18a SUS en San-Marino / Rimini 
La 18a SUS de AIS okazos en la itala Rimini kaj
en la urbo San-Marino.
La lingvaj antauxSUSaj kursoj versxajne okazos sabate 1997-08-30
kaj dimancxe 1997-08-31 en Rimini en la konstruajxo de
iama biblioteko (Viale C. Zavagli 73,
dekstre sur la mapo).
Lunde (1997-09-01) okazos la Asembleo de la Subtena Sektoro,
je 15:45.
SUS 18 estos oficiale inauxgurita post tiu kunveno,
je la 17-a horo, en Sala degli Archi Numero 1,
Piazza Cavour, en la historia centro de Rimini
(buso: placo Tre Martiri).
La sciencajn kursojn (1997-09-01/04) vi povos sekvi denove
en la lernejo Dante Alighieri (Rimini,
markita en la mapo
per 
)
en la kvartalo San Giuliano Mare.
Proksime de la lernejo trovigxas kelkaj bonkvalitaj
kaj favorprezaj hoteloj.
Dum SUS 18 okazos i.a. jenaj kursoj kaj prelegoj:
- "Informaciestetiko" (OProf. Frank)
 - "Prudenta programado" (OProf. Fössmeier),
 - "La verkaro de Karolo Picx" (Mag. Dörr /
                                 OProf. Pennacchietti)
 - "Problemoj pri tradukado al Esperanto el diversaj literaturaj gxenroj"
    (OProf. Minnaja)
 - "Distribucioj" (OProf. Holdgrün)
 - "La cetacoj" (OProf. de Smet),
 - "Unua helpo kaj enkonduko al anatomio kaj fiziologio"
    (ADoc. Lewanderska-Quednau
    / OProf. Quednau),
 - "La kometoj kaj la planedara ekologio" (OProf. Maitzen)
 - "Lino kiel akompananto de homa vivo" (ADoc. Lewanderska-Quednau)
 - "Enkonduko al ergonomiko kaj
    nuna scienca teorio pri la kauxzoj de akcidentoj"
    (ADoc. Lewanderska-Quednau)
 - Symposium Latinum
 
Pri la kadra programo bonvolu konsulti la
gazetaran komunikon.
Bonvolu atenti, ke la ferma tago de la 17a SUS estos vendredo
1997-09-05,
kaj dum gxi planitaj arangxoj okazos
en (la urbo) San-Marino,
en la salono de
"Grand Hotel San Marino".
Tie je la 15:30 komencigxos la kunveno de la Gxenerala Asembleo,
post kiu -- samloke -- okazos la solena fermo de la sesio.
Kadra programo
En la kadra programo interalie okazos la Forumo pri Akademiaj Rekomendoj
(merkrede vespere)
kaj komuna boat-ekskurso surmara (jxauxde vespere).
Hoteloj de Rimini estas troveblaj
tie
aux
tie.
Tie cxi oni
raportas pri junulara gastejo "Urland" en Rimini-Miramare,
sed eble tiu informo ne estas gxisdata, cxar gxi indikas ankoraux
ke Rimini situas en la provinco Forlì, kio ne plu veras.