Se vi celas vian radioteleskopon al la cxielo,
alvenas cxiuj specoj da signaloj.
Kelkaj venas de la galaksio mem.
Kelkaj venas de nia atmorfero.
Desegnante diagramon de tiu neevitebla bruo vi rimarkus,
ke estas vere bruege en la malaltaj frekvencoj pro la galaksio.
Krome farigxas brue cxe pli altaj frekvencoj pro la atmosferaj bruoj.
Inter tiuj du bruaj regionoj vi trovus relative kvietan regionon
-- de cxirkaux 1 GHz gxis cxirkaux 10 GHz.
(1 GHz aux unu gigaherco estas 1 miliardo da hercoj aux 1 miliardo
da cikloj (vibroj) sekunde.
Tiu parto de la radia spektro estas gxuste super la parto uzata
por viaj elektronaj mesagxiloj kaj multaj senkablaj telefonoj.)
La naturo provizas ecx pli agrablan vojon por pli detaligi nian
frekvencaron.
La plej simpla "ajxo" de la universo, neuxtrala hidrogena gaso
en interstela spaco, elsendas radio-signalojn je 1,42 GHz.
Alia molekulo en la spaco, la hidroksilo aux OH,
elsendas je cx. 1,64 GHz.
Rigardante tiujn du, H kaj OH, vi rimarkas, ke kune ili formas
la kunmetajxon "akvo" HOH
(aux pli kutime H2O).
La vivo konata al ni bezonas akvon por evolui kaj ekzisti.
La frekvencaro inter tiuj du elsendajxoj, de 1,42 al 1,64 GHz,
tial estas kvieta regiono de la spektro,
kaj oni nomas gxin la "akvo-truo".
Kie vi atendus renkontejon de akvo-bazitaj inteligentaj civilizoj?
Cxirkaux la akvotruo, kompreneble.
Tio estus bona, nete limigita frekvencaro por komenci nian sercxadon.
Ni ja povos vastigi nian reton je posta tempo.
|
|
Perturba bruo (rugxa) estas la kombino de malalt-frekvenca
galaksia bruo kaj alt-frekvenca bruo de nia atmosfero.
La "akvo-truo" (blua) estas inter la linioj por hidrogeno (H)
kaj la hidroksila (OH) jono.
Estas tre malmulte da bruo proksime de la akvo-truo.
|
|
Grava fakto mencienda tie cxi estas ke ju pli mallargxa estas signalo
(ju malpli varia la frekvenco),
des pli efika estas por niaj amikoj la sendado.
Pli mallargx-frekvenca signalo estas ankaux pli facile kaptebla por ni
el la normala bruaro.
Bedauxrinde tre mallargx-frekvencaj signaloj signifas,
ke ni devas esplori milionojn da tre mallargxaj frekvencaroj
por trovi gxuste la gxustan.
Poste pli pri tio.
Kiuspecajn signalojn ni probable ricevos?
Pri kio ni sercxu?
Vere ekzistas du ebloj.
Aux la aliaj civilizoj intence elsendas signalon
eksplicite por atentigi nin, aux, kiel ni,
ili nur faradas siajn farojn kaj kelkaj el iliaj signaloj
"likas" al ni.
La Tero dissendas amason da signaloj senintence.
Niaj radiaj kaj televidaj sendiloj estas tre fortaj.
Niaj armeaj radaroj estas ecx pli fortaj.
Ni likis tiujn ajxojn de almenaux 50 jaroj,
do niaj signaloj foriris 50 lumjarojn.
Ne tre malproksime, sed ni estas ankoraux teknologiaj beboj.
Evidente, ni sercxu pri la lika signal-tipo kaj supozu
ke ni ricevos ankaux cxion celatan al ni.
Per kio ni rigardas?
Dum signalo disvastigxas de sia fonto,
gxi pli kaj pli malfortigxas.
La distancoj inter la steloj estas tiom grandaj,
ke cxiu signalo, atinginte la teron, estas tre malforta
(escepte se celata al ni).
Por kapti suficxe da tiu signalo ni bezonas gigantan "orelon".
En nia okazo tio signifas la uzon de grandega radioteleskopo.
|
|