Komputiloj en la Interreto povas komuniki kvazaŭ rekte ligitaj. |
||
Kvankam vortoj kiaj "la Interreto", "la reto", "tut-tera teksaĵo" aŭ "retpoŝto" estas nun oftege uzataj, foje ekzistas neklareco pri iliaj signifoj. Tial je la komenco de tiu ĉi kurso utilas malgranda terminologia sekcio, kiu klopodas doni difinojn kaj klarigojn.
Interreto. Tiu ĉi esprimo ofte estas uzata, kiam oni vere celas nur unu el ĝiaj servoj (pri kiuj ni tuj parolos). La Interreto mem estas, laŭ sia nomo, reto da ligoj inter multaj, multaj komputiloj sur la tuta tero. Ĝia origino estas datena reto de la Usona armeo (ARPANET, instalita en la malfruaj jaroj 1970-aj), sed intertempe ĝi malfermiĝis ankaŭ al civila uzo.
La Interreto donas la komputiloj adresojn (parte konstantajn, parte variajn) kaj proponas inter tiaj adresoj datenan ligon, tra kiu eblas sendi vicon da bitokoj. Kion enhavas tiuj datenoj, estas afero de la servoj, kiuj uzas la Interreton. La plej konataj el tiuj servoj eble estas la retpoŝto kaj la Tut-Tera Teksaĵo (TTT).
Retpoŝto. Retpoŝto estas grava servo, kiu permesas sendi homlingvajn mesaĝojn. Ĝi tre ofte baziĝas sur la Interreto, sed povas uzi ankaŭ aliajn retojn. Ĝi uzas du-partajn adresojn: Unu parto identigas personon (aŭ instancon), alia parto komputilon, per kiu tiu persono estas atingebla.
Retpoŝto estas malsimetria servo; la iniciaton havas la sendanto, kaj ne eblas ene de la servo iniciati la ricevon de io.
Tut-Tera Teksaĵo (TTT; angle WWW = World-Wide Web). Ankaŭ ĝi estas servo, kiu baziĝas sur la Interreto. Kontraŭe al ĉiuj probabloj ĝi ekestis ne en Usono, sed en Svislando, ĉe la instituto CERN (Eŭropa Centro por Nuklea Esplorado).
Same kiel retpoŝto, TTT baze estas malsimetria servo; la baza operacio estas peto pri la ricevo de certa informo, do la iniciato estas ĉe la ricevanto. Multaj TTT-serviloj ne akceptas iujn senditajn datenojn escepte de tiaj petoj. Tamen la limoj estas malpli klaraj ol ĉe retpoŝto. Ni vidos, ke per TTT eblas ne nur ricevi, sed ankaŭ sendi datenojn.
Se paroli krude, ankaŭ la TTT-adresoj en la praktiko estas dupartaj: Unu parto identigas komputilon, alia iun inform-pecon interne de tiu maŝino. La detaloj ne estas tiom simplaj; ni vidos kelkajn.
Aliaj retoj. Principe eblas starigi apartajn daten-retojn dise de la Interreto, kaj kelkaj firmaoj, registaroj, armeoj faras tion por ne dependi de la Interreto. Ofte tiaj retoj tamen uzas la "Interretan protokolon", do baziĝas sur la sama tekniko.
Aliaj servoj. Retpoŝto kaj TTT estas tiom gravaj Interretaj servoj, ke multaj homoj ne konas aliajn. Tamen eblas uzi la Interreton por amaso da servoj, kaj principe ĉiu uzanto povas difini proprajn. Grava estas la inform-distribuo per FTP (file transfer protocol, angle por dosier-transporta protokolo). Alia servo estas GOPHER, kiu estas orientita pli al taskoj ol al inform-pakaĵoj. Ambaŭ perdis gravecon favore al HTTP (la precipa protokolo de TTT). Kompreneble eblas dividi TTT al amasego da sub-servoj.
Iom furora estas la projekto SETI@home, kiu uzas amason da komputiloj tutmonde por analizi kosmajn radio-signalojn. Ankaŭ ĝi sendas kaj ricevas siajn datenojn per la Interreto.