Aligxo al SUS de AIS San-Marino


La 18a SUS de AIS okazos en la itala Rimini kaj en la urbo San-Marino.

La aligxkotizon (gxis la 29-a de julio 1997: 0,3 AKu = DEM 37,50) bonvolu pagi:

kun la nepra indiko: "Aligxo al SUS 18 de ...", aldonante majuskle vian NOMON. Post la 29-a de julio (ankaux dum la konferenco mem) la aligxkotizo estos 0,5 AKU (DEM 62,50 aux egalvaloro en aliaj devizoj).

La aligxkotizon pagu (laux art. 3.4 de la kotizregularo) ankaux kursgvidontoj kaj prelegontoj. La eventualaj honorarioj pro la gviditaj kursoj, prelegoj kadre de prelegserioj aux realigita prelego akceptita por la antauxe presita programo estos alkalkulita al la servobonhavo de tiupartopreninto post la sesio.

Liberigitaj de la aligxkotizo estas dumvivaj subtenaj membroj kaj AIS-studentoj kun valida studenta legitimilo, se ili aligxas bontempe, t. e. minimume unu monaton antaux komenco de la AIS-sesio, cxe la senata sekretario; studentoj nepre indiku sian studentan numeron. Sen gxustatempa aligxo tiuj personoj devas pagi 0,2 AKU.


La aligxo rajtigas:

Cxiu aligxo por la aktiva partopreno en la sesio (ekz. kurs- aux preleganonco) kaj por kandidatigxo eblas nur post la alveno de la SUS-aligxkotizo. Bonvolu atenti, ke aligxkotizo ne kovras kostojn por ekzamenoj, tranoktado, mangxado, ktp. Se la stato de via servobonhavo suficxas, ne necesas aparta gxirado. La aligxkotizo estos deprenita auxtomate post via sinanonco al la sesio.
Informoj pri SUS 18
Logxado kaj trafiko
Teksto: J. Lewoc. Stato: 1997-06-28