D-ro Teks

Psikiatro, al kiu vi povas paroli por forigi la solecon de la reto!

La Angla originalo "Dr. Web" provizas ankaux informpagxon pri "Eliza", pri la originala JavaScript-programo kaj pri objektemo en JavaScript.

La psikiatro, de Jose S. Perez

La Angla JavaScript-programo "Dr. Web", de kiu venas multaj teknikoj uzataj en "D-ro Teks", estis skribita de Lior Horn.
Sur lia hejmpagxo trovigxas pli da JavaScript-programoj, kiujn li verkis..
La programo de "D-ro Teks" idee bazigxas sur la programo "ELIZA", kiun Joseph Weizenbaum verkis antaux multaj jaroj por pruvi, ke (en certaj situacioj) komputiloj povas sxajne inteligente konversacii sen kompreni ion ajn pri la temo. "D-ro Teks" havas la avantagxon, ke gxi estas verkita en JavaScript, do ruligxas komplete en la krozilo, sen iu ajn reta komuniko. La uzanto ("paciento") do facile povas certigxi, ke neniu subauxskultas lian "terapion"; ecx eblas ruli la programon en krozilo kun malsxaltita retkonekto.