Laborregularo de la Senato (LS)

Artikolo I

La senato konsistas el
(1) la prezidanto,
(2) la vicprezidanto (direktoro de la Scienca Sektoro kaj ISK-prezidanto)
kaj el la direktoroj de la jenaj 9 pluaj senataj oficoj:
(3) la financa ofico gvidata de la trezoristo aux senatano pri financoj,
(4) la protokolofico gvidata de la senata sekretario aux senatano pri protokolado,
(5) la ekzamenofico, kies direktoro estas la senatano pri ekzamenoj,
(6) la strukturofico, kies direktoro estas la senatano pri la akademia strukturo,
(7) la klerigofico, kies direktoro estas la senatano pri studado,
(8) la sciencofico, kies direktoro estas la senatano pri esplorado kaj evoluigado,
(9) la informadofico, kies direktoro estas la senatano pri publikaj rilatoj kaj informado,
(10) la honorigofico, kies direktoro estas la senatano pri honorigo, kaj
(11) la identecofico, kies direktoro estas la senatano pri la akademia identeco.

Artikolo II:

Cxiu elektita senatano transprenu 1 - 3 de cxi tiuj 11 roloj, sed ne samtempe la rolojn de la prezidanto kaj de la vicprezidanto. Cxiuj aliaj roloj estas kunigeblaj. Konforme al la statuto de AIS nur la roloj (3) kaj (4) estas transpreneblaj fare de alelektita trezoristo resp. sekretario; ili povas esti unu nura persono, alelektita kiel Gxenerala Sekretario de AIS.

Artikolo III:

Por cxiu rolo (krom por la rolo de la vicprezidanto) ekzistas la rolo de anstatauxanto. La anstatauxanto estu elektita senatano, kiu transprenas la rolon de anstatauxanto lauxeble en interkonsento kun la direktoro de la koncerna senata ofico. La vicprezidanto estas tiusence la anstatauxanto de la prezidanto.

Artikolo IV:

Distribuante la senatan laboron laux II kaj III oni kalkulu la rolon de la vicprezidanto same kiel tiujn de la aliaj 9 anstatauxantoj duone, la rolon de la prezidanto same kiel tiujn de la direktoroj de la 9 oficoj plene kaj zorgu, ke -- tiel kalkulante -- neniu elektita senatano plenumu pli ol 1/5 aux malpli ol 1/15 de la senata laboro, alivorte: cxiu elektita senatano transprenu minimume 2, maksimume 6 de la 30 ,,duon-roloj``.

Artikolo V:

Al cxiu el la 11 roloj apartenu ofico kun lauxeble 3 -- 7 oficanoj; ili estu prefere elektitaj aux alelektitaj senatanoj, vicsenatanoj, dekanoj, estraranoj de la Subtena, Arta aux Teknika Sektoroj aux aparte spertaj aliaj AISanoj.

Artikolo VI:

La ofico apartenanta laux V al la rolo de la prezidanto estas la senato kune kun la direktoroj kaj vicdirektoroj de la sektoroj (kaj eventuale kune kun la prezidanta sekretariejo, se tia stabo de dungitaj aux libervolaj helpantoj dejxoras cxe la prezidanto).

Artikolo VII:

La ofico apartenanta laux V al la rolo de la vicprezidanto estas la dekanaro kune kun la vicdekanoj.

La Senato decidis 1995-08-30 / 1694 pfR dum sia 27-a kunsido cxi tiun laborregularon, kiu estu sxangxebla nur per 2/3 de siaj vocxoj. Aprobo fare de la Gxenerala Asembleo ne estas bezonata.

La prezidanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank