La geografia informprilaborado okupiĝas pri la prilaborado de datenoj,
kiuj havas rilaton al la tera surfaco (spac-rilataj datenoj).
GIS ( = Geografia Inform-Sistemo) signifas origine la ensemblon
konsistantan el tiaspecaj datenoj kaj komputilo kaj programoj
por prilabori ilin. Hodiaŭ tamen oni komprenas per la nocio GIS
precipe la softan parton de tiu ensemblo.
Per GIS-programo oni povas spac-rilatajn datenojn registri, analizi
kaj grafike prezenti.
En la kurso ni uzos la plej konatan senkostan kaj liberfontan
GIS-programon "GRASS" kune kun la ankaŭ senkosta kaj liberfonta
vidiga kaj interfaca programo "QGIS".
La procedo de projektado de informadika sistemo estas
speco de modelado de la reala sistemo.
Por tio necesas intelektaj rimedoj, kaj ili estas:
- Modelo de datenoj (objektoj de la sistemo, iliaj ecoj kaj reciprokaj rilatoj),
- Modelo de proceso (dinamiko de la sistemo,
efiko de eniro al stato de la sistemo kaj eliraj transformoj).
Modelo de datenoj estas matematika abstraktaĵo,
kiun oni utiligas por projektado de modelo de la reala mondo.
Nocio kaj intenco de ilaro por Perkomputile Subtenata Softvara Inĝenierado.
Praktika ellaborado.