AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ (AIS) SAN MARINO
Accademia Internazionale delle Scienze Académie Internationale des Sciences
Internationale Akademie der Wissenschaften International Academy of Sciences
Laŭjura sidejo en la Respubliko de San Marino
Bankkonto 2051-305 Ĉe Poŝtbanko Hannover (bank-kodo: 250 100 30)

OProf. Dr. habil. H. Frank, Kleinenberger Weg 16a, D-33100 Paderborn

OProf. Dr. habil. Helmar G. Frank
kaj al

JARFINA CIRKULERO 2001

al ĉiuj membroj de la
Internacia Scienca Kolegio (ISK)
Internacia Teknika Kolegio (ITK)
Internacia Arta Kolegio (IAK)
la Subtenaj Membroj de nia Akademio

Prezidanto

Kleinenberger Weg 16a
D-33100 Paderborn
Tel.: (+49-/0-) 5251-163511 / -64200
Retpoŝto: hfr@uni-paderborn.de
http://www.paderborner-impulse.de

2001-12-31

Estimataj kaj karaj samakademianoj!

 

Verehrte, liebe Mitglieder unserer Akademie!

Oportunas mallonge retrorigardi, ĉi tiun lastan tagon de la unua jaro de la nova jarmilo. Montriĝas optimistigaj perspektivoj, kaj mi apelacias, uzi niajn ŝancojn!

 

Ein kurzer Rückblick ist an diesem letzten Tag des ersten Jahres im neuen Jahrtausend angemessen. Es zeigen sich Perspektiven, die optimistisch stimmen, und ich rufe zur Nutzung unserer Chancen auf!

La unua sukceso estis la finfina apero de nia "AIS-triologio". Ĝi prezentas en unu volumo la 2an eldonon de nia "Unua Libro" ("Ekesto kaj Celo, identeco kaj memkompreno" – mi tion tiuokaze aktualigis dulingve), represaĵon el la 2a eldono de nia "Dua Libro" ("Statuto kaj aliaj regularoj") kaj la jam 4an eldonon de nia "Tria Libro" ("Internacia Sciencista Dokumentaro" – ISD 2000). La 503-paĝa verko montriĝis jam sufiĉe prestiĝa kaj informiga, por efike kontribui al pluaj sukcesoj niaj. Ĝi estas el Paderborn ankoraŭ havebla je 15 Eŭroj (plus sendkostoj) – aŭ tute senpage, se vi fariĝas Subtena Membro de AIS, aŭ dumviva membro de ajna el niaj sektoroj. La "Trian Libron" nia informofico metis komplete en la reton (TTT): www.ais-sanmarino.org/isd/.

 

Der erste Erfolg war unsere endlich erschienene "AIS-Trilogie". Sie bietet in einem Band die 2. Auflage unseres "1. Buchs" ("Entstehung und Ziele, Identität und Selbstverständnis" – ich habe dies aus diesem Anlass zweisprachig aktualisiert), einen Nachdruck aus der 2. Auflage unseres "2. Buchs" ("Satzung und andere Regularien") und die schon 4. Auflage unseres "3. Buchs" ("Internationale Wissenschaftlerdokumentation" – ISD 2000). Das 503 Seiten starke Werk beeindruckte und informierte schon hinreichend, um uns bei weiteren Erfolgen zu helfen. Es ist aus Paderborn noch für 15 Euro (zuzüglich Versandkosten) erhältlich – oder völlig kostenfrei, wenn Sie Fördermitglied der AIS oder lebenszeitliches Mitglied irgend eines unserer Sektoren werden. Das "3. Buch" stellte unser Informationsamt ganz ins Netz (WWW): www.ais-sanmarino.org/isd/.

Kvankam ĝi distribuiĝis ne nur inter la AIS-anaro sed ekz. ankaŭ kiel aldono de la 40a jarvolumo de nia kvazaŭoficiala revuo GrKG/Humankybernetik, nia AIS-trilogio estas nura provizoraĵo. Optimistigan perspektivon malfermas (1) oferto el Moskva AIS-klerigejo, aperigi de ĝi pli luksan, koloran reeldonon, kaj (2) la progresantaj traduklaboroj de ĝia Unua Libro ankaŭ en la Italan (fare de ASci. Piera Raffo-Federici, profesoro Argenti kaj OProf. Minnaja), la Francan (fare de ASci. Pirlot) kaj la Anglan (fare de ADoc Yashovardhan). Jam antaŭ ol presigi (plej frue en la novembro 2002) la reeldonon de la AIS-trilogio, ni aperigados 5-lingve ĝian Unuan Libron parton post parto en TTT. – Por la Dua Libro nia vicprezidanto OProf. Minnaja efike jam negocis en San Marino pri nia reformenda statuto. Pluraj senatanoj preparas aliajn decidpretajn regularŝanĝojn antaŭ nia Ĝenerala Asembleo okazonta fine de SUS 25 (Nitra kaj Komárno 2002-08-30/09-08). Sciigu viajn proponojn jam dum la sekvantaj tri monatoj! – Kaj: Nepre kontrolu baldaŭ la datumojn pri vi en la Tria libro (ISD) kaj havigu al ni senprokraste aktualigojn (evtl. viajn novajn telefonnumeron, retadreson, koloran foton ktp.)! Ĉar en la reta formo ISD estas daŭre aktualigata de nia informofico.

 

Obgleich sie nicht nur unter den AIS-Angehörigen verbreitet wurde, sondern z. B. auch als Beiband des 40. Jahrgangs unserer offiziösen Zeitschrift GrKG/Humankybernetik, ist unsere AIS-Trilogie ein bloßes Provisorium. Eine optimistische Perspektive eröffnen (1) ein Angebot aus einer Moskauer Bildungsstätte der AIS, von ihr eine aufwändige, farbige Neuauflage herauszubringen, und (2) die fortschreitenden Übersetzungsarbeiten ihres 1. Buchs auch ins Italienische (durch ASci. Piera Raffo-Federici, Professor Argenti und OProf. Minnaja), ins Französische (durch ASci. Pirlot) und ins Englische (durch ADoc. Yashovardhan). Schon bevor wir (frühestens im November 2002) die Neuauflage der AIS-Trilogie drucken lassen, werden wir ihr 1. Buch Teil für Teil 5-sprachig im Internetz (WWW) erscheinen lassen. – Für das 2. Buch verhandelte unser Vizepräsident OProf. Minnaja schon erfolgreich in San Marino über unsere zu überarbeitende Satzung. Mehrere Senatoren bereiten andere entscheidungsreife Änderungen unserer Regularien bis zu unserer Vollversammlung vor, die am Schluss von SUS 25 (Nitra und Komárno 2002-08-30/09-08) stattfinden wird. Stellen Sie Ihre Anträge schon während der nächsten drei Monate! – Und: Kontrollieren Sie unbedingt bald die Angaben über Sie im 3. Buch (ISD) und liefern Sie uns unverzüglich Aktualisierungen (eventuell ihre neue Fernsprechnummer oder Netzanschrift, ein neues Farblichtbild usf.)! Denn in der Internetzform wird ISD von unserem Informationsamt ständigt aktualisiert.

Dua sukceso (sekvo de la unua): En la ĵus presita eldono 2001 de Who’s who in German (www.whoswho-german.de) AIS estas menciita jam sur la titolpaĝo. Nia sugesto, mencii ĉiujn efektivajn kaj dumvivajn AIS-anojn el la tuta mondo per tradukoj el ISD, plejgrandparte realiĝis – kaze ke la koncernatoj sekvis la redakcian peton kunlabori.

 

Zweiter Erfolg (eine Folge des ersten): In der soeben gedruckten Ausgabe 2001 von Who’s who in German (www.whoswho-german.de) ist die AIS schon auf der Titelseite genannt. Unsere Anregung, sämtliche effektiven und lebenszeitlichen AIS-Angehörigen aus der ganzen Welt durch Übersetzungen aus ISD zu erwähnen, wurde größtenteils verwirklicht – falls die Betroffenen der redaktionellen Bitte zur Mitarbeit folgten.

Plej granda sukceso laŭ mia pritakso estis en 2001, trie, la alvoko de pluraj efektivaj membroj al starigataj internaciaj katedroj de la universitatoj Sibiu kaj Nitra. Pluaj sekvos 2002, kaj la kompleta AIS enkorpiĝos tie fakultatforme. Mi apelacias al vi ĉiuj, kapti ĉi tiun unikan ŝancon per via engaĝiĝo kaj en la tiea (persona aŭ perreta) instruado kaj ankaŭ en la komuna akiro de tiea "Akademidomo" kun loĝapartementoj. Neniu perdos senrezulte monon aŭ rolus kiel nura mecenato, ĉar la akademidomoj konstruiĝos en atendolandoj de la Eŭropa Unio, kie la prezoj de nemoveblaĵoj kreskadas – en la plej malbona kazo ni profitos vendante! Relegu pri tio mian Jarŝanĝan Cirkuleron 2000/2001, legu mian aldonitan cirkuleron de 2001-12-22, studu la kunmetitan cirkuleron de la afergvidanto de Akademidomaro GmbH, reagu per la aldonita respondilo kaj diskonigu kopie ekster AIS inter ĉiuj viaj konatoj komprenantaj ILon mian aldonitan alvokon! Petu laŭbezone pri plua informo!

 

Meines Erachtens der größte Erfolg war 2001, drittens, die Berufung mehrerer effektiver Mitglieder auf die internationalen Lehrstühle, die an den Universitäten Sibiu und Nitra errichtet werden. Weitere folgen 2002, und die vollständige AIS wird sich dort in der Form einer Fakultät verkörpern. Ich rufe Sie alle auf, diese einmalige Chance zu nutzen, indem Sie sich dort sowohl bei der (direkten oder per Netz erfolgenden) Lehre als auch beim gemeinsamen Erwerb eines "Akademiehauses" mit Wohneinheiten engagieren. Niemand verliert ergebnislos Geld oder wirkt nur als Mäzen, denn die Akademiehäuser entstehen in Erwartungsländern der EU, wo die Immobilienpreise ständig steigen – schlimmstenfalls gewinnen wir durch Veräußerung! Lesen Sie dazu nochmals meinen Rundbrief zum Jahreswechsel 2000/2001, lesen Sie meinen beigefügten Rundbrief von 2001-12-22, studieren Sie den beigefügten Rundbrief des Geschäftsführers der Akademidomaro GmbH, reagieren Sie darauf mittels des beigefügten Antwortformulars und verbreiten Sie durch Ablichtungen außerhalb der AIS unter allen Ihren ILo verstehenden Bekannten meinen beigefügten Aufruf! Bitten Sie im Bedarfsfall um weitere Auskunft!

Kvare mi fine reliefigu la aktualigon de nia kunlaborkontrakto kun UEA. Ties nova prezidanto, AISano profesoro Renato Corsetti, anoncis jam okaze de la malfermo de SUS 24 en Bydgoszcz pli firman kunlaboron. Dum la 87a UK en Fortaleza (BR) 2002-08-03/10 AIS denove okazigos dumkongresan studadsesion. Ofertu vian kurson antaŭ la limdato: 2002-01-15!

 

Viertens möchte ich schließlich die Aktualisierung unseres Kooperationsvertrags mit der UEA hervorheben. Deren neuer Präsident, der AIS-Angehörige Professor Renato Corsetti, kündigte schon bei der Eröffnung von SUS 24 in Bydgoszcz eine engere Zusammenarbeit an. Beim 87. Universala Kongreso in Fortaleza (BR) 2002-08-03/10 wird die AIS erneut eine kongressbegleitende Studientagung durchführen. Bieten Sie Ihren Kurs fristgerecht vor 2002-01-15 an!

Ĉion bonan kaj ĝis revido en 2002! Via

 

Alles Gute und Auf Wiedersehen in 2002! Ihr

OProf. Dr. habil. Dr. h. c. Helmar G. FRANK