Ĝi estis fondita en la jaro 301 post Kristo de la Dalmatia ŝtonskulptisto Marino, laŭ la legendo rifuĝinta ĉi tien pro la persekuto de la Romia imperiestro Diokleciano. De tiu tempo la ŝtateto fieras pro historio de libereco kaj de la ĉiam persiste kaj saĝe defendita sendependeco.
Eĉ en la nesekura politika ekvilibro de la renesanco San-Marino konservis siajn komunumajn rajtojn kaj eĉ hodiaŭ scipovas ligi sian modernecon kun jarcentojn aĝaj ordo kaj tradicio.
Grandanime kaj solidare, la respubliketo ripete malfermis siajn pordojn al ĉiuj, kiuj dum la turmentaj periodoj de Itala historio venis ĉi tien por serĉi rifuĝon kaj protekton. Inter ili estis Giuseppe Garibaldi, la heroo de la Itala unuiĝo, kaj la pli ol cent mil rifuĝintoj de la bombadoj de la lasta mondmilito.
Rimarkinda historio kaj ĉarma pejzaĝo rezultigas la fascinon kiun San-Marino efikis al vizitantoj pli kaj malpli famaj.
Precipe impresa estas la panoramo admirebla de la tri turoj konstruitaj kiel defendaj remparoj sur la kresto de la monto Titano.
Tradicie kaj ĝisfunde gastama kaj bonkora, kun riĉaj heredaĵoj arkitektura, muzea kaj historia, sed ankaŭ kun ampleksaj eblecoj butikumaj, San-Marino ĉiun jaron allogas pli ol tri milionojn da turistoj. Ĝi gastigas ĉiujare gravajn eventojn kulturajn kaj sportajn -- ankaŭ de internacia nivelo -- kaj estas sidejo de vigla kaj aprecata filatela kaj numismata aktivado.
La ŝtata turisma oficejo,
kore bonvenigante vizitantojn,
plezure donos ĉian helpon
por certigi agrablan kaj simpatian restadon.