AIS · aranĝoj · SUS · SUS 29 · Raporto


SUS 29 de AIS San-Marino okazis en Komárno

Stato: 2006-09-04


Inter la 27-a aŭgusto kaj la 3-a de septembro 2006 okazis la 29-a San-Marineca Universitata Studad-Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Kiel jam SUS 27 ĝi okazis en la slovaka limurbo Komárno ĉe Danubo, kies dulingveco (slovaka, hungara) formas interesan fonon por internacilingva akademio.

Afliktan ombron al la sesio ĵetis la fakto, ke la prezidanto de AIS, OProf. Helmar Frank, unuafoje ne povis partopreni en SUS-konferenco. Li dum la Universala Kongreso en Florenco grave malsaniĝis kaj kuŝas en malsanulejo. La SUS-anoj sendis al li bondezirojn por laŭebla resaniĝo. Ankaŭ du pliaj sciencistoj, kiuj anoncis kontribuojn al la programo, pro malsano ne povis veni.

Dum SUS 29 okazis naŭ universitatnivelaj kursoj pri datenbankoj, aŭtomata tradukado, lingvistiko, logiko, hegel-a filozofio, biologia modeligo, biokemio, ergonomiko kaj turismiko; kvin prelegoj pri sciencaj temoj kompletigis la programon. Sep el la AIS-studentoj, kiuj uzis la SUS-kursojn por akiri stud-poentojn, prezentiĝis al studfina ekzameno por akiri akademian gradon de AIS (magistrecon aŭ doktorecon). Granda parto de la studentoj venis de lokoj, kie ekzistas instituto kunlaboranta kun AIS: Bydgoszcz en Pollando, Karlovo en Bulgario kaj Sibio en Rumanio.

La delegacio el Sibio alvenis en luita aŭtobuso, kiu servis ankaŭ por ekskurso de la SUS-anaro: Je la 29-a de aŭgusto, ŝtata festotago en Slovakio, la SUS-programo finiĝis pli frue por ebligi viziton de proksima arkeologia esplorejo. Tie situis la romia subkastelo "Kelemantia", laŭ kiu estis nomita LEUKAIS, la "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS", kiun AIS esperas aktivigi en Komárno. Bedaŭrinde la slovakia klerig-ministerio ankoraŭ hezitas doni tiucelan permeson.

La ses AIS-domoj en Komárno situas urbocentre ĉe la "Eŭropa Korto", kies arkitekturo prezentas specimenojn de multaj eŭropaj landoj. La domoj estas nomitaj laŭ forpasintaj membroj de AIS: profesoroj Neergard, Pancer, Popoviĉ, Szerdahelyi, Schulz kaj Tyblewski. En la lasta jaro AIS sukcesis akiri sepan domon, kiu dum la solena fermo de SUS 29 ricevis la nomon de profesoro Miloš Lánský, forpasinta en majo 2005.

Post unu jaro, en septembro 2007, AIS okazigos SUS-konferencon en sia devenlando San-Marino. Tie ĝi elektos novan gvidantaron por la jaroj 2008–2011.


Komparu la vikipediajn artikolojn pri AIS:


Fotoj:

OProf. Quednau

OProf. Hans-Dietrich QUEDNAU parolas dum la solena inaŭguro (570 KB).


OProf. Maitzen

OProf. Hans Michael MAITZEN dum la solena inaŭguro (180 KB).


OProf. Lobin

OProf. Günter LOBIN dum la solena inaŭguro (160 KB).


OProf. Poláková

OProf. Eva POLÁKOVÁ parolas dum la solena inaŭguro (240 KB).


OProf. Maitzen k Fössmeier

OProf. Maitzen kaj Fössmeier (de dekstre) antaŭ la flago de San-Marino – ne en la SUS-ejo, sed en restoracio "San Marino" en Komárno (200 KB).


Sukcesa kandidato

OProf. Poláková gratulas al sukcesa kandidato (150 KB).


La sukcesaj kandidatoj kaj pluraj senatanoj de AIS

Post la solena fermo de SUS 29 la sukcesaj kandidatoj pozas kun senatanoj de AIS (alta distingivo: 1,1 MB)


Domo Lansky

OProf. Poláková kaj Wickström kun la ŝildo de la nova domo nomita laŭ "Miloš Lánský" (alta distingivo: 920 KB).


Kirko de S-ta Andreo

La kirko de S-ta Andreo en Komárno (alta distingivo: 765 KB).


Gronlanda Pordego

La Gronlanda Pordego, kiu kondukas de la Eŭropa Korto al la LEUKAIS-domoj. Ĝi portas kvarlingvan surskribon en Esperanto, la slovaka, la hungara kaj la germana (180 KB).


Eŭropa Korto

La Eŭropa Korto: La domoj de San-Marino (dekstre) kaj Germanio (340 KB).


Eŭropa Korto

La Eŭropa Korto: La domoj de Slovakio, Hungario, Aŭstrio kaj Hispanio (de maldekstre; 360 KB).


Akvoturo

La akvoturo de Komárno (210 KB).


Ekskurso

Komuna vespermanĝo post la ekskurso (320 KB).