Gazetara komuniko, 1996-04-03

Premio Pirlot por Igor Galajcxuk


La senato de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino decidis aljugxi la cxi-jaran Premion Germain Pirlot al la Ukraina Medicinisto Igor J. Galajcxuk pro la kongresvolumo "10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. Sciencaj Resumoj" redaktita de li (ofertata en la revuo Esperanto, 3/96, "Laste aperis"). La premio estas cxiujare aljugxata al scienca verko, kies enhavo estas almenaux duone en la internacia lingvo Esperanto.

En 1995 la premion ricevis Reinhard Selten kaj Jonathan Pool pro sia libro "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj -- cxu mi lernu Esperanton?" R. Selten estis Nobel-premiulo de 1994 pri ekonomiko kaj fondo-membro de AIS.


Gxeneralaj informoj pri AIS: AIS estis kreita en 1983 de la San-Marina registaro. Gxi okazigas internaciajn fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn ne nur en San-Marino, sed ankaux en aliaj landoj agnoskantaj gxin -- plejparte kunlabore kun tieaj sxtataj universitatoj. Apartajxo de AIS estas la prioritato, kiun gxi donas al progresoj en scienca komunikado kompare al la komunikado de sciencaj progresoj. Dum la plej rapida vojo por tiu cxi nuntempe sendube estas uzo de la angla lingvo, AIS strebas al esenca progreso per la transiro al lingvo neuxtrala, tauxge planita ankaux por sciencaj bezonoj. AIS mem tiucele provas la "Internacian Lingvon (ILo) de d-ro Esperanto". Ekzamenajn disertajxojn gxi postulas kaj publikigas dulingve: En ILo kaj en la etna "pensada" lingvo de la auxtoro.