Regularo pri instruado kaj la studado (IS)

Art. 1: Valideco

1.1 Plievoluigante la agadmanieron aplikitan ekde SUS 1 (decembro/januaro 1983/84; 1683 pfR), la artikolon VII de la unua laborplano (dulingve presita en Frank-Böhringer, ,,Ekesto kak celoj de AIS``, pj. 114-116) kaj la konkretajn studadplanojn, jam principe agnoskitajn 1986-07-14/1685 pfR fare de la sanmarina ministro pri publika instruado kaj kulturo, estas ellaborita cxi tiu regularo.

1.2 Konforme al cxi tiu regularo AIS starigas interkonsentojn kaj kontraktojn ankaux kun ekstersanmarinaj akademioj, esplorcentroj, universitatoj kaj aliaj institutcioj de supera klerigado aux kun la respondecaj registaraj instancoj cele la tiean realigon de kursoj kaj konferencoj de aux kunlabore kun AIS, cele la reciprokan agnoskon de studunuoj kaj cele la tiean oficialan agnoskon de la laboro de AIS.

Art. 2: Studadceloj

2.1 Celo de lauxregula studado cxe AIS estas la akiro de sciencaj fakscioj, de cxifaka internacilingva komunikadkapablo kaj de spertoj pri internacia scienca kunlaboro reflektanta la sennaciecon de sciencoj. Aliaj kursoj de AIS (alireblaj jam sen studadmatureco) havigas lingvajn, artajn kaj teknikajn kapablojn.

2.2 Lauxregularan studadon finas ekzameno organizita de la ekzamenofico de AIS kunlabore kun kaj sub la scienca respondeco de unu el la ses sekcioj de la scienca sektoro de AIS.

2.3 Konforme al la aprobo fare de la sanmarina ministro pri publika instruado kaj kulturo sub dato 14a de julio 1986/1685 pfR (germane publikigita en GrKG/Humankybernetik 27/4 [1986], p.181) post atestita sukceso en la koncerna ekzameno la kandidato ricevas oficialan dokumenton de AIS pri la atribuo de unu el la kvar sciencaj gradoj difinitaj en la sanmarina kadrolegxo pri universitata instruado, sed en latina (anstataux itala) lingvo kun internacilingva traduko.
[EK 1.3]

2.4 Per la dokumento pri la atribuita titolo kaj la atesto pri la suma ekzamenrezulto la Akademio Internacia de la Sciencoj konstatas, ke la prezentita studadrezulto kontentigas internaciajn nivelkriteriojn. Se de alia universitatnivela klerigejo atesto certigas la atingitecon de proksimume egala scienca nivelo, AIS agnoskas la titolon nur post sukceso en reekzamenado. Tiu t.n. adapta adopto estas kontrolproceduro, kiu konsistas el kontroloj de la atesto kaj de la scienca verkajxo (tezo, disertacio), kaj -- post plenumo de kompletigaj studoj cxe AIS -- el fina ekzameno egala al tiu menciita en art 2.2.

2.5 La fako aux fakgrupo, pri kiu la sciencista grado estas akirita, estas en la kvinlingva dokumento internacilingve sciigita.
[EK 3.4]

2.6 Por esprimi la agnoskon en la Respubliko de San Marino cxiu atribuo de sciencista grado kaj titolo fare de AIS estas enskribita en la registron de eksterlandaj portantoj de sciencistaj gradoj kaj titoloj en San Marino latinforme agnoskitaj. -- AIS sekvas analogan proceduron en landoj, kiuj laux interkonsento kun AIS aux pro gxenerala decido ankaux agnoskas la titolojn originale aux per adapta adopto ricevitajn surbaze de ekzameno cxe AIS.

2.7 Cele internacian uzeblon la ekzamenatesto kaj la agnoskodokumento estas verkitaj en cxiuj kvin oficialaj lingvoj de AIS.

Art. 3: Studadmaniero

3.1 La studado cxe AIS estas alternativo al la nuntempe kutima restado en sama universitato (aux almenaux en la sama lando kaj lingvoregiono) dum la tuta studadtempo. Kontrauxe AIS postulas plenumi nur malgrandan parton de la studado centre en la kadro de siaj ,,sanmarin[ec]aj universitataj sesioj`` (SUS); kaj ankaux kune kun la aliaj kursoj, kiujn diverslande okazigadas AIS, ne eblas plenumi kompletan studprogramon. La plej granda parto de la instruantoj de AIS instruas aux instruis regule (kaj plejofte cxefofice) en universtatoj kaj alilaj universitatatnivelaj institucioj en multaj euxropaj kaj ekstereuxropaj landoj; ili atestas lauxpete la kurspartoprenon en siaj tieaj kursoj ankaux cele kandidatigxon cxe AIS, kaj ili rekomendas al la estontaj kandidatoj agnoskeblajn alilajn kursojn realigatajn en al sama klerigejo fare de kolegoj ne apartenantaj al AIS. La studoj plenumendaj laux ajna studadplano de AIS okazu sur neniu sxtupo (t.e. por neniu celita sciencista grado) en la sama lingvoregiono kaj per la sama instrulingvo. AIS tiel celas revivigi en moderna formo la studadmanieron kutiman en euxropo antaux la lingva naciigo de la sciencoj.

3.2 Parto de la studado okazu lauxeble per objektigitaj (auxdvidaj, perkomputilaj, libroformaj ktp.) kursoj kun finekzameno sub la kontrolo de ekzamenrajtigito de AIS.

3.3 Studado kaj ekzamenado temas pri fako aux fakgrupo, kaj kaze de doktorigx- studado pri unu kromfako, kaze de magistrigxstudado pri 1--2 kromfakoj. Kromfako povas esti najbara al la fako en kiu estas verkenda la tezo (disertacio) kaj pri kiu precipe okazas la fina ekzameno; gxi ecx povas aparteni al la fakgrupo precipe studata. Sed cxiu kurso, en kiu la kandidato partoprenas, estas nur unufoje alkalkulebla. Kurso jam agnoskita per la akiro de sciencista grado ne plu estas agnoskebla por la akiro de alia sciencista grado, sed ja estas eble deklari kromfako en nova studplano ajnan fakon, kiu jam estas finstudita kaj kompletigita per fina ekzameno.

3.4 La dauxro de regula, plentempa studado kaj esplorado estu
(1) por la baza studado (celante la akiron de la sciencista grando ,,baccalaureatus``, t.e. bakalauxro) 2 jaroj post la studadmatureco akirebla regule dum 13 lernejaj jaroj, kaj 3 jaroj post la studadmatureco akirebla regule dum 12 lernejaj jaroj,
(2) por la magistrigxstudado 2--3 jaroj post la atingiteco de la sxtupo de bakalauxreco,
(3) por la doktorigxo minimume 1--2 jaroj post la atingiteco de la sxtupo de magistreco,
(4) por la habilitdoktorigxo minimume 1--2 jaroj post la doktorigxo.
Por ebligi ankaux nur parttempan (ekz. vesperan aux semajnfinan) kromprofesian samkvalitan studadon la studadprogramoj de AIS preskribas la amplekson de la kursoj kaj studoj en ,,studunuoj`` (stu). Kurso, en kiu estas pritraktata kohera temaro dum minimume 8, maksimume 15 studhoroj (po minimume 45 minutoj), distribuitaj al maksimume 6 sinsekvaj kalendaraj monatoj, reprezentas 1 (,,administran``) studunuon (1 stu). Pro suficxe bona rezulto en la kursfina ekzameno gxi valoras pli ol 1 (,,rezulta``) stu konforme al la tabelo en AK 3.

La tiel mezurita amplekso de la studado kaj esplorado postulita por kandidatigxo estas
(1) por la baza studado: minimume 40 stu en la formo de atestitaj kursoj apartenantaj al la studplano, minimume 10 stu por la tezo kaj minimume 40 stu en la formo de memstara studado kaj esplorado ne nepre atestita (inkluzive la eventualan partoprenon en pluaj, ankaux eksterfakaj kursoj, ekzemple el estontaj kromfakoj),
(2) por la postbakalauxra magistrigxstudado: (a) minimume 40 kromaj stu per atestitaj kursoj en la kerna fako aux fakgrupo, en kiu (b) dum proksimume la egala tempo okazas la laboro por la tezo (literaturekspluatado, esploro kaj verkado), kaj (c) sume cx. 80 stu per kursoj atestitaj parte jam dum la baza studado en unu aux du kromfakoj (fako, en kiu jam estas akirita la bakalauxreco, validas kiel kromfako 40 stu, fako, en kiu jam estas akirita la magistreco, validas kiel kromfako 80 stu),
(3) por la doktorigxo: (a) po minimume 12 stu en kromfako kaj en la fako, en kiu (b) okazu dum cx. 90 plejgrandparte esploraj stu la laboro por la disertacio,
(4) por la habilitdoktorigxo: (a) minimue 6 stu per atestitaj kursoj, el kiuj minimume 3 en la fako en kiu estas (b) verkata surbaze de cx. 300 plejgrandparte esploraj stu la disertacio; krome, estas (c) realigenda almenaux unu scienca publikajxo en ILo aux almenaux kun resumo en ILo.

3.5 Atestita kurso validas sen ekzameno (sed kun almenaux 75%a cxeesto) aux kun minimuma rezulto en la ekzameno (6/10) tiom da (,,administraj``) studunuoj, kiom kalkuligxas laux 3.4. Pli bona ol cxi tiu minimuma ekzamenrezulto indikas la akiron de informo en amplekso komparebla al la minimuma rezulto de pli ampleksa kurso. Tiam la kvanto de la ,,rezultaj studunuoj``, kiujn celas la postuloj de art. 3.4, estas pli altaj (maksimume la trioblo kaze de la ekzamenrezulto 10/10). Detalojn preskribas AK 3.

3.6 La studentoj informu la instruantojn je la komenco de kurso, se ili celas akiri la partoprenateston de AIS kun aux sen kursfina ekzameno. Kiu cxeestis kurson ja parte sed ne plejgrandparte, povas ricevi la ateston nur surbaze de sukceso en kursfina ekzameno.

3.7 Pruvinte sian studadmaturecon laux art. 7.8 cxiu rajtas oficiale studentigxi cxe AIS per akiro de legitimilo kun studenta numero kaj kun indiko de la preferata sekcio kaj de la celita sxtupo.

Art. 4: Datoj kaj lokoj de SUS

4.1 Cxiujare okazu sanmarin[ec]a universitata sesio (SUS) de AIS dum tempointervalo minimume enhavanta la semajnon al kiu apartenas la 3-a de septembro. Escepto estu sciigenda unu jaron antauxe.
[KS 1.4, 1.5]

4.2 Lauxeble okazu plia SUS en la sama jaro.

4.3 Cxiu SUS de AIS okazu en la Respubliko de San Marino aux en universitateca klerigejo de AIS aux kunlabore kun alia universitateca klerigejo en lando, en kiu AIS gxuas apartan agnoskon kaj subtenon precipe en la senco de art. 2.6.

4.4 Lauxeble minimume en cxiu malparnumera jaro okazu minimume la sesio laux art. 4.1 en la Respubliko de San Marino mem. La realigeblo estu unu jaron antauxe certigita.

4.5 Cxiu SUS ricevu numeron dauxrigantan la serion komencitan 1983-12-28 per ,,SUS 1``.

Art. 5: Konsisto de SUS

5.1 Programo de SUS konsisas el la jenaj kvin programpartoj:
(1) akademiaj oficialajxoj, t.e. debutlekcioj de novaj profesoroj, oficialaj kunsidoj, solenajxoj okaze de alvokoj, honoradoj kaj envestigoj, k.a.,
(2) akademia instruado per po minimume 8-studhoraj kursoj (kun kursfinaj ekzamenetoj), kiuj estas ne nur lingvokursoj sed precipe universitatnivelaj fakaj kursoj aux lekciserioj,
(3) akademia ekzamenado cele docentigxon aux akiron de sciencista grado kaj titolo,
(4) akademiaj kongreseroj, nome liberaj prelegoj, koncizprelegoj, projektakceptigaj prelegoj kaj invititaj (gast)prelegoj en la sekcioj,
(5) kadraj programeroj inkluzive kunsidojn kaj aliajn programerojn de kolektivaj SMdAIS kaj aliaj organizoj kunlaborantaj kun AIS.
Cxiu programo de SUS enhavu minimume tri kursojn aux lekciseriojn kaj minimume po unu eron el cxiuj kvar alilaj programpartoj.

5.2 Se tia minimuma SUS-programo ses monatojn antaux la planita inauxguro ankoraux ne estas anoncebla, tiam la sesio estu malanoncata. Tio ne validas por la cxiujara SUS, kiu devas okazi pro artikolo 4.1.

5.3 Krom SUS okazu ankaux aliaj studadsesioj de AIS kun po minimume 3 kursoj.

Art. 6: Prelegantoj kaj lingvoj dum SUS

6.1 Efektivaj membroj kaj adjunktaj apartenantoj de AIS povas oferti dum sesio (SUS) de AIS lingvokursojn por komencantoj aux progresintoj pri
(1) la Internacia Lingvo (ILo) kiel la precipa laborlingvo de AIS,
(2) etnaj lingvoj vivantaj aux vivintaj,
(3) algoritmaj planlingvoj (do: komputilprogramigajn kursojn), kaj
(4) interlingvistikaj planlingvoj aux planlingvoprojektoj.
Cxiu kurso povas okazi en ILo, kurso el la grupo (1) ankaux en alia lingvo oficiala cxe AIS aux en la loke oficiala lingvo, kurso el la grupoj (2) kaj (4) krom en ILo ankaux laux la rekta metodo en la cellingvo.

6.2 Universitatatnivelajn fakajn kursojn ofertas (krom kiel parto de docentigxproceduro) dum SUS nur efektivaj membroj en siaj sekcioj aux escepte, kun aprobo de la koncerna dekano aux fakarestro, en alia sekcio. La SUS-kursoj okazas en ILo. En aliaj studadsesioj ankaux adjunktoj povas realigi kursojn kaj la kursoj povas okazi en ajna lingvo loka aux cxe AIS oficiala.

6.3 Lekciserion realigas minimume du sciencistoj kune, el kiuj unu kiel efektiva membro estas la kunordiganto en interkonsento kun la koncerna dekano aux fakarestro. Minimume 3/4 de lekciserio okazas en ILo.

6.4 Docentigxlekcioj inkluzive la diskuton okazas en ILo.

6.5 Fina ekzameno cele adaptan adopton aux originalan akiron de sciencista grado konsistas el publika kandidatprelego en ILo; la diskuto povas okazi en alia lingvo se antaux tio estis interkonsentita kun la ekzamenofico aux la internacia ekzamenkomitato. Detalojn preskribas la ekzamen- kaj la kotizregularoj.
[EK 10.4, 20-23, 27.1, AK 1]

6.6 Debutlekcioj okazas de alvokitaj profesoroj en ILo.

6.7 Projektakceptigaj prelegoj cele akiron de sciencista grado pli alta ol tiu de magistreco okazas en ILo; por la diskuto validas la samaj preskriboj kiel por la fina ekzameno.
[EK 10.2]

6.8 Liberan prelegon en ajna lingvo oficiala cxe AIS rajtas oferti al la dekano de la koncernata sekcio cxiu membro de la Internacia Scienca Kolegio ligita al cxi tiu sekcio. La dekano rajtas limigi la tempon je dispono kaj la nombron de prelegoj de la sama preleganto en la sama sekcio sed ne povas rifuzi cxiujn ofertojn de ofertanto, se ankoraux trovigxas loko en la programskemo. -- Aligxintoj al SUS rajtas, se koncerna sekcio ankoraux disponas pri tempo por tio, lastminute (t.e. dum SUS mem) anonci koncizprelegon en ajna oficiala lingvo de AIS cxe la dekano aux cxe ties dejxoranta anstatauxanto, havigante jam pretajn afisxojn kun temo kaj sekcio. -- Koncizprelegoj dauxru (inkluzive tempon por demandoj kaj pauxzeto) 20 minutojn, aliaj liberaj prelegoj kaj projektakceptigaj prelegoj la duoblan tempon, debut- kaj docentigxlekcioj same kiel invititaj prelegoj la trioblan.

6.9 La dekanoj kaj la fakarestroj rajtas inviti ajnajn sciencistojn gastprelegi en ajna lingvo en la sekcio.

Art. 7: Aliaj kursoj, kursatestoj

7.1 Enskribigxinto cxe SUS, kiu partoprenis en minimume 3/4 de tie okazinta kurso aux lekciserio, rajtas ricevi la oficialan partoprenateston en la 5 oficialaj lingvoj de AIS kun subskribo de la kursgvidanto aux de la kunordiganto de la lekciserio. Li rajtas senpage partopreni libervole en kursfina ekzameneto kaj postuli la enskribon de la tiel konstatita intensecgrado de sia partopreno. La ekzamenofico de AIS validigas per subskribo kaj stampo la ateston.

7.2 Same rajtas ricevi la partoprenateston kaj postuli gxian validigon enskribigxinto al kurso aux lekciserio okazigita de AIS ekster SUS kaj realigita aux kunordigita de profesoroj aux docentoj de AIS. La instrulingvo estas indikenda sur la atestilo.

7.3 Same rajtas ricevi la partoprenateston kaj postuli gxian validigon acxetintoj aux luprenintoj de objektigitaj kursoj de AIS aux de kursoj aprobitaj por la medioteko de AIS, se tiuj studentoj prie ekzamenigxis (paginte la ekzamenkotizon) cxe aux sub la kontrolo de ekzamenrajtigito de AIS, kaj se ili en la ekzameno ricevis minimume la noton 6/10 (,,rite``).

7.4 Apartenanto de AIS -- cxu MdAIS, cxu AMdAIS, cxu AdAIS -- rajtas doni la ateston de AIS (eventuale aldone al loka atesto) ankaux al enskribigxintoj, kiuj partoprenis plejgrandparte en kurso, kiun tiu apartenanto de AIS realigis (cxu kiel dauxra lekciisto, cxu kiel gasto) kadre de la oficala programo de sxtata universitato aux sxtata esplorinstitucio, aux nesxtata universitateca institucio, kies instruado kaj finekzamenado estas agnoskitaj kiel minimume egalnivelaj al tiuj de la tieaj sxtataj universitatoj. (La samo validas por lekciserioj tie kunordigitaj fare de la atestanto.) La studentoj tiam rajtas postuli, paginte registrigkotizon laux AK 3, la valdigon de siaj tie ricevitaj atestoj per stampo kaj subskribo de la ekzamenofico.

7.5 Ankaux por kurso realigita kadre de la programo de kleriga institucio priskribita en 7.4 sed fare de sciencisto tie ja regule instruanta aux instruinta sed ne apartenanta al AIS la atesto povas esti donata, se la kursgvidanto mem atestas kaj se la atesto ricevas la apogan subskribon de suficxa nombro da kolegoj apartenantaj al AIS kaj regule (instrue aux esplore) laborantaj en la sama kleriginstitucio, al kiu devas aparteni minimume tri AISanoj (agnoskitaj institucioj). Se la kursgvidanto ne estas membro de ISK suficxas la apogo fare de 6 adjunktoj sciencaj, se li ja estas membro de ISK jam la apogo fare de 3 adjunktoj sciencaj. (Subskribo de asociita docento aux de plenrajta docento aux de asociita profesoro aux de orda profesoro de AIS egalvaloras al 2 aux 3 aux 4 aux 5 subskriboj respektive.) La studentoj rajtas postuli, paginte registrigkotizon laux AK 3, la validigon per stampo kaj subskribo de la ekzamenofico. -- Per la apoga subskribo la apartenanto de AIS nur certigas al la ekzamenofico, ke
(1) la kurso apartenis al la programo de la koncerna institucio, ke
(2) la kursgvidanto tie regule (ne nur kiel unufoja gastlekciisto) instruas aux instruis, kaj ke
(3) la apoganto ne havas pravigeblajn dubojn pri la seriozeco de la kurso.
[RD 3.2, 4.1, 5.1, 6.1]

7.6 Se sxtata aux nesxtata esplor- aux kleriginstitucio realigadas universitatnivelajn kursojn sen esti agnoskita kiel egalnivela al sxtata universitatoj, kaj se al tiu cxi institucio apartenas (almenaux kromofice) minimume tri efektivaj membroj aux adjunktaj apartenantoj de AIS, tiam AIS povas starigi tempe limigitan kontrakton kun cxi tiu institucio (tiel agnoskita flanke de AIS) laux kiu por difinitaj kursoj konformaj al la kursarprojektoj de AIS sub difinitaj kondicxoj validu la samo kiel laux 7.4 kaj 7.5 por kursoj realigitaj en gxenerale agnoskitaj kleriginstitucioj. -- Speciale la agnosko kiel ,,klerigejo de AIS`` inkluzivas la agnoskeblon de almenaux difinita parto de la tieaj kursoj.
[RD 8.1]

7.7 La ekzamenofico aux la ekzamenkomitato rajtas agnoski entute la universitatnivelajn kursojn en kiuj kandidato de AIS partoprenis sen atesto fare de AIS, se li prezentas la oficialan dokumenton pri la atingiteco de la sciencista grado aux titolo cxe la koncerna kleriginstitucio kune kun la atesto pri la fina ekzameno sukcese trapasinta tie, kaj se tiu cxi ekzameno estas proksimume egalnivela al la fina ekzameno por unu el la kvar sciencistaj gradoj difinitaj en la sanmarina kadrolegxo pri universitatnivela instruado. Se tiaj certigitaj atesto kaj dokumento mankas pro malsukceso aux nekompletigo de la studado sur la koncerna sxtupo, la jam tie trastuditaj studunuoj validas maksimume duone (AK 3).

7.8 Krom pri lingvokursoj, atestojn de AIS nur povas submeti al validigo enskribigxintoj kun la nivelo de maturecekzameno (studmatureco). Antaux ol prezentigxi al ekzameno cele ricevon de sciencista grado kaj titolo la akiriteco de la nivelo internacia de maturecekzameno estas pruvenda per (I) atesto pri la suficxa scio de ILo kune kun (II)
(1) dokumento pri sukcese farita maturecekzamrno de San Marino, aux pri egalvaloriga agnosko fare de San Marino, aux
(2) dokumento pri akirita sciencista grado kun minimume la nivelo de la bakalauxreco, aux
(3) dokumento pri studadmatureco el lando, en kiu regule 13 lernejaj jaroj kondukas al tia nivelo, aux
(4) dokumento pri studadmatureco el lando, en kiu 12 lernejaj jaroj regule kondukas al tia nivelo, se la dokumento asertas, ke en la 12-a lerneja jaro estis montrita suficxaj scioj (minimume 6/10 t.e. la noto ,,rite``) en po minimume unu fako el la sekcioj (a) naturscienca kaj kibernetika, (b) humanistika kaj morfoscienca, kaj (c) strukturscienca kaj filozofia, kaj en minimume du el tiuj tri fakoj pli ol suficxaj scioj (minimume 7/10, do la noto ,,cum laude``) aux en almenaux unu el ili bonaj scioj (minimume 8/10 t.e. ,,magna cum laude``), aux
(5) pruvilo pri la sukcesa partopreno en kompensigaj kursoj kiuj havigas al studantoj, kiuj sukcese kompletigis almenaux la 10an lernejan jaron kaj lauxregulan, almenaux dujaran, lernadon de profesio, paralele (a) la fakoncerne necesajn sciojn postuleblajn en maturecekzameno, kaj (b) sciojn en tri fakoj kiel difinite en (4), aux
(6) dokumento pri sukceso en la internacia maturecekzameno (IM).
Paginte registrigkotizon (0,3 AKU) la studento povas ricevi en la kazoj (2) -- (4) ateston pri la agnosko de sia nivelo de studadmatureco. Ankaux la havigo de la studenta legitimilo de AIS (0,5 AKU) atestas la agnoskon.

Art. 8: Kursarprojektoj (kursplanoj)

8.1 Por unuopaj fakoj aux grupoj da fakoj interligita per pluraj komunaj instruajxoj studeblaj en komunaj kursoj (ekzemple la ,,komunikadsciencoj`` informadiko, klerigkibernetiko, lingvokibernetiko, lingvistiko inkl. interlingvistikon, psikologio, merkatesploro k.a.) ekzistas studplanoj aux koheraj studplanaroj, t.e. kursarprojektoj, kiuj postulas la studadon de kernproblemkampoj kaj de specialigxproblemkampoj kaj kiuj akceptas gxis certa amplekso la anstatauxan studadon de kromaj kursoj. La kursaro enhavas
(1) 2-6 grupojn de po 2-6 kernaj problemkampoj
(2) 2-4 devigajn grupojn de po 4-8 specialigxproblemkampoj,
(3) rekomendon de aliaj specialigxproblemkampoj el la fako aux fakgrupo, kaj la indikon de la maksimuma amplekso gxis kiu la studado de tiaj aux de aliaj (t.e. alifakaj) kursoj povas anstatauxi la studadon en la problemkampoj de (1) kaj (2).

Por la sxtupo de la bakalauxrigxo minimume 30 studunuoj estas akirendaj en la kernaj problemkampoj; neniu grupo de kernproblemkampoj estas ellasebla. Minimume 10 studunuoj estu akirataj en la devigaj grupoj de specialigxproblemkampoj; neniu deviga grupo estas ellasebla.

Por la sxtupo de la magistrigxo estas elektebla nur fako, por kiu ekzistas jam studadplano de AIS. Minimume 10 studunuoj estu el la kernaj problemkampoj, minimume 20 el la 1--2 elektitaj specialigxproblemkampoj, inter kiuj minimume unu estas elektenda el la devigaj grupoj.

Unuopaj studplanoj povas aldoni pluajn restriktojn de la studenta eleklibereco.

Por la sxtupoj de doktorigxo kaj habilitdoktorigxo ne ekzistas restriktoj aliaj ol tiuj menciitaj en art. 3.4.

8.2 Antaux ol prezentigxi al la fina ekzameno cele akiron de sciencista grado pli alta ol tiu de bakalauxreco, la fina ekzameno de la antauxa sxtupo devas esti sukcese finita.

8.3 Antaux ol prezentigxi al la fina ekzameno de ajna sxtupo la necesaj studunuoj devas esti akiritaj, la tezo verkita kaj la necesaj antauxaj ekzamenoj faritaj. Necesas notoj >= 6/10 en la kursfinaj (parolaj aux skribaj) ekzamenoj pri almenaux unu triono de la prezentitaj, laux 3.4 kaj 3.5 suficxaj ,,administraj`` studunuoj akiritaj antaux la fina ekzameno. Krom en la kazo de adapta adopto de jam akirita sciencista grado plue devas antauxiri sukceso en skriba fakekzameno pri la enhavo de pli ol unu kurso kun entute minimume 8 studunuoj en la fako aux fakgrupo, pri kiu la kandidato celas akiri la bakalauxrecon aux la magistrecon, kaj same en cxiu kromfako elektita por la magistrigxo. Pri la kromfako elektita por la doktorigxo okazu anticipa parola aux skriba ekzameno. Se jam cxe AIS aux aliloke estas sukcese trapasita finekzameno sur minimume la sxtupo de bakalauxreco, tio anstatauxas la fakekzamenon en tiu kromfako de doktorigxo; la samo validas por cxiu el la du kromfakoj de magistrigxo; se por sia magistrigxo kandidato koncentrigxas al unu kromfako, pri kiu li cxe AIS aux aliloke jam atingis la magistrecon, tio anstatauxas la fakekzamenon en cxi tiu duobla kromfako. -- Detalojn preskribas la ekzamenregularo.

8.4 Por kompletigi la studadon sur ajna sxtupo (ecx se temas nur pri adapta adopto fare de AIS) necesas tri studunuoj pro partopreno en SUS-kursoj aux SUS-lekciserioj, kiuj ne jam estas agnoskitaj por la akiro de alia sciencista grado; por minimume unu tia studunuo estas bezonata atesto kun almenaux suficxa noto (6/10). Minimume 1 atestita SUS-kurso aux SUS-lekciserio estu el la sekcio, en kiu okazas la kandidatigxo, minimume 1 atestita SUS-kurso estu el alia sekcio. Por cxiu sxtupo entute minimume 4 studunuoj devas esti akiritaj per kursoj laux art. 7.1 -- 7.3, inter kiuj maksimume 1 povas esti lingvokurso kaj minimume 2 devas esti finitaj per ekzameneto kun almenaux suficxa noto.

Art. 9: Organizaj reguloj por SUS

9.1 Rajtas enskribigxi al SUS-kurso, ekzamenigxi dum SUS, lastminute oferti koncizprelegon cxe SUS, ricevi ajnan partopreateston aux postuli la liston de la aligxintoj aux la enlistigxon nur, kiu aligxis al SUS.

9.2 Cxiu SUS estu anoncita per oficiala sciigo de AIS almenaux 7 monatojn anticipe. Limdato por kandidatigxo dum SUS estas 5 monatoj antaux ties inauxguro. Kaze de malfruigxo eblas akcepti kandidaton nur kadre de la ankoraux disponebla ekazamenkapacito: tiam malfruigxkrompago estos postulata laux la kotizregularo.
[AK 1]

9.3 La distribuo de materialoj aux la afisxado kie ajn tio povus kauxzi la impreson de aprobo fare de AIS, bezonas la antauxan permeson de la prezidanto aux vicprezidanto aux de la direktoro de la Subtena Sektoro. Ekzistas speciala afisxejo por tia agado de SUS-anoj.

9.4 La dejxorantoj de la SUS-oficejo centre afisxas la horaron de la publikaj ekzamenoj kaj de lastminute ofertitaj koncizprelegoj same kiel informojn pri eventuale neeviteblaj programsxangxoj. -- La ekzamenofico zorgos en interkonsento kun la prezidanto pri la registrigo de titolagnoskoj kaj pri la publikigo de cxi tiuj kadre de la oficialaj sciigoj de AIS.


La aktuala formo de la regularo pri instruado kaj studado estas konforme al AS 1.3 aprobita de la Senato 1995-08-29 / 1694 pfR kaj ratifikita de la GxA 1995-09-02 / 1694 pfR.

La prezidanto: OProf. Dr.habil. Helmar Frank