Deutsche Fassung

AIS San Marino
Gazetara komuniko, 2005-05-20


Kampanjo 2007 – Eŭropecigo de Sibiu/Hermannstadt

En 2007, kiam la transilvania urbo Sibiu (Rumanio) estos "Kultura ĉefurbo de Eŭropo", tio trovu esprimon ankaŭ lingvan: Ŝildoj ĉe monumentoj, klarigoj en muzeoj, ankaŭ menukartoj informu eksterlandajn gastojn en pluraj eŭropaj lingvoj. Tiel planas "Kampanjo 2007 – Eŭropecigo de Sibiu", interkonsentita je 2005-05-17 inter ĉefurbestro d-ro Klaus Johannis kaj prof. d-ro Helmar Frank, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.

Jam nun Sibiu, sub la nomo Hermannstadt historia centro de la germanlingvaj "transilvaniaj saksoj", havas dulingvajn urboŝildojn en la rumana kaj la germana, kaj multaj el ĝiaj monumentoj portas priskribojn ne nur en la rumana, sed ankaŭ en la minoritataj lingvoj hungara kaj germana. Multajn vidindaĵojn klarigas tekstoj en la rumana kaj la germana, kun resumoj en la angla kaj franca; kelkaj restoracioj proponas plurlingvajn menukartojn. Kampanjo 2007 kunordigu kaj unuecigu tiajn aktivadojn. Studentoj de Universitato "Lucian Blaga" [Luĉan Blaga] (ULBS) senpage produktos tradukojn, kaj denaskaj parolantoj, kunlaborantoj de AIS tramonde, kontrolos ilin. Projektestro estos Mag. Cristina Tanc [Kristina Tank] de ULBS.

Laŭ bezono kaj disponeblaj rimedoj malsamos la elektitaj lingvoj, tamen sekvante unuecajn principojn:

  1. La unuan lokon havas la loka administra kaj plimulteca lingvo, la rumana.
  2. Dualoke la projekto alstrebas tuteŭropan komprenigon, taŭgan por la estonteco.
  3. Krome ĝi laŭeble reflektu la lingvan diversecon de Eŭropo.

Koncerne la duan eron la projekto proponos kaj uzos paralele vojojn "demokratan" kaj "konstruivan": La germana lingvo, lingvo de la relative plej multaj eŭropanoj, staros apud la neŭtrala lingvo Esperanto, kiun AIS jam de multaj jaroj eksperimente uzas, ankaŭ en sia instrua agado en Sibiu. La tria ero konsideru unue la eŭropajn lingvojn plej multnombrajn (post la germana), nome la anglan, francan kaj italan. Kiukvante eblos konsideri pliajn lingvojn, ekzemple la najbarajn bulgaran kaj hungaran, decidos plejparte la disponeblaj rimedoj.

Se Kampanjo 2007 sukcesos, aliaj urboj estu instigitaj imiti ĝin. Sibiu pensas unuavice pri siaj eŭropaj ĝemelurboj Klagenfurt/Celovec (AT), Landshut (DE) kaj Rennes (FR). AIS celas precipe la slovakan-hungaran urboduon Komárno-Komárom, kie ĝi nun ekkonstruas Liberan Eŭropian Universitaton Kelemantia, laŭ la priskribitaj lingvaj principoj. Diskutatas ankaŭ kampanjo en Luksemburgo, kun kiu Sibiu en 2007 dividos la titolon de Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.

En la ĉefurba jaro oni esperas havi almenaŭ unu grandan Esperanto-aranĝon en Sibiu. Tiuj planoj eble konkretiĝos dum la UK en Vilno.



AIS-prezidanto Prof. Dr. Frank kaj urbestro Dr. Johannis
AIS-prezidanto Prof. Dr. Frank (maldekstre) kaj urbestro Johannis post la interkonsento (ankaŭ en alta distingivo)
La internacia fakultata departemento de AIS
La internacia fakultata departemento de AIS (ankaŭ en alta distingivo)
trilingva tabulo en Sibiu
Trilingva tabulo ĉe lernejo en Sibiu
Urboŝildo de Sibiu
Dulingva urboŝildo de Sibiu