Arkivo – informo historia aŭ ne plu aktuala

AIS · aranĝoj · SUS · SUS 32


it de en

SUS 32 de AIS San-Marino, septembro 2011

Stato: 2011-09-20


Sibio: Placo Huet kaj la evangelia preĝejo

SUS 32, la 32-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazos inter la 24-a de septembro kaj la 1-a de oktobro 2011 en la rumania distrikta ĉefurbo Sibio (Sibiu), kiu en 2007 estis kultura ĉefurbo de Eŭropo.

La partopren-kotizo estas 0,3 AKU, do € 19,50. En la lastaj kvar semajnoj antaŭ la sesio do ekde 2011-08-27, validas altigita kotizo de 0,5 AKU = € 32,50. Je tiu kosto eblas aliĝi ankaŭ surloke, komence de aŭ dum la sesio. Tial ni petas ne sendi monon en la lastaj semajnoj antaŭ SUS 32.

La kotizo inkluzivas nur la partoprenon en la SUS-aranĝoj, sed ne loĝadon, manĝadon kaj asekuron. Pri tio bonvolu zorgi mem.

Mono

La oficiala valuto en Rumanio estas la (nova) leo (foje nomata "leŭo"; rumane leu = leono; rumana pluralo: lei), ĝia mallongigo estas RON. Ĝia centono (centimo) nomiĝas ban (pluralo: bani). De la fino de 2006 ne plu estas uzata la malnova leo (ROL), kiu valoris nur 10.000-onon de RON. Je la 25-a de februaro 2011 unu nova leo valoris inter 0,23 kaj 0,24 eŭroj.

Dum SUS 32 AIS akceptas pagojn en RON aŭ en eŭroj. AIS ne ŝanĝas monon inter diversaj valutoj.

En Sibio troviĝas multaj mon-aŭtomatoj, kiuj akceptas internaciajn kreditkartojn. Pri detaloj bonvolu informiĝi ĉe via kreditkarta kompanio.

Trafiko

Kiel iri al Sibio

Sibiu posedas internacian flughavenon kun regulaj flugoj de/al pluraj urboj interalie en Rumanio, Aŭstrio, Germanio, Hispanio kaj Turkio. Grekio kaj Italio estas atingeblaj tra Timișoara. La flughaveno estis komplete rekonstruita en 2007. Ĝia retejo estas www.sibiuairport.ro; ĝi informas en la rumana kaj la angla.

Aŭte Sibio estas atingebla per la rumanaj naciaj vojoj DN 1 (E68) kaj DN 7 (E81). Fervojaj linioj ekzistas al Vințu de Jos, Brașov kaj Mediaș, sed ili ne havas tre oftan trafikon.

Aŭtobusoj de/al aliaj urboj en Rumanio trafikas de/al bus-stacio ĉe la fervoja stacidomo. Internaciaj aŭtobusoj uzas alian stacion ("Autogara 2") sud-okcidente de la centro, proksime de la ponto de strato Alba Iulia sur rivero Cibin.

Kiel moviĝi en Sibio

Kvankam Sibio estas urbo de pli ol 150.000 loĝantoj, la kernaj partoj estas ne tre vastaj, kaj eblas piede atingi multajn gravajn lokojn. Krome ekzistas taksioj kaj aŭtobusoj (la trolebusa sistemo estis nuligita en 2009). Bus-biletoj ne estas aĉeteblaj en la busoj; necesas antaŭe aĉeti ilin ekzemple ĉe kioskoj. Ekzistas kelkaj aŭtomataj bilet-vendiloj, ekz. ĉe la stacidomo. Eblas aĉeti tut-tagajn biletojn (legitimație zilnică). Unuvojajn biletojn necesas stampi tuj post eniro en buson. Ili validas nur en tiu buso, ne post ŝanĝo al alia linio.

La retejo de la bus-kompanio Tursib estas www.tursib.ro; ĝi informas en la rumana lingvo kaj ofertas mapon de la linioj. En februaro 2011 validis jena tarifo: 1,50 RON por simpla iro, tut-taga bileto 5,00 RON.

Estas konsilinde uzi nur tiajn taksiojn, kiuj skribe indikas la kilometran prezon (kutime proksimume 1,5 RON/km).


Pliaj informoj



Eksteraj ligiloj


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.