SETI@home-titolsxildo

Traduko fare de AIS San-Marino. Vidu ankaux la SETI@home-pagxon de AIS.




SETI: La sercxado per radio

Historio de Ron Hipschman

La SETI-projekto estas giganta tasko. Kien kaj kiel ni rigardas? Necesas interkonsenti pri la metodo. Ekzistas pluraj ideoj.

Unue, niaj fremdaj amikoj povus vojagxi kosmosxipe kaj viziti nin. Jen grandioza metodo de komunikado -- vizagx-al-vizagxe. Bedauxrinde malgraux lauxdiraj Roswell-oj kaj forkondukoj fare de eksterteruloj kaj vidoj de NIFOj ne ekzistas ecx unu sola ero de scienca pruvo, ke fremduloj iam ajn vizitis la teron. Neniu pruvo. La kvantoj de energio kaj tempo necesaj por vojagxi inter la steloj estas tiom grandegaj, ke necesas pli "sxparema" metodo. Per kelkaj simplaj kalkuloj eblas pruvi ke ecx se iu povus inventi sxipon kun la plej efika motortipo (amantoj de "Star Trek" gxojos ekscii ke tio implicas materion kaj antimaterion!) vojagxo al la plej proksima stelo, Alpha Centauri, kun 20-jara iro-kaj-reveno konsumus energion suficxan por hejti pli ol milionon da domoj dum pli ol 30 milionoj da jaroj! Kaj tiu vojagxeto portus nur manplenon da pasagxeroj! Tio ne estas ekonomia metodo komuniki, cxar tiu kvanto da energio kostus je nunaj prezoj pli ol 30 duiliardojn (31016) da dolaroj. Cxu vi povas imagi fremdulan registaron spezantan tiom da resursoj por sendi kelkajn el siaj uloj al amikeca vizito? Kompreneble ili povus dissendi milojn la legxeraj sondo-sxipetoj konigantaj ilian ekziston kaj la sxipetoj povus raporti pri siaj trovoj, sed ecx tio estus tre kosta pri tempo kaj energio. Kvankam ni emas kredi je fauxlta trakcio, dimensia dissxovo kaj cxiuj aliaj mirakloj de scienca fikcio, ili estas nur tio, fikcio.

 

Sxajnas neprobable, ke fremdaj civilizoj spezu 30 duiliardojn da dolaroj je nunaj energikostoj por persone viziti nin. Kontakto per radio estas pli sxpara. La foto dekstre estas nur unu el multaj NIFO-blagoj.

 blaga bildo de NIFO
Kiel vi kontaktus amikon aux parencon vivantan en malproksima lando, se vi volus nur diri "saluton"? Cxu vi irus tien? Versxajne ne. Vi prenus telefonon kaj vokus, aux vi sendus retposxtajxon, aux se vi havus la tauxgajn ilojn, vi eble ecx starigus video-konferencon. Cxiuj cxi metodoj estas ege pli ekonomiaj kaj rapidaj ol vojagxo per aviadilo. Same, iu progresinta civilizo probable elektus komunikadon per "ekonomiaj" metodoj.

La plej bona metodo, kiun ni konas, estas komuniki per radiaj ondoj. Sendi informon per radiaj ondoj kostas tre malmulte kaj posedas la necesan inform-kapaciton por la tasko. Krome, la informo vojagxas je la plej alta rapideco en la universo, tiu de la lumo. Neniu kosmosxipo iam povas atingi tiun rapidecon. Plue, se vi uzas radio-sendilon, vi povas direkti gxin al milionoj da direktoj kaj komuniki samtempe kun multaj malsamaj civilizoj. Neeble fari tion per sxipo! Rigardu kiomspece oni uzas radio-sendadon: Radio kaj televido, kompreneble, posxtelefonoj, mesagxiloj, cxia persatelita komunikado, GPS-navigado kaj multo pli. Surtere ni jam decidis pri la plej efika metodo.
Eksercxante fremdulojn provantajn kontakti nin per radiaj ondoj, ni frontas alian problemon. Sxaltante vian radion vi devas decidi, kiun frekvencon aux kanalon vi auxskultu. Vi povas krozi tra la diversaj bendoj -- mezaj ondoj, ultramallongaj ondoj, mallongaj ondoj, amatora radio, polica radio, vetera radio, ktp. -- por trovi vian deziratan programon. Same vi devos agordi vian eksterteran orelon por trovi niajn fremdajn amikojn. La elektromagneta spektro estas tre, tre vasta ejo, kaj ekzistas kelkaj fenomenoj esplorendaj, kiuj povus faciligi nian agordan decidon. Estus placxe, fine trovi cxarme malgrandan regionon de la elektromagneta spektro, kie komenci nian sercxadon.

"SETI: La sercxado per radio"

Plu