plu komenco sagoj por navigi

indekso Enkonduko al Linukso

1 Bazaj faktoj kaj historio

1.1 Kio estas Linukso?

Oni ofte diras, ke Linukso (angle: Linux) estas mastruma sistemo por komputiloj ("operaciumo"), kaj tio ne estas malvera. Tute precize ĝi estas la kerno de mastruma sistemo, kiu ofte estas uzata kun la programaro de la projekto GNU. Tiun ĉi kombinon iuj nomas "GNU/Linux" aŭ "GNU+Linux", aliaj simple "Linux". Tiu disputo pri nomoj neniam vere ripozis.

pingveno Tux estas la maskoto de Linukso

Tiu mastrum-sistema kerno (foje nomata "la linuksa kerno", por eviti miskomprenon) estis unue verkita en 1991 de Linus Torvalds, finna studento. La nomon li laŭdire ne mem derivis de sia antaŭnomo, sed la administranto de la unua komputilo, per kiu li prezentis Linukson al la publiko.

La maskoto de Linukso estas juna pingveno, kiu nomiĝas Tux (Tukso?).

1.2 Historio

1.2.1 UNIX kaj la uniksoj

Linukso apartenas al la familio de la uniksaj (Unix) mastrumaj sistemoj. La origina Unikso (UNIX) estis evoluigita de la Laboratorioj Bell (Bell Laboratories, nun AT&T) komence de la 1970-aj jaroj. "UNIX" iam estis registrita marko de Bell, nun ĝi estas registrita marko de "Open Group". Linukso ne estas UNIX, sed ĝi apartenas al la uniks-similaj sistemoj, kiujn oni ofte nomas per la miks-uskla vorto "Unix", kontraŭe al la majuskla nomo "UNIX".

Por kompreni Linukson necesas kompreni kelkajn ecojn de la uniksa familio.

UNIX estis evoluigita por la interna laboro de Bell, sed ĉar informadikistoj evoluigis ĝin por sia propra laboro, ĝi tre bone taŭgis por iliaj bezonoj, kaj ankaŭ aliaj informadikistoj ŝatis ĝin. Al ĝia sukceso en tiu medio eble kontribuis jenaj ecoj:

Unikso tiutempe ne havis grafikan (bildan) uzul-interfacon kun muso, ĉar ne ekzistis musoj kaj ne estis eble konstrui grafikajn terminalojn. Unu kialo por tio estas, ke grafika terminalo, eĉ nigra-blanka, bezonas unu biton da memoro por ĉiu bildero; por VGA-ekrano kun 640×480 bilderoj tio estas 307.200 bitoj aŭ 38.400 bajtoj (bit-okoj), 37,5 KB. Tia memoro tiutempe estis simple tro kosta. Fakte la unuaj grafikaj komputiloj, de firmao Xerox, ne estis uniksaj, kaj ili estis tre kostaj.

Kiam disvastiĝis la grafikaj uzul-interfacoj (en ne-uniksaj sistemoj), ili uzis la memoron de la komputilo por konstrui kaj stori la bildon de la ekrano. Por fari tion la ekrano devas esti tre proksima al la komputilo. Sed la uniksa mondo ne volis perdi la avantaĝon, ke pluraj aŭ multaj uzuloj en diversaj lokoj povas uzi unu komputilon.

Tial en 1984 la "projekto Athena" evoluigis la "fenestran sistemon X" (angle: X Windows System; vidu ĉapitron 5). Athena estis komuna projekto de MIT (Masaĉuseca Instituto pri Teknologio), Digital Equipment Corporation kaj IBM. Sistemo X ebligis al komputilo komuniki kun foraj terminaloj, kiuj bezonis nur relative simplan aparataron por prezenti bildojn. Aliflanke la centra komputilo estas libera de rutinaj taskoj, ekzemple la movado de la mus-montrilo.

1.2.2 La ekesto de Linukso

Ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj establiĝis iu kampodivido inter Unikso kaj la progresantaj sistemoj de la vindoza familio (Windows): Vindozoj konkeris pli kaj pli la malgrandajn personajn komputilojn, dum ke Unikso okupis du pli altnivelajn (kaj kostajn) segmentojn: Tiun de la serviloj (komputiloj, kiuj ne rekte plenumas taskojn de homa uzanto, sed ofertas servojn tra reto) kaj tiun de la "labor-stacioj", relative potencaj komputiloj, kiuj plenumis taskojn, por kiuj persona komputilo (tiam) estis tro malforta.

La situacio ŝanĝiĝis en 1993, kiam aperis Vindozo 3.1. Ĝi posedis plurajn ecojn, kiuj ĝis tiam estis diferenco inter Vindozo kaj Unikso, ekzemple:

Per tiuj econ Vindozo forprenis pli kaj pli grandan parton de la merkata segmento de Unikso. Vendantoj de uniksaj komputiloj perdis de sia merkato kaj devis koncentriĝi al pli altnivelaj partoj. La segmento de la uniksaj laborstacioj preskaŭ nuliĝis.

Sed jam en 1983 establiĝis projekto GNU, kies celo estis produkti uniksan sistemon tute libere haveblan. "Libereco" en la senco de GNU kaj de ĝia fondinto Richard Stallman signifas ne nur, ke la uzado de la sistemo ne kostas, sed ke ĉiu rajtas vidi, modifi kaj reuzi ĉiujn partojn de la programfontoj. Komence de la 1990-aj jaroj jam ekzistis multaj GNU-aj programoj, sed GNU ne havis uniksan kernon; do la GNU-programoj funkciis nur sur komercaj Uniksoj. La laboroj pri GNU-a kerno, nomata Hurd, progresis nur malrapide.

Sed en 1991 finna studento, Linus Torvalds, verkis uniksan kernon kaj en 1992 publikigis ĝin laŭ la GNU-a licenco GPL (ĝenerala publika licenco). Tio ebligis integri la kernon en la sistemon GNU. Per tio ekzistis utila kaj komplete "libera" uniksa sistemo. Ĝi estas nomata GNU/Linux, sed ofte ankaŭ nur Linux, en Esperanto Linukso. La nomo deriviĝas de la antaŭnomo de Torvalds, sed laŭdire li ne mem inventis ĝin.

Intertempe Linukso anstataŭis aŭ forpuŝis komercajn Uniksojn, kies produktantoj preferas koncentriĝi al la produktado de aparatoj kaj ekipi ilin per Linukso. Ekzemple firmao SUN Microsystems uzas Linukson anstataŭ la iama uniksa sistemo Solaris.

Multaj aldonoj al Linukso celas igi ĝin taŭga kiel laborlokan sistemon, kiu kapablas anstataŭi Vindozon. Ekzemploj estas:

Pri tiuj programo parolos posta leciono.


Specimenaj demandoj


Al la sekva leciono


Ligiloj al Vikipedio