AIS ·
aranĝoj ·
Italio ·
Rimini, 2015-08-30/31 ·
prelegsesio
Prelegsesio de AIS en Rimini, 2015-08-30
kadre de la AIS-kunveno en Rimini, 2015-08-30/31
Kadre de sia kunveno fine de aŭgusto 2015 en Rimini (IT)
AIS San Marino okazigis sesion de sciencaj prelegoj pri la kadra temo
"Lingvo kaj scienca komunikado"
La sesio komenciĝis dimanĉon, la 30-an de aŭgusto 2015, je la 10-a horo.
Jen la kondiĉoj de partopreno:
- Prelega lingvo povas esti ajna lingvo, en kiu ekzistas scienca literaturo.
- Ĉiu preleganto disponas 30 minutojn kaj estas petata, rezervi 5 ĝis 10 minutojn por diskuto.
- La rilato al la kadra temo povas konsisti en la elekto de la prelega lingvo.
- Partoprenantoj
estas petataj kontribui kotizon de 0,3 Aku (= € 19,50).
- Partoprenintoj de la 82-a Itala Esperanto-Kongreso en San Benedetto del Tronto
rajtas senkoste aŭskulti la prelegojn. Libervola donaceto bonvenas.
- Kontribuoj, kiuj alvenas skribe ĉe la inform-ofico de AIS ĝis la 1-a de aŭgusto 2015,
estos publikigitaj sur lumdisko, de kiu ĉiu partoprenanto ricevos ekzempleron.
Ili estos ankaŭ publikigitaj en la retejo de AIS;
por tio ne necesas konsideri la limdaton.
Rekomendata dosierformo estas PDF (unu dosiero).
Vi povas konsulti la liston de la anoncitaj prelegoj.
La teksto kaj/aŭ la prezentaĵoj de la kontribuoj estas
rete disponeblaj.
Prelegejo estis la sidejo de CER-ES (Centro Esperantista de Rimini – Ekumena, Solidara)
en strato Briolini n-ro 48.
AIS sincere dankas al CER-ES pro la disponigo de la ejo.
La organizantoj:
OProf. Dr. Reinhard Fössmeier
EProf. Dr. Sara Konnerth
Pliaj informoj: