Antaŭparolo

(al la 1-a eldono)

Vorwort

(zur 1. Ausgabe)

La 13an de septembro 1985 okazis en San Marino la notaria fondoakto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Sekvis la 31an de oktobro 1985 la akcepto de la kadra universitata leĝo, haviganta al la laboro de AIS laŭjuran bazon. Tiu laboro daŭrigos la antaŭajn klopodojn, pri kiuj skribaj informoj ekzistas jam ekde 1981. Kunigo de ĉiuj ĉi dokumentoj en unu volumon tial utilas multcele.

Am 13. September 1985 fand in San Marino der notarielle Gründungsakt der Internationalen Akademie der Wissenschaften statt. Am 31. Oktober 1985 wurde das universitäre Rahmen­gesetz beschlossen, das für die Arbeit der AIS eine gesetzliche Grundlage schafft. Diese Arbeit wird die vorangegangenen Bemühungen fortsetzen, die schon seit 1981 schriftlich festgehalten sind. Eine Zusammenfassung aller dieser Unterlagen in einem Band ist daher für viele Zwecke nützlich.

Neniel strangas, ke ĉi tiu volumo aperas kiel aldonaĵo al grkg/Hu­man­kybernetik. Tiu ĉi revuo sola klopo­dis komplete publikigi la ĝisnunajn AIS-sciigojn; kaj, aliflanke, en la organiza kadro de AIS la kibernetiko troviĝas inter la prinatura kaj la prihoma sciencaroj – la unuan fojon sur la sama nivelo.

Dass dieser Band als Beiband der "grkg/Hu­mankybernetik" erscheint, ist keineswegs unpassend. Diese Zeitschrift bemühte sich als einzige um eine vollständige Publikation der bisherigen AIS-Verlautbarungen – und andererseits findet in der AIS die Kybernetik erstmals eine gleichrangige institutionelle Verankerung zwischen der Naturwissenschaft und der Gruppe der Geistes- und Gesellschaftswissenschaften.

AIS dankas al la deĵoranta red­aktorino de grkg/Humankybernetik, Brigitte FRANK-BÖHRINGER, pro la tiom rapida kompilado de ĉi tiu dokumentaro, ke ĝi aperas bontempe antaŭ "SUS 2" – la dua Sanmarina Universitata Sesio.

Die AIS dankt der geschäftsführenden Schriftleiterin der grkg/Humankybernetik, Bri­gitte FRANK-BÖHRINGER, für die rasche Zusammenstellung dieser Dokumentation, die dadurch rechtzeitig vor "SUS 2" – der zweiten Sanmarinesischen Universitären Studientagung – erscheint.

Paderborn,

la 16an de decembro 1985

Paderborn,

16. Dezember 1985

Helmar G. FRANK

<< antaŭa   komenco   sekva >>