Fizikaj unuoj

SI-unuoj

La nomo "SI-unuoj" estis adoptita dum la 11-a generala konferenco pri pezoj kaj mezuroj en Parizo en 1960 kaj devenas de la franca Système International d'Unités (Sistemo Internacia de Unuoj). Ĝi baziĝas sur la metra sistemo, leĝigita unue en Francio jam en 1790. La difinoj ne estas la samaj kiel tiam; ekzemple la metro estis difinita unue kiel parto de la ter-perimetro, poste per prototipo (arbitra materia objekto) kaj per ondolongoj, nun surbaze de la sekundo kaj de la lumrapideco. Principo de la difinoj estas bona kaj preciza mezurebleco. Pro tio oni ekzemple forlasis difinon de la kilogramo surbaze de kvanto da akvo, ĉar la mezurado estis ne sufiĉe precize ripetebla.

Bazaj unuoj nomo eco
m metro longeco
kgkilogramo maso
s sekundo tempo
A ampero kurento
K kelvino temperaturo
molmolo (grammolekulo) materikvanto
cdkandelo lumintenseco

Difinoj


Derivadaj rilatoj

La difinoj en jena maniero baziĝas unuj sur aliaj, aŭ sur materiaj ecoj:

difino debaziĝas sur
sekundo cezio
kilogramoeco de konkreta fizika korpo
metro sekundo, lumrapideco
kelvino akvo
molo kilogramo, karbono
ampero metro, kilogramo, sekundo
kandelo metro, plateno

La sola unuo, kiu baziĝas sur konkreta, nereproduktebla materia korpo (la mas-prototipo), estas la kilogramo. Ĉiuj aliaj unuoj estas teorie ekzameneblaj de fizikistoj ie ajn en la mondo, kaj tial facile komunikeblaj. Origine oni difinis la kilogramon kiel la mason de 1000 cm³ da pura akvo je la temperaturo de ĝia plej alta denseco (ĉ. 4°C = 277,15 K). Sed montriĝis, ke la pureco de la akvo tro forte influas la precizecon de la mezurado. Oni nun (2003) esperas trovi novan difinon sen referenco al konkreta objekto, ĉar ripeta pesado de la mas-prototipo montris etan malkreskon de ĝia maso (ĉ. 10-7).


Derivitaj unuoj

Apudmeto signifas multiplikon, "²" kvadratigon.

1/s Hzherco frekvenco
kg m/s²N nutono forto
N/m² Papaskalo premo
N m J ĵulo energio
J/s W vato (ŭato)povumo
W/A V volto tensio
A s C kulombo elektra ŝargo
V/A Ω omoelektra rezistanco
A/V S simenso elektra konduktivo
C/V F farado kapacito
V/s Wbvebero magneta flukso
Wb/m² T teslo magneta fluksdenso
WB/A H henro induktanco
vidu ms. srsteradianospaca angulo
cd sr lmlumeno lumflukso
lm/m² lxlukso lumiga intenso

sr = steradiano, unuo de spaca angulo, kiu tranĉas unu kvadratan centimetron el sfero kun radiuso de unu centimetro ĉirkaŭ la vertico.

La sekva bildo montras, kiel la difinoj baziĝas parte unuj sur la aliaj:

La bazaj unuoj estas difinitaj per naturaj substancoj kaj konstantoj kaj per la mas-prototipo.

Prefiksoj

eksa E 1018
peta P 1015
tera T 1012
giga G 109
mega M 106
kilo k 103
hektoh 102
deka da101
deci d 10−1
centic 10−2
mili m 10−3
mikroµ 10−6
nano n 10−9
piko p 10−12
femtof 10−15
ato a 10−18

Nenormaj unuoj

°Ccelsiusgrado x°C = (x+273,15)K
calkalorio 1 cal = 4,1840 J
° angula grado 1° = π/180 rad ~= 0,0174532925 rad
HP, PS, CV, ĈP, ...ĉevalpovo 735,75 W
kpkilopondo 1 kp = 9,81 N, la pezo de unu kg sub influo de la tera gravito