21a SUS en Rimini (IT) / San-Marino


La 21a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino okazos en la Itala urbo Rimini kaj en San-Marino, en la tempo de la

28-a de auxgusto gxis la 4-a de septembro 1999.

Konferencejo estos kiel en pasintaj jaroj la lernejo "Dante Alighieri II" cxe strato "Coletti", n-ro 102; kelkaj arangxoj okazos en apuda parohxejo, strato "Carlo Zavagli" 73 (vidu la mapon de Rimini).

Pars sessionis, diebus 30.8.--2.9.1999, Symposium Latinum erit, er themati Lingua Latina -- lingua interdisciplinaris dicabitur. Parto de la sesio estos Latina simpozio sub la temo "Latina lingvo, interdisciplina lingvo".


Partoprenantoj povas sekvi plurajn kursojn kaj prelegojn el la ses sekcioj de la Scienca Sektoro de la akademio. Du tagojn antaux la komenco de la sciencaj kursoj AIS ofertas tradicie lingvokursojn pri la Internacia Lingv, lauxbezone por komencantoj, progresintoj, personoj jun ILo-antauxscioj k. s.

Aligxilojn sendas kaj aligxojn akceptas la senata sekretario de AIS,
ADoc. Joanna Lewoc
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
DE-37077 Goettingen
Germanio
blewo1 @ hrz.uni-paderborn.de

Programo


Skanaĵo de la programfolio