Poŝtkodoj de San-Marino

La poŝtkodoj de San-Marino estas enkadrigitaj en la Itala poŝtkoda sistemo. Tamen oni indikas normale ne la Italan, sed la San-Marinan landokodon, do "SM" (se uzi la sistemon ISO 639) aŭ "RSM" (se uzi la aŭtomobil-kodan sistemon). Iam tuta San-Marino havis la kodon 47031, sed nun ekzistas dek diversaj kodoj:

komunumo ("kastelo")kodo loĝantoj (1994)
San Marino Città 47890 4.325
Dogana 47891 (v. Serravalle)
Acquaviva 47892 1.246
Borgo Maggiore 47893 5.149
Chiesanuova 47894 811
Domagnano 47895 2.200
Faetano 47896 783
Fiorentino 47897 1.686
Montegiardino 47898 689
Serravalle 47899 7.791
sumo: 24.680

El la dek poŝtkodaj distriktoj, naŭ estas tiel nomataj "kasteloj", historiaj distriktoj de San-Marino. Escepte de la ĉefurbo iliaj kodoj sekvas la alfabetan ordon. La deka kodo (47891) estas por la lima urbo Dogana, kiu ne estas propra "kastelo", tamen urbeto pli granda ol la plej multaj "kasteloj".