AIS · aranĝoj · SUS · SUS 32 · Invito


de

SUS 32 de AIS San-Marino, septembro 2011

Stato: 2011-05-09


Estimataj AIS-anoj,

Ĉar la senato de AIS-San Marino aprobis ke AIS-Rumanio transprenu la organizadon de SUS 32 en Sibiu en septembro 2011, ni proponas nun la provizoran programon de SUS 32.

La sesio komenciĝas per scienca sesio (en la rumana lingvo: „Conferință Internațională”) kun la temo „Comunicare, creativitate, cercetare în profesiunea didactică“ (Komunikado, kreivo, scienca esploro en la didaktika profesio; 3-a sesio kun tiu temo) organizata de AIS kune kun la Departemento por la Instruado de Instruistoj (Departamentul pentru Pregătirea Personalului Didactic = DPPD) de ULBS.

La provizora programo de SUS 32 estas:

Rimarkigo: Ni proponas tiun ĉi du-partan sesio-planon por ebligi ankaŭ partoprenon en nur unu duono. Tial la kursoj okazu dum po 4 horoj/tago, por ke unu studunuo estu kompleta post du tagoj (ekz. 4 horoj lunde kaj 4 horoj marde). AIS-anoj kun malmulte da libera tempo tiel tamen povas profiti de la esencaj programeroj:

Tial la Ĝenerala Asembleo, kiu elektos novan senaton, okazos meze de la semajno, por ke ĉiuj povu partopreni ĝin.

Loĝado

La tranoktadkostoj en Sibiu estas la jenaj:

En gastigejo de ULBS:
2-lita ĉambro kostas 50 RON/lito (ĉirkaŭ 13 eŭroj) nokte (en la rektorejo) (+ 20 RON por matenmanĝo, se oni volas mendi ĝin)
2-lita ĉambro kostas 100 RON/lito (ĉirkaŭ 26 eŭroj) nokte (en Akademia Centro apud la rektorejo) (+ 20 RON por matenmanĝo – ne necesas mendi ĝin)

En hoteloj:
45 eŭroj en la hotelo „Continental IBIS” – unulita+matenmanĝo
56 eŭroj en la hotelo „Continental IBIS” – dulita+matenmanĝo
43 eŭroj en la hotelo „Continental Forum” – unulita+matenmanĝo
52 eŭroj en la hotelo „Continental Forum” – dulita+matenmanĝo
50 eŭroj en la hotelo „Ramada” – unulita+matenmanĝo
65 eŭroj en la hotelo „Ramada IBIS” – dulita+matenmanĝo.

Por la studentoj kaj kandidatoj ni trovos malmultekostajn tranoktadeblecojn en studenta domo. Ni petas pri la partopreno de multaj AIS-anoj, ĉar ni volas diskuti pri la estonta agado de AIS en Rumanio.

En la nomo de AIS Rumanio
Cristina Tanc kaj Sara Konnerth


Bonvolu anonci baldaŭ vian partoprenon en SUS 32 kaj/aŭ en la scienca sesio al la informofico de AIS (informo[ĉe]ais-sanmarino.org) kaj ankaŭ al la adreso sarakonnerth[ĉe]yahoo.de.


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.