6 | C | karbono |
16 | S | sulfuro |
28 | Ni | nikelo |
29 | Cu | kupro |
33 | As | arseno |
47 | Ag | argxento |
50 | St | stano |
51 | Sb | antimono |
78 | Pt | plateno |
79 | Au | oro |
80 | Hg | hidrargo |
82 | Pb | plumbo |
83 | Bi | bismuto |
Antimono kredeble estis malkovrita en la mezepoko, cxirkaux 1450, de la alkemisto Basil Valentin. Nur en 1669 sekvis fosforo (H. Brand), kaj nur en la 18a jarcento pliaj elementoj.
elemento | malkovro | mineralo |
---|---|---|
4 berilio | 1828 | berilo |
12 magnezio | 1808 | magnezo |
25 mangano | 1808 | magnesia (nigra), MnO2 |
33 arseno | 1774 | de la araba "sernik"? |
40 zirkonio | 1789 | zirkono |
48 kadmio | 1817 | cadmia |
62 samario | 1879 | samarskito (de Samarskij) |
37 rubidio | "malhele rugxa" |
49 indio | (indigo) |
55 cezio | "lazura" |
81 talio | "verda sproso" |
Elemento | Objekto | Malkovrinto, jaro |
---|---|---|
31 galio | Francio ("Gauxlio") | Lecoq de Boisbaudran 1875 |
32 germanio | Germanio | Winkler 1866 |
39 itrio | Ytterby | Mosander 1843 |
44 rutenio | Rusio ("Rutenio") | K. K. Klaus 1844 |
63 euxropio | Euxropo | Demarçay 1896 |
65 terbio | Ytterby | Mosander 1843 |
67 holmio | Stokholmo | Cleve 1879 |
68 erbio | Ytterby | Mosander 1843 |
69 tulio | Grenlando ("Tuleo") | Cleve 1879 |
70 iterbio | Ytterby | Marignac 1878 |
71 lutecio | Parizo | Urbain 1907 |
72 hafnio | Kopenhago | pluraj, 1923 |
75 renio | Rhejno | Noddack 1925 |
84 polonio | Polujo | Sklodowska 1898 |
87 francio | Francio | Perey 1939 |
95 americio | Usono | Seaborg 1944 |
97 berkelio | Berkeley | Seaborg 1949 |
98 kalifornio | Kalifornio | Seaborg 1950 |
En 1878, la Sviso de Marignac malkovris novan elementon (70) kaj nomis gxin iterbio, laux la Sveda urbo Ytterby, kiu estis doninta nomon jam al tri elementoj. En 1907 resp. 1908, Urbain kaj Auer von Welsbach sendepende disigis la substancon en veran elementon 70, kiu konservis la nomon iterbio, kaj elementon 71, kiun Urbain nomis lutecio.
Jam en 1885, la sama Auer von Welsbach estis disiginta la substancon didimo, kiun oni kredis elementa, al la du elementoj prazeodimo (59) kaj neodimo (60). Estas interese, ke la kemio sxajne jam antauxe konsciis pri la duobla naturo de didimo, cxar la vorto venas de la Greka didymos = "gxemelo".
Tute malsaman pezon havas la du elementoj niobo (41) kaj tantalo (73), tamen ili estas en la sama kolumno de la perioda sistemo kaj do similnaturaj. Ili ofte estas trovataj kune. Niobo estis malkovrita en 1801 de Hatchett, Tantalo en 1820 de Berzelius, kiu donis al gxi tiun nomon, cxar en la mitologio Tantalos estas patro de Nioba.
En 1782 Müller von Reichenstein trovis substancon, kiun en 1898 Klaproth rekonis kiel elementon kaj nomis teluro (Latine tellus = "tero"). En 1817 Berzelius trovis similan substancon kaj nomis gxin seleno (34), laux Selena, la greka diino de la luno.
2 helio | laux Helios, dio de la suno | malkovro en 1868, izolado en 1895 fare de Ramsey |
10 neono | "la nova" | en 1894 de Ramsey kaj Rayleigh |
18 argono | "la inerta" | en 1894 de Ramsey kaj Rayleigh |
36 kriptono | "la kasxita | en 1898 de Ramsey kaj Travers |
54 ksenono | "la fremda" | en 1898 de Ramsey kaj Travers |
86 radono | de radius = radio | en 1899 de Rutherford |
elemento | malkovro | nomita laux |
---|---|---|
62 samario | 1879 | Samarskij, tra la mineralo samarskito |
64 gadolinio | 1880 | Gadolin |
96 kuriumo | 1944 | Curie / Sklodowska-Curie |
99 ejnstejnio | 1952 | Albert Einstein |
100 fermio | 1952 | Enrico Fermi |
101 mendelevio | 1955 | Dmitri Ivanovicx Mendelejev |
102 nobelio | 1957/58 | Alfred Bernhard Nobel |
103 lauxrencio | 1961 | Ernest Lawrence |