PARTO 5Estonteco |
TEIL 5Zukunftserwartung |
|
1. Precipaj evolutendencoj de la socia medio |
1. Hauptsächliche Entwicklungstendenzen der gesellschaftlichen Umwelt |
|
Ĉiu ekestinta kombinaĵo malestiĝos disfalante. Tio estas ĉies multfoja vivsperto. Ĝin dilatas al dogma aserto la determinisma sciencisma religio pri la eterna ripetiĝo; ĉiuj tri budhismaj religioj asertas la samon. Por ĉiu do estas ekstreme probable se ne absolute certe, ke ne ekzistos por ĉiam la ekestinta kombinaĵo de tri siavice kombinitaj, portantaj kolonoj, kies identecon aludas la nomo Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Nur eblas – sed indas la penon –, laŭeble longe prokrasti ĝian disfalon. |
Jede entstandene Zusammenfügung wird durch Zerfall vergehen. Das ist jedermanns vielfache Lebenserfahrung. Sie wird von der deterministischen szientistischen Religion von der ewigen Wiederkehr zur dogmatischen Behauptung ausgedehnt; alle drei buddhistischen Religionen behaupten dasselbe. Für jedermann ist es also höchst wahrscheinlich wenn nicht völlig sicher, dass die entstandene Kombination dreier, ihrerseits zusammengefügter, tragender Säulen, deren Identität der Name Internationale Akademie der Wissenschaften (AIS) San Marino anspricht, nicht für immer bestehen wird. Es ist nur möglich – aber der Mühe wert –, ihren Zerfall möglichst lang hinauszuschieben. |
|
Informo pri la tendencoj, laŭ kiuj evoluas la socia medio pro la tie regantaj inertaj kaj altiraj fortoj, ebligas al la Akademio, minimumigi siajn necesajn proprajn fortojn por la plua propraaŭtoritata evoluigo kaj ekzistodefendo – konforme al la baza principo de stirado kaj regulado. Ekkoni la signojn de la tempo ne povas signifi por la Akademio, drivi laŭ la fluoj de modoj. Ĝi tamen ne ignoru ilin. Laŭ ĝia kompreno libereco ne estas komprenemo de la (ŝajna) neceseco. Endas elekteme enstrebi en tiujn fluojn, kiuj helpas, iom alproksimiĝi al la celo nedelokeble starigita. |
Information über die Tendenzen, nach denen sich die gesellschaftliche Umwelt aufgrund der dort herrschenden Kräfte der Trägheit und Anziehung entwickelt, ermöglicht es der Akademie, ihre, zur weiteren, eigenmächtigen Entwicklung und Daseinsbehauptung erforderlichen eigenen Kräfte zu minimieren – wie es dem Elementargrundsatz des Steuerns und Regelns entspricht. Die Zeichen der Zeit erkennen, kann für die Akademie nicht heißen, sich von Modeströmungen treiben zu lassen. Aber sie darf diese nicht verkennen. Unter Freiheit versteht sie nicht Einsicht in die (vermeintliche) Notwendigkeit. Es gilt, wählerisch in jene Strömungen hinein zu streben, die dem unverrückbar gesetzten Ziel etwas näher zu kommen helfen. |
|
Tri interdependaj, tutsociaj (eĉ tutmondaj) tendencoj daŭras sen malpliiĝi: la malkreskado de tempa povrecoj, de spaca kaj materia limigeco kaj de plureca ordo de la homaro. Ili respeguliĝas en pridisputataj tendencoj de la pluevoluigo de naciaj universitatoj, al kio AIS povas oferti elprovitajn sintezojn. |
Drei untereinander abhängige, gesamtgesellschaftliche (sogar weltweite) Tendenzen dauern unvermindert an: die ständige Abnahme von Zeitarmut, von räumlichem und materiellem Eingeschränktsein und von geordneter Vielfalt der Menschheit. Sie spiegeln sich in strittigen Entwicklungsabsichten nationaler Universitäten wieder, wozu die AIS erprobte Synthesen bieten kann. |
|
2. Kreskado de disponebla tempo I. Malkreskanta tempa povreco signifas: kreskado de la tempo, pri kiu la homo disponas libere, kiun li do ne bezonas por certigi sian individuan pluekziston. La ŝlosiloj al la liberiĝado de la homo el sia tempa povreco nomitas sano, sato, saĝo. |
2. Wachstum verfügbarer Zeit I. Abnehmende Zeitarmut bedeutet: Wachstum der Zeit, über die der Mensch frei verfügt, sie also nicht zur Sicherung seiner individuellen Weiterexistenz benötigt. Die Schlüssel zur andauernden Selbstbefreiung des Menschen aus seiner Zeitarmut heißen Gesundheit, Sattheit, Weisheit. |
|
Malplioftiĝo de malsanoj kaj de malsato pro kreskanta vivsubtena sperteco, do: pro saĝo (speciale: pro ekkonoj antropobiologiaj kaj nutraykoncernaj, kulminantaj en teknologioj kaj teknikoj medicinaj, higienaj, agrikulturaj kaj kulinaraj) pligrandigas la ekspekton de la vivdaŭro. Kreskas tial ankaŭ la libere disponebla vivtempo, ĉar iom da tempo de ĉiu jaro de la homa vivo estas libere disponebla. Dum kiam la homo ĝin uzas almenaŭ parte por plie liberiĝi el tempaj (kaj aliaj) limigoj, la liberiĝado retroefike kreskas. Evidente tiu retrokupla kreskado ne grandskale eblas dum individua vivo, sed ja de generacio al generacio. Kondiĉo estas, ke la sekvanta generacio povas pli rapide akiri la vivsubtenan saĝon, alivorte: se ne temporabe la tuta scio devas (kiel proprasperteco) ree esti origine ekkonata per individuaj hazarda spertado ĉiutaga aŭ metoda esplorado, sed se almenaŭ per imitado de gepatra konduto dum la akirado de ĉi tiu "prasaĝeco" estas ŝparata tempo. II. Kompare kun la akiro de "prasaĝeco" per propra spertado aŭ per imitado, multe malpli da tempo estas bezonata por lernado plifaciligata per socie ebligata komunikado, kiu "komunigas" la individue akiritajn spertojn al la bonaĵoj de komuna kulturo. Komunikado estas havigo (ĉu petita, ĉu spontanea) de informo al aliuloj. Pura komunikado povas okazi (a) en la maniero de simple dokumentanta, origina publicado, aŭ, sur pli altaj ŝtupoj de prilaboriteco, (b) per enciklopedieca disponigado post nur informorientita reviziado (kiu ignoras individuajn lernkondiĉojn) aŭ (c) per instruado, do per komunikado, kiu estas klerigscience strukturita per konsidero ankaŭ de individuaj lernkondiĉoj. La pura komunikado peras tempoŝpare per publikigo, revizio aŭ instrukcio al la homoj apartenantaj al komuna kulturo informitecon, kiun ni povas nomi klereco. Ilia kunigita klereco, interpretebla kiel unua komponanto de ilia "kultursaĝeco", ebligas (kaj individue kaj tutsocie) pli grandskale ol la prasaĝeco kreskantan liberiĝon de la tempopovreco. La efiko de homa laborado, do la liberiĝo de la tempopovreco, krome pligrandiĝas, ĉar la kuniĝo de unuopuloj al socio ŝtate strukturita ebligas ne nur (1) puran komunikadon, sed ankaŭ agorientian komunikadon per (2) organizado kaj (3) enobjektigado. Pro ŝtata organizado homa laborado pliefikiĝas jam (a) per simpla kunigo de la fortoj de egaluloj, se la fortoj de la unuopuloj efikas samdirekte, se ili estas adicieblaj, kaj se la forto de unuopulo sola ne sufiĉus por samamplekse plenumi certajn taskojn. La tiel socialigitaj portantoj de kulturo sukcesas plue plikreskigi la efikecon de ilia laboro per organizo de (b) labordisdivido inter malegalaj specialistoj. Eĉ pli da tempo ol pro klereco kaj ŝtata organiziteco fariĝas libere disponebla pro tio, ke laborantaj homoj ne nur distribuas la farendan laboron inter si mem, sed inkludas en la taskplenumantaron ankaŭ objektojn taŭge konstruitajn aŭ selekte trovitajn en la ĉirkaŭaĵo. Laŭ la vizio de Hermann Schmidt (1941) – unu el la vojmontraj pioniroj de la kibernetiko – la historio de la (teknologio kaj) tekniko tiel aperas kiel historio de la (elpensadprogreso kaj) realigadprogreso de la enobjektigado de la naturaj disponigitaĵoj de la homo, nome (a) de siaj korpaj iloj, (b) de la muskoloj, kiuj movigas ĉi tiujn prailojn (kaj pli malfrue iliajn enobjektigitaĵojn, nome la laborilojn) kaj (c) de la menso, kiu stiras la muskolojn (kaj pli malfrue motorojn kiel iliajn enobjektigitaĵojn). Enobjektigado estas la bazo de ĉiu civilizo. Per ĝi la kultivita homo ricevas la trian komponanton de sia kultursaĝeco: li estas krom klera kaj socialigita (ankaŭ kulturtipe) civilizita. Ĉi tiu civiliziteco kulminas en la memekkono. Ĉar en la civilizita mondo la homo renkontadas inter la spertataj kaj pritraktataj objektoj la konscie kreitajn, pli kaj pli fajnajn kaj kompletajn rekonstruktojn de si mem. La libera tempo, pri kiu disponas la portantoj de kulturo, kreskas des pli, ju pli efika estas la komunikado necesa por la kunagado por klerigi, organizi kaj enobjektigi, t.e. ju malpli da tempo ĝi mem konsumas kaj ju pli granda estas ĝia sukceso. Tio pravigas la jam menciitan sloganon 1989 pritraktitan dum Akademia Forumo de AIS: Progresoj de la komunikado estas pli gravaj ol komunikado de progresoj. |
Werden Krankheiten und Hungersnöte aufgrund zunehmender, lebenförderlicher Erfahrung, also: aufgrund von Weisheit seltener (speziell: aufgrund humanbiologischer und ernährungsrelevanter Erkenntnisse, die in medizinischen, hygienischen, landwirtschaftlichen und ernährungswissenschaftlichen Technologien und Techniken gipfeln), dann vergrößert dies die zu erwartende Lebensdauer. Daher wächst auch die frei verfügbare Lebenszeit, denn etwas Zeit von jedem menschlichen Lebensjahr ist frei verfügbar. Solange der Mensch sie wenigstens teilweise nutzt, um sich mehr von zeitlichen (und anderen) Beschränkungen zu befreien, wächst rückwirkend die Selbstbefreiung. Offensichtlich ist dieses rückgekoppelte Wachstum während des individuellen Lebens nicht in großem Maß möglich, wohl aber von Generation zu Generation. Bedingung ist, dass die folgende Generation die lebensfördernde Weisheit rascher erwerben kann, m.a.W.: wenn nicht zeitraubend das ganze Wissen (als Eigenerfahrung) erneut originär durch zufällige Alltagserfahrung oder methodische Erkundung individuell erkannt werden muss, sondern wenigstens durch Nachahmung elterlichen Verhaltens Zeit beim Erlangen dieser "Urweisheit" gespart wird. II. Verglichen mit dem Erwerb von "Urweisheit" durch Eigenerfahrung oder Nachahmung, kostet das Lernen viel weniger Zeit, wenn es erleichtert wird durch gesellschaftlich ermöglichte Kommunikation, welche den individuell erworbenen Erfahrungsschatz als Güter der gemeinsamen Kultur "mit-teilt" Kommunikation ist (erbetenes oder spontanes) Geben von Information an andere. Reine Kommunikation kann (a) durch einfach dokumentierendes, originäres Veröffentlichen erfolgen, oder, auf höheren Stufen der Bearbeitung, (b) durch enzyklopädisches Zurverfügungstellen nach einer nur inhaltsorientierten Revision (die individuelle Lernbedingungen unberücksichtigt lässt) oder (c) durch Lehren, also durch ein Kommunizieren, das durch Mitberücksichtigung individueller Lernbedingungen bildungswissenschaftlich strukturiert ist. Die reine Kommunikation vermittelt durch Publikation, Revision oder Instruktion den zu einer gemeinsamen Kultur gehörigen Menschen zeitsparend ein Informiertsein, das wir Bildung nennen können. Ihre vereinte Bildung, die wir als erste Komponente ihrer "Kulturweisheit" deuten können, ermöglicht (sowohl individuell als auch gesamtgesellschaftlich) in größerem Maß als die Urweisheit eine wachsende Befreiung aus der Zeitarmut. Die Wirkung menschlicher Arbeit, also die Befreiung aus der Zeitarmut, wächst zusätzlich, weil der Zusammenschluss von Einzelnen zu einer staatlich strukturierten Gesellschaft nicht nur (1) reines Kommunizieren ermöglicht, sondern auch handlungsorientiertes Kommunizieren durch (2) Organisieren und (3) Objektivieren. Aufgrund staatlichen Organisierens wird menschliche Arbeit schon (a) durch einfaches Vereinen der Kräfte von Gleichen wirksamer, wenn die Kräfte der Einzelnen in dieselbe Richtung wirken, addierbar sind, und die Kraft eines Einzelnen nicht ausreichen würde, bestimmte Aufgaben im selben Umfang zu lösen. Den somit sozialisiertenTrägern einer Kultur gelingt eine weitere Steigerung des Wirkungsgrads ihrer Arbeit durch Organisieren von (b) Arbeitsteilung zwischen ungleichen Spezialisten möglich. Noch mehr Zeit als durch Bildung und Staatlichkeit wird dadurch frei verfügbar, dass arbeitende Menschen die zu erledigende Arbeit nicht nur unter sich selbst aufteilen, sondern in den Kreis der Aufgabenerfüller auch geeignet konstruierte oder wählerisch in der Umwelt gefundene Objekte einschließen. Nach der Vision von Hermann Schmidt (1941) – einem der wegweisenden Pioniere der Kybernetik – erscheint somit die Geschichte der (Technologie und) Technik als Geschichte des Fortschritts (des Ausdenkens und) Verwirklichens der Objektivation von Gegebenheiten, die dem Menschen von Natur aus zur Verfügung stehen, nämlich (a) der zu seinem Körper gehörigen Werkzeuge, (b) der Muskeln, die diese Urwerkzeuge (und später ihre Objektivationen, die eigentlichen Werkzeuge) bewegen, und (c) des Geistes, der die Muskeln (und später Motoren als deren Objektivationen) steuert. Das Objektivieren ist die Grundlage jeder Zivilisation. Durch sie erhält der kultivierte Mensch die dritte Komponente seiner Kulturweisheit: außer gebildet und sozialisiert ist er (ebenfalls kulturspezifisch:) zivilisiert. Dieses Zivilisiertsein gipfelt in der Selbsterkenntnis. Denn in der zivilisierten Welt begegnet der Mensch zwischen den wahrgenommenen und bearbeiteten Gegenständen ständig den bewusst geschaffenen, immer feineren und immer weiter vervollständigten Rekonstruktionen seiner selbst. Die freie Zeit, über welche die Träger einer Kultur verfügen, wächst desto mehr, je wirksamer die für das Zusammenwirken beim Bilden, Organisieren und Objektivieren nötige Kommunikation ist, d.h. je weniger Zeit diese selbst verbraucht und je größer ihr Erfolg ist. Das rechtfertigt den schon erwähnten, 1989 bei einem Akademischen Forum der AIS behandelten Leitsatz: Fortschritte der Kommunikation sind wichtiger als Kommunikation von Fortschritten |
|
III. Krom per plibonigoj rilate sanecon kaj nutradon pro individua prasaĝeco kaj kolektiva kultursaĝeco, kaj krom per kreskanta efikeco de la laboro pro pli altnivela klereco, socialigiteco kaj civiliziteco (unuvorte: kultiviteco) la homoj ekalkutimiĝis antaŭ ne longa tempo al principe tuthomara eblo malkreskigi siajn denaturan tempomalriĉecon. Reduktiĝadas la detruaj kaj reciproke mortigaj militoj interŝtataj kaj civitanaj. Tio kondukas al kreskanta vivekspekto kaj malpliigas krome la tempoperdon pro militservo kaj riparlaboroj. Oni do rajtas konstati malfruan kaj malrapidan kreskon de tria ŝtupo de saĝeco. Oni inklinus nomi ĝin "humaneco". Sed ĝi ne komencas per amo al la proksimuloj sed, pli modeste, per modeligo de la bataloj kontraŭ ili. Tamen: Anstataŭ klopodi realigi siajn proprajn dezirojn per mortbato de la konkurantoj, oni modeligas la batojn per voĉdonado (kaj al ĝi orientitaj juĝejaj proceduroj) laŭ pli aŭ malpli taŭga demokratimodelo. Uzante ĝin oni supozas, ke en la reala batalo tiu venkontus, kiu akiras la plejmulton en la batalmodeliga voĉdonado. La plejmulto dependas evidente ankaŭ de la aplikataj demokratiaj reguloj, same kiel teoriaj prognozoj dependas ankaŭ de la uzita modelo. Tie kiel tie ĉi oni povas en la kazo de dubo reiri al la pli danĝera, pli temporaba aŭ alie pli multekosta realo por ekscii, kiel indas plibonigi la modelon. |
III. Außer durch Verbesserungen in ihrer Gesundheit und Ernährung als Folge individueller Urweisheit und kollektiver Kulturweisheit, und außer durch wachsende Wirksamkeit der Arbeit aufgrund höhere Bildung, Sozialisation und Zivilisation (mit einem Wort: Kultiviertheit), begannen die Menschen vor nicht langer Zeit sich auch an eine grundsätzlich menschheitsumgreifende Möglichkeit der Verringerung ihrer natürlichen Zeitarmut zu gewöhnen. Ständig schrumpfen die zerstörerischen und wechselseitig mörderischen Kriege und Bürgerkriege. Das führt zu längerer Lebenserwartung und verringert außerdem den Zeitverlust, den Militärdienst und Wiederaufbauarbeit verursachen. Man darf also ein spätes und langsames Wachstum einer dritten Stufe von Weisheit feststellen. Man könnte geneigt sein, sie "Menschlichkeit" zu nennen. Aber sie beginnt nicht mit der Liebe zum Nächsten, sondern, bescheidener, mit der Modellierung der ihm zuzufügenden Schläge. Immerhin: Statt sich anzustrengen, seine eigenen Wünsche durch Totschlag der Konkurrenten zu verwirklichen, modelliert man die Schläge durch Stimmabgabe (und daran orientierte Gerichtsverfahren) nach einem mehr oder weniger geeigneten Demokratiemodell. Dabei unterstellt man, in der wirklichen Schlacht würde derjenige siegen, der die Mehrheit bei der die Schlacht modellierenden Stimmabgabe erreicht. Diese Mehrheit hängt ersichtlich auch von den angewandten demokratischen Spielregeln ab, wie theoretische Voraussagen auch vom verwendeten Modell abhängen. Hier wie dort kann man im Zweifelsfall zur gefährlicheren, zeitraubenderen oder sonst teureren Wirklichkeit zurückkehren, um zu erkennen, wie es sich lohnt, das Modell zu verbessern. |
|
Utilaj politikistoj serĉas, kiel sociteknologoj, konfliktreduktigajn modelojn, klopodas, kiel sociteknikistoj, ilin enkonduki, kaj strebas – same kiel ĉiuj bonaj teknikistoj alibranĉaj –, tiom, kiom iel eblas, en ĉi tiu rolo sin superfluigi. Ne ĉiu politikisto strebas, kiel al sia plej alta celo, al la konservado de sia potenco – la nobelpremiito pri paco Michael Gorbaĉov (dumviva AISano) estas imitmodela kontraŭekzemplo. La kreskanta nombro de tiusence bonaj politikistoj, la kreskanta maturiĝo de la civitanoj al mem-regado, kaj la pliperfektigado kaj plidisvastigado de komunikiloj, kiuj teknike ebligas rektan demokration, indikas progreson en la demokratiigo komunuma, regiona, ŝtata, mondregiona kaj mondvasta. La homaro proksimiĝas al la idealo de emancipiĝinta propraaŭtoritateco. |
Nützliche Politiker suchen als Gesellschaftstechnologen Modelle zur Verringerung der Zahl der Konflikte, bemühen sich als Gesellschaftstechniker, sie einzuführen, und streben – wie jeder gute Techniker anderer Branchen – danach, sich soweit wie irgend möglich in dieser Rolle überflüssig zu machen. Nicht jeder Politiker strebt als Höchstziel die Erhaltung seiner Macht an – der Friedensnobelpreisträger Michael Gorbatschow (AIS-Angehöriger auf Lebenszeit) ist ein vorbildliches Gegenbeispiel. Die wachsende Zahl der in diesem Sinne guten Politiker, die wachsende Reife der Bürger zur Selbst-Beherrschung und die fortwährende Verbesserung und Verbreitung von Kommunikationsmitteln, die eine direkte Demokratie technisch ermöglichen, belegen einen Fortschritt in der Demokratisierung auf kommunaler, regionaler, staatlicher, weltregionaler und weltweiter Ebene. Die Menschheit nähert sich dem Ideal der mündigen Eigenmächtigkeit. |
|
Tien la demokratiiĝo estas nur la unua paŝo sur la tria ŝtupo de saĝeco. Kelkaj pioniroj jam ekiris la duan paŝon, kiu kompletigas la individuan prasaĝecon kaj la kolektivan kultursaĝecon al homarinkluda mondsaĝeco: Temas pri la paŝo al mondvasta frateco. Kiu emancipiĝis, demokratizite, de aŭtoritat-fidemo kaj, homarame, de propra despotemo (do potenciale ĉiu) rajtas senhezite diri: "L'état, c'est moi." (Ĉiu sana ĉelo de la korpo de homo estas esence mem ĉi tiu homo.) La malfermita morala-intelekta elito strebas al ĉi tiu mondsaĝeco. – |
Dorthin ist die Demokratisierung nur der erste Schritt auf dieser dritten Stufe der Weisheit. Manche Bahnbrecher begannen schon den zweiten Schritt zu gehen, der die individuelle Urweisheit und die kollektive Kulturweisheit zur menschheitsumgreifenden Weltweisheit vervollständigt: Gemeint ist der Schritt zur weltweiten Brüderlichkeit. Wer sich in demokratischer Gesinnung von Autoritätsgläubigkeit sowie als Menschheitsfreund von eigener Herrschsucht löste (also potentiell jeder) darf sagen: "L'état, c'est moi." (Jede gesunde Körperzelle eines Menschen ist im wesentlichen selbst dieser Mensch.) Die offene moralisch-intellektuelle Elite strebt diese Weltweisheit an. – |
|
Nek la diversaj popoloj nek la diversaj grupiĝoj kaj individuoj de la sama popolo progresas egalpaŝe antaŭen kaj supren sur tiuj ŝtupoj de la saĝeco. Des pli probablas la supozo, ke la ĝis nun ne kontesteble spertita progreso pludaŭros. Ankaŭ en la nova jarcento (kaj en la sekvontaj) la libere disponebla tempo kreskados – unuavice pro la kreskanta enobjektigado de mensa laboro. Ĉi tio necesigas pluan specialiĝon kaj pli kompleksan labororganizadon, sekve pluajn progresojn ankaŭ rilate la puran komunikadon (ne lastavice per reviziado kaj instruado) de fakkonoj. La libere disponebla tempo ebligos plirapidiĝantajn progresojn sur la ŝtupo de mondsaĝeco, ĉar necesajn decidojn faros pli kaj pli malcentre kaj rekte la emancipiĝinta civitano, solvante konfliktojn pace. Li tial devas esti pli altgrade civilizita, socialigita kaj unuavice informita. Ĉi tio bezonigas – kaj la kreskanta temporiĉeco ebligas – kreskantan inklinon ankaŭ al sciindaĵoj ne unuavice utilaj al la pliriĉiĝo tempa kaj materia. – |
Weder die verschiedenen Völker noch die verschiedenen Gruppierungen und Individuen desselben Volkes schreiten im Gleichschritt auf diesen Stufen der Weisheit voran und hinauf. Desto wahrscheinlicher ist die Annahme, dass der zweifelsfrei zu bemerkende, bisherige Fortschritt und Aufstieg andauert. Auch im neuen Jahrhundert (und den folgenden) wird die frei verfügbare Zeit weiter ansteigen – vor allem durch zunehmendes Objektivieren geistiger Arbeit. Dieses erfordert weitere Spezialisierung und komplexere Arbeitsorganisation und damit weitere Fortschritte auch bei der reinen Kommunikation (nicht zuletzt bei Revision und Lehre) von Fachwissen. Die frei verfügbare Zeit ermöglicht künftig rascher werdende Fortschritte auf der Stufe der Weltweisheit, insofern erforderliche Entscheidungen zunehmend dezentral und direkt vom mündigen Bürger getroffen, und dadurch Konflikte friedlich behoben werden. Er muss dazu in erhöhtem Maße zivilisiert, sozialisiert und vor allem informiert sein. Dies erfordert – und der wachsende Zeitreichtum ermöglicht – eine stärker werdende Zuwendung auch zu Bildungsinhalten, die nicht vorrangig der weiteren Steigerung des zeitlichen und materiellen Reichtums nützen.– |
|
IV. Konekse kun la priporolita, daŭranta unua socia evoluo, la malkreskado de tempa povreco, la nacia universitato staras antaŭ la decido (kaj ankaŭ la Akademion tuŝas la demando), ĉu ĝi laŭeble efike, do tempoŝpare, peru scion al la studentaro, por plue akceleri la liberiĝon de tempa limigiteco, aŭ ĉu ĝi ofertu akademian liberecon. Ankaŭ ĉi tiu dua alternativo estas ja pravigebla. Oni povas esti kontenta pri la jam akirita amplekso de libere disponebla tempo, aŭ oni povas konsideri, ke por la plua progreso necesas eduki, per alkutimigo al memrespondeca propraaŭtoritateco, kreivajn sciencistojn – algoritma pensado ja fariĝis enobjektigebla je la lasta paŝo de la dua saĝecŝtupo. |
IV. Im Zusammenhang mit der erörterten, anhaltenden ersten gesellschaftlichen Entwicklung, der abnehmenden Zeitarmut, steht die nationale Universität vor der Entscheidung (und auch die Akademie wird von dieser Frage berührt), ob sie möglichst wirksam, also zeitsparend, den Studenten Wissen vermitteln soll, um die Befreiung von zeitlichem Eingeschränktsein weiter zu beschleunigen, oder ob sie akademische Freiheit bieten soll. Auch diese zweite Alternative kann gerechtfertigt werden. Man kann mit dem schon erreichten Umfang frei verfügbarer Zeit zufrieden sein, oder man kann bedenken, dass es für den weiteren Fortschritt notwendig ist, durch Gewöhnung an selbstverantwortliche Eigenmächtigkeit schöpferische Wissenschaftler zu erziehen – algorithmisches Denken wurde ja beim letzten Schritt der zweiten Weisheitsstufe objektivierbar. |
|
3. Überwindung räumlichen und materiellen Eingeschränktseins |
||
Kaze de la dua precipa evolutendenco de la socia medio de la Akademio, do kaze de la malkreso de netempa legitimeco, la spertata limo de tio, pri kio homo libere disponas, estas kaŭzata malpli de la propra ekzistbezono ol de pretendoj de aliaj homoj, kiuj reduktas la propran disponliberecon. Tio, pri kio du homoj ne ĉiam senkonflikte disponas samtempe, estas posedaĵo de tiu, kiu sukcesas uzadi ĝin konforme al siaj deziroj, tiel malebligante la realigon de kontraŭa deziro de la aliulo. Tiusencaj posedaĵoj estas (1) ĉiu teritorio, sed (2) ankaŭ ĉio, kio povas tie troviĝi sen troviĝi samtempe aliloke, do ĉio, kio estas materieca, pli ĝenerale: substanceca. Ĉiu posedaĵo estas varo tute fordonebla aŭ disdividebla kontraŭ alia varo aŭ alitipa rekompenso. Nuntempe oni provas, inkludi eĉ (3) la informecan mondon en la mondon de varoj, parolante pri "softvaro" kaj koncernaj posedlimoj. |
Bei der zweiten hauptsächlichen Entwicklungstendenz der gesellschaftlichen Umwelt der Akademie, bei der Abnahme nichtzeitlichen Eingeschränktseins, wird die fühlbare Grenze dessen, worüber ein Mensch frei verfügt, weniger durch das eigene Daseinsbedürfnis als durch die Ansprüche anderer Menschen verursacht, welche die eigene Verfügungsfreiheit verringern. Das, worüber zwei Menschen nicht immer konfliktfrei gleichzeitig verfügen können, ist Besitztum dessen, dem es gelingt, es nach seinen Wünschen zu benutzen, und damit die Verwirklichung gegenteiliger Wünsche des Anderen zu vereiteln. Solche Besitztümer sind (1) jeder Landebesitz, aber (2) auch alles, was sich dort befinden kann ohne sich zugleich anderswo zu befinden, also alles, was materiell, allgemeiner: substanzhaft ist. Jedes Besitztum ist Ware, die im Tausch gegen eine andere Ware oder sonstige Gegenleistung ganz abgegeben oder geteilt werden kann. Gegenwärtig wird versucht, sogar (3) die informationelle Welt in die Welt der Waren einzuschließen, indem über "Soft-Ware" und diesbezügliche Besitzgrenzen gesprochen wird. |
|
La limoj inter teritorioj posedataj de individuoj paliĝas pli kaj pli pro la reduktita disponeblo, kiun kaŭzas la kreskanta dependeco de la socio. Paliĝas ankaŭ la ŝtataj limoj – ili estas malpli kaj malpli respektataj kaj gravaj. La kreskanta fluo translima ne nur de homoj kaj veraj (t. e. substancecaj) varoj, sed ankaŭ kaj precipe de informo, do la komunikado trans geografiaj limoj, fariĝas pli kaj pli ofta, efika kaj (ankaŭ ekonomie) grava, sen esti kontrolenda, sen esti facile kontrolebla kaj sen esti entute kontrolinda. Pli ol la modernaj trafikiloj paligas la ŝtatajn limojn la modernaj komunikiloj. Ili kondukas al signaltutmondiĝo, kiu transiras la potencon de la politikista klaso de ajna ŝtato. Rapide ŝrumpas la spaca limigiteco de la homaro, kiun kaŭzis la ŝtataj limoj starigitaj kaj konservataj de politikistoj. |
Die Grenzen zwischen Landbesitztümern von Individuen verblassen mehr und mehr wegen der begrenzten Verfügbarkeit, die durch die wachsende Abhängigkeit von der Gesellschaft verursacht wird. Auch die staatlichen Grenzen verblassen – sie verlieren immer mehr an Beachtung und Wichtigkeit. Der wachsende grenzüberschreitende Strom nicht nur von Menschen und echten (d.h. substanziellen) Waren sondern auch und vor allem von Information, also geographische Grenzen überschreitende Kommunikation, wird immer häufiger, wirksamer und (auch wirtschaftlich) wichtiger, ohne dass es nötig, leicht möglich oder überhaupt wünschenswert wäre, dies zu kontrollieren. Mehr als die modernen Verkehrsmittel lassen daher die modernen Kommunikationsmittel die Staatsgrenzen verblassen. Sie führen zu einer Signalglobalisierung, welche die Macht der politischen Klasse eines jeden Staats übersteigt. Das räumliche Begrenztsein des Menschen politisch gezogene und aufrechterhaltene Staatsgrenzen schrumpft rasch. |
|
La civilizacio ŝrumpigas ankaŭ la limigitecon de la materiaj varoj disponeblaj kaj akireblaj. Kreskadas la materia riĉeco de la civitanoj. Pli kaj pli ili povas propraaŭtoritate sekvi siajn interesojn, sendepende de tio, kion la reganta politikista klaso opinias dezirinda, do subvenciinda. |
Die Zivilisation lässt auch die Begrenztheit der verfügbaren und erwerbbaren materiellen Waren zusammenschrumpfen. Der materielle Reichtum der Bürger wächst ständig. Sie können mehr und mehr eigenmächtig ihren Interessen folgen, unabhängig davon, was die herrschende politische Klasse für wünschenswert, also für förderungswürdig hält. |
|
Sed ekzistas klopodoj, starigi novajn limojn, kiuj reduktus la legitiman decidkampon de la memrespondeca, klera civitano kaj havigus pli da potenco al la ŝtato. En la povoj leĝdona, ekzekutiva kaj jurisdikcia oni cerbumas pri efika ŝtata kontrolado de "informecaj posdedaĵoj". La ideo, ke tiaj ekzistas, baziĝas sur la falsa analogio inter – unuflanke – la konserviĝanta substanco disdividebla sur la merkato, kaj – aliflanke – la nekonserviĝanta informo per komunikado komunigebla kiel komuna kulturaĵo. Valora informo estas nomebla eble softo sed nur erarige softvaro, ĉar al ĝi mankas la karakterizilo de posedaĵo: Tian oni ne povas fordoni kaj samtempe konservi. Kulturaĵoj male ne estas surmerkatigeblaj. Okaze de la Akademia Forumo pri "Moralo pri Komunikado" dum SUS 6 tiu vidpunkto estis vortigata per la slogano "La kopirajto estas superstiĉa kontraŭkultureco." La aŭtoro de kurso, okazanta en ILo kontribuis per ĝi al la internacilingva kulturo, ne al fikcia merkato de "softvaroj". Se li kredas vendi la kurson forme de libro aŭ videobendo aŭ porkomputila diskedo, li fakte nur vendas la materian signalportanton: la al libro binditan paperon, la enkasedigitan bendon, la materialon de la diskedo. Li vendas absolute nenion, se li permesas al siaj studentoj, fari al si kopiojn, ĉar per tio li (alie ol produktinto de libroŝranko) ne perdas sian verkon. Li disponigas softon, ne varon. – La kutima penseraro deiras de la nekontestebla fakto, ke la verkisto de libro ja same kiel la ĉarpentisto produktinta libroŝrankon laboris, produktante ion, kio laŭ lia espero estos por aliaj tiom utila, ke ili pretas pagi; li mem ĉiukaze bezonis labortempon. Sed ankaŭ tempo ne estas posedaĵo, kiu estus vendebla aŭ aĉetebla kiel varo. La saman ŝrankon nur unu sciencisto povas plenigi per siaj libroj, sed dum la sama horo multaj sciencistoj povas certan libron legi – aŭ skribi po unu paĝon de diversaj propraj libroj. Verkante kurson oni ne produktas "softvaron" sed investas tempon por havigi servon. Pro sia tempoinvesto oni rajtas marĉandi kun la utiligonto pri honorario por la utila servo kaj insisti pri la respekto de la nevendebla intelekta propraĵo (do pri evito de plagiatoj). Sed la softvarmanio malaperados dum la historio de la plusaĝiĝanta homaro same kiel pli frue la sorĉistinmanio, kiu ankaŭ havis nur juran bazon. – |
Es gibt aber Bemühungen, neue Grenzen zu errichten, welche den gerechtfertigten Entscheidungsspielraum des selbstverantwortlichen, gebildeten Bürgers einschränken und dem Staat mehr Macht geben würden. Bei Legislative, Exekutive und Jurisdiktion wird über eine wirksame staatliche Kontrolle von "informationellen Besitztümern" gegrübelt. Die Idee, es gäbe solche, beruht auf der falschen Analogie zwischen – einerseits – der erhalten bleibenden, auf dem Markt verteilbaren Substanz, und – andererseits – der nicht erhalten bleibenden, durch Kommunikation als gemeinsames Kulturgut mitteilbaren Informtion. Wertvolle Information kann vielleicht Soft aber nur irreführend Software genannt werden, denn es fehlt ihr das Merkmal des Besitztums: Ein solches kann man nicht weggeben und gleichzeitig behalten. Kulturgüter dagegen sind nicht vermarktbar. Auf dem Akademischen Forum über "Kommunikationsmoral" wurde bei SUS 6 dieser Gesichtspunkt in den Leitsatz gefasst: "Das Copyright ist abergläubische Kulturfeindlichkeit." Der Verfasser eines in ILo stattfindenden Kurses trug mit ihm zur internationalsprachigen Kultur bei, nicht zum fiktiven "Software"-Markt. Wenn er glaubt, den Kurs in Buchform oder auf Videoband oder auf einer Rechnerdiskette zu verkaufen, verkauft er in Wirklichkeit nur den materiellen Zeichenträger: das zum Buch gebundene Papier, das in eine Kassette eingefügte Band, das Material der Diskette. Er verkauft überhaupt nichts, wenn er seinen Studenten erlaubt, sich eine Kopie zu erstellen, denn damit verliert er (anders als der Hersteller eines Bücherschranks) sein Werk nicht. Er stellt Soft zur Verfügung, keine Ware. – Der übliche Denkfehler geht von der unbestreitbaren Tatsache aus, dass der Verfasser eines Buches ja ebenso wie der Schreiner eines Bücherschranks arbeitete, also etwas erzeugte, was nach seiner Hoffnung für andere so nützlich sein werde, dass sie bereit sein würden, dafür zu bezahlen; er selbst jedenfalls benötigte Arbeitszeit. Jedoch ist auch Zeit ist kein Besitztum, das wie eine Ware verkauft oder gekauft werden könnte. Denselben Schrank kann nur ein Wissenschaftler mit seinen Büchern füllen, aber während derselben Stunde können viele Wissenschaftler ein bestimmtes Buch lesen – oder je eine Seite verschiedener eigener Bücher schreiben. Beim Erstellen eines Kurses erzeugt man keine "Software" sondern investiert Zeit für das Erbringen einer Dienstleistung. Wegen seiner Zeitinvestition darf man mit dem späteren Nutzer über ein Honorar für den nützlichen Dienst feilschen und auf die Achtung des unverkäuflichen geistigen Eigentums durch ehrendes Zitieren (also das Unterlassen von Plagiaten) bestehen. Aber der Softwarewahn wird im Laufe der Geschichte des weiser werdenden Menschen nach und nach ebenso verschwinden wie schon vor ihm der Hexenwahn, der ebenfalls nur juristisch fundiert war. – |
|
Evidente la ankoraŭ daŭranta softa revolucio en la informeca mondo kaj la ebla ĉiameco kaj ĉieeco de la sama informo starigas al la nacia universitato duan, estontecdecidan demandon (kaj ankaŭ ĝi tuŝas ankaŭ la Akademion). Ĉu la universitato plue postulu la ĉeeston de la studentoj en kursoj persone realigataj de ĉeestanta docento en salono de la universitato? Aŭ ĉu la docento, eluzante la esencan trajton de informo kaj la nuntempan staton de informteknologio, prizorgu bone preparitan enobjektigon de sia kurso (inkluzive ekzamenon) kaj disponigu ĝin principe por ĉiam kaj ĉie per la interreto? Se la nacia universitato decidas iri ĉi tiun modernan vojon, tiam ĝi principe virtualiĝas. Ĝi fariĝas kibernuniversitato ĉiea, sen evidenta jura sidejo sur difinita ŝtata teritorio. Do principe ĝi ne plu estus submetita sub dekretoj de ajna ŝtato. Sed: Kiu ŝtato pagos tiukaze la docentojn kaj agnoskos la ekzamenojn? |
Offensichtlich wird die nationale Universität durch die noch andauernde softe Revolution in der Informationswelt und die mögliche Ewigkeit und Allgegenwart derselben Information vor eine über ihre Zukunft entscheidende Frage gestellt (die wiederum auch die Akademie berührt). Soll die Akademie weiterhin die Anwesenheit der Studierenden in Kursen fordern, die ein anwesender Dozent in einem Raum der Universität persönlich durchführt? Oder soll der Dozent unter Nutzung des Wesensmerkmals der Information und des heutigen Stands der Informationstechnologie für eine gut vorbereitete Objektivierung seines Kurses (einschließlich Prüfung) sorgen und ihn so grundsätzlich für immer und überall durch das Internetz zur Verfügung stellen? Wenn die nationale Universität sich entscheidet, diesen modernen Weg zu gehen, wird sie im Grundsatz virtuell. Sie wird zu einer allgegenwärtigen Kybernuniversität, ohne offensichtlichen juristischen Sitz in einem umrissenen Staatsgebiet. Sie wäre also grundsätzlich nicht mehr Erlassen irgend eines Staates unterworfen. Aber: Welcher Staat zahlt dann die Dozenten und anerkennt die Prüfungen? |
|
4. Malkresko de plureca ordo |
4. Verfall von Vielfalt und Ordnung |
|
Ambaŭ jam pritraktitaj evolutencencoj estas senkonteste progresoj de la kultura kaj morala ascendo de la homaro. Male la ankoraŭ trapensenda tria estas nivelperdigo. Ĝi ne estas nehaltigebla, se oni ekkonas, ke en la mito pri la Babelturo ne temas pri malbeno sed pri la plej granda beno por la kultura ascendo kaj la mensa liberiĝo de la homaro. |
Beide schon betrachtete Entwicklungstendenzen sind unstrittig Fortschritte im kulturellen und moralischen Aufstieg der Menschheit. Die noch zu durchdenkende dritte dagegen ist ein Abstieg. Er ist nicht unaufhaltsam, falls erkannt wird, dass der Mythos vom Babelturm keinen Fluch anspricht, sondern den größten Segen für den kulturellen Aufstieg und die geistige Befreiung der Menschheit. |
|
La kreskanta homa movebleco pro plibonigado de trafikiloj kaj komunikiloj, individua pliriĉiĝado, pliiĝo de libere disponebla tempo kaj paliĝo de la ĉirkaŭŝtataj limoj kondukas al multobliĝo de la lingvaj kontaktoj inter la nacioj kaj al paliĝo de la geografiaj lingvolimoj. Kreskos plurlingvaj regionoj same kiel plurlingvaj sekcioj de entreprenoj kaj aliaj sociaj institucioj diverslokaj. En plurlingvaj regionoj kaj institucioj senĉese malfortiĝadas la plej malforta lingvo, se ĝi ne estas internacinivele sufiĉe forta por (minimume) kompensi ĉi tiun tendencon. Pioniroj de ĉi tiu detruo de la ĝis nun internacie ordigita kultura plureco estas evidente la amaskomunikiloj, la turismo kaj la komerco. Malpli okulfrape sed obstine ankaŭ la institucioj de esplorado kaj klerigado mondvaste efikas favore al la ekskluziva uzado de la Angla. |
Die zunehmende Beweglichkeit des Menschen aufgrund ständig verbesserter Verkehrs- und Kommunikationsmittel, wachsenden individuellen Reichtums, steigender Freizeit und verblassender Staatsgrenzen führt zu einer Vervielfältigung der Sprachkontakte zwischen den Nationen und einem Verblassen der geographischen Sprachgrenzen. Wachsen werden mehrsprachige Regionen ebenso wie mehrsprachige Abteilungen von Unternehmen und anderen überörtlichen gesellschaftliche Einrichtungen. In mehrsprachigen Regionen und Institutionen wird die schwächste Sprache unaufhörlich schwächer, wenn sie nicht auf internationaler Ebene genügend stark ist, um diese Tendenz (mindestens) auszugleichen. Vorkämpfer dieser Zerstörung der bisher international geordneten Kulturvielfalt sind offensichtlich die Massenmedien, der Tourismus und der Handel. Weniger auffällig aber beharrlich wirken auch die Forschungs- und Bildungseinrichtungen weltweit auf den ausschließlichen Gebrauch von Englisch hin. |
|
Pro tio, ke scienco estas esence internacia, deziratas la komuna kono de unu lingvo. Ĉar tiun rolon jam altgrade ludas la Angla, ĝi preskaŭ neeviteble ludos ĝin en proksima estonteco centprocente. Se esplorrezultoj estas publicitaj jam plejgrandparte kaj baldaŭ ekskluzive en la Angla, stagnas aŭtomate la pluevoluo de la aliaj naciaj faklingvoj. Sekve ili malpli kaj malpli taŭgas por universitatnivela instruado, kiu jam nun ankaŭ ekster la angla lingvoregiono okazas pli kaj pli ofte en la Angla, precipe en la regionoj de malfortaj lingvoj. Universitatnivelaj studlibroj en aliaj lingvoj malaperadas, en la interreto ili apenaŭ aperas. La uzado de lingvoj aliaj ol la Angla por universitataj celoj estos post nelonge rara lukso, komparebla kun la hodiaŭa uzado de la Latina por universitataj dokumentoj aŭ ceremonioj. La evoluo nepre kontaĝas la lernejojn, ĉar (1) ili devas havigi al la estontaj studentoj la necesan konon de la Angla, kaj (2) la junaj fakinstruistoj venantaj de la universitato ne disponos pri sufiĉa kono de la (mortanta) nacia faklingvo, por instrui sian fakon nacilingve. Post kelkaj pluaj paŝoj samnecese sekvontaj ĉiuj naciaj lingvoj kun la ununura escepto de la Angla estos komplete malaperintaj en la tuta (ne nur scienca) mondo aŭ degenerintaj al nuraj dialektoj de malkleruloj. En San Marino estis dum SUS 12 reliefigata la kompleta evolumekanismo dum la Akademia Forumo kaj 1994 dulingve publikigata kiel kromvolumo de acta sanmarinensia. |
Weil Wissenschaft ihrem Wesen nach international ist, ist die gemeinsame Kenntnis von einer Sprache erwünscht. Weil diese Rolle schon zu einem hohen Grad Englisch spielt, wird sie sie fast unausweichlich in naher Zukunft hundertprozentig spielen. Wenn Forschungsergebnisse schon größtenteils und bald ausschließlich in Englisch veröffentlicht werden, kommt automatisch die Weiterentwicklung der anderen nationalen Fachsprachen zum Stillstand. Folglich werden sie immer weniger geeignet für die universitäre Lehre, die schon jetzt auch außerhalb des englischen Sprachraums immer häufiger in Englisch erfolgt, vor allem im Bereich schwacher Sprachen. Universitätslehrbücher in anderen Sprachen verschwinden mehr und mehr, im Internetz tauchen sie kaum auf. Der Gebrauch von anderen Sprachen als Englisch für universitäre Zwecke wird binnen kurzem ein seltener Luxus sein, vergleichbar mit dem heutigen Gebrauch von Latein für universitäre Dokumente oder Zeremonien. Die Entwicklung wird zwangsläufig auch die Schulen anstecken, denn (1) müssen sie den künftigen Studierenden die nötigen Englischkenntnis vermitteln, und (2) werden die von der Universität kommenden jungen Fachlehrer nicht über ausreichende Kenntnis der (sterbenden) nationalen Fachsprache verfügen, um ihr Fach nationalsprachig unterrichten zu können. Nach einigen ebenso zwangsläufig folgenden weiteren Schritten werden alle Nationalsprachen mit der einzigen Ausnahme von Englisch in der ganzen (nicht nur wissenschaftlichen) Welt völlig verschwunden oder zu bloßen Dialekten Ungebildeter verkommen sein. Während SUS 12 wurde in San Marino der Entwicklungsmechanismus lückenlos beim Akademischen Forum herausgearbeitet und 1994 als Beiband der acta sanmarinensia zweisprachig veröffentlicht. |
|
Ĉu estus preferinda alia komunikadordo? Ĉu ĝi estus per malgranda klopodo atingebla kaj stabiligebla? |
Wäre eine andere Kommunikationsordnung vorzuziehen? Wäre sie mit geringer Anstrengung erreichbar und stabilisierbar? |
|
Konsiderante la baldaŭan tutmondiĝon de la Angla kiel ununura lingvo de la tuta homaro neniu de la tradiciaj esperantistaj argumentoj por la uzado de ILo (aŭ de alia planlingvo) plue konvinkos. La deziron, havi komunan interkompreniĝlingvon por la tuta homaro, plenumos la Angla. Ankaŭ la deziro, ke tiu interkompreniĝlingvo estu neŝtrala anstataŭ privilegii iun lingvoregionon kompare al aliaj, estos plenumata per la Angla, ĉar restos nur unu lingvoregiono. La multe pli granda lernfacileco de ILo kiel fremdlingvo kompare kun la Angla ne plu gravos, ĉar ĉiuj regos la Anglan kiel gepatran lingvon. Finfine la uzado de ILo ne plu povus protekti la pluekziston de naciaj lingvoj, ekde kiam krom la Angla neniu de ili plu ekzistos. |
Angesichts der bald bevorstehenden Globalisierung von Englisch zur einzigen Sprache der ganzen Menschheit überzeugt keines der herkömmlichen esperantistischen Argumente für den Gebrauch von ILo oder einer anderen Plansprache). Den Wunsch, eine gemeinsame Verständigungssprache für die ganze Menschheit zu haben, wird Englisch befriedigen. Auch der Wunsch, diese Verständigungssprache solle neutral sein, statt irgendeinen Sprachbereich gegenüber anderen zu privilegieren, wird durch Englisch erfüllt sein, denn es wird nur ein Sprachbereich übrigbleiben. Die viel größere Lernleichtigkeit von ILo als Fremsprache im Vergleich mit Englisch wird nicht mehr wichtig sein, denn alle werden Englisch als Elternsprache beherrschen. Schließlich könnte der Gebrauch von ILo das Weiterbestehen der Nationalsprachen nicht mehr schützen, sobald außer Englisch keine von ihnen mehr existiert. |
|
Ankaŭ la argumento aldonita fare de la klerigkibernetiko, ke la lernado de ILo bezonas malpli da tempo ol ĝi ŝparigas pro transfero dum la lernado de la Angla aŭ de alia nacia fremdlingvo, ne plu efikas, kiam ne plu ekzistas aliaj nacilingvoj, kaj la Angla por neniu plu estas fremda. |
Auch das von der Bildungskybernetik hinzugefügte Argument, das Lernen von ILo benötige weniger Zeit als es durch Transfer beim Lernen von Englisch oder anderen nationalen Fremdsprachen einsparen helfe, wirkt nicht mehr, sobald es keine anderen Nationalsprachen mehr gibt, und Englisch für niemdanden mehr Fremdsprache ist. |
|
Sed du novaj argumentoj pravigas la lingvopolitikon de AIS. |
Jedoch rechtfertigen zwei neue Argumente die Sprachpolitik der AIS. |
|
Unue: La kognitiva dulingveco ebligas pro la kialoj skizitaj en la ĉapitro 3 de parto 4 pliprecizigon de la pensado. Kondiĉo estas la proksimume sambona regado de la dua lingvo. Tio nur eblas, se ĉi tiu estas aŭ facile lernebla, do planlingvo, aŭ (kio nur en esceptaj kazoj estas realigebla) jam kune kun la unua lingvo lernata. Stabila, per eta peno atingebla lingvo-situacio de la mondo povas do esti la uzado de la Angla kiel komuna nacilingvo de la tuthomara nacio kaj la lernado de ILo kiel fremdlingvo fare de almenaŭ ĉiuj kleruloj. |
Erstens: Die kognitive Zweisprachigkeit ermöglicht aus den in Kapitel 3 von Teil 4 skizierten Gründen ein genaueres Denken. Bedingung ist die ungefähr gleich gute Beherrschung der zweiten Sprache. Dies ist nur möglich, wenn diese entweder leicht lernbar, also eine Plansprache ist, oder (was nur in Ausnahmefällen verwirklichbar ist) schon zusammen mit der ersten Sprache erlernt wird. Der Gebrauch von Englisch als gemeinsamer Nationalsprache der die ganze Menschheit umspannenden Nation und das Lernen von ILo als Fremdsprache wenigstens durch alle Gebildeten ist also eine mit geringer Anstrengung erreichbare, stabile Sprachsituation der Welt. |
|
Due: La multdimensia pluevoluo de la homoaro estas kaŭzita de la konkuremo ne nur inter individuoj sed ankaŭ inter grupiĝoj, precipe inter la grupiĝoj, kiujn interligas la plej forta ligilo: la specifa komuna lingvo. Ĉi tiuj grupiĝoj estas la nacioj. Por la plua evoluo de la homaro tial necesas, ke krom la anglamerika nacio ekzistu almenaŭ unu plua grupiĝo. Ĝi bezonas propran, ne-anglan lingvon kiel sian identigilon. Tiucele ekzistas nur du ebloj. Aŭ temas pri neangla nacio, eble la ĉina aŭ la rusa; tiam ĝi devas cele stabiligon de ĉi tiu situacio insisti al strikta lingva samrangeco, kion eblas sukcesi sen izoliĝo nur per interkonsentita, multe pli facile lernebla, komuna dua lingvo. Aŭ la nacioj de iu mondregiono (eble Eŝropio, Orientazio aŭ la araba mondo) deziras konservi aŭ reakiri sian lingve kulturan heredaĵon kaj unuiĝas en demokrata dulingveco sub pontolingvo (ekzemple sub ILo) kiel sia komuna, dua identigilo. |
Zweitens: Die vielfältige Weitertentwicklung der Menschheit beruht auf dem Wetteifer nicht nur zwischen Einzelmenschen, sondern auch zwischen Gruppierungen, vor allem zwischen den Gruppierungen, die durch das stärkste Bindemittel zusammengehalten werden: die je gemeinsame Sprache. Diese Gruppierungen sind die Nationen. Für die weitere Entwicklung des Menschheit ist es also wichtig, dass außer der englischen Nation wenigstens eine weitere Gruppierung existiert. Diese bedarf einer eigenen, nicht-englischen Sprache als Identifikationsmittel. Dazu gibt es nur zwei Möglichkeiten. Entweder handelt es sich um eine nichtenglische Nation, vielleicht die chinesische oder russische; dann muss sie zur Stabilisierung dieser Situation auf strikte sprachliche Gleichrangigkeit mit Englisch bestehen, was ohne Isolierung nur durch Einigung auf eine viel leichter lernbare, gemeinsame Zweitsprache durchsetzbar ist. Oder die Nationen einer Weltregion (vielleicht Europien oder Ostasien) wollen ihr sprachlich-kulturelles Erbe wahren oder zurückgewinnen und einigen sich in demokratischer Zweisprachigkeit unter einer Brückensprache (z.B. ILo) als ihrem gemeinsamen, zweiten Identifikationsmittel. |
|
Plue indas do, serĉi kaj apliki strategiojn por stiri al alia stabila lingvosituacio mondvasta ol estus la angla unulingveco. Por kontraŭstari sukcese kontraŭ la kreskanta uzado de la Angla mankas sufiĉaj fortoj. Sed, anstataŭ misuzi la ekzistantajn, malgrandajn fortojn por plue plifortigi la evolutendencon al la angla unulingveco, eblas uzi ilin por jam realigi almenaŭ etskale, kiel imitmodelon, la preferindan lingvosituacion. Ju pli frue ĉi tiu imitmodelo konvikos, kaj ju malpli degenerintaj la tiam ankoraŭ restantaj ne-anglaj nacilingvoj estos, des pli riĉa je lingvoj kaj kulturoj estos ankoraŭ la homaro, kiam la lingvosituacio estos atinginta sian celendan stabilan staton. Tio estas la senco de la "maksimo de la evitenda informeca polucio", unu el la tri komponantoj de la komunikadmoralo, kiu estis diskutata dum la Akademia Forumo de SUS 6. La maksimo esttas vortigita jene: "Kulturprotektado samgravas kiel naturprotektado." – |
Es bleibt also sinnvoll, Strategien zu suchen und anzuwenden, um eine andere stabile weltweite Sprachsituation anzusteuern als es die englische Einsprachigkeit wäre. Um dem wachsenden Gebrauch von Englisch mit Erfolg zu widerstehen, fehlen ausreichend starke Kräfte. Statt aber die vorhandenen, schwachen Kräfte zur weiteren Stärkung der Entwicklungstendenz zur englischen Einsprachigkeit zu missbrauchen, kann mit ihnen wenigstens in kleinem Maßstab, als Vorbildmodell, schon begonnen werden, die vorzuziehende Sprachsituation zu verwirklichen. Je früher dieses Vorbildmodell überzeugen wird, und je weniger die dann noch verbliebenen nichtenglischen Nationalsprachen dann schon verkommen sein werden, desto reicher an Sprachen und Kulturen wird die Menschheit noch sein, wenn die Sprachsituation ihren anzustrebenden, stabilen Zustand erreicht haben wird. Das ist der Sinn der "Maxime von der zu vermeidenden informationellen Umweltverschmutzung", einer der drei Komponenten der Kommunikationsmoral, die beim Akademischen Forum von SUS 6 diskutiert wurde. Die Maxime lautet: "Kulturschutz ist ebenso wichtig wie Naturschutz." – |
|
Kvankam tabuite, la kulturstira potencialo de la nacia universitato kondukas al la kerndemando pri la universitata pluevoluigo (kaj ankaŭ ĉi tiu demando evidente tuŝas la pluevoluigadon ankaŭ de AIS): Ĉu la nacia universitato restu la plej alta institucio de la nacia klerigsistemo, pluflegante la nacian lingvon kiel ankaŭ sciencolingvon, aŭ ĉu ĝi tutmondiĝu, transirante al la Angla? |
Trotz Tabuierung führt das kultursteuernde Potential der nationalen Universität zur Kernfrage über die universitäre Weiterentwicklung (und auch diese Frage berührt offensichtlich die Weiterentwicklung auch der AIS): Soll die nationale Universität die höchste Einrichtung des nationalen Bildungssystems bleiben und die Nationalsprache als auch Wissenschaftssprache weiterpflegen, oder soll sie sich globalisieren, indem sie auf Englisch übergeht? |
|
5. La estonteco celinda |
5. Die erstrebenswerte Zukunft |
|
La estonteco, kiu indas esti celata por AIS, ne estas nur estonteco de ĝia ideo en la mondo de la pensoj, eĉ ne kune kun ties esprimo en la mondo de la signoj, sed unuavice ĝia "fakta" estonteco en la mondo de la efikado. La vivantaj portantoj de la Akademio ne nur plustrebos, ke iliaj bazaj ideoj ne forgesiĝu, sed ankaŭ, ke tiuj ideoj estu pluevoluigataj dum pluaj Akademiaj Forumoj. La akademianoj ne nur provos kontribui al tio, ke ankaŭ eksteruloj parolu kaj skribu pri AIS, sed ili serĉos unuavice progresojn en la mempriskribo – ankaŭ per pluaj sciencolingvoj. Ne lastavice necesas, instigi samcelanojn al aliĝo al ĉi tiu malfermita elito, kaj ene en ĝi pli efike kunlabori, por ebligi pli da efiko en la fakta mondo. |
Die Zukunft, die es wert ist, für die AIS angestrebt zu werden, ist nicht allein eine Zukunft ihrer Idee in der Welt der Gedanken, auch nicht zusammen mit deren Ausdruck in der Welt der Zeichen, sondern vor allem ihre "wirkliche" Zukunft in der Welt des Wirkens. Die lebendigen Träger der Akademie werden nicht nur weiter danach trachten, dass ihre Grundgedanken nicht in Vergessenheit geraten, sondern auch, dass sie auf weiteren Akademischen Foren weiterentwickelt werden. Die Akademieangehörigen werden nicht nur dazu beizutragen suchen, dass auch Außenstehende über die AIS sprechen und schreiben, sondern vor allem Fortschritte in der Selbstbeschreibung suchen auch durch weitere Wissenschaftssprachen. Nicht zuletzt gilt es, Gleichgesinnte zum Anschluss an diese offene Elite zu bewegen und innerhalb dieser wirksamer zusammenzuarbeiten, um in der wirklichen Welt mehr bewirken zu können. |
|
La centro de la kvarsektora akademio tamen estas la scienco – la tri aliaj sektoroj servas al ĝia subteno kaj kompletigo. Alie ol tekniko kaj arto la scienco ne penas efektivigi mondŝanĝon, sed kompreni la efektivan mondon kaj ties eblajn alternativojn. Ĉion ĉi ĝi ne nepre volas tiel kompreni, ke ni povos interveni celorientite, ĝi do ne nepre volas kulmini en teknologio por legitimi sian ekziston per vojpretigado por la tekniko. La scienco penas kompreni eĉ tie, kie la akirebla ekkono reale al neniuo utilas, se do ĝi ne estas utiligebla kiel decidbazo de nia sinteno en la natura aŭ socia medio. |
Im Mittelpunkt der Viersektorenakademie steht aber die Wissenschaft – die drei anderen Sektoren dienen ihrer Unterstützung und Ergänzung. Anders als Technik und Kunst bemüht sich die Wissenschaft nicht um weltveränderndes Wirken sondern um Begreifen der wirklichen Welt und ihrer mĉglichen Alternativen. Das will sie nicht unbedingt so begreifen, dass wir zielorientiert eingreifen können; sie will also nicht unbedingt in Technologie gipfeln um als Wegbereiter der Technik ihre Existenzberechtigung nachzuweisen. Sie sucht auch dort zu begreifen, wo die gewinnbare Erkenntnis in Wirklichkeit nichts nützt, also nicht als Entscheidungsgrundlage unseres Verhaltens in der natürlichen oder gesellschaftlichen Umwelt verwertbar ist. |
|
La alstrebata originvaloro de la scienco estas la vero ne kaŝita malantaŭ ajna antaŭjuĝo kaj ne distingita per ajna utiligado. Tiun veron necesas kompreni laŭeble perfekte per nia imagpovo kaj per nia (unua kaj – por pliprofundigo – laŭeble ankaŭ jam per nia dua) pensadlingvo kvazaŭ kiel per nia dekstra kaj nia maldekstra mano. Tiuj instrumentoj de nia kompreno ne ekprenas la mal-plenon, sed puŝas al limoj, kiujn ni agnoskas kiel limoj inter la vero kaj la malvero. |
Der erstrebte Urwert der Wissenschaft ist die durch kein Vorurteil verstellte und durch keine Nutzanwendung ausgezeichnete Wahrheit. Sie gilt es mit unserer Anschauung und unserer (ersten und – zur Vertiefung – möglichst auch schon zweiten) Denksprache gleichsam wie mit unserer rechten und unserer linken Hand so vollkommen wie möglich zu begreifen. Diese Werkzeuge unseres Begreifens greifen nicht ins Leere sondern stoßen an Grenzen, die wir als Grenzen zwischen Wahrem und Unwahrem anerkennen. |
|
Malvera estas, kio kontraŭas la penseblon, ĉar ĝi kontraŭas sin mem kaj estas tial konsiderenda de la homo kiel "certe falsa". Sed ankaŭ tio estas malvera, kio kontraŭas la sperton, malebligante al ni, kompreni tion, kio estis, aŭ antaŭvidi tion, kio estos. Kio estas komprenenda kiel vera, tion neniu ŝtato kaj neniu industrio povas komandi aŭ (per subteno de "gravaj" esplorkampoj) rekomendi. |
Unwahr ist das Denkwidrige, weil in sich Widersprüchliche und daher vom Menschen als "sicher falsch" Anzusehende. Unwahr ist aber auch das Erfahrungswidrige, das unser Verstehen des Vergangenen oder unser Voraussehen des Künftigen vereitelt. Was als wahr zu begreifen ist, kann kein Staat und keine Industrie befehlen oder (durch Förderung "wichtiger" Forschungsschwerpunkte) empfehlen. |
|
Pura scienco strebas sen antaŭjuĝoj kaj celoj akiri pensadlingve verajn ekkonojn, scienclingve ordigi ilin, kaj per la lingvo de lernanto reprovoki ilin. Ĝia celita efiko estas la komunikado de ekkonoj de homo al homo: de la esploristo al la revizoro, de ĉi tiu al la instruisto, de ĉi tiu al la lernanto. Ĉi tiu tripaŝa informado estas la klerigkontribuo de la scienco al ŝtateco kaj civilizacio – kaj tiel al la saĝeco de la homaro. Nenio alia. |
Reine Wissenschaft ist bestrebt, ohne Vorurteile und ohne Zweckbindung wahre Erkenntnisse denksprachlich zu gewinnen, wissenschaftssprachlich zu ordnen und lernersprachlich neu zu bewirken. Ihre beabsichtigte Wirkung ist die Weitergabe von Erkenntnissen von Mensch zu Mensch: vom Forscher zum Revisor, von ihm zum Lehrer, von diesem zum Lerner. Dieses Informieren in drei Schritten ist der Bildungsbeitrag der Wissenschaft zu Staatlichkeit und Zivilisation – und damit zur Weisheit der Menschheit. Sonst nichts. |
|
Sed en la scienco efikas sciencistoj, do konkretaj, vivantaj homoj – ankaŭ en la akademio. Por esti efikaj ili bezonas sanecon: necesas, ke la organoj de ilia respektiva korpoj, ne lastavice la cerbo kaj la instrumentoj de la perceptado kaj komunikado, povu ebligi sciencan agadon. Tio necesigas ankaŭ satecon: la naturaj bezonoj de la korpo devas esti sufiĉe kontentigataj. Nur tiam la homo estas libera por la saĝeco – sed povas ĝin maksimume tiomgrade atingi, kiom sufiĉas siaj ekkonrimedoj. Kiu plenumas la sanigan aŭ malsanecprotektan flegadon de la korpo? Kiu havigas sufiĉajn satigilojn? Kiu pagas la necesajn sciencajn rimedojn? |
In der Wissenschaft wirken aber Wissenschaftler, also konkrete, lebende Menschen – auch in der Akademie. Für ihr Wirken bedürfen sie der Gesundheit: die Organe ihres jeweiligen Körpers, nicht zuletzt das Gehirn und die Werkzeuge des Wahrnehmens und Mitteilens, müssen wissenschaftliche Tätigkeit ermöglichen können. Dies erfordert auch Sattheit: die natürlichen Bedürfnisse des Körpers müssen hinreichend befriedigt werden. Erst dann ist der Mensch frei zur Weisheit – kann sie aber höchstens soweit erlangen, wie seine Erkenntnismittel ausreichen. Wer leistet die heilende oder krankheitsvermeidende Pflege des Körpers? Wer liefert hinreichend Mittel zur Sättigung? Wer zahlt die erforderlichen wissenschaftlichen Hilfsmittel? |
|
Ekzistas – ankaŭ por la akademio – nur du respondoj: aŭ la sciencisto mem, aŭ la socio, kiu lin subtenas (ĉu rekte, ĉu per la ŝtato kiel la realigita tuta strukturo de laŭtendence suverena socio). La sciencistoj de la akademio ĉirilate ne estas en tute alia situacio ol la enloĝantoj de monaĥejo. Ili povas – kvazaŭ kiel foran celon – evolui al la ordeno de la vitroperlludistoj, kies ŝtatan financitecon Hermann Hesse (1943) nur pasente menciis per la noto, ke la ordeno estis "jam delonge flanke de la edukadofico afable subtenata". Alternative la akademianoj devas kaj povas – kaj tio ests malpli komforta, sed senprokraste realigebla kaj por la sendependeco pli sekura – fariĝi bonaj homoj de Secuan, do ludantoj de du roloj, de kiuj la rolo de la bona homo, laŭ Bert Brecht (1940), estas nur tiom ludebla, kiom la rolo de la utilecorientita kuzo estis sukcese ludata. Tio eblas, kiel jam vidite, pli kaj pli bone. |
Es gibt – auch für die Akademie – nur zwei Antworten: entweder der Wissenschaftler selbst, oder die ihn fördernde Gesellschaft (direkt oder durch den Staat als der verwirklichten Gesamtstruktur einer tendenziell souveränen Gesellschaft). Die Wissenschaftler der Akademie sind hierbei in keiner völlig anderen Lage als die Bewohner eines Klosters. Sie können sich – quasi als Fernziel – zum Orden der Glasperlenspieler entwickeln, dessen staatliche Finanzierung Hermann Hesse (1943) nur durch die beiläufige Notiz erwähnte, er sei "schon lange von der Erziehungsbehörde freundlich gefördert worden". Andernfalls müssen und können sie – und dies ist weniger bequem, aber unverzüglich zu verwirklichen und für die Unabhängigkeit sicherer – zu guten Menschen von Sezuan werden, also zu Spielern zweier Rollen, von denen die des guten Menschen, wie Bert Brecht (1940) lehrte, nur in dem Maße spielbar ist, in welchem die Rolle des nutzenorientierten Vetters erfolgreich gespielt wurde. Dies gelingt, wie schon gesehen, zunehmend besser. |
|
Ankaŭ ĉe la sciencisto kreskas jam dum lia profesia vivo la tempo, kiun li ne bezonas por sekurigi siajn vivbezonojn, kiun li do povas uzi por la nepagita akademilaboro. Samtempe li perlaboras la rezervojn por siaj vivbezonoj dum la posta, mezume pli kaj pli longdaŭra postprofesieco, dum kiu li povas plentempe dediĉe al la Akademio, tiom kiom sukcesas la konserviĝo de lia saneco. Krome restas al li el sia utila vivlaboro, post subtraho de la kostoj por saneco kaj satiĝo, netaj enspezoj en kreskanta amplekso. Li havas la liberecon, ilin (jam paralele aŭ maljam ekde la atingo de sia postprofesieco) aŭ sensence disĵeti aŭ uzi por sia mensa pliriĉiĝo kaj tiel malrekte aŭ rekte por financi sian propraaŭtoritatan laboron por la Akademio. |
Auch beim Wissenschaftler wächst schon während seines Berufslebens die Zeit, die er nicht zur Sicherung seines Lebensunterhalts benötigt, also für die unbezahlte Akademiearbeit verwenden kann. Zugleich erarbeitet er die Reserven für dem Lebensunterhalt während der späteren, durchschnittlich immer länger währenden Ruhestandszeit, während der er, soweit die Erhaltung seiner Gesundheit gelingt, sich vollständig der Akademie widmen kann. Überdies verbleiben ihm aus seiner nützlichen Lebensarbeit nach Abzug der Kosten für Gesundheit und Sättigung in durchschnittlich rasch wachsendem Maße Nettoeinkünfte. Er hat die Freiheit, sie (schon parallel oder erst nach Erreichen des Ruhestands) entweder sinnlos zu verschleudern oder für seine geistige Bereicherung und damit indirekt oder direkt zur Finanzierung seiner selbstbestimmten Arbeit für die Akademie einzusetzen. |
|
Spite la malkreskan mezumon de la neta labortempo restas al la socio ne lastavice ankaŭ inter studintoj senlaboruloj, do libera laborkapacito. Kaj al la ŝtato restas, spite kreskantan mezumon de la neta salajro de la utile laborantoj, kreskantaj financrimedoj por subteni la sciencon, kiuj ne devas esti nur investataj en celorientitajn esplorojn kaj plibonigigitan profesikvalifikon por plue kreskigi la laborefikecon. Per relative malgranda krompago aldona al la senlaborulsubteno (kaj maljunulsubteno) de tiuj senlaboruloj (kaj postprofesiuloj), kiu apartenas al la morala-intelekta elito, eblas ebligi al ili – per eble bezonata rekompenso de la necesaj elspezoj (por komunikado, laborrimedoj kaj vojaĝoj) – la propraaŭtoritatan partoprenon en la akademilaboro. Tiel la Akademio estus, konforme al la vizio de Hesse, "afable subtenata". Jam ekestis tiaj deeksteraj subtenoj flanke de la ŝtato kaj de fondusoj. |
Trotz sinkender mittlerer Realarbeitszeit verbleiben der Gesellschaft nicht zuletzt auch unter Studierten Arbeitslose, also freie Arbeitskapazität. Und dem Staat verbleiben trotz steigender durchschnittlicher Realvergütung der nützlich Arbeitenden zunehmende Mittel zur Wissenschaftsförderung, die nicht vollständig zum Zweck der weiteren Steigerung der Arbeitseffizienz durch angewandte Forschung und verbesserte Berufsausbildung investiert zu werden brauchen. Mit einem relativ geringen Zuschuss zur Arbeitslosenunterstützung (und Altersversorgung) der zur moralisch-intellektuellen Elite gehörenden Arbeitslosen (und der Rentner, Pensionierten oder Emeritierten) kann diesen – durch eventuell erfoderliche Übernahme der nötigen Ausgaben (für Kommunikation, Arbeitsmittel und Reisen) – die selbstbestimmte Beteiligung an der Akademiearbeit ermöglicht werden. Damit würde die Akademie, in Übereinstimmung mit Hesses Vision, "freundlich gefördert" werden. Zu ersten solchen Förderungen von außen – durch Staat und Stiftungen – kam es bereits. |
|
Konstante kaj pli amplekse subtenas la akademian laboron la Subtena Sektoro, al kiu apartenas kolektivaj kaj precipe individuaj membroj. Inter ili troviĝas kreskantnombre ankaŭ anoj de la tri aliaj sektoroj. Aldone al sia propra, senpera kunlaboro ili tiel kontribuas al la pago de komunaj kostoj kaj al la subteno de aliaj AISanoj, kiuj povas subteni la laboron de la Akademio nur per sia kunagado kiel scienculoj aŭ kiel anoj de la arta aŭ de la teknika-praktika sektoro. |
Nachhaltig und stärker unterstützt die Akademiearbeit der Fördersektor, dem kollektive und vor allem individuelle Mitglieder angehören. Zu den letzteren gehören in wachsender Zahl auch Angehörige der drei anderen Sektoren. Über ihre eigene, unmittelbare Mitarbeit hinaus tragen sie dadurch auch zur Deckung gemeinsamer Kosten und zur Förderung anderer AIS-Angehöriger bei, welche die Akademiearbeit nur durch ihre tätige Mitwirkung als Wissenschaftler oder als Angehörige des künstlerischen oder des technisch-praktischen Sektors fördern können. |
|
Apartenas al la estontaj taskoj plenumendaj akademiinterne (precipe per la Akademia Forumo) ankaŭ pli profunda pripensado de la subdivido de la tri subvencibezonaj sektoroj kaj de la interligo inter ili. |
Zu den akademieintern (vor allem durch das Akademische Forum) zu leistenden Zukunftsaufgaben gehört die vertiefte Reflexion der Unterteilung der drei förderungsbedürftigen Sektoren und der Verbindungen zwischen ihnen. |
|
Plej progresinta estas, kiel montrite, ĉi tiu penslaboro rilate la centran, do sciencan sektoron, kiu sola estas aludata en la nomo de la Akademio. La idea evoluigo de la prezentita sciencoklasigo, laŭ kiu la regularoj strukturigas la funkciadon de AIS, bezonas (krom plifajnigon) kompletigan pripensadon de la eblo kaj ebloj de interfakaj kunligoj, kiuj ja apartenu al la karakteriziloj de AIS. Pli profunde pripensinda estas ankaŭ la konfronto, deirinta de Wilhelm Windelband kaj pluevoluigita al triopecoj laŭtendence simetriaj, de nomotetaj kaj idiografaj sciencoj konsiderante la eblan komplementecon de iliaj demandoj, metodoj kaj rigardmanieroj kaj de iliaj rilatoj al tekniko kaj arto. |
Am weitesten fortgeschritten ist, wie dargelegt, diese Denkarbeit bezüglich des zentralen, wissenschaftlichen Sektors, der als einziger im Namen der Akademie angesprochen ist. Die ideelle Entwicklung der dargelegten Wissenschaftskassifikation, die der Funktionsstruktur der AIS durch deren Regularien zugrundegelegt wird, bedarf (neben einer feineren Unterteilung) einer ergänzenden Reflexion der Möglichkeit und Möglichkeiten interdisziplinärer Verknüpfungen, die ja zu den Wesensmerkmalen der AIS gehören soll. Vertieft zu reflektieren ist auch die auf Wilhelm Windelband zurückgehende, zu tendenziell symmetrischen Dreiheiten weiterentwickelte Gegenüberstellung nomothetischer und idiographischer Wissenschaften hinsichtlich der möglichen Komplementarität ihrer Fragestellungen, Methoden und Sichtweisen und ihrer Beziehungen zu Technik und Kunst. |
|
La sektoroj por arto kaj tekniko estas interligitaj kun la scienca sektoro per komunaj sektoranoj kaj ideaj kunkudroj. Kiel subdividon de la arta sektoro en artsekciojn proponis Kurd Alsleben trionigon laŭ la kriterio, kiel estas distribuitaj la roloj inter produktanto kaj konsumantoj de artaĵo. Alsleben diferencigas per latinaj nomoj "artes operis" (kiuj prezentas finverkitajn artaĵojn) dis de "artes conversationis" (kiuj partoprenigas en la kunkreado de artverko – ekz. ĉe socia danco) kaj dis de "artes laicorum" (branĉoj de la popola arto, en kiu laŭeble alta nivelo ne tre gravas). Por la teknika sektoro sugestiĝas klasifiko en konstruktteknikojn, bioteknikojn kaj antropoteknikojn; ĉi tiuj inkludus unuavice la sociteknikojn. – Pli profunden kondukas la demando pri la kunkudroj de la tri sektoroj. |
Die Sektoren für Kunst und für Technik sind mit dem Wissenschaftssektor durch gemeinsame Angehörige und durch ideelle Nahtstellen verbunden. Als Untergliederung des Kunstsektors in Kunstsektionen schlug Kurd Alsleben eine Dreiteilung aufgrund der Rollenverteilung zwischen Kunstproduzent und Publikum vor. Er unterscheidet durch lateinische Namen zwischen "artes operis" (die fertige Kunstwerke darbieten), "artes conversationis" (die am gemeinsamen Erschaffen des Kunstwerks teilnehmen lassen – beispielsweise beim Gesellschftstanz) und "artes laicorum" (Zweige der Volkskunst, der ein möglichst hohes Niveau nicht sehr wichtig ist). Für den Techniksektor liegt eine Klassifikation in Konstrukttechniken, Biotechniken und Humantechniken nahe; zu den letzteren würden vor allem die Gesellschaftstechniken gehören. – Die Frage nach den Nahtstellen zwischen den drei Sektoren führt tiefer. |
|
Celo de la artverko estas unuavice, peri estetikan informon en la senco de la informaciestetiko, kaj nur duavice (se entute) servi al alia celo. Arto povas, kreante estetikan informon, iri ĝis la ekstrema limo, kiu estas ankoraŭ alagordebla al la celo (de la uzadartaĵo) . Ĉi tiu limo povas malesti; artverkoj povas esti senutilaj (nome puraj artverkoj). Inverse necesas rezigni pri estetika informo, se la celo estas atingebla laŭ nur unu maniero. Tia celatingo ne plu estas artaĵo sed la ununure ebla teknika solvo. Se ekzistas pluraj solvoj, sed ne estas preskribita ajna kriterio, laŭ kiu inter ili estu decidenda (celante maksimuman sendanĝerecon, fidindecon, ŝparon ktp.), tiam la farita decido enhavas estetikan informon, kaj la teknika konstrukto povas esti bela. Sed, kontraste al la arto, la tekniko kreas verkojn, kiuj unuavice plenumas celon kaj nur en dua linio (se entute) devas enhavi estetikan informon, por ke ili povu esti belaj. Tekniko povas, servante al celoj, iri ĝis la ekstrema limo de la minimume postulita estetika informacio. Ĉi tiu limo povas malesti. Teknikaj produktoj povas esti malbelaj. La limo inter la aroj de la verkoj de arto kaj de tekniko estas malpreciza – almenaŭ konsiderate de la informaciestestiko, kiu kiel nomoteta scienco celas mezuri anstataŭ strikte klasigi. |
Zweck des Kunstwerks ist in erster Linie, ästhetische Information im Sinne der Informationsästhetik zu vermitteln, und erst in zweiter Linie, wenn überhaupt, einem anderen Zweck zu dienen. Kunst kann beim Erzeugen ästhetischer Information bis zur äußersten Grenze gehen, die der Zweck (des Gebrauchskunstwerks) zulässt. Diese Grenze kann fehlen; Kunstwerke können unnnütz (nämlich reine Kunstwerke) sein. Umgekehrt muss auf ästhetische Information verzichtet werden, wo der Zweck nur auf eine einzige Weise erreichbar ist. Diese Zweckerfüllung ist dann kein Kunstwerk mehr, sondern die einzig mögliche technische Lösung. Gibt es mehrere Lösungen, ohne dass irgend ein Kriterium vorgeschrieben wäre, nach dem zwischen ihnen (im Interesse höchstmöglicher Ungefährlichkeit, Zuverlässigkeit, Sparsamkeit usf.) zu entscheiden wäre, dann enthält die getroffene Entscheidung ästhetische Information, und das technische Konstrukt kann schön sein. Im Gegensatz zur Kunst schaft aber die Technik Werke, die in erster Linie einen Zweck erfüllen und nur in zweiter Linie (wenn überhaupt) ästhetische Information enthalten müssen, um schön sein zu können. Technik kann bei der Zweckerfüllung bis zur äußersten Grenze dessen gehen, was an ästhetischer Information mindestens verlangt ist. Diese Grenze kann fehlen. Technische Produkte können unschön sein. Die Grenze zwischen den Mengen der Werke von Kunst und Technik ist unscharf – zumindest im Licht der Informationsästhetik, die als nomothetische Wissenschaft zu messen statt scharf zu klassifizieren sucht. |
|
La nomotetaj sciencoj kreas per la lasta paŝo de sia metodkvinopo rilaton al la tekniko. Ĉar la antaŭkalkulado, kiu metode sekvas al la analizado, modeligado, mezurado kaj matematikizado, ne nepre devas limiĝi al la (bazoscienca) prognozo de la neeviteble okazonta. Ĝi povas (en la teknologioj) ankaŭ serĉi procedurojn por ebligi deziratajn sekvojn. Transe de ĉi tiu ekstrema limo de la scienco komencas la aplikado de ĉi tiuj proceduroj per la tekniko – virtuale kiel perkomputila imitado, reale kiel imitmodelaj projektoj kaj praktikee kiel havaĵoj kaj servoj por la socia bezono. – Krome: Ĉiu el ĉi tiuj tri paŝoj de la tekniko estas empiria kontrolo de la realigeblo de teknologie deduktitaj proceduroj (teknologio estante teorio de la realigebloj), same kiel ĉiu empiria scienco kontrolas empirie la deduktitajn asertojn de teorio el ĝi induktita (ĉiu teorio estante scienco pri modelo kadre de modelsinsekvo alproksimiĝanta la veron). – La demando pri la analogio al la nomoteta metodkvinopo en la kampo de idiografaj sciencoj kaj kunkudro kun la tekniko restu ŝvebanta. |
Die nomothetischen Wissenschaften schaffen mit dem letzten Glied ihres Methodenfünfschritts einen Bezug zur Technik. Denn das Vorausberechnen, das methodisch dem Analysieren, Modellieren, Messen und Kalkülisieren folgt, muss sich nicht auf die (grundwissenschaftliche) Voraussage des unvermeidbar Kommenden beschränken. Es kann (in den Technologien) auch nach Verfahren zur Ermöglichung erwünschter Folgen suchen. Jenseits dieser äußersten Grenze der Wissenschaft beginnt die Anwendung dieser Verfahren durch die Technik – virtuell als Rechnersimulationen, real als Modellprojekte und praktisch als Güter und Dienste des gesellschaftlichen Bedarfs. – Im übrigen ist jeder dieser drei Schritte der Technik eine empirische Machbarkeitskontrolle technologisch deduzierter Verfahren (insofern Technologie Theorie des Machbaren ist), ebenso wie jede empirische Wissenschaft die deduzierten Aussagen der aus ihr induzierten Theorie empirisch kontrolliert (insofern jede Theorie Wissenschaft von einem Modell innerhalb einer Folge die Wahrheit approximierender Modelle ist). – Die Frage nach der Entsprechung des nomothetischen Methodenfünfschritts im Bereich der idiographischen Wissenschaften und einer Nahtstelle zur Technik sei offengelassen. |
|
scienco kreas sur la tri ŝtupoj de la informado rilaton al la arto. Sur ĉiu ŝtupo estas prilaborata, kun aldono de estetika informo, informo ricevita kaj laŭ konvinko vera produktante el ĝi signojn. Sur la unua ŝtupo, en la primarscienca esplorado kaj publicado, la estetika informo nestas en la kielo de la publicado de la per esploro ekkonita vero. Sur la dua ŝtupo, en la reviziado kaj enciklopedia dokumentado, la estetika informo nestas en la kielo de la elelektiteco, kombiniteco kaj novkodigiteco de la vero publicita. Sur la tria ŝtupo, en la pedagogia (kursplanada kaj didaktika) prilaborado kaj instruado, la estetika informo nestas en la kielo de la parafraziteco de la dokumentita vero. Tamen: Estetika informo estas kondiĉo nur necesa, ne jam sufiĉa por arto; la estetika informacio ne mezuras la belecon, sed nur ĝian eblon. Per kio la ekkonanta, vortiga kaj efika scienco, etendita inter esplorado, reviziado kaj instruado kvazaŭ inter tri polusoj aŭ lateroj, situas plej proksime al la arto, plej profunden eniras ĝin – aŭ limas senpere al ĝi? |
Die Wissenschaft stellt auf den drei Stufen des Informierens einen Bezug zur Kunst her. Auf jeder Stufe erfolgt unter Zufügung ästhetischer Information eine Verarbeitung aufgenommener und für wahr gehaltener Information zu Zeichen. Auf der ersten Stufe, bei der primärwissenschaftlichen Forschung und Publikation, steckt die ästhetische Information im Wie der Veröffentlichung der durch Forschung erkannten Wahrheit. Auf der zweiten Stufe, der Revision und enzyklopädischen Dokumentation, steckt die ästhetische Information im Wie der Auswahl, Kombination und Neukodierung der veröffentlichten Wahrheit. Auf der dritten Stufe, bei der pädagogischen (lehrplanerischen und didaktischen) Verarbeitung und Lehre, steckt die ästhetische Information im Wie der unterrichtlichen Einkleidung der dokumentierten Wahrheit. Indessen: Ästhetische Information ist nur notwendige, nicht schon hinreichende Bedingung für Kunst; mit der ästhetischen Information wird nicht die Schönheit gemessen, sondern nur ihre Möglichkeit. Womit kommt die zwischen Forschung, Revision und Lehre wie zwischen drei Pole oder Seiten aufgespannte, wahrnehmende, wortende und wirkende Wissenschaft der Kunst am nächsten, taucht am weitesten in sie ein – oder grenzt unmittelbar an sie? |
|
Esplorado estas serĉado de la vero ĉe la prafonto, la objekto; ĝi estas perceptado kaj kompreno de la vero, pli trafe: per(metod)ĉerpado kaj kon-preno; ĝi ne nur estas sensora kon-preno, sed ver-prenado ĝenerale aŭ almenaŭ: kiel-veron-prenado. Ĝi demandas, kio estas la enhavo. Instruado estas lerniga verkomunikado – ĝi demandas pri la kieno, pri la specife lernkapabla celito. Sed la revizio starigas – post la revido kaj eventuala korekto de la publicita vero – dum la revortigo, kiu estas alivortigo, aŭ, pli ĝenerale, alisignigo, la estetikan demandon pri la kielo. La pensadkonstruktoj, kiuj ekestas kiel kreivaj rezultoj de enciklopedia dokumentado, apartenas kun scienchistorie kreskanda grado al la artverkaro, pli precize: al la verkoj de la vitroperlludo. Inter sciencrevizio kaj vitroperlludo troviĝas la kunkudro de scienco kun arto, tiel kiel troviĝas inter teknologio kaj teknika imitmodeligado la kunkudro de scienco kun tekniko. Ambaŭ limoj estas malprecizaj. – |
|
Forschung ist Wahrheitssuche am Urquell, dem Gegenstand; sie ist methodische Schöpfung und Kenntnisnahme der Wahrheit; sie ist Wahrnehmung nicht nur durch die Sinne sondern allgemein Wahrheitsnahme oder zumindest Für-wahr-nehmen. Sie fragt, was Inhalt ist. Lehre ist lernwirksame Wahrheitsübermittlung. – sie fragt nach dem Wohin, nach dem in je besonderer Weise lernfähigen Adressaten. Die Revision aber stellt – nach dem Nochmalsehen und möglicherweise Bereinigen der veröffentlichten Wahrheit – beim erneuten Worten, das ein Umworten oder, allgemeiner, ein Um(be)zeichnen ist, die ästhetische Frage nach dem Wie. Die Gedankengebäude, die als schöpferische Ergebnisse enzyklopädischen Dokumentierens entstehen, gehören mit wissenschaftsgeschichtlich wachsendem Grad zur Menge der Kunstwerke, genauer: zu den Werken des Glasperlenspiels. Zwischen Wissenschaftsrevision und Glasperlenspiel liegt die Nahtstelle von Wissenschaft und Kunst, so wie zwischen Technologie und Techniksimulation die Nahtstelle zwischen Wissenschaft und Technik liegt. Beide Grenzen sind unscharf. – |
La ĝisnuna vojo de la Akademio komencis per la legitimiga ŝtata fondo kaj kondukis en la propraaŭtoritatecon, do en la sendependecon de ŝtata kuratoreco. Neniu pensas al returniĝo. La morala-intelekta elito restas konscia ne nur dum sia pensado kaj vortigado sed ankaŭ dum sia efektivigado: Kio estas komprenenda kiel vera, tion neniu ŝtato aŭ industrio povas komandi aŭ rekomendi. Sen per tio depreci la utilecon, kiun havas almenaŭ parto de la sciencaj ekkonoj, la Akademio insistas al scienca samvaloreco ankaŭ de la praktike ne utiligebla vero (trovita de la "eburtura scienco") – kaj ĝi ne kontestas ĉi ties parte pli altan estetikan valoron. |
|
Der bisherige Weg der Akademie begann mit der legitimierenden staatlichen Gründung und führte in die Eigenmächtigkeit, d.h. in die Unabhängigkeit von staatlicher Bevormundung. Niemand denkt an eine Umkehr. Die moralisch-intellektuelle Elite bleibt sich nicht nur bei ihrem Denken und Worten sondern auch bei ihrem Wirken bewusst: Was als wahr zu begreifen ist, kann kein Staat und keine Industrie befehlen oder empfehlen. Ohne damit die Nützlichkeit abzuwerten, die wenigstens ein Teil der wissenschaftlichen Erkenntnisse hat, besteht die Akademie auf wissenschaftlicher Gleichwertigkeit auch der praktisch unverwertbaren Wahrheit (welche die "Elfenbeinturmwissenschaft" fand) – und sie bezweifelt nicht deren teilweise höheren ästhetische Wert. |
Ĉu do la Akademio por ĉiam devas ankaŭ materie plejgrandparte mem sin helpi, ludigante siajn anojn sufiĉe intense la rolon de la kuzo de la bona homo de Secuan? Aŭ ĉu ĝi pro daŭra plibonigado de la plenumo de la propraj principoj rajtas esperi je ŝtata aŭ alia socia helpo, kiu nek okazas cele influon (kiel la subteno de aplikadorientita esplorado) nek pro nura bonfaremo (kiel donacado al almozmonaĥoj)? Hermann Hesse tion jesis, ĉar li vidis en la ordeno de siaj vitroperlludistoj la morale-intelektan konsciencon, sen kiu civilizacio kaj ŝtateco ne havas estontecon. La Dalai-lamao rekomendis similcele krei mondparlamenton de la intelektularo. |
Muss die Akademie sich daher im Wesentlichen auch materiell in aller Zukunft selbst helfen, indem sie ihre Angehörigen hinlänglich intensiv die Rolle des Vetters des guten Menschen von Sezuan spielen lässt? Oder kann sie durch zunehmend besseres Erfüllen ihrer eigenen Grundsätze berechtigt auf staatliche oder sonstige gesellschaftliche Hilfe hoffen, die weder zwecks Einflussnahme (wie die Förderung anwendungsorientierter Forschung) noch aus bloßer Wohltätigkeit erfolgt (wie die Almosengabe an Bettelmönche)? Hermann Hesse bejahte dies, weil er im Orden seiner Glasperlenspieler das moralisch-intellektuelle Gewissen sah, ohne welches Zivilisation und Staatlichkeit keine Zukunft haben. Der Dalai Lama empfahl in ähnlicher Absicht die Schaffung eines Weltparlaments der Intellektuellen. |
|
Al la hodiaŭa evolustato de AIS malpli grandaj paŝoj estas adekvataj. Ili tamen povas esti kaj estu baldaŭ kaj ĝustadirekte irataj, nome en la direkto de eblaj simbiozoj kun naciaj universitatoj. |
Dem heutigen Entwicklungsstand der AIS sind kleinere Schritte angemessen. Sie sollten und können aber bald und in die richtige Richtung gegangen werden, nämlich in die Richtung möglicher Symbiosen mit nationalen Universitäten. |
|
La ŝtata universitato ricevas publikan subvencion kaj devas tion legitimi per efikeca laboro por la nacio en la kontrolsfero de la paganto. Konfliktas kun tio la (siavice kontesteblaj) postuloj je akademia libereco, sennaciiĝo (tutmondiĝo) de la scienoj kaj malfermiĝo al la ĉiea reto. |
Die staatliche Universität erhält öffentliche Gelder und muss dies durch effiziente Arbeit für die Nation im Kontrollbereich des Geldgebers rechtfertigen. Dem stehen die (ihrerseits strittigen) Forderungen nach akademischer Freiheit, nach Entnationalisierung (Globalisierung) der Wissenschaft und nach Öffnung ins allgegenwärtige Netz entgegen. |
|
La Akademio Internacia de la Sciencoj aliflanke estas libera de la devo, en kontraŭdire devigaj situacioj rekompenci subvenciantojn. Ĝi trovis jam je sia fondo kaj dum sia evoluo sintezojn, kiujn ĝi dum sia laboro elprovadas, pliprecizigadas kaj plifirmigadas. Sed ĝi ne havas la kapaciton de ŝtataj universitatoj je socia influado favore al la imitado de siaj solvoj. Ĉi tiuj solvoj konsistas en
|
Die Internationale Akademie der Wissenschaften andererseits ist frei von der Pflicht, Geldgebern Gegenleistungen unter widersprüchlichen Sachzwängen zu erbringen. Sie fand bei ihrer Gründung und im Verlauf ihrer Entwicklung schon Synthesen, die sie bei ihrer Arbeit ständig erprobt, präzisiert und erhärtet. Sie hat aber nicht das Gewicht staatlicher Universitäten bei der gesellschaftlichen Einflussnahme zugunsten der Nachahmung ihrer Lösungen. Diese Lösungen bestehen in
|
|
La akademio troviĝas en alia sed ne malpli kontraŭdira situacio ol la nacia universitato. Ĝi volas kaj povas defendi la liberecon de la scienco dis de ajna eksterscienca, do ankaŭ politika influado, sed ne povas ajnloke labori, sen subiĝi sub la juraj reguloj de la ŝtato, sur kies teritorio troviĝas la agloko. Eĉ propran bankkonton la Akademio povas havi nur tie, kie ĝi ekzistas laŭjure. Ĝia provizora solvo estas, enkorpiĝi en regione laŭjure ekzistantajn portantajn asociojn, kiuj povas labori kiel filioj en ŝtatoj, kiuj estas agnoskintaj la akademilaboron. La Akademio tiel estas nur la kunordigita laboro de siaj filioj kaj la tuto de siaj anoj. |
Die Akademie befindet sich in einer anderen, aber nicht weniger widersprüchlichen Situation als die nationale Universität. Sie will und kann die Freiheit der Wissenschaft von jeder außerwissenschaftlichen, also auch politischer Einflussnahme sichern, jedoch an keinem Ort tätig sein, ohne sich den Rechtsbestimmungen des Staats zu unterwerfen, auf dessen Territorium dieser Ort liegt. Selbst ein eigenes Bankkonto kann sie nur dort haben, wo sie juristisch existiert. Als vorläufige Lösung verkörpert sie sich in regional juristisch existierende Trägergesellschaften, die als Zweigstellen in Staaten arbeiten können, welche die Akademiearbeit anerkannt haben. Die Akademie ist damit juristisch nichts als die koordinierte Arbeit ihrer Zweigstellen.und die Gesamtheit ihrer Angehörigen. |
|
Kiel pli bona, eble kompletiga solvo la Akademio, jam leviĝinte de Monte Titano, sin establu je universitata loko, kie ĝi (jam ĝis nun aŭ eventuale maljam estonte) aktiviĝu, enkorpiĝante en sian tiean partneran universitaton – kiel siaspeca fakultato aparta, malcentra, internacia kaj altgrade virtuala: kiel kibernfakultato. Se organizaj detalaj problemoj estas en interkonsento senchave forigataj, tiam ekestas simbiozo multrilate avantaĝa ankaŭ por la nacia partnera universitato. La plureco de la naciaj pensadlingvoj de la akademianoj kaj ilia komuna regado kaj scienca uzado de ILo enkondukus, unue, la dulingvan sciencan laboradon – kadre de internacia kaj kadre de la nacia sciencistaro – en almenaŭ unu fakultaton tiel, ke la ŝtata nacia lingvo ne estos damaĝata. Due la universitato partoprenus per kibernfakultato en la ĉieeco, sen perdi pro tio sian enradikiĝon en konkreta ŝtato, kaj sen rezigni pri la ĉeesto ankaŭ korpa de anoj de la akademio kaj sekve de la fakultato, de kiuj ĉiuj portempe povas vivi en loka akademidomo kaj kunlabori persone surloke. Ne lastavice la precipe sciencrevizia kompetenteco de la Akademio partoprenigus, trie, la universitaton ankaŭ en la serĉata sintezo el efikeco kaj akademia libereco, se la universitato havigas al la aligota fakultato nur la respondecon por postgradaj kaj suplementaj studaddirektoj sur ĉi tiu dua ŝtupo de la scienco, la ŝtupo de la sciencrevizio, do aligante la Akademion kiel fakultaton por interfakaj studoj, universitatpedagogio kaj sciencorganizado. |
Als bessere, eventuell ergänzende Lösung sollte sich die vom Monte Titano schon abgehobene Akademie an einem Universitätsort ihrer (schon bisherigen oder eventuell erst künftigen) außersanmarinesischen Aktivität niederlassen und sich in ihrer dortigen Partneruniversität verkörpern – als eigenständige Fakultät besonderer, dezentralisierter, internationaler, weitgehend virtueller Art: als Kybernfakultät.. Werden organisatorische Detailschwierigkeiten einvernehmlich sinnvoll behoben, dann wird wird daraus eine auch für die nationale Partneruniversität vielfältig vorteilhaften Symbiose. Die Vielfalt der nationalen Denksprachen der Akademieangehörigen und ihre gemeinsame Beherrschung und wissenschaftliche Nutzung von ILo würde, erstens, das zweisprachige wissenschaftliche Arbeiten – in einer internationalen und in der nationalen Wissenschaftlergemeinschaft – in wenigstens eine Fakultät so einführen, dass dabei die staatliche Nationalsprache nicht beeinträchtigt wird. Zweitens würde die Universität durch eine Kybernfakultät an der Allgegenwart teilhaben, ohne dabei ihre Verwurzelung in einem konkreten Staat zu verlieren und ohne auf die auch körperliche Anwesenheit von Akademieangehörigen und damit Fakultätsangehörigen zu verzichten, die je zeitweilig in einem örtlichen Akademiehaus leben und vor Ort persönlich mitarbeiten können. Nicht zuletzt würde, drittens, die insbesondere wissenschaftsrevisorische Kompetenz der Akademie die Universität auch an der gesuchten Synthese aus Effizienz und akademischer Freiheit teilhaben lassen, wenn die Universität der aufzunehmenden Fakulät nur die Zuständigkeit für Postgraduierten- und Zweitstudiengänge auf dieser zweiten Wissenschaftsstufe, der Stufe der Wissenschaftsrevision überträgt, sie also als Fakultät für interdisziplinäre Studien, Hochschulpädagogik und Wissenschaftsorganisation angliedert. |
|
La ideo ne estas utopia, ĉar ĝia realigado montriĝas finance preskaŭ senkonsekvenca, se oni adicias la kostojn ĝis nun kovritajn de ambaŭ flankoj. Ne malhaveblaj tamen estas la ambaŭflanka preteco, pripensi sen antaŭjuĝo novigajn solvideojn, kaj ambaŭflanke la decido, kreive superi aperontajn problemerojn. En la proksima estonteco ne kuraĝos al tio ĉiu universitato, kun kiu AIS jam laŭkontrakte kunlaboros. Sed ke almenaŭ unu el ili ja kuraĝos, ne estas tiom malprobable, ke ne indus provi, laŭ tiu ĉi vojo trovi la estontecon de la Akademio. |
Der Gedanke ist nicht utopisch, da sich seine Realisierung als fast kostenneutral erweist, wenn man die bisher von den beiden Seiten aufgebrachten Kosten addiert. Erforderlich ist allerdings die beiderseitige Bereitschaft, innovative Lösungsansätze vorurteilsfrei zu bedenken, und beiderseits der Entschluss, auftauchende Teilprobleme kreativ zu bewältigen. Dazu wird sich in absehbarer Zeit nicht jede Universität aufschwingen können, mit der die AIS bisher schon auf vertraglicher Grundlage kooperiert. Aber dass wenigstens eine davon diesen Mut aufbringt, ist nicht so unwahrscheinlich, dass nicht versucht werden sollte, auf diesem Weg die Zukunft der Akademie zu finden. |
|
Tamen: La vojo ja kondukas pli proksimen al la celo, sed troviĝas ankoraŭ en la evitenta danĝera sfero de la dependeco de ŝanĝeliĝemaj politikaj tendencoj de ŝtato. La dependeco malkreskas, ju pli granda fariĝas la nombro de la ŝtatoj, kiu agnoskas la laboron de la Akademio kaj en kiuj ekestas simbiozo kun partnera universitato aludita kiel eblo. Por plena liberiĝo de la ŝtata dependeco sen rezigno al socia efikeco ankoraŭ nur penseblas du en fora estonteco kuŝantaj ebloj: aŭ la reĝoj fariĝu filozofoj, aŭ la filozofoj fariĝu reĝoj. Aŭ devas ekzisti saĝaj politikistoj, kiuj pretas, redukti sian potencon tiomgrade, ke la loĝebla mondo ne plu estas disdividita inter la ŝtatoj regataj de politikistoj, aŭ la nocio de ŝtato ne plu estas ligita al teritorio, tiel ebligante al la scienco eksterŝtatan centron. Aŭ la morala-intelekta elito de la mondo deklaras geografie minimuman teritorion esti sia komuna (eble dua) loĝloko, kaj starigas tie sian propran eruditularrepublikon ekster ĉiuj aliaj ŝtatoj. Almenaŭ revi eblas ankaŭ pri kombino de ambaŭ solvoj, pri alianco de politikistoj kaj sciencistoj en la naskiĝlando de AIS: en San Marino. |
Indessen: Der Weg führt zwar dem Ziel näher, verläuft aber noch immer in der zu meidenden Gefahrenzone der Abhängigkeit von der schwankenden politischen Tendenz eines Staates. Die Abhängigkeit wird kleiner, je größer die Zahl der Staaten wird, welche die Akademiearbeit anerkennen und in denen die als Möglichkeit angedeutete Symbiose mit einer Partneruniversität entsteht. Für eine volle Befreiung von staatlicher Abhängigkeit ohne Verzicht auf gesellschaftliche Wirkungsmöglichkeit sind noch immer nur zwei, in ferner Zukunft liegende Möglichkeiten denkbar: die Könige müssen Philosophen oder die Philosophen Könige werden. Entweder muss es weise Politiker geben, die auf ihre Macht soweit zu verzichten bereit sind, dass die bewohnbare Welt nicht mehr auf die von Politikern beherrschten Staaten verteilt, oder der Begriff des Staats nicht mehr an ein Territorium gebunden wird, so dass der Wissenschaft ein außerstaatliches Zentrum ermöglicht wird. Oder die moralisch-intellektuelle Elite der Welt erklärt zu ihrem gemeinsamen (eventuell zweiten) Wohnsitz ein geographisch noch so kleines Territorium, und errichtet dort ihre eigene Gelehrtenrepublik außerhalb aller anderen Staaten. Mindestens träumbar ist auch eine Verbindung beider Lösungen, eine Allianz von Politikern und Wissenschaftlern im Geburtsland der AIS: in San Marino. |
|
POSTPAROLO |
NACHWORT |
|
"Se ekzistas realeckonscio, devas ekzisti ankaŭ ebleckonscio" skribis Robert Musil (1930). Artistoj kaj teknikistoj ja havas ebleckonscion – kreivaj sciencistoj ankaŭ. Sed kie temas ne pri bela ludo sed pri realeco kaj realigo, tie la konsciiĝo pri ebloj bezonas pravigon. La prilaborita "Unua Libro" do ne finu per revoj, ludantaj inter virtuale ĉiea akademio de vitroperlludistoj sub sanmarina flago kaj eruditarrespubliko imagata esti reala, orientita al la Monto Titano kaj havanta mondvaste dissemitajn, monakejsimilajn akademidomojn kiel restadejojn de migrante predikantaj saĝecaspirantoj. Tion evitante ĉi tiu postparolo finiĝu per la sama praviga konsidero, per kiu Hermann Hesse finis la antaŭparolon de sia "vitroperlludo": |
"Wenn es Wirklichkeitssinn gibt, muss es auch Möglichkeitssinn geben", schrieb Robert Musil (1930). Künstler und Techniker haben ja Möglichkeitssinn – kreative Wissenschaftler ebenfalls. Wo es aber nicht um schönes Spiel sondern um Wirklichkeit und Wirksamkeit geht, bedarf das Sinnen über Möglichkeiten einer Rechtfertigung. Das überarbeitete "Erste Buch" soll deshalb nicht mit Träumen enden, die zwischen einer virtuell allgegenwärtigen Akademie von Glasperlenspielern unter sanmarinesischer Flagge und einer als real gedachten, zum Monte Titano orientierten Gelehrtenrepublik mit weltweit gestreuten klosterähnlichen Akademiehäusern als Herbergen wanderpredigender Weisheitssucher spielen. Um das zu vermeiden soll dieses Nachwort mit derselben rechtfertigenden Überlegung schließen, mit der Hermann Hesse das Vorwort seines "Glasperlenspiels" schloss: |
|
...nenion tamen pli necesas prezenti al la homoj ol certaj eblaĵoj, kies ekzisto estas nek pruvebla nek verŝajna, sed kiuj ĝuste pro tio, ke piaj kaj skrupulaj homoj pritraktas ilin kvazaŭ kiel ion ekzistantan, estas antaŭenigataj je unu paŝo al la esto kaj la eblo naskiĝi." |
"... nichts ist doch notwendiger, den Menschen vor Augen zu stellen, als gewisse Dinge, deren Existenz weder beweisbar noch wahrscheinlich ist, welche aber eben dadurch, dass fromme und gewissenhafte Menschen sie gewissermaßen als seiende Dinge behandeln, dem Sein und der Möglichkeit des Geborenwerdens um einen Schritt näher gebracht werden." |