AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 2000-04-25

IJF denove invitas AIS


Dum la 24a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (en Cavallino cxe Venecio, Italio, 2000-04-19/25) denove okazis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Jam lastan jaron IEJ invitis AIS fari universitatajn kursojn dum IJF, kaj pro la granda sukceso la organizantoj de IJF ripetis tion. Kadre de la festivala temo "Cxu esti aux ne esti Euxropano" AIS proponis al la festivalanaro jenajn kursojn:

  1. Naciismoj en Euxropo (Carlo Minnaja)
  2. Cxu ni jam konas nian lingvon antaux la nasko aux cxu ni lernas gxin? (Renato Corsetti)
  3. Euxropaj aspektoj de komputil-programado (Reinhard Fössmeier)

La kursoj (kun po ok lecionoj) trovis viglan intereson, kaj kelkaj "festival-studentoj" ecx akiris atestojn por uzo en plua studado cxe AIS aux cxe aliaj institutoj. Cele uzon ekster AIS la atestoj estas ne nur en Esperanto, sed ankaux en la loka (Itala) lingvo, kaj mencias la precipajn kurstemojn.

TEJO, kiu estis kunorganizanto de IFJ, eldonos pri la IJF-kontribuoj tekstaron. Centran lokon okupos prelegserio kun la temo

"Junaj Euxropanoj por egaleca lingvopolitiko --
cxu ni estas pretaj por tauxgaj proponoj?"

kiun laux invito de TEJO prezentis la konata interlingvisto Detlev Blanke. Ankaux pri la AIS-kursoj aperos resumoj en la tekstaro.