AIS · novaĵoj · 2006 · SAT-kongreso 2006 en Beogrado


SUS 29 kaj la 79-a kongreso de SAT

AIS atentigas partoprenantojn de SUS 29, ke senpere antaŭe okazas la 79-a kongreso de SAT en Beogrado. Ĉar Beogrado kaj Komárno distancas malpli ol 400 km, eblas ligi partoprenon en la du aranĝoj. Aŭta veturo de Beogrado al Komárno normale bezonas malpli ol ses horojn; trajna veturado (tra Budapeŝto aŭ Györ al Komárom) daŭras iom pli, sed eblas nokta, dormvagona veturado.

Partoprenantoj de la SAT-kongreso, kiuj interesiĝas pri SUS-partopreno, povas demandi ĉe la senata sekretario de AIS specialajn kondiĉojn.

Tio ĉi konsistigas nuran informon, kiu eble estas utila al iuj. AIS ne partoprenas en la organizado de la SAT-kongreso kaj ne respondecas pri ĝi.