<<< [=] >>>

Enkonduko en la uzadon de la Interreto


2 Interretaj adresoj

Krom la transporto de datenoj la plej grava tasko de la Interreto estas, ke ĝi donas al komputiloj adresojn. Principe ne nur ordinaraj komputiloj povus havi tiajn adresojn, sed ekzemple ankaŭ aŭtomobiloj, televidiloj, fridujoj aŭ kafmaŝinoj; sed vere la adresoj jam apenaŭ sufiĉas por komputiloj.

Ĉiu Interreta adreso (mallonge "IP-adreso", de "IP" = "Interreta protokolo") konsistas el kvar bitokoj, do 32 bitoj. Ekzistas do (pro teknikaj kialoj iom malpli ol) 232 = 4.294.967.296 adresoj, preskaŭ unu por ĉiu vivanta homo. Sed ĉar multaj homoj uzas pli ol unu komputilon kaj multaj komputiloj funkcias sen homa manipulanto, la adresoj jam nun ne sufiĉas. Oni ellaboris novan sistemon kun pli longaj adresoj (32 bitokoj), sed ĝi ankoraŭ ne tutmonde funkcias.

Intertempe oni utiligas la fakton, ke ne ĉiuj komputiloj funkcias samtempe. Privata uzanto, kiu per telefono aliras la Interreton, ne havas konstantan IP-adreson; lia "provizanto" donas al li simple adreson, kiu momente estas libera ("dinamika adreso", uzebla nur dum unu "sesio"). Pro tio la adresoj provizore sufiĉas.

Eta kalkulo estas tute interesa: La tero havas surfacon de ĉ. duona miliardo da km2, kaj eĉ se konsideri ke du trionoj de tio estas akvo (kaj ignori ŝipojn), tamen restas nur ĉ. 25 IP-adresoj por kvadrata kilometro. Sed, kiel dirite, jam ekzistas normo por nova versio de la Interreta Protokolo.

La kvar bitokojn (aŭ bajtojn) de tia adreso oni ofte prezentas en dekuma formo, disigante la bitokajn valorojn per punkto. Tia adreso do povus esti "148.62.1.129". Ĝi donas neniun informon pri la geografia situo de la komputilo. Tamen grandaj firmaoj ofte posedas tutan aron da adresoj, ekzemple 256 adresojn kun la unuaj tri bitokoj identaj aŭ 65536 adresojn kun la unuaj du bitokoj identaj, kaj tiam similaj adresoj eble (ne necese) estas ankaŭ fizike proksimaj.

Adresoj el bitokoj estas tre taŭgaj por maŝinoj, sed malfacile memoreblaj por homoj. Tial ekzistas alinomoj por nombraj IP-adresoj. Ili nomiĝas "simbolaj IP-adresoj" (kontraste al la nombraj IP-adresoj) aŭ domajnaj nomoj kaj konsistas el literoj, ciferoj kaj kelkaj specialaj interpunkciaj simboloj kaj ofte enhavas la nomon de firmao, institucio, universitato aŭ persono. Ekzemplo estas la adresoj "www.esperanto.org" aŭ "www.ais-sanmarino.org". Kvankam en landoj kun ne-latin-litera skribo oni enkondukis ankaŭ adresojn kun ne-latinaj simboloj, plej ofte oni uzas en adresoj nur jenajn signojn:

bazaj latinaj literoj (a-z) Ili servas por reprezenti vortojn, kiuj estu parto de la adreso, ekzemple la nomon de persono aŭ firmao. Estas grave, ke en Interretaj adresoj oni ne distingas laŭ uskleco; majuskloj egalas minusklojn. "WWW.Esperanto.Net" do estas la sama adreso kiel "www.esperanto.net".
ciferoj (0-9) Ili principe povas aperi same kiel latinaj literoj, sed por eviti konfuzon kun nombraj IP-adresoj estas konsilinde, ne formi simbolajn IP-adresojn nur el ciferoj.
punkto Disigas "domajnojn" (hierarki-ŝtupojn) en simbolaj IP-adresoj. La ŝtupoj kalkuliĝas de dekstre, kaj la plej dekstra (plej alta) domajno estas aŭ lando (reprezentata per du-litera kodo) aŭ, ene de Usono, branĉo reprezentata per tri-litera kodo (kiaj komerco [com], edukado [edu], militistaro [mil], registaro [gov]. Pro la graveco de Usono multaj alilandaj firmaoj strebas havi Usonan adreson. La lando-kodo de Usono, us, tre malofte aperas. La lando-kodoj estas prenitaj el la ISO-normo 639.
ligo-streko (minus-signo) La simbolo normale uzata por disigi vortojn ene de domajno; ĝi povas anstataŭi spacetojn kaj verajn ligo-strekojn. Ekzemple: "www.ais-sanmarino.org"

Hierarkio de Interretaj domajnoj

Per siaj adres-partoj, disigitaj de punktoj, la Interretaj domajnoj formas hierarkion, kies plej signifa parto estas la plej dekstra. La domajnoj do estas prezenteblaj kiel arbo, kies (virtuala) radiko estas la tuta Interreto. Rekte sub tiu radiko troviĝas la landaj domajnoj (duliteraj) kaj la branĉaj domajnoj (triliteraj; com, gov, edu, mil, org, ktp.). Ni desegnu parton el tiu arbo, esceptaokaze kun la radiko dekstre, ĉar ja ankaŭ la plej grava adresparto troviĝas dekstre:

ad
...
ulbsibiu.ro ro
...
sm
...
zw Interreto
com
edu
gov
mil
www.ais-sanmarino.org ais-sanmarino.org
validator.w3.org w3.org
www.w3.org org
eo.wikipedia.org wikipedia.org
....wikipedia.org ...

Tio signifas ekzemple, ke "org" estas domajno de la Interreto, tiel nomata pinta domajno, ĉar ĝi estas sur la plej alta nivelo. Aliaj pintaj domajnoj estas "com" aŭ "sm", la landa domajno de San-Marino. "ais-sanmarino.org" estas sub-domajno de "org", kaj en tiu domajno ekzistas la komputilo "www.ais-sanmarino.org".

Kvankam multaj adresoj estas tripartaj kaj havas kiel unuan parton "www", nek unu nek la alia estas necesa.

Por traduki simbolan adreson al numera adreso servas DNS, la domajna nom-sistemo. Stacio, kiu volas komuniki kun alia stacio, kies domajnan adreson ĝi scias, devas unue turniĝi al DNS-servilo por ekscii la nombran adreson (kiu povas ŝanĝiĝi!); nur poste ĝi povas aliri la adresaton. Ĉe tio la IP-protokolo kunportas la (nombran) adreson de la sendanto, tiel ke eblas senpere respondi.


Specimenaj demandoj