Traduko de informoj de la turisma oficejo, kiu ofertas alilingvajn informojn pri San-Marino.
Strataj ligoj kun ĉiuj kontinent-Eŭropaj urboj iras tra Rimini, kie troviĝas la konektejo de la aŭtostrado "Adriatica" (enirejo "Rimini Sud") kun la super-strato de Rimini al San-Marino. Trajnaj ligoj iras tra la stacio de Rimini, de kie busoj veturas al San-Marino. Flugaj ligoj uzas la proksimajn flughavenojn de Rimini-Miramare, Forlì kaj Bologna. San-Marino estas facile atingebla de la plej gravaj Italaj urboj: ĝi distancas 24 km de Rimini, 135 km de Bologna, 70 km de Ravenna, 330 km de Milano, 350 km de Romo, 130 km de Ancona, 74 km de Forlì. San-Marino ofertas facilajn ekskursojn aŭtajn al imoresaj lokoj Romanjaj kaj Markiaj, kiaj la kasteloj de Verucchio kaj de San-Leo; eblas komforta aliro al la proksima plaĝo Adriatika (distanco de Dogana: 12 km).
Rom-katolika.
La nacia lingvo estas la Itala, sed la amasa alfluo de turistoj kaj la ampleksaj internaciaj rilatoj kaŭzis, ke ĉiu civitano, kiu pro sia laboro havas kontaktojn kun la publiko, flue parolas almenaŭ unu fremdan lingvon: la Francan, Anglan aŭ Germanan. Tre disvastigita inter la loĝantaro, precipe la aĝuloj, estas vigla dialekto de Romanja speco, kiu tamen montras influojn de la proksima regiono Markia.
Unu horon antaŭ la tempo de Greenwich (aldono de AIS: mez-Eŭropa tempo, kun lum-ŝpara somera tempo).
Ĝis 2001 oni uzis la Italan liron, ek de 2002 la eŭron. De 1972 San-Marino rekomencis, post interrompo de 34 jaroj, stampi proprajn monerojn, tre deziratajn de kolektantoj. Grava estas la rekomenco de stampado de oraj moneroj, de 1974, validaj kiel pagiloj nur sur la San-Marina teritorio.
1a de januaro: novjaro. 6a de januaro: epifanio. 5a de fabruaro: liberigo de la respubliko de la Alberoniana okupo kaj festo de S. Agata. Pasko (tri tagoj). 25a de marto: datreveno de la "Arengo" (parlamento). 1a de aprilo: ceremonio de la enoficigo de la Regantaj Kapitanoj. 1a de majo: tago de la laboro. Kristokorpo. 28a de julio: falo de la faŝismo. 15a de aŭgusto: ferragosto (ĉieliro de Maria). 3a de septembro: festo de Sankta Marino kaj de la fondo de la respubliko. 1a de oktobro: ceremonio de la enoficigo de la Regantaj Kapitanoj. 1a de novembro: festo de ĉiuj sanktuloj. 2a de novembro: funebrado pri la mortintoj. 8a de decembro: festo de la senmakula koncipiĝo. 24a, 25a, 26a de decembro: Kristnasko. 31a de decembro: jarfino.
1 Monumentoj, muzeoj, artaĵoj, turismaj lokoj: La historia centro de la urbo San-Marino estas kvazaŭu unu monumento: "mez-epoka citadelo konservita tra jarcentoj por la miro de la posteuloj". Sur la kesto de la monto Titano leviĝas tri mirigaj fortikaĵoj, ankoraŭ nun ligataj per muroj kaj fosaĵoj kun la citadelo malsupre, ĉirkaŭata de triobla ringo de muroj, interrompitaj de pluraj pordoj kaj multaj bastionoj kaj krenelataj turoj. Interne de la ĉirkaŭantaj muroj la stratoj, la placoj, la palacoj, la preĝejoj, la mezepokaj domoj tute ŝtonaj ĉie ajn konservas la severan kaj imponan aspekton de pasintaj tempoj. Krom la tri turoj -- Guaita, Cesta kaj Montale --, nepraj vizitindaĵoj por turistoj (precipe la dua, kun la Muzeo de Antikaj Bataliloj), ni menciu jenajn precipajn vizitindaĵojn: Publika Palaco, baziliko kaj kirketo de S. Petro kun la ripozejoj de S. Marino kaj S. Leo, kirko de S. Francisko kun apuda pinakoteko-muzeo, kirko de S. Kvirino, alinome de la kapucenoj, ekspozicio de la San-Marina metio. Krome menciindas pluraj privataj muzeoj: Kolekto Maranello Rosso, muzeo de modernaj bataliloj, muzeo de historiaj aŭtomobiloj, vaksfigura muzeo, kuriozaĵa muzeo, reptiliejo-akvario. En la ok "kasteloj" (distriktoj) etenditaj ĉirkaŭ la monto -- Acquaviva, Borgo Maggiore, Chiesanuova, Domagnano, Faetano, Fiorentino, Montegiardino, Serravalle -- elstaras jenaj lokoj: la "Malatestana" roko de Serravalle, la moderna pilgrimejo de Borgo Maggiore, desegnita de la Florenca arĥitekto Michelucci, la poŝta, filatela kaj numismatika muzeo (Borgo Maggiore), la kirko kaj la monaĥejo de Valdragone, la kasteleto de Pennarossa, preĝejoj, malnovaj ruinoj kaj diversaj kuriozaĵoj en ĉiuj kasteloj.
2 Allogaĵoj de la natura ĉirkaŭaĵo: Monto Titano, montetoj, arbetoj kaj naturparkoj (arbareto de Montecerreto, naturparko de Montecchio, parko Ausa ĉe Dogana, parko Laiala ĉe Serravalle, sport-itinero [percorso vita] ĉe Domagnano) rezervejoj por ĉasado kaj fiŝkaptado.
Leĝeraj vestaĵoj dum la somera sezono kaj moder-sezonaj vestaĵoj dum printempo kaj aŭtuno. Konsilindas ŝuoj kun malaltaj kalkanumoj por la vizitoj de turismejoj kaj decaj vestaĵoj por eniri preĝejojn.
La flago de San-Marino estas blanka kaj lazura kun la blazono de la respubliko en la mezo. La blazono konsistas el ŝildo, sur kiu aperas tri montoj kaj tri plumitaj turoj. Kiel ĉirkaŭan ornamon ĝi portas du branĉojn de verda koloro, kiujn malsupre ligas rubando kun la maksimo "Libertas" (lat. "libero"), kaj supre kronon kiel simbolon de suvereneco.
Teniso, korbopilko, gimnastiko, biciklado, rajdado, pafado al tabuloj aŭ flugdiskoj, ĉasado, fiŝkaptado, naĝado, globĵetado, ktp. La moderna instalita sportcentro de Serravalle, multaj tenisejoj kaj piedpilkejoj dise en la tuta respubliko, golf-ekzercejo, nova naĝejo permesas sportajn aktivadojn kun granda komforto.
Elstaraj enkondukaj pladoj el hejmfaritaj nudeloj: tortellini, passatelli, tagliatelle, lasagne al forno, ravioli, cannelloni, strozzapreti, capelletti en supo, ktp. Inter la plejparte viandaj ĉefpladoj menciindas coniglio in porchetta (bakita kuniklaĵo), pollo alla diavola (spicita kokidaĵo), quaglie in salmi (koturnaĵo), eskalopoj, kotleto laŭ Bolonja maniero, bocconcini assortiti, saltimbocca (bovidaĵo) ktp. Dolĉaj San-Marinaj tortoj, cacciatello (deserto el lakto, sukero kaj ovoj), bustrengo. Vinoj: moskatelo de San-Marino, biancale, sangiovese el elstara loka produktado, Grilet.
Tipaj produktoj de San-Marina metio estas ceramikaĵoj, kiuj akireblas en multaj vendejoj. Rimarkindan intereson kaŭzas la poŝtmarkoj kaj moneroj de San-Marino, aĉeteblaj rekte de la Ŝtata Ofico Filatela kaj Numismatika (Ufficio Filatelico e Numismatico di Stato) en la ĉefurbo. Ekzistas ankaŭ ampleksa produktado de vinoj kaj likvoroj, inter la plej konataj "moscato" (moskatelo) kaj "mistrà (simila al aniso, sed pli seka). Komfortas akiro de likvoroj San-Marinaj kaj eksterlandaj, de kiuj troviĝas vasta elekto, de ludkartoj, cigaredoj, orjuveloj, memoraĵoj ktp.
Neniuj formalaĵoj limjuraj aŭ doganaj.
Kunvenoj, festivaloj, manifestadoj artistaj, kulturaj kaj teatraj en San-Marino ĉiujare ekscitas la intereson kaj la atenton de la internaciaj publiko kaj gazetaro. Somere ĝis progresinta sezono okazas folkloraj manifestadoj, inter kiuj la Palio dei Balestrieri (konkurso de la arbalestistoj) okaze de la nacia festo de San-Marino je la 3a de septembro de ĉiu jaro. En printempo kaj aŭtuno intensas precipe kongresa kaj simpozia aktivado: la respubliko montriĝis ideala sidejo por konferencoj de granda scienca, kultura kaj socia intereso.
La internaciaj rilatoj de la Respubliko de San-Marino: Aktuale la Respubliko de San-Marino tenas diplomatiajn kaj konsulajn rilatojn kun pli ol 70 ŝtatoj Eŭropaj kaj ne-Eŭropaj. San-Marino membras en multaj internaciaj organizaĵoj, inter kiuj estas la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO, la Eŭropa Konsilio, la Internacia Valuta Fonduso. Ĝi kunlaboras kun Unicef kaj kun la Alta Komisiono por la Rifuĝintoj. La respubliko tenas rilatojn al Eŭropa Unio. Ĝi partoprenas en la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. De la 1a de majo 1990 San-Marino okupis la ses-monatan prezidantecon de la ministra komitato de la Eŭropa Konsilio.