B-dul Victoriei 10, RO-2400 Sibiu, Rumanio.
sabato, 2000-09-23 | 15:00 - 19:00 | "ILo por sciencistoj" (komencantoj) |
15:00 - 19:00 | "ILo por sciencistoj" (progresantoj) | |
dimancxo, 2000-09-24 | 09:00 - 13:00 | dauxrigo de la kursoj "ILo por sciencistoj" |
09:00 - 10:00 | Kunsido de la Senato (nepublika) | |
10:00 - 13:00 | Kunsido de la ekzamenofico (nepublika) | |
14:00 - 14:30 16:00 - 16:30 |
akcepto de SUS-partoprenantoj | |
14:30 - 16:00 | Konsulthoroj de la ekzamenofico | |
17:00 - 18:00 | Solena malfermo | |
lundo, 2000-09-25 gxis jxauxdo, 2000-09-28 |
09:00 - 13:00 15:00 - 17:00 |
Kursprogramo |
lundo, 2000-09-25 | 17:00 - 19:00 | Projektakceptigaj kaj liberaj prelegoj |
mardo, 2000-09-26 | mardo, 18:00 - 19:00 |
Sekci-kunsidoj |
merkredo, 2000-09-27 | mardo, 20:30 - 22:00 |
Forumo pri akademiaj rekomendoj |
vendredo, 2000-09-29 | 09:00-19:00 | Finaj ekzamenoj |
sabato, 2000-09-30 | 15:00 | Solena fermo kun transdono de atestoj |
dimancxo, 2000-10-01 | Hejmenvojagxo |
Partoprenantoj de la kurso "ILo por sciencistoj" havu bazajn antauxsciojn pri la Internacia Lingvo; ili almenaux teorie sciu la alfabeton kaj la plej gravajn finajxojn. Lauxeble okazos ankaux kurso por absolutaj komencantoj, sed detaloj ankoraux ne estas fiksitaj. Por profiti de la kursprogramo tamen estas rekomendate, jam antaux la konferenco akiri bazajn sciojn en ILo.
Tiu kurso informas pri la problemoj de tiu speciala formo de la instruado. La komputilo fakte transprenas parte aux tute la taskojn de la informado pri la instruajxo, anstataux la instruisto. Estas necese, tre profunde pripensi, kiumaniere prepari la lecionojn, kiuj estas prezentotaj al gelernantoj. La diversaj fazoj de la ideo (temo) gxis la preta scenaro estos tusxitaj.
Bazaj ekkonoj de la prospektiva klerigscienco. Komparo de enhavo, objekto kaj metodojj de pedagogio, kibernetika pedagogio, klerigkibernetiko kaj gxenerale prospektiva klerigscienco.
La plej bone esplorita pedagogia problemkampo farigxis ekde la sesdekaj jaroj la "programita instruado". Gxi estas konsiderebla kiel komenco de la klerigteknologio. Fondita en Usono gxi akiris en Euxropo en la komunikadkibernetiko, precipe en la informacipsikologio, sciencan fundamenton. Informacipsikologiaj ekkonoj, kunigitaj en la "organigramon de la enhoma informfluo", ebligas motivigitajn preskribojn por metode transformi instruajxon en instruprogramon tauxgan por lernantoj kun difinitaj trajtoj.
Psikiatrio depost sia instaligxo sercxas identecon. Tio plej detale reliefigxas per la aplikataj terapiaj rimedoj: de enkarcerigo kaj sxnurligado gxis personecdetruaj psikofarmaciajxoj. La premo esti agnoskata kaj de la medicinaj auxtoritatoj kaj de ties institucioj (universitatoj!) rezultigis orientigxon al naturscienca fundamento, kiu ne tauxgas por subjektivecaj, psikaj fenomenoj, cxar ili ne difineblas per natursciencaj, biologiaj iloj. Estas montrita la vojo de la fako ekde 1800 gxis hodiaux. La t. n. psika "revolucio" per psikofarmaciajxoj meze de la 50-aj jaroj estas deklarata fabelo. La auxtoro proponas "malvenenan" psikiatrion, kiu cxesas humiligi homojn kaj kiu trovos sian identecon sur subjektscienca platformo.
En la kurso estos traktataj la elementaj sintaksaj kaj semantikaj trajtoj de la logiko de propozicioj kaj kelkaj gravaj logikaj nocioj kaj legxoj. Akompane estos ofertataj ekzercotaskoj. La kurso finigxos per ekzameneto.
Bazaj nocioj: amaskomunikiloj, multkulturismoj, multkultura socio, influo de amaskomunikiloj al la evoluo de la socio, evoluo de la amaskomunikiloj. Auxskultantoj ricevos bazajn ekkonojn pri la evoluo de amaskomunikiloj influantaj la socion, speciale kulturon. En multikultura Euxropo oni devos flegi cxiujn naciajn kulturojn kaj tion povos helpi ankaux amaskomunikiloj.
Tiu π kiel e estas nedubinde do enigma reelo. Kiu gxiajn ciferojn malkovras, meritas memorigon. Sed ne nur Arkimedo havu eterne la gloron. Auxdu pri historio, kaj la faktojn teknikajn lernu. Matematike la cirklajn mezurojn peru π.