AIS · aranĝoj · SUS · SUS 29


SUS 29 de AIS San-Marino, aŭgusto/septembro 2006

Stato: 2006-09-04


SUS 29 okazis inter la 27-a aŭgusto kaj la 3-a de septembro 2006, do finiĝis je la novjara kaj ŝtata festotago de San-Marino. Ĝi okazis en la slovakia lim-urbo Komárno, kie jam okazis SUS 27 kaj parto de SUS 25.

Ekzistas superrigarda raporto kun fotoj. Dum SUS 29 okazis

Ses kandidatoj submetiĝis al studfina ekzameno por akiri akademian gradon de AIS. En la kadra programo okazis ekskurso al la proksima eksa romia kastelo Kelemantia, laŭ kiu nomiĝas la loka altlernejo (LEUKAIS = Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS), kiun AIS celas funkciigi en Komárno.

Bedaŭrinde kelkaj anoncitaj programeroj ne povis okazi pro malsano de la anoncintoj. Precipe afliktis la SUS-anojn la serioza malsano de OProf. Helmar Frank, prezidanto de AIS, kiu unuafoje ne povis partopreni SUS-konferencon.

SUS 29 okazis en la propraj domoj de AIS apud la Eŭropa Korto en la centro de Komárom. Tiuj domoj portas la nomojn de forpasintaj membroj de AIS. Ĵus aĉetita lasta domo estis dediĉita al la nomo de OProf. Miloš Lánský, kiu forpasis je 2005-05-13.


Jen kelkaj pliaj dokumentoj kaj informoj pri SUS 29: