2 Historio de maŝina tradukado (MT)2.5 Praktike uzeblaj sistemoj |
2 Geschichte der Maschinellen Übersetzung (MÜ)2.5 Praktisch verwendbare Systeme |
La ALPAC-reporto de 1966, kiu rekomendis ne plu subvencii esplorojn pri MT, ne haltigis la laborojn sur tiu kampo. Ĝi ja reduktis la esperojn pri la atingebla kvalito de MT-sistemoj kaj tiel igis la fareblajn sistemojn pli akcepteblaj. |
Der ALPAC-Bericht von 1966, der von finanzieller Förderung der MÜ abriet, brachte die Arbeiten auf diesem Gebiet nicht zum Stillstand. Er verringerte allerdings die Hoffnungen über die mögliche Qualität von MÜ-Systemen und erhöhte so die Akzeptanz für die verfügbaren Systeme. |
Tiel jam kelkajn jarojn poste ekestis MT-sistemoj, kiuj estis praktike uzataj. Konata estas la (ankoraŭ ekzistanta) sistemo SYSTRAN. Tiu sistemo ek de 1969/1970 tradukis Rusajn tekstojn Anglen por la Usona aer-armeo. Hodiaŭ SYSTRAN estas alirebla en TTT kiel Babelfiŝo por la tradukado de retpaĝoj. En pli ol tridek jaroj da ekzisto la sistemo vastigis siajn kapablojn, enprenante interalie pliajn lingvojn kaj vortojn, sed ne sukcesis penetri en la kampon de vere altkvalitaj tradukoj. Laŭdire ĝi nun ofertas 36 lingvo-parojn; multaj el ili enhavas la Anglan lingvon. |
So entstanden schon wenige Jahre später MÜ-Systeme, die praktisch eingesetzt wurden. Bekannt ist das (noch existierende) System SYSTRAN. Dieses System übersetzte ab 1969/1970 russische Texte für die US-Luftwaffe ins Englische. SYSTRAN ist heute im WWW als Babelfisch verfügbar, um WWW-Seiten zu übersetzen. In den mehr als 30 Jahren seines Bestehens hat das System seine Fähigkeiten u. a. um neue Sprachen und größeren Wortschatz erweitert, konnte aber, wie die gesamte MT, nicht die Schwelle zu qualitativ hochwertiger Übersetzung überwinden. Angeblich bietet es jetzt 36 Sprachenpaare an, von denen viele das Englische enthalten. |
En 1976 SYSTRAN, nun kun pli da lingvoj, estis ekuzata de la Eŭropa Komunumo, antaŭulo de la Eŭropa Unio. Je 1977-05-24 Kanado ekuzis la sistemon "Meteo", evoluigitan speciale por traduki veterajn raportojn kaj prognozojn inter la Angla kaj la Franca (du oficialaj lingvoj de Kanado). Tiu sistemo pruvis la avantaĝojn de limigo al tekstoj el malvasta fako. Ĝi uzas vortaron de nur 220 vortoj kaj siakampe atingas respektindan kvaliton. |
Ab 1976 wurde SYSTRAN, das jetzt mehr Sprachen unterstützte, von der EG (Europäische Gemeinschaft; Vorläufer der EU) verwendet. Am 24.5.1977 nahm Kanada das System "Meteo" in Gebrauch, das speziell zur Übersetzung von Wetterberichten und -vorhersagen zwischen Englisch und Französisch (Amtssprachen Kanadas) entwickelt worden war. Dieses System zeigte die Vorteile einer Beschränkung auf ein enges Fachgebiet. Es kommt mit einem Wortschatz von nur 220 Wörtern aus und erreicht auf seinem Gebiet eine beachtliche Qualität. |
Post 1980 ekestis pli da sistemoj kaj plimultiĝis la lingvoj. La firmao Siemens uzis sistemon "Metal" (Machine evaluation and translation of natural language) por traduki teknikajn dokumentojn inter la Germana kaj la Angla. (Poste ili enprenis pliajn lingvojn kaj ankaŭ vendis la sistemon.) La Tut-Amerika Organizo pri Sano ekuzis sistemon (PAHO MTS) por traduki inter la Angla kaj la Hispana, la plej parolataj lingvoj de la Amerikoj. (La Portugala estas preparata.) |
Nach 1980 entstanden weitere Systeme und wurden mehr Sprachen berücksichtigt. Die Firma Siemens benutzte ein System namens "Metal" zur Übersetzung technischer Dokumente zwischen Deutsch und Englisch. (Später nahm Siemens weitere Sprachen auf und verkaufte das System auch.) Die Pan-Amerikanische Gesundheitsorganisation verwendet ein eigenes System (PAHO MTS) zur Übersetzung zwischen Englisch und Spanisch, den verbreitetsten Sprachen des amerikanischen Kontinents. (Am Portugiesischen wird gearbeitet.) |