Dum siaj unuaj jaroj de Unikso la uzul-interfaco estis la ŝelo. Grafikaj uzul-interfacoj (GUI) kun muso ne ekzistis; la unua komerce havebla GUI estis tiu de la komputilo "Xerox Star" en 1981, kaj la unua vere sukcesa tiu de "Apple Macintosh" en 1983.
Post tiu sukceso de Apple la MIT (Masaĉuseca Instituo pri Teknologio) en 1984 fondis projekton kun la nomo "Athena". Ĝia celo estis evoluigi sistemon, per kiu Unikso havu grafikan uzul-interfacon. Tiu sistemo estis nomita "Fenestra Sistemo X" (angle: X Window System); laŭdire ĝi havis antaŭulon nomatan "W", kaj oni elektis la sekvan literon en la alfabeto.
La tasko de projekto Athena estis granda defio. En la komputiloj de Apple la grafika sistemo estis parto de la komputilo; do unu komputilo povis havi nur unu grafikan ekranon. Sed en Unikso estis kutime, ke unu komputilo (= unu procezilo, centra memoro, disko) servu al multaj terminaloj (= ekrano + klavaro). Tiun ĉi econ oni volis konservi ankaŭ por la grafikaj sistemo (= ekrano + klavaro + muso).
La ideo estis evoluigi protokolon (regulojn por la inform-interŝanĝo) inter komputilo kaj grafika "stacio", kiu rulas programon nomatan "X-servilo". Tiu protokolo povu uzi iun konekton inter la du aparatoj kaj transportu informojn en ambaŭ direktoj:
Fakte la afero estas iom pli kompleksa, ĉar la X-servilo administras ne nur bazajn grafikajn informojn (divers-koloraj punktoj sur la ekrano), sed tiel nomatajn fenestrojn. Ili estas ort-angulaj objektoj sur la ekrano; programoj povas desegni kaj skribi en ili, kaj la uzulo povas manipuli ilin (ŝanĝi la pozicion kaj la grandon, piktogramigi).
Versio 11 de la sistemo X ("X11") aperis en 1987 kaj estis sufiĉe sukcesa. Ĝi funkcias ĝis nun sen esencaj ŝanĝoj; nur kelkaj sub-versioj aldonis plibonigojn. En 1992 ekestis libera realigo de la sistemo, nomita "XFree86"; ĝi nun estas uzata en multaj linuksaj sistemoj.
Paralele en 1985 aperis la unua versio de Vindozo, tiam nur grafika sistemo por personaj komputiloj kun DOS-sistemo. Ĝi ne uzas la principon de X11, sed estas parto de la komputilo. Sed ekzistas X-serviloj, kiuj ruliĝas en Vindozo, tiel ke oni povas uzi vindozan komputilon kiel uniksan terminalon.
Ni jam diris, ke la X-servilo administras fenestrojn, ort-angulajn ekran-pecojn. Programoj povas skribi kaj desegni en fenestroj kaj tiel ne bezonas scii la pozicion de la fenestroj sur la ekrano. La transkalkuladon de la fenestraj koordinatoj al la ekranaj koordinatoj faras la X-servilo.
Ĉiu uzulo de kutimaj grafikaj sistemoj scias pri la bazaj operacioj, kiuj eblas pri fenestro:
Por fari tiujn operaciojn per la muso la fenestroj kutime havas specialajn "zonojn"; ekzemple la zono por movi fenestron povas esti la titola listelo.
Dum en Vindozo la programoj mem plenumas tiujn operaciojn pri siaj fenestroj, en X-sistemo ekzistas speciala programo, la "fenestra mastrumilo" (angle: window manager). Ĝi ruliĝas sendepende de aliaj programoj. Tial la bazaj operacioj funkcias ankaŭ, se iu programo estas okupita aŭ blokita.
Ĉar la fenestra mastrumilo estas aparta programo, povas ekzisti diversaj fenestraj mastrumiloj, kun iom malsama konduto. Eĉ eblas ŝanĝi la mastrumilon dum sesio. Je ĉiu tempo povas esti nur unu fenestra mastrumilo por unu X-sistemo.
Grafika sistemo estas esenca kondiĉo por grafika uzul-interfaco, sed necesas pli. Normala uzulo, ne programisto, volas ne nur fenestran sistemon, sed "labortablon". Labortablo ideale estas plena kolekto de ĉiuj bezonataj programoj; nepre necesaj estas:
La lasta ero ja estas iom malklara, sed oni kalkulas al tiu kategorio ekzemple tekst-redaktilon, ret-krozilon kaj retpoŝtilon.
En Linukso ekzistas pluraj konataj labortablaj sistemoj. Ĉar ili ofertas malsamajn "utilajn aplikaĵojn", Linuks-uzuloj ofte uzas programojn de pluraj labortablaj sistemoj. Sed pri la fenestra mastrumilo kaj la organizaj iloj necesas fari decidon.
KDE estas labortabla sistemo por Linukso. Ĝia nomo estas mallongigo de la angla "K Desktop Environment". Ĝi ekestis kiel projekto en 1995, la unua versio aperis en 1998.
KDE uzas la fenestran mastrumilon KWin; ekde 2000 (versio KDE 2.0) ĝi posedas la ret-krozilon Konqueror, kiu samtempe estas dosier-krozilo.
Speciala eco de KDE estas, ke ĝiaj programoj ofte havas anglajn nomojn, kiuj komenciĝas per "K". Ofte oni simple metas "K" antaŭ alian vorton, sed oni preferas vortojn, kiuj jam komenciĝas per "K", kaj kelkaj nomoj eĉ uzas "K", kvankam la koncerna angla vorto vere komenciĝas per "C" aŭ eĉ "G":
GNOME (mallongigo de GNU Network Object Model Environment = GNU-a reta objektem-modela medio) estas labortablo pli nova ol KDE; ĝi ekestis kiel projekto en 1997, la unua versio aperis en 1999. Ĝi havis du precipajn celojn: eviti eblajn licencajn problemojn de KDE kaj plibonigi la uzeblecon de Unikso.
GNOME komence uzis la fenestran mastrumilon sawfish kaj la ret-krozilon Epiphany. Intertempe ĝi transiris al metacity kaj Firefox (Fajrovulpo).