La "kasteloj" de San-Marino
San-Marino disponas tri impresajn kastel-similajn "turojn"
sur la kresto de la Monto Titano (750 m),
videblajn jam de malproksime:
- la "unua turo" ("Rocca" aŭ "Guaita"), ĉe la rando
de la enmura historia centro,
muzeo de pentraĵoj (ŝtata pinakoteko),
- la "dua turo" ("Cesta" aŭ "Fratta"),
muzeo de antikvaj kaj mezepokaj armiloj
- la "tria turo" ("Montale"), malpli granda, ne vizitebla.
Eblas promeni laŭ la kresto de la monto,
pasante ĉiujn tri turojn.
De la kresto oni ĉe bona vetero klare vidas la marbordon
kun la urboj
Rimini, Riccione, Cattolica ktp.
Sed, parolante pri la "kasteloj" de San-Marino,
ofte menciataj sur ŝildoj ("Castello di ..."),
oni celas la administrajn distriktojn de la respubliko
(komparu la mapon):
- San-Marino (la ĉefurbo), sur la Monto Titano
- Acquaviva (Monte Cerreto), okcidente
- Borgomaggiore, en la valo sub la Monto Titano
- Chiesanuova (Pennarossa), sud-okcidente
- Domagnano (Torraccia), norde
- Faetano, oriente
- Fiorentino, sude
- Montegiardino, sud-oriente
- Serravalle, nord-oriente
Ĉiu kastelo havas propran
blazonon
kaj nun ankaŭ propran poŝtkodon.
Ĉe la festoj okaze de la fondotago (3a de septembro),
tiuj kasteloj sendas teamojn por sporta konkurado.
La adresojn de la administrejoj vi trovas
tie ĉi.
Stato: 1999-01-05;
aspekta adapto: 2004-10-13.