<<< [=] >>>

Enkonduko en la uzadon de la Interreto

Retpaĝoj / TTT

TTT, la "Tut-Tera Teksaĵo", estas la servo, kiu vere popularigis la Interreton. Ĝi estis evoluigita ĉe la Eŭropa Nuklea Esplora Centro" (CERN) ĉirkaŭ la jaro 1990 kaj publikiĝis en 1992. Ĝia baza servo estas disponigi laŭ peto publike alireblajn informojn. Tiurilate ĝi similas afiŝ-tabulon kaj/aŭ publikan bibliotekon.

La Angla nomo de TTT estas "World-Wide Web" (WWW), laŭvorte "tut-monda teksaĵo"; sed la aliteracio popularigis "TTT" kontraŭ "TMT". Kaj ĝis nun ege malmultaj TTT-eroj troviĝas ekster la tero, kvankam tio ja povos ŝanĝiĝi.

La precipaj karakteriziloj de la retpaĝa servo estas:

Eble ne estas hazardo, ke la du plej popularaj Interretaj servoj estas, koncerne la koncernatajn homojn, nesinkronaj. La Interreto ja estas tutmonda, kaj laŭ la tempaj zonoj la homoj maldormas kaj dormas je malsamaj tempoj, tiel ke ekzemple tutmonda retbabilado renkontas certajn limojn.

Retpaĝoj / TTT: Dokumentaj adresoj

Por ebligi universalan, fidindan aliron al la multaj "paĝoj" de TTT necesas universala adreso-sistemo, kiu donas al ĉiu paĝo monde unikan adreson. Tiuj adresoj nomiĝas "Universalaj risursaj identigiloj (URI)", ĉar ili povas identigi ne nur retpaĝojn, sed ankaŭ aliajn inform-fontojn, ekzemple la bildon de aŭtomata kamerao.

Grava kontribuo al la ĉarmo de TTT estas la fakto, ke ne necesas entajpi ĉiujn paĝo-adresojn: Multaj paĝoj enhavas la adresojn de aliaj paĝoj, kaj sufiĉas alklaki ilin per la muso por transiri al ili. Tiaj adresoj nomiĝas "hiper-ligoj" aŭ mallonge "ligoj", ĉar ili ligas paĝojn inter si. La ligo estas nesimetria: Plej ofte ne eblas iri de la celpaĝo de iu ligo al ties fontopaĝo.

La retpaĝaj adresoj (URI-oj) povas havi tre malsamajn formojn, kiu dependas de la uzata protokolo. Por la plej ofte uzata protokolo HTTP ili estas kvarpartaj kaj baziĝas sur la Interretaj adresoj, ĉar unu el la partoj identigas komputilon per ties Interreta adreso. Fakte ĝi estas la sola necesa el la kvar partoj; la tri aliaj povas manki. Nura Interreta adreso do jam estas valida TTT-adreso. Jena tabelo montras la strukturon de plena adreso:

parto priskribo uzata valoro, se mankas:
protokolo Ĝi indikas la protokolon, laŭ kiu la informoj estu transportataj de la servilo al la kliento. Tiu protokolo ekzemple povas esti "http" aŭ "ftp". Post ĝi staras dupunkto (":") por disigi ĝin de la sekva parto. "http:"
Interreta adreso Ĝi indikas la servilon, de kiu oni petas datenojn. Ĝi ne povas manki. Normale ĝin enkondukas du stangoj ("//").  
pordo Pordo indikas adreson ene de komputilo. Ĝia valoro estas nombro inter 0 kaj 65535. Al ĉiu uzata pordo de komputilo estas ligita iu programo, kiu atendas, ĉu al tiu pordo alvenas datenoj. La pordonumeron antaŭiras dupunkto (":"). La se-manka valoro dependas de la uzata protokolo. ":80" por HTTP
":16" por FTP
en-komputila adreso Kiel ni vidis, pordoj estas speco de en-komputila adreso, do pli precize ni devus tie ĉi paroli pri adreso ene de komputilo kaj de servo. Tiu adresparto identigas ekzemple la diversajn retpaĝojn de unu servilo, sed povas ankaŭ identigi diversajn funkciojn, kiuj ne simple prezentas la datenan enhavon de iu paĝo. Ekzemple, iu tia adreso povus redoni la temperaturon de la servilo, kiu ne staras en iu retpaĝo, sed estas rekte kaj aŭtomate mezurata. malplena; ofte la servilo ĝin anstataŭigas per "/".

La TTT-adreso "www.ais-sanmarino.org" do en la plena formo estus "http://www.ais-sanmarino.org:80". La pordo "80" estas la plej uzata por HTTP-servoj. Alian pordon oni normale uzas nur, kiam sur unu komputilo estas pluraj HTTP-servoj, aŭ kiam la administranto de la servo ne rajtas uzi la pordon 80.


Specimenaj demandoj