AIS · aranĝoj · SUS · Bosnia-hercegovina prov-SUS · Raporto


it fr en de sr

Bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San-Marino, septembro 2008

Stato: 2008-09-14


Komence de septembro 2008 AIS okazigis provan SUS (SUS = Sanmarineca Universitata Sesio) en Bosnio kaj Hercegovino ("PSUS BA"), kiu pruvis la eblon tiulande aranĝi SUS-ojn.

Banjaluko, la urbo de la Prov-SUS, situas en la Respubliko Serba de Bosnio kaj Hercegovino, kaj povas esti, ke kelkiu estis fortimigita de SUS-partopreno pro la politika situacio en najbara Serbio post la aresto de Radovan Karadžić. Tamen la SUS-partoprenantoj povis konstati trankvilon kaj gastamon en Banjaluko. PSUS BA okazis en relative malgranda rondo, sed kun subteno de la loka universitato kaj sub la lerta organizado de la loka AIS-profesoro Ljubiša Preradović.

La studad-sesio estis malfermita dimanĉe, la 31-an de aŭgusto, en la festa salono de la banjaluka Akademio de la Artoj, en la rektoreja domo de la universitato. En la stud-programo okazis kvar kursoj de po ok lecionoj, pri jenaj temoj:

Plia kurso pri informadika temo ne povis okazi pro funebro en la familio de la docento.

En la konferenca parto de la sesio okazis prelegoj de EProf. Sara Konnerth (RO), OProf. Eva Poláková (SK), Zlatko Hinšt dr. prof. (HR), ADoc. Dr. Macko (DE/HU), EProf. Dr. Preradović (BA) kaj Mićo Vrhovac inĝ (BA). Unu prelego devis okazi virtuale, tra reta video-prezentado, ĉar la preleganto ne povis persone alveni.

La ĵaŭda posttagmezo donis al la SUS-anoj okazon ekkoni la ĉirkaŭaĵon de Banjaluko. Ili ekskursis laŭ rivero Vurbaso (Vrbas) al Krupa na Vrbasu, urbeto kun mezepokaj urbkerno kaj monaĥejo.

Fine de la sesio du kandidatoj defendis en publikaj ekzamenoj la rezultojn de sia studado: Ili sukcese magistriĝis resp. doktoriĝis en la sekcioj morfo-scienca kaj hom-scienca.

La Ĝenerala Asembleo de AIS esprimis la deziron, en 2009 okazigi SUS-on en Bjalistoko, dum kaj post la 94-a Universala Kongreso de Esperanto. La ebleco tiel kunigi AIS-IKU kaj SUS tamen ankoraŭ ne estas certigita. Ĝenerala deziro estis reveni al Banjaluko por plia AIS-sesio.


Jen kelkaj fotoj pri PSUS BA:

Kandidato Dörr ricevas sian diplomon de OProf. Quednau, direktoro de la ekzamen-ofico
(granda formato, 2 MB)
Kandidato Komarnicka ricevas kaj prezentas sian diplomon
(granda formato, 1,4 MB)
La ŝildo de la universitato de Banjaluko, kun la nomo en la serba kaj la angla
(granda formato, 300 KB)
SUS-anoj atendas prelegon
(granda formato, 570 KB)
La podio dum la Solena Fermo: EProf. Dr. Preradović, ADoc. Dr. Tanc, OProf. Quednau, EProf. Mag. Lewanderska-Quednau.
(granda formato, 1,8 MB)
SUS-studentoj ricevas siajn kurs-atestojn
(granda formato, 1,8 MB)
Envestigo de sukcesaj kandidatoj en la talarojn de AIS
(granda formato, 780 KB; 1,9 MB)
Kelkaj SUS-anoj kuniĝas por adiaŭa foto
(granda formato, 1,8 MB)