AIS ·
aranĝoj ·
BUS ·
BUS 7
Bonvolu atenti, ke tio ĉi estas la historia invito al BUS 7,
kiu intertempe pasis.
Koncizan raporton vi trovas tie ĉi.
BUS 7 de AIS San-Marino, junio 2010
Stato: 2010-05-24
BUS 7,
la 7-a bakalaŭriga sesio de AIS, okazos
ĉe la Internacia Universitato Karlovo (IUK) en Bulgario (BG),
de 2010-06-06 (dimanĉo) al 2010-06-14 (lundo),
laŭ invito de EProf. Mag. Boĵidar Leonov, rektoro de IUK.
Dum BUS 7 okazos universitataj kursoj kaj prelegoj kaj
studentaj finekzamenoj sur la nivelo de bakalaŭreco.
La prelega sesio okazos grandparte lige kun la
seminario pri apliko de Esperanto en la profesia agado
(AEPA)
kaj en la tempa kadro de la
bulgar-pola studadsesio (2010-05-28 / 06-26)
de IUK kaj ISTK (Bydgoszcz).
Aktuala informo (2010-06-10):
Pro vizaj problemoj la kandidatoj ĝis nun ne sukcesis alveni.
Tial la okazigo de la studfinaj ekzamenoj estas malprobabla.
La cetera programo de BUS 7 tamen okazas laŭplane.
La sciencan programon kompilis la senato kaj la dekanoj,
la prelegan programon organizis EProf. Leonov,
organizanto de AEPA.
Okazos jenaj kursoj:
- Latinidaj planlingvoj
(sekcio 2, AProf. Dr. habil. Věra Barandovská-Frank;
disponeblas
reta kursmaterialo por prepariĝi)
me–sa bloko A
- Bazaj principoj de turismiko.
Ekologia kaj religia turismo
(sekcio 6, EProf. ADoc. Mag. B. Leonov dipl. pat. ing. cand. sc.;
2010-06-06/07)
di, lu
- Multkultureco, minoritatoj (etnaj malmultoj),
diasporaj en mondo
(sekcio 2, EProf. ADoc. Mag. A. Lewanderska-Quednau prof. dr.)
- Eŭrologio: realeco kaj ŝancoj
(EProf. ADoc. Mag. A. Lewanderska-Quednau prof. dr.,
Ilja Ĥristov prof. dr. hab.;
krom-BUS-a kurso, parte en la bulgara kaj la pola lingvoj)
- Laŭnaturaj grandbesta faŭno kaj
arba flaŭro de Eŭropio
(sekcio 5, OProf. Hans Dietrich Quednau dr)
- Lingvo kaj socio
(sekcio 2, ADoc. Koutny Ilona dr, ADoc. Dr. Zbigniew Galor)
- Enkonduko en la bulgaran lingvon
(EProf. ADoc. Mag. B. Leonov dipl. pat. ing. cand. sc., Jovka Neĉeva;
en la kadra programo)
- Enkonduko en la internacian lingvon (en la kadra programo)
- Enkonduko en la polajn lingvon kaj kulturon
(Pasza Mateva mgr, en la kadra programo)
- Enkonduko en la rusan lingvon
(Uzunova prof., en la kadra programo)
Loĝado
En Karlovo ekzistas pluraj hoteloj; ĉar la urbo estas ne tre granda,
IUK estas bone atingebla de ĉiuj.
IUK kunlaboras kun jenaj du hoteloj:
"El Paraíso" (ĝi kutime ne uzas la bulgaran nomon Ел Параисо),
dustela, str. Todor Kableŝkov 3,
www.elparaisohotel-bg.com.
Oni parolas ankaŭ hispane.
- "Ŝterev" (Щерев), dustela, Ploŝtad "20 juli" 1 (urbocentro),
www.shterevhotels.com.
EProf. ADoc. Leonov
(leonovrozabg.com)
pretas helpi ĉe komunikaj problemoj.
Dokumentoj pri BUS 7: