AIS · aranĝoj · Italio · Rimini, 2015-08-30/31 · prelegsesio
kadre de la AIS-kunveno en Rimini, 2015-08-30/31
Asteroidoj estas ĉielaj rokoj signife pli malgrandaj ol la klasikaj planedoj de nia sunsistemo. La plejmulto orbitas la sunon inter la vojoj de Marso kaj Jupitero kaj atribuatas al supozita planedo, kiu ne sukcesis kunfandiĝi el planetesimaloj, do konstrueroj de planedo, ĉar la gravita perturbado de la giganta najbaro Jupitero malhelpis tion.
La liston de la asteroidoj estras 1 Ceres nomita laŭ la romia diino pri agrikulturo. Ĝi estis malkovrita de Piazzi la unuan tagon de la 19-a jarcento (vidu bildon) kaj havas diametron de preskaŭ mil kilometroj.
En 2006 la Internacia Astronomia Unio (IAU) kreis novan grupon de sunsistemaj astroj kun la nomo Nanoplanedoj por forigi la en 1930 malkovritan planedon Plutono el la listo de la klasikaj planedoj kaj pro aro da gravaj kialoj/ecoj ĝi eniris la novan grupon. Tien IAU ankaŭ membrigis Ceres pro ĝia enorma grandeco, Dum Ceres fariĝis per tiu decido nanoplanedo kaj ne plu estas asteroido, Esperanto kun 43 kilometroj de meza diametro kaj kun n-ro 1421 jes estas asteroido, same kiel Zamenhof (26 km) kun n-ro 1462. Ambaŭ estis malkovritaj de la esperantista direktoro de la Observatorio de la Universitato de Turku (Finnlando), Yrjö Väisälä, al kiu estis dediĉita pro lia abunda vivoverko (120 malkovroj) la asteroido 1573 Väisälä kun diametro de 10 km. Pliaj personecoj kun dokumentita pozitiva rilato al Esperanto estis dume eternigitaj per nomado de objekto el la IAU-listo de asteroidoj kaj ili estas prezentataj en la prelego.
La julia kalendaro dekretita antaŭ dumil jaroj por la romia imperio baziĝas je la adoptita longeco de la suna jaro je 365,25 sunaj tagoj. Tio implicas ke ĉiun kvaran jaron oni devas plilongigi je unu tago, supertago, por korekti la eraron de 365 tagoj aliajare aplikataj por difini la longecon de la suna jaro. Ĉar efektive la valoro estas ete malpli longa, do 365,2425 tagoj, dum la jarcentoj la diferenco inter la pozicio de la suno kaj la responda kalendara tempo tiamaniere kreskis ke necesis korekta jura ago, kiu okazis per la encikliko de papo Gregorio la 13-a „Inter gravissimas“, kies ellatinigon prizorgis ĵus R. Fössmeier.
La esenca akto, kiu sekvis el tio, estis la ellaso de 10 tagoj el la kalendaro de la jaro 1582 kaj la nuligo de la supertago en la jaroj 1700, 1800 kaj 1900. 2000 denove estu superjaro, dekretis la papo 400 jarojn antaŭe.
Sekvis el tio la manifesta disdivido de la ortodoksa kaj la alia kristana praktikoj. Tio decide influis ekzemple la faman batalon de Austerlitz en decembro 1805, kiam la aliancitaj trupoj de la rusa caro kaj de la aŭstra imperiestro ne povis taŭge kunordigi siajn strategiojn pro la kalendara diferenco kaj malgraŭ nombra supereco malvenkegis kontraŭ Napoleono la 1-a. La signoj de tiu plej granda triumfo lia troveblas en la Pariza stacidomo Austerlitz, la kajo Austerlitz kaj la venkokolono sur la Place Vendôme, kies materialo konsistas el fanditaj kanonoj de la venkitoj.
Alia sekvo estas, ke aro da tielnomataj kamparanaj reguloj pri la vetero, kiuj rilatas al sanktuloj, resp. ties nomtago, fariĝis eraraj. Ĉi tie estas donata raporto pri la observado de la sunleviĝo ĉe la stiria monto Sonnwendstein elde la gotika kirko pri Sankta Georgo en Kindberg, kiu devus okazi je la responda nomfesto. Ankaŭ tie troviĝis diferenco. Fine menciendas, ke gravaj ĝeneralaj festoj, Kristnasko kaj Pasko, disiĝas, kio influas la vivopraktikon de enmigrintoj, aparte en Eŭropo. En Sovetunio solvo aperis per la bondeziro „S Novym Godom“ (с новым годом), do Bonan Novjaron, kiu situas kalendare inter la gregoria kaj la julia kristnaskodatoj.
Resumo: OProf. Dr. habil. Věra Barandovska-Frank: Slaviconlangs
En la 9-a jarcento ekzistis komuna malnovslava literatura lingvo, kiu donis al la modernaj slavaj lingvoj relative unuecan strukturon kaj eĉ certan interkompreneblecon. Surbaze de ĉi tio en la 1950-aj jaroj ekestis projekto de "interslava" lingvo; la aŭtoroj sugestis, ke pro kreskantaj translimaj kontaktoj tia lingvo ekestos per si mem (sen plugo kaj sem').
Kvankam ĉi tiu lingvo ĝis nun ne formiĝis en la praktiko, ne mankas teoriaj projektoj de slavaj "konstruitaj lingvoj" (angle: conlangs), kun tute diversaj celoj. La kontribuo priskribas kaj esploras kelkajn tiajn projektojn kaj analizas la defion, kiun ili prezentas al la (inter)lingvistiko.
Tutmondaj procezoj celantaj al tutgloba mondiĝo forte influas komunikadon pere de amaskomunikiloj. La lingvo uzata en naciaj ĵurnaloj, televidiloj, en radio, jam ne estas pura nacia lingvo, sed iu "miksaĵo" de nacia vortprovizo kun multe da anglaj vortoj kaj multaj ĝeneralaj fremdaj vortoj. Krome, ĵurnalistoj pli kaj pli forgesas, ke ilia devo estas respekti profesiajn moralajn leĝojn, kiuj validas en konkreta socio. Bedaŭrinde ni ofte observas en publikigitaj informoj ne nur lingve, sed ankaŭ enhave maletikajn kutimojn de ĵurnalistoj. Amaskomunikiloj certe influas publikon, kaj inverse – publiko, socio, povus kaj devus (!) influi la etikon de mesaĝoj, kiujn disvolvas amaskomunikiloj, kaj tute malakcepti maletikajn informojn sendepende de kiu lando iu ĵurnalisto kaj lia mesaĝo devenas.
Resumo: ADoc. Dr. sc. Zlatko Hinšt: Liberalizado kaj (de)regulizado en trafiko – prezaj influoj
La aŭtoro en prelego-artikolo unue eksplikas ekonomi(k)ajn terminojn pri liberalizado de merkato kaj regulizado kaj deregulizado ĝenerale, kaj aparte ligitaj por aktivecoj en trafiko, akcentante iliajn influojn al prezoj de trafikaj servoj. Deregulizado kun samtempe certaj formoj de regulizado estas fenomenoj ekestintaj fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj en Usono kaj rapide translokiĝis en Okcidenta Eŭropo. En la 1990-aj ĝis lastaj jaroj koncernaj procesoj kun liberalizado de la merkato ekestis en aliaj eŭropaj landoj, precipe de Meza kaj Sudorienta Eŭropo kiuj estis/estas tranziciaj ŝanĝoj en transiroj al merkata ekonomio kun sociaj kaj poltikaj ŝanĝoj de la sistemo en tuteco. Inter ili estas Kroatio ampleksata kiel en enlanda tiel en internacia trafiko. Ĉio okazis/okazas en kondiĉoj de globalizado en la mondo (tutmondiĝo). Post teoriaj eksplikoj sekvas ekzemploj de esploroj surbaze de datumoj kaj tendencoj en Kroatio kaj unuopaj landoj.
Resumo: EProf. Dr. Sara Konnerth: Studadplanoj
La „kurikula* oferto” estas ero de la strukturo de la skemo apartenanta al la organizado de datenoj en fakultatoj. En rumanaj universitatoj la „kurikula oferto” estas prezentata en la tiel nomita „planul de învățământ” (instruplano) de la studadfako, ofertata al studentoj enskribitaj ĉe sekcio de fakultato; tiuj planoj havas neŝanĝeblan strukturon, fiksitan antaŭ la komenco de la studadciklo. Modelo de studadplano kun liberaj instrumoduloj estas tiu por la studado de Komunikadkibernetiko, ofertita de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. La studadregularo de AIS permesas kreadon de „liberaj” studadplanoj, kiuj povas esti realigitaj ankaŭ pere de virtualaj studadprogramoj.
* kurikulo = studadplano, de la latina curriculum
Resumo: Assoc. Prof. Dr. Ioana Crețu:
Aspekte der interkulturellen Kommunikation in Siebenbürgen | Aspektoj de la interkultura komunikado en Transilvanio |
Die Sprachlandschaft Siebenbürgens bietet das Bild einer eigenartigen Verflechtung von den drei Sprachen (dem Rumänischen, Deutschen und dem Ungarischen) miteinander. Die vorliegende Forschung bezieht sich auf die ersten zwei. Die meisten Beispiele betreffen die deutsche Sprache, die in der Äußerung nach dem Muster der rumänischen Sprache verändert wurde. Die Interferenzerscheinungen in Siebenbürgen kennen sowohl „störende“ Aspekte im heutigen Schülerdeutsch (vor allem auf lexikalisch-semantischer und grammatischer Ebene) als auch Interferenzen in der deutschen Mundart, die keineswegs negativ zu beurteilen sind. Dafür gibt es Ursachen, Traditionen und verschiedene Interessen. Die vorliegende Untersuchung zeigt, dass die deutsche Sprache im untersuchten Sprachraum wichtige und notwendige Aufgaben zu erfüllen hat. Dazu gehören auch die besprochenen Aspekte der interkulturellen Kommunikation. Die meisten Interferenzen treten im heutigen Schülerdeutsch auf. Diese haben Auswirkungen und werfen Fragen der Spracherziehung und des Sprachunterrichts auf. Die gestellte Frage ist, ob der stark ausgebaute institutionelle Rahmen, der über die Schule hinausgeht, zur Annahme berechtigt, dass dieser Zustand der „gehobenen Fremdsprachlichkeit“ bei Zweitsprachlern als eine neue regionale Varietät des Deutschen betrachtet werden kann. | La lingva pejzaĝo de Transilvanio prezentas bildon de unika interplektiĝo de la tri lingvoj (la rumana, la germana kaj la hungara) inter si. Ĉi tiu esploraĵo koncernas la unuajn du. La pliparto de la ekzemploj koncernas la germanan lingvon, esprime ŝanĝitan laŭ la modelo de la rumana lingvo. La interferaj fenomenoj en Transilvanio ampleksas kaj "ĝenajn" aspektojn en la nuna lernantula germana lingvo (precipe je la niveloj leksika-semantika kaj gramatika) kaj interferojn en la germana dialekto, juĝendajn tute ne negative. Pri tio ekzistas kaŭzoj, tradicioj kaj malsamaj interesoj. Ĉi tiu esploraĵo montras, ke en la esplorata lingva teritorio la germana lingvo plenumas gravajn kaj necesajn taskojn. Al ili apartenas ankaŭ la menciitaj aspektoj de la interkultura komunikado. La pliparto de la interferoj aperas en la nuntempa lernantula germana lingvo. Ili havas efikojn kaj metas demandojn pri lingvaj edukado kaj instruado. La esenca demando estas, ĉu la potenca instiucia kadro, kiu transpaŝas la lernejon, pravigas la supozon, ke tiu stato de "altnivela regado de fremdlingvo" ĉe dualingvuloj estas konsiderebla kiel nova regiona variaĵo de la germana lingvo. |
En 2013, okazis en Budapeŝto la unua konferenco pri la temo poliglotismo. Post tiu iniciato jam sekvis dua konferenco, kaj ankaŭ du neformalaj renkontiĝoj en Berlino, por ebligi al poliglotoj interkonatiĝi, praktiki siajn lingvojn, kaj konsciiĝi pri kiel pliefikigi sian lingvolernadon kaj kie trovi subtenon por tiu celo pere de retejoj kaj retkontaktoj.
La prelego prezentiĝos krom en Esperanto trilingve kun projekciado de Esperantlingva resumo, por montri unu modelon uzitan en poliglota kunveno. La enhavo pritraktos kion oni povas lerni pri lingvoakirado de parolantoj kiuj facile aŭ malfacile trovis la ŝlosilon de efika komunikado en pluraj aŭ eĉ multaj lingvoj.
Resumo: ADoc. Dr. Eugen Macko: Kio estas dialogiko?
La nocioj en la temo de 100-a UK de Esperanto en Lillo, lingvoj, artoj, dialogoj, ĉe la kulturoj, en siaj ligitecoj estas konformaj al „dialogika pensado“. Sekvante iliajn sencojn montriĝas la rilato al „nova pensado“, subiganta la eŭrop-klasikan idealismon. En tiu konekso aperas ankau la „internacia lingvo“, kiel artefarita lingvo, en la subigo de la klasiko.
Resumo: OProf. Dr. Reinhard Fössmeier: Kiel komputiloj influas lingvojn. Anekdota notico.
Danke al la disvastiĝo de personaj komputiloj ne plu necesas esti tipografo (kompostisto) por produkti presitan tekston. La komputilo transprenas multajn ne nur el la kompostistaj, sed ankaŭ el la redaktistaj taskoj. Du problemoj estas, ke multaj uzantoj ne konscias pri la limoj de ĝiaj kapabloj, kaj ke tekstprilaboraj programoj emas orientiĝi laŭ la angla lingvo kaj neglekti apartaĵojn de aliaj, precipe malgrandaj, lingvoj.
Kvankam la ekzisto de komputiloj estas nepra kondiĉo por la Interreto, la notico ne okupiĝas pri ties – eksterduba – influo al lingvoj.