AIS ·
novaĵoj ·
2006 ·
V4-konferenco
V4-konferenco en Bratislavo en novembro 2006
La konferenco de la Viŝegrad-regnoj (Ĉeĥio, Hungario, Pollando,
Slovakio) okazas je 2006-11-24 / 25, kun malfermo je la 23-a vespere.
La konferencon organizas
Eŭropa Domo Bratislava;
ĝi estas sub la aŭspicio de
Dušan Čaplovič, slovakia vic-ĉefministro,
kaj de AIS San-Marino.
Ĝi okupiĝas pri la temo
Perspektivoj de lingvo-politiko kaj lingvaj rajtoj en EU
La konferenco uzas la lingvojn slovakan, anglan kaj internacian (Esperanton).
Partoprenantoj el V4-regnoj povas uzi siajn oficialajn lingvojn.
Oni invitis prelegojn
en kvar temaj blokoj:
- Bloko 1:
EU-lingvoj spertataj de anoj kaj ne-anoj de EU:
kiel lingva politiko estas decidata kaj spertata?
- Bloko 2: Kion tutmondigo, eŭropigo kaj disvastigo de la angla lingvo
signifas por la konservo de naciaj lingvoj kaj por lingva diverseco?
- Bloko 3: Ĉu internacia lingva komunikado povas profiti de
la uzo de planlingvoj?
- Bloko 4: La vortigo kaj realigo de lingvo-politiko
en la Viŝegrad-landoj kiel membraj landoj de EU
Dokumentoj (provizoraj)