Sekureco kaj konfidenceco en komputila komunikado
En parola komunikado estas facile gardi la konfidencecon, se oni sukcesas fizike malhelpi subaŭskultadon. Tradicia rimedo por tio estas flustrado je mallonga distanco, eble de buŝo al orelo. Alia eblo estas ŝirmado de la konversacio per muroj.
Modernaj teknikaj rimedoj (direkteblaj mikrofonoj, amplifiloj, filtriloj) dubindigas la efikon de tiu tradiciaj rimedoj. Eĉ konversacioj en fermitaj ĉambroj estas subaŭskulteblaj, ekzemple per sensado de la vibroj de fenestra vitro aŭ, kompreneble, per muntado de radio-mikrofono en la ĉambro. Interesa solvo tial estas moviĝi (por neniam restadi ĉe iu kaŝita mikrofono) en medio, kiu malfaciligas observadon kaj aŭskultadon el distanco. Ĉar veturilo povas enhavi kaŝitan mikrofonon, la moviĝo devas okazi piede; kiel medio elstare taŭgas arbaro, en kiu tre malfacilas antaŭvidi itinerojn kaj kies folioj bone dampas kaj dronigas parolsonojn. Verŝajne tial en la jaro 1982 la Rusa kaj Usona negociantoj pri malarmado, Julij Kvizinski kaj Paul Nitze, elektis interparoli dum arbara promenado (ĉe Ĝenevo) kaj efektive preparis interkonsenton, kiu verŝajne ne estus ebla antaŭ la oreloj de observantoj.
Interesa estas ankaŭ la uzo de lingvo probable nekonata al eventualaj subaŭskultantoj, kvankam estas malfacile garantii tiun nekonatecon. Ekzemple Usono dum la Dua Mondmilito uzis indianajn radiomesaĝistojn, kiuj interparolis en siaj denaskaj lingvoj kaj tiel malebligis al la malamikoj komprenon.
Sendantoj de leteroj tradicie protektas ties konfidencecon per fermita koverto. La koverto mem ne vere protektas la enhavon, ĉar estas facile malfermi ĝin, sed ĝi videbligas la atakon, precipe se protektata per sigelo, subskribo, stampo aŭ io simila. Kune kun pun-minaco (letera sekreto de la poŝto) tia koverto eĉ donas veran protekton.
Memstaran protekton donas forta kaj ŝlosebla kesto, ekzemple valizo, en kiu mesaĝo estas transportata. En kelkaj spion-noveloj rolas valizetoj, kiuj ĉe perforta malfermado eksplodas kaj detruas sian enhavon, tiel perfekte protektante ties konfidencecon. Sed tiaj fortaj rimedoj ne necesas; eblas ekzemple sendi nerivelitan filmon kune kun eta fulmilo, kiu per lumo detruas la filmon, se la ujo estas perforte malfermita.
Steganografio estas tekniko, kiu celas kaŝi la ekziston de mesaĝo; oni tiel nomas ankaŭ la sciencon pri tiaj teknikoj. La baza ideo estas, ke mesaĝo nerekonebla ne povas esti legata kaj komprenata.
La principo de steganografio estas jam malnova. Oni diras, ke antikvaj reĝoj tatuis mesaĝon sur la razita kapo de sklavo, kiun ili post rekresko de la hararo sendis kiel mesaĝiston. Por tiu tekniko evidente necesas multe da tempo kaj sklavoj; pro tio ĝi perdis iom da signifo.
Iam populara estis la uzo de nevidebla inko, videbligebla per kemiaj aŭ fizikaj rimedoj, ekzemple varmigo. Per tia inko eblas skribi nevideblajn leterojn sur paperon aŭ eĉ sur blanka tuko. Por plie protekti tian leteron oni povas aliflanke de la papero skribi videblan leteron kun sensignifa teksto.
Alia tekniko jen kaj jen uzata estas kaŝi gravan mesaĝon ene de malgrava mesaĝo. La unua estas tiel interteksita kun la dua, ke eksterulo ne rimarkas ĝin. Estas diversaj la metodoj por atingi tion. Ekzemple rezultas kaŝita frazo, se oni legas la triajn vortojn de ĉiuj frazoj en tiu ĉi paragrafo. Por unu frazo tiu tekniko tamen bezonas tutan paragrafon.
Interesa ekzemplo troviĝas en lernolibro pri kombinatoriko (Halder/Heise: Einführung in die Kombinatorik. Carl Hanser, München, 1976). Tiu libro aperis en okcidenta Germanio, sed estis represita en orienta Germanio, tiam sub la influo de Sovetio. En ĉapitro 8.3 aperas teksto pri la "ponto-problemo de Königsberg", kiu komenciĝas jene:
8.3 Das Königsberger Brückenproblem |
La teksto ŝajnas absolute normala parto de la libro. Sed preciza rigardo trovas, ke kelkaj literoj estas grase presitaj; la vicigo de tiuj literoj rezultigas la frazon "Nieder mit dem Sowjetimperialismus" ("pereu la soveta imperiismo"; komparu la pliklarigitan version). Tion oni ekkonis nur post la aperigo de la libro.
Dum ke steganografio celas kaŝi la ekziston de mesaĝo, ĉifrado celas kaŝi nur ĝian enhavon: Kiu trovas la mesaĝon, povas ekkoni ke temas pri mesaĝo, sed ne kompreni la enhavon, ĉar ĝi estas transformita per metodo, kiun konas nur la sendanto (kaj espereble la celata ricevonto).
Ankaŭ ĉifrado estas jam malnova. Antaŭ 2000 jaroj la Romia stratego Julio Cezaro sendis mesaĝojn, en kiuj li ŝovis ĉiujn literojn je tri pozicioj en la alfabeto. Tiel rezultas absolute nelegebla teksto, kiu tamen refariĝas legebla post la inversa ŝovo. La sekva tabelo ilustras la principon laŭ la tiama Latina alfabeto. Laŭ ĝi eblas ekzemple malĉifri la vortojn "mzomzx fdhxdu" al "iulius caesar".
klara teksto | a | b | c | d | e | f | g | h | i | k | l | m | n | o | p | q | r | s | t | u | x | y | z |
↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | ↓ | |
ĉifrita teksto | d | e | f | g | h | i | k | l | m | n | o | p | q | r | s | t | u | x | y | z | a | b | c |
La praktika diferenco inter steganografio kaj ĉifrado ne estas en la kapablo kaŝi informon. Tiurilate ĉifrado normale estas supera; ĝi permesas elekti inter multaj eblaj metodoj kaj ŝlosiloj, kiuj malfaciligas al eksterulo la malkaŝon de la sekreto. Sed bona steganografia tekniko malebligas pruvi, ke entute okazas kaŝa komunikado, kaj tio povas esti grava. Ekzemple je certaj tempoj en certaj landoj estis malpermesite komuniki uzante certajn malfacile rompeblajn ĉifrojn; sed se oni krome uzis steganografion, la ŝtato ne povis pruvi la uzon de tiuj ĉifroj. Tiusence ĉifrado kaj steganografio komplementas sin reciproke.