Endkonduko al la elektronika datum-prilaborado

Priskribo de la CIP-Cxambro

Tiu cxi parto estas interesa nur por surlokaj studentoj de la Forstscienca Fakultato.
(Traduko el la germana)

La CIP-Cxambro

La labor-staciaj komputiloj de la CIP-cxambro uzas la mastruman sistemon UNIX (Unikso) en la versio hp-ux (la UNIX-variajxo de la firmao HP = Hewlett-Packard, kiu produktis niajn komputilojn). UNIX estas kapabla kvazaux samtempe plenumi plurajn programojn, ecx de diversaj uzantoj. Tiu samtempa plenumo realigxas tiel, ke la mastruma sistemo disponigas etajn "temperojn" ("trancxajxojn" da tempo) lauxvice al cxiuj aktivaj programoj. La ordono "ps -ef" montras la aktivajn procezojn kaj la respektivajn uzantojn.

Niaj CIP-komputiloj posedas nur po unu procezilon, tiel ke la samtempa plenumado de pluraj programoj funkcias ekskluzive per tiu tempera mekanismo. Ekzistas tamen komputiloj kun pluraj proceziloj, kapablaj plenumi po unu programon vere samtempe.

En la PK-laborejo ("PC-Labor"; alo "verda fingro", malantauxe maldekstre) disponeblas por studentoj 8 PK-oj (procezilo 486, iom eksmodernaj). Sur tiuj PK-oj malmulte da programajxoj estas instalita. Kompense ili estas ligitaj al Novell-servilo (nomo: arbwiss, plene: arbwiss.arwi.forst.uni-muenchen.de). Novell-servilo estas altkvalita PK kun la mastruma sistemo Novell Netware. Tiu sistemo estis evoluigita speciale por disponigi servojn al konektitaj PK-oj, ekzemple:

Atentu ke Novell-servilo servas nur registritajn uzantojn, legitimitajn per alir-nomo kaj pasvorto. Tiu registrado cxe la Novell-servilo okazas ne auxtomate (kiel cxe la CIP-instalajxo), sed nur post persona aligxo cxe zorganto.

Pasxoj por aligxo ("saluto") en la PK-laborejo

Vi povas stari Windozajn programojn ankaux senpere de via UNIX-komputilo. Se sur komputilo en la CIP-Cxambro vi vokas la programon win, vi ricevas konekton al bone ekipita Pentium-komputilo kun la nomo servego. Sur tiu komputilo ruligxas la mastruma sistemo Windows NT, tamen en modifita formo permesanta plur-uzantulan regximon -- tio signifas, ke pluraj uzantoj samtempe povas labori (ecx unu sama uzanto plurope), kiel kutime sub Unikso.

Post lauxorda saluto vi ricevas Vindoz-NT-fenestron kaj povas starti la instalitajn programojn. Tiun programojn tamen sxargas ne via UNIX-komputilo (kiu ne povus utiligi ilin iel ajn), sed la servego; nur iliaj fenestroj aperas sur via ekrano.

La komputilo servego estas konektita al la Novell-servilo, sed aliras ties datenojn ne per la disko H, sed per K. Pro la licenca administrado provizore ne eblas sxargi programojn de la Novell-servilo al servego. Sed la plej gravaj Vindozaj programoj estas disponeblaj rekte sur servego.

Atentu! Uzante la konekton al servego neniam klavu Alt-Tab!

Intersxangxo de datenoj inter Uniksa komputilo kaj servego eblas

  1. per ftp
  2. per la diskoturnilo A
Diskon kun dosiera sistemo vi povas rigardi sub Unikso per dosll /floppy: aux dosls /floppy: ; dosieron vi povas kopii de diskedo al la Uniksa dosiersistemo per doscp /floppy:<dos-nomo> <unix-nomo>. Se temas pri teksta dosiero, rekomendindas poste transformi gxian enhavon per la komando
dos2ux < <dosformata_dosiero> > <fina_dosiero>.
(DOS finas cxiun tekst-linion per du bajtoj, UNIX nur per unu. Krome, tekst-dosiero DOS-a finigxas per speciala bajto (kodo 26), kiun UNIX supozas parto de la dosiero.)

Inverse por kopii UNIX-dosieron al diskedo uzu la komandon

doscp <unix-nomo> /floppy:<dos-nomo>
Se temas pri tekst-dosiero, preparu gxin per la komando ux2dos.

Atentu ke dum la konekto al servego la diskoturnilo ne estas uzebla por UNIX-programoj.