emblemo de AIS

La prononco en la Germana lingvo

La skribado de la Germana lingvo ne estas vere fonetika, sed ja ekzistas reguloj, kiel prononci skribitajn vortojn. Kelkaj aferoj tamen estas lernendaj kun ĉiu vorto, precipe la (mal)fermiteco kaj (mal)longeco de vokaloj kaj iugrade la akcento.

La alfabeto

La Germana lingvo uzas la latinan alfabeton kun tri supersignaj literoj (la "umlaŭtoj" ä, ö kaj ü) kaj unu ligaturo ("ß", kiu deriviĝas de "hs", sed majuskle iĝas "SS" kaj ankaŭ en Svislando estas anstataŭigata simple per "ss").

La sekva tabelo klarigas la proksimuman prononcon kaj referencas al enkrampigitaj notoj, kiuj sekvas ĝin. Ĝi ne kapablas trakti ĉiujn detalojn.

literoproksimuma prononco
a"a" (1) (5)
ämalfermita "e" (1) (6)
b"b" (2)
cokazas nur en fremdaj vortoj kaj en certaj liter-kombinoj (3)
d"d" (2)
e"e" (1) (5) (6)
f"f"
g"g" (2) (7)
h"h" (1) (3)
i"i" (1) (4) (5)
j"j"
k"k" (7)
l"l"
m"m"
n"n" (7)
o"o" (1)
ösono inter "e" kaj "o" (1)
p"p"; "ph" estas prononcata kiel "f"
qokazas nur en la kombino "qu", prononcata "kv""
r"r"
s"z" antaŭ vokalo, "s" se duobligita kaj silab-fine; "ŝ" en la silab-komencaj kombinoj "sp" kaj "st"
t"t"; "h" post "t" estas muta
u"u" (1)
üsono inter "i" kaj "u" (1)
v"f" aŭ "v"; plej ofte okazas en la prefiksoj "ver-" kaj "vor-", prononcataj "fer" kaj "for"
w"w"
x"ks" (nur en fremdaj vortoj)
y"ü" (nur en fremdaj vortoj)
z"c"

Specialaj reguloj

(1) Vokaloj ekzistas en longaj kaj mallongaj, fermitaj kaj malfermitaj formoj. La duobligitaj vokaloj "aa", "ee" kaj "oo" kaj la kombinoj "ah", "eh", "oh" kaj "uh" (en kiuj la "h" estas muta) estas ĉiam longaj kaj fermitaj. Vokaloj antaŭ duoblaj konsonantoj aŭ "ck" aŭ "tz" estas ĉiam mallongaj.

(2) Konsonantoj je la fino de silabo estas ĉiam senvoĉaj. Do "Rad" (rado) estas prononcata same kiel "Rat" (konsilo).

(3) Tri plurliteraj kombinoj havas specialan prononcon: "ch" estas prononcata kiel "ĥ" (kun artikulacia punkto dependa de la antaŭa vokalo), "ck" estas prononcata kiel duobligita "k" kaj "sch" estas prononcata kiel "ŝ".

(4) La liter-kombino "ie" estas longigo de "i", kiu anstataŭas la (ne ekzistantajn) kombinon "ii" kaj "ih".

(5) La kombinoj "ai" kaj "ei" estas prononcataj kiel "aj".

(6) La kombinoj "äu" kaj "eu" estas prononcataj kiel "oj".

(7) La kombino "ng" estas prononcata kiel faringe artikulaciata "n", sen aŭdigi la sonon "g". La kombino "nk" estas prononcata kiel tiu sono sekvata de "k".


Ĉar la Germana akceptis multajn fremdajn vortojn sen modifi ilian skribon, la prononco de tiuj vortoj ne sekvas la ĉi-suprajn regulojn. Grandan grupon konsistigas Franc-devenaj vortoj finiĝantaj per "-ation", prononcata kiel "-acion" (akcento sur la "o").