povis decidi pri la sama, ne urgxa afero cxi tiun decidon faru la instanco fiksita en 2.3.

Artikolo 3: Laborlingvoj

3.1 La ununura laborlingvo de la senato, de la Gxenerala Asembleo kaj de sekcio de la Scienca Sektoro estas ILo. Je la komenco de cxiu kunsido de fakaro aux de la asembleo de la subtenaj membroj oni decidu, cxu krom ILo aliaj oficialaj lingvoj de AIS estu laborlingvoj, kaj jeskaze, kiuj kaj cxu okazu traduko en ILon.
[AS 4.2]

3.2 Dum kunsidoj de landaj aux regionaj asocioj (AS 7.5) aux sekcioj (AS 16.3) ILo ne devas esti laborlingvo, se la oficialan landan resp. regionan lingvon komprenas cxiuj cxeestantaj vocxdonrajtigitoj.

3.3 La protokolo estu havebla almenaux en ILo. De alilingvaj protokoloj de kunsidoj de landa aux regiona asocio suficxas ILa koncizigo de la gravaj decidoj.

Artikolo 4: Vocxdonado

4.1 Alternativa decido (inter du proponoj aux pri akcepto aux malakcepto de propono) okazas sen konsideri la sindetenojn. En la kazo de egaleco decidas la kunsidgvidanto. En la kazo de decido inter pli ol du konkurantaj proponoj oni decidu pri ili sinsekve, komencante per la plej investigema aux konsekvencricxa, gxis kiam propono estas ricevinta pli da jesaj ol da neaj vocxoj; sendepende de sia decido en la antauxa vocxdono cxiu rajtas libere partopreni en la sekvanta.

4.2 En la kazo de elektoj estu elektitaj tiuj, kiuj ricevis pli da vocxoj. En la kazo de egaleco okazu, se necese, nova elekto inter tiuj, kiuj ricevis sammultajn vocxojn. Kaze ke la nova elekto ne sxangxas la esencan rezulton, findecidu la dejxoranta senato; se tio utiltempe ne eblas, oni lotumu.

4.3 Sekreta vocxdonado okazu kiam almenaux unu vocxdonrajtigito antauxe tion postulis.

4.4 Elektaj kaj pripersonaj vocxdonoj okazu sekrete, se ne antauxa kontrauxa propono ricevis unuaniman aprobon.

4.5 Persone en kunsido partoprenanto, kiu forlasas gxin, donu sian vocx- kaj elektrajton al alia persone cxeestanto, kiu ne havas malpli altan rangotitolon cxe AIS.
[AS 6.2, 6.3]

Artikolo 5: Proceduro

5.1 La kunsidon malfermu en ajna ebla laborlingvo kaj gvidu la respondeca estro aux vicestro; li kunsubskribu la protokolon. Se forestas kaj la estro kaj la vicestro, la malfermo
(1) de la Gxenerala Asembleo okazu fare de la plej agxa persone cxeesta senatano, dekano, vicsenatano aux vicdekano;
(2) de sekcikunsido fare de la plej agxa persone cxeesta fakarestro aux fakarvicestro
(3) de la Asembleo de la Subtena Sektoro fare de la plej agxa persone cxeesta alia estrarano, senatano aux komitatano.

5.2 Se artikolo 5.1 ne difinas alian malfermanton de la kunsido el inter la persone cxeestantoj, tiun rolon transprenu la plej agxa persone cxeesta efektiva membro; se ecx tio ne eblas, la kunsido ne okazu.

5.3 Unue oni konstatu, kiuj de la persone cxeestantoj
(1) estas gastoj, kaj kiuj
(2) havas konstantan cxeestrajton, kaj kiuj el inter cxi tiuj
(3) havas ankaux parolrajton, kaj kiuj el inter cxi tiuj
(4) havas vocxdonrajton (kaj eventuale elektigxrajton). Tiam oni konstatu, kiuj vocxoj estas reprezentataj pro vocxdonrajtigo.

Se post konstato de la nombroj neniu parolrajtigito pravigite kontestas la kvorumecon aux ecx la decidpovecon (art. 2), oni disponigu vocxdonilojn tauxgajn por rapida vocxnombrado kaj oni tiel decidu laux art. 3 pri la laborlingvoj, pri protokolantoj kaj pri eventualaj tradukantoj. Se la kunsidon ne malfermis la respondeca estro aux vicestro oni elektu cxeestantan apartenanton kiel kunsidgvidanton.

5.4 Poste oni decidu pri la jenaj kromaj formalajxoj:
(1) Aprobo de la protokolo de la antauxa kunsido
(2) Decido pri la tagordo
(3) Decido, dum kiuj tagordaj punktoj eventuale cxeestantaj gastoj estu invititaj resti kiel gastoj.
Post tiu tagorda punkto la kunsido ne plu estas publika.

5.5 La kunsidgvidanto zorgu pri finpritrakto de la tagordo en utila aux antauxdecidita tempo. Tiucele li rajtas limigi la oftecon, dauxron kaj nombron de intervenoj pri la unuopaj tagordaj punktoj kaj pri la decidendaj proponoj. Cxiuj parolrajtaj cxeestantoj estu cxirilate egalrajtaj. Gastoj, same kiel ne parolrajtaj apartenantoj, povas interveni nur pro unuopa decido, cxu de la gvidanto, cxu de la kunsidantaro.

5.6 La oficialaj protokoloj pri la kunsidoj de la Gxenerala Asembleo kaj de la Asembleo de la Subtena Sektoro estu en ILo publigitaj kiel ,,oficialaj sciigoj de AIS`` laux AS 8.1 kaj post aprobo transprenitaj en la koncernan protokollibron kaj stampitaj.


La aktuala formo de la regularo pri la kunsidoj estas konforme al AS 1.3 aprobita de la Senato 1995-08-27 / 1694 pfR kaj ratifikita de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto:OProf. Dr.habil. Helmar Frank