Enkonduko al la elektronika datum-prilaborado

Kursdokumentoj, parto 1

enhavo plu

Kio estas komputilo?

Komputilo estas sistemo por prilabori datenojn.

Terminologia ekskurso

En Esperanto oni longe disputis pri jenaj du terminoj:
  • cxu diri komput`ilo aux komputoro; estis ecx aliaj proponoj, ekz. komputero (PIV-a!) kaj komputatoro. La disputo sxajnas pli-malpli solvita favore al komputi / komput`ilo. Kiel skribas Pokrovskij en sia Komputika Leksikono, la "arkaigxintan PIVan signifon [de komputi] "mezuri per nombroj"... oni povas esprimi per nombri".
  • cxu datenoj aux datumo? Tiu disputo ankoraux restas; Pokrovskij mencias ambaux sed esprimas sin favore al datumo. Tiu cxi kurso tamen uzos dateno.

Datenojn eblas

Aliaj sistemoj por prilabori datenojn estas ekzemple Cxi-epoke la komputilo pli kaj pli transprenas la funkciojn de la aliaj datenprilaboriloj; baldaux gxi integrigos cxiujn cxi funkciojn en unu unuecan sistemon.

Datenoj povas esti

Kiel eblas kodi datenojn en prilabora sistemo?

  1. analoge
    Fizika grando sensalte (kontinue) sxangxigxas proporcie al la reprezentata grando
    Ekzemploj :
  2. cifereca ("digxita")
    Ekzistas aro da signoj, konsistanta el finia nombro da signoj, per kiuj eblas unike reprezenti la informon. La signoj estas skribataj unu post la alia sur difinitajn poziciojn. La ordo de la signoj estas grava.
    Ekzemploj:
La nunaj komputilo cxiuj storas informojn en cifereca formo. (Antaux kelkaj jaroj ankoraux ekzistis analogaj kaj hibridaj komputiloj, cxi-lastaj kun analogaj kaj ciferecaj partoj.) Ili preskaux ekskluzive uzas signaron en du signoj, nomataj plej ofte 0 kaj 1 -- temas do pri duuma (binara) alfabeto. (Alfabeto estas ordigita signaro; oni ordigas tiel, ke "1 > 0".) (En maloftaj okazoj oni uzas triuman (tri-signan) alfabeton, ekzemple cxe la informtranssendo per ISDN.) Binara informaci-unuo, povanta preni valoron de 0 aux 1, nomigxas bito. (La vorto estas akronimo el la angla "binary digit", krome gxi memoras pri la angla "a bit" = malmulte.) Multaj komputiloj grupigas po 8 bitojn al bajto aux bitoko.

La kapaciton de komputilaj memoroj oni indikas per
KB, kilobajtoj 210 = 1 024 ~ 10 3 mil
MB, megabajtoj 220 = 1 048 576 ~ 10 6 miliono
GB, gigabajtoj 230 = 1 073 741 824 ~ 10 9 miliardo
TB, terabajtoj 240 = 1 099 511 627 776 ~ 10 12 biliono, duiliono
Atentu ke la "K" de "KB" estas majuskla por distingi gxin de "k", kiu signifas precize "1000". Cxe la pli altaj faktoroj tiu distingo mankas.

Dum la 1960-aj jaroj la tiamaj komputilegoj havis centran memoron de kelke da KB; nuntempe jam mezumaj personaj komputiloj (PK) posedas centran memoron de pluraj dek MB.

De la komencaj tempoj de masxina komputado gxis la 80-aj jaroj trurubandoj kaj trukartoj servis por enigi kaj stori datenojn. Sur ili la reprezento de informoj per bitoj estas senpere videbla: Estas diskretaj pozicioj, kiuj povas esti truitaj (bito = 1) aux sentruaj (bito = 0). La bitoj de unu kolumno (12 cxe trukarto, 5 aux 8 cxe trurubando) kodas po unu signon; cxe trukarto la signo ofte estas presita supre en legebla formo. Tiu teksto estas destinita nur por homoj; por la komputilo gxi estas sensignifa.

La mastruma sistemo

Komputila eksxaltita unue plenumas automatan teston kaj tiam sxargas "praprogramon", la mastruman sistemon (angle: operating sistem). Tiu mastruma sistemo okupigxas interalie pri la sxargado kaj plenumado de programoj vokitaj de uzanto kaj pri la ligo de programoj al la "periferiajxoj" (klavaro, ekrano, diskoj, diskediloj, printilo, skanilo kaj aliaj), administras la dosieran sistemon kaj ankaux konstruas la grafikan surfacon (angle: graphical user interface = GUI). Tre disvastigitaj mastrumaj sistemoj estas
La sekva parto priskribas detalojn pri la aparataro kaj programaro en la kurscxambro.
Pri tiu cxi leciono ekzistas specimenaj ekzamenaj demandoj.