AIS ·
aranĝoj ·
BUS ·
BUS 7
BUS 7 de AIS San-Marino, junio 2010
Stato: 2010-06-18
BUS 7,
la 7-a bakalaŭriga sesio de AIS, okazis
ĉe la Internacia Universitato Karlovo (IUK) en Bulgario (BG),
de 2010-06-06 (dimanĉo) al 2010-06-14 (lundo),
laŭ invito de EProf. Mag. Boĵidar Leonov, rektoro de IUK.
Dum BUS 7 okazis universitataj kursoj kaj prelegoj.
Pro ne-atendeblaj eksteraj problemoj (vizaj kaj veteraj)
ne povis okazi la planitaj
studentaj finekzamenoj sur la nivelo de bakalaŭreco.
Ĉar tiuj ĉi problemoj estis ekster la respondeco de AIS,
ili ne influas la validecon de la cetera programo.
La prelega programo de BUS 7 okazis lige kun la
seminario pri apliko de Esperanto en la profesia agado
(AEPA)
kaj en la tempa kadro de la
bulgar-pola studadsesio (2010-05-28 / 06-26)
de IUK kaj ISTK (Bydgoszcz).
La sciencan programon kompilis la senato kaj la dekanoj de AIS,
la prelegan programon organizis EProf. Leonov,
organizanto de AEPA.
Okazis jenaj kursoj:
- Latinidaj planlingvoj
(sekcio 2, AProf. Dr. habil. Věra Barandovská-Frank;
disponeblas
reta kursmaterialo por prepariĝi)
- Bazaj principoj de turismiko.
Ekologia kaj religia turismo
(sekcio 6, EProf. ADoc. Mag. B. Leonov dipl. pat. ing. cand. sc.;
2010-06-06/07)
- Multkultureco, minoritatoj (etnaj malmultoj),
diasporaj en mondo
(sekcio 2, EProf. ADoc. Mag. A. Lewanderska-Quednau prof. dr.)
- Eŭrologio: realeco kaj ŝancoj
(EProf. ADoc. Mag. A. Lewanderska-Quednau prof. dr.,
Ilja Ĥristov prof. dr. hab.;
krom-BUS-a kurso, parte en la bulgara kaj la pola lingvoj)
- Laŭnaturaj grandbesta faŭno kaj
arba flaŭro de Eŭropio
(sekcio 5, OProf. Hans Dietrich Quednau dr)
- Enkonduko en la bulgaran lingvon
(EProf. ADoc. Mag. B. Leonov dipl. pat. ing. cand. sc., Jovka Neĉeva;
en la kadra programo)
- Enkonduko en la internacian lingvon (en la kadra programo)
- Enkonduko en la polajn lingvon kaj kulturon
(Paŝa Mateva mgr, en la kadra programo)
- Enkonduko en la rusan lingvon
(Uzunova prof., en la kadra programo)
Dokumentoj pri BUS 7: